Vortoj el la nova prezidanto

Karaj ISAE-anoj, karaj legantoj

Sciencoj iras kune kun la internacia lingvo Esperanto ekde la komenco de la lingvo. ISAE naskiĝis nur 19 jaroj post kiam la Unua Libro estis eldonita en 1887, dank’al la fama eminentulo Generalo Sebert, ties unua prezidanto. Escepte dum la Mondmilitoj, nia Asocio, nia heredaĵo, senĉese antaŭeniras. Oni kredis ĝin morta post la Dua Mondmilito, sed D-ro Carl. Støp-Bowitz revivigis ĝin ekde 1946. Poste, 9 prezidantoj transdonis al si la malfortan torĉon ĝis nun! 67 jaroj post tiu revivigo, por la dekunua fojo,  Mi honore transprenas la torĉon por vivigi la sciencan tradicion en Esperantujo. Mi honore prenas la prezidantecon de la Asocio. Mi fiere estos la deka prezidanto.

Ni ne forgesu, de kie oni venas, nek kiu estas nia heredaĵo. Ni sentu nin apartenantaj al scienca tratempa komunumo en Esperantujo. Ni rekonsciiĝu pri la historio de nia Asocio kaj nia respondeco en la Esperanto-movado.

Post 110 jaroj, ISAE plu vivas! Kaj tio estas bonega novaĵo! Tamen, scienco en Esperantujo kaj kompreneble ISAE iras krizon al krizo. Oni ne plu kalkulas la artikolon kiu demandas ĉu sciencoj havas estontecon esperantuje. Oni ne plu kalkulas la krizojn de nia valorega Scienca Revuo. La eksprezidanto D-ro José-Antonio Vergaras prave donis la direkton de estonteco de ISAE. La klereco kaj la sciencaj konoj ĉie estas endanĝerataj de dogmaj aŭ malkleraj pripensadoj. La duboj pri gravegaj sciencaj konaĵoj kreskas. Oni ne plu kalkulas pri la retpaĝoj favorantaj skeptikajn vidpunktojn pri evoluo de la specioj, vakcinoj, KTP aŭ kiuj aprobas kaj disvastigas pseŭdosciencaĵojn, ĉefe pri Medicino, kiu estas danĝera kaj eventuale senrespondece mortiga agado.

Tial, ni atente zorgos pri la bonfarto de nia kara Scienca Revuo, vera kerno de nia ago. Ni transformos tiun gravan ilon en sciencisto-varbilo, malfermante ĝin al pli granda kunlaboro kun AIS kaj aliaj sciencaj asocioj, neesperantaj inkluzive. Tamen, Scienca Revuo estas tro faka por grandskala disvastigo, kvankam nemalhavebla por altnivelaj sciencaj eldonoj en Esperantujo. Tial  ni traktos la publikan malfermon de nia Asocio. Tiucele, ni jam malfermis blogon kaj facebook-profilon. Ili celas trafi la nefakan tamen scienceman publikon per sciencaj novaĵo, reklamoj pri eventoj sciencaj kaj instigi diskutojn, debatojn kaj vidpunktojn pri sciencaj aferoj en niaj societoj sed ankaŭ kontraŭbatali la dogmajn, malverajn kaj venenajn misinterpretojn pri sciencaĵo en Esperantujo. Tranformante ISAE al ISAE 2.0, ni ankaŭ malfermiĝos al junularo kaj espereble ni sukcesos longdaŭrigi kaj transdoni nian sciencan heredaĵon.

Ĉi tie, mi ŝatus danki al la eksestraro kaj aparte al Johannes Mueller, kiu estas kaj restos ĉefredaktoro de SR kaj ĉefmanstumanto pri teknikaj aferoj. Li faras gravegan laboron kreinte la novan retpaĝon de Scienca Revuo (scienca-revuo.info), de la blogo (aktuale.scienca-revuo.info) kaj de la ĉiferado de la arkivoj. Li donas al ni fortajn subkonstruaĵojn.

Mi ankaŭ ŝatus danki José-Antonio Vergara kiu pripensis la estontecon de la asocio kaj permesis ke ISAE supervivis al la eksiĝo de nia laborema eksprezidanto Prof. Rüdigher Sachs.

 

Mi ankaŭ forte kunlaboros kun nia nova vicprezidanto, D-ro Wendel T. Pontes, aktuale mastrumanto de la facebook-profilo de ISAE kaj gravega kontribuanto de nia blogo.

Mi estas fakdelegita membro de UEA (pri scienco) kaj membro de Esperanto-france (http://esperanto-france.org/?lang=fr)..

Mi ne havas kaj ne havos aliajn oficojn esperantuje dum mia prezidanteco. Miaj nuraj celoj estas vigligi nian asocion kaj kondukti ĝin laŭ la vojo ĉi-supre priskribita. Estiginte la aliĝkampanjon 2016-2017, Ni jam identigis nian Asembleon. Dank’al ĝi, espereble ni havos modernan vivantan statuton kaj super ĉio, viglan asocion sciencan. Mi bondeziras al ĉiuj bonan jaron 2017, esperante ke ĝi estos fruktodona.

 

Amike

 

Anthony LUCAS

Prezidanto de ISAE

La 12a de januaro 2017

Senhonesteco stimulas senhonestecon: la homa cerbo adaptiĝis al tio

Ĝi troviĝas en homa vivo ekde la infanaĝo kaj en ĉiuj tempoj. Infanoj provas mensogi por senkulpigi sin de kritikenda ago, kiam plenkreskuloj ekscias pri ĝi, por eviti admonon. En lernejoj abundas la studentoj kiu provas ekhavi al si altan poenton dum ekzamenoj, observante liston da respondoj skribitaj en papero, zorge kaŝita de la okuloj de instruistoj kaj kolegoj. Kiam adolta, provas subaĉeti policanon kiu kaptis lin stirante ebria. Plej ofte tiuj agoj nur fariĝas amuzaj temoj en simpla konversaciado aŭ vespermanĝo ĉe geamikoj. Sed kiam publikaj homoj, kiel deputitoj, senatanoj kaj famaj enterprenistoj, profitas de kontraŭleĝaj agoj por riĉiĝi, okazas skandalo kaj ĉiuj akre kondamnadas la agaĉon. Kial homoj senhonestas?

Sciencistoj el Usono kaj Britio proponas klarigon pri tio, kaj laŭ la rezultoj de ilia esploro, ĝi kaŝiĝas en homa cerbo. La teamo kombinis cerbo-skanadon kun kondutaj laboratoriaj eksperimentoj, kun volontuloj. La sciencistoj konfesis ke estis malfacila tasko strukturigi adekvatan metodologion por mezuri senhonestecon de la partoprenintoj, sen ilia konscio pri ĝi.

La volontuloj estis invititaj labori duope, por diveni kiom da mono troviĝas en foto de botelo. La unua volontulo observas la bildon kaj sugestas la kvanton al sia partnero, kiu ankaŭ rigardas la bildon. La sciencistoj foje oferis al unu el la duopo subtilan “informeron” kiu helpas pli precize taksi la ĝustan monkvanton. Sed tiu kiu ricevas la “informeron” ne estas devigata informi sian partneron pri ĝi. La eksperimento estis desegnita por oferi cirkonstancojn kie ambaŭ povas “gajni” kiam trafas, nur unu povas gajni (tiu kiu havas la “informeron” je malutilo de sia partnero), aŭ ambaŭ povas perdi. La bildo aperas surekrane dum nur 3 sekundoj, por eviti cerbumadon kaj ekhavi pli instinktan respondon. Dum la plenumado de tiuj taskoj, aparato skanis la cerbon de la volontuloj.

La ĉefa rezulto de la eksperimento estas ke senhonesteco grade altiĝas, dum la cirkonstancoj ne grave ŝanĝas. La unuaj senhonestaj agoj aktivis specifajn partojn de la cerbo. Surprizige, kun la daŭro de la eksperimento, la aktivaj cerbopartoj dum la senhonestaj decidoj malintensiĝis, kvankam la nivelo je senhonesteco altis. Tio sugestas, ke la cerbo alkutimiĝas al la fiago, kiu siavice fariĝas iom post iom malpli grava por la aganto. Resume, homo perdas la nocion de senhonesteco se li daŭre agas tiamaniere.

La studo havas gravajn sociajn implicojn. Se oni toleras riproĉindajn agojn surbaze de sia laŭŝajna negraveco, ni povas stimuli en aliulo la nerimarkeblecon pri la propra ago, kaj tio facile povas evolui ĝis atingi gravajn konsekvencojn. La studo iom klarigas kial koruptado konstantas en kelkaj landoj, kies leĝoj estas nur duone aplikitaj ĉar la oficistoj facile akceptas subaĉeton. Grandskale, tiu ĝenerala sento de “agi senhoneste estas ordinara” povas atingi diversajn rangojn de la socio, kaj pli da homoj fariĝas pli koruptaj, kun forta negativa konsekvenco en la publika administrado. Nur la socio suferas pro tio.

Fonto: Neil Garrett, Stephanie C. Lazzaro, Dan Ariely & Tali Sharot. 2016. The brain adapts to dishonesty. Nature Neuroscience 19 (12): 1727-1732

La mistero de l’karbono 14a de la jaro 994 estas solvita!

Estas mistera evento okazinta antaŭ 1000 jaroj, malkovrita de la sciencoj fizikaj kaj komprenita de la sciencoj homaj. En 2013 japana teamo malkovris ke la certaj kreskoringoj de japanaj cedroj enhavas pli da 14a-karbono (14ko) ol la aliaj. Tiuj kreskoringoj korespondas al la jaroj 993-994 de nia erao. 14ko estas radioaktiva karbono produktata de la kosmoradioj en la altatmofero. Tiuj tre energiaj radioj estas protonoj, elektronoj kaj atomoj kiuj kolizias sur la atomoj de nia atmosfero liberante neutronojn kiuj siavice reagas kun la atomoj de azoto (la plej abunda gaso de l’atmosfero). Al fino de tiu ĉenreakcio, l’azoto 14a aliformiĝas en karbono 14a kiu fine estas ensorbata de la kreskaĵoj.

La detekto de tiu malnormalaĵo en la arbaj kreskoringoj-sed ankaŭ en la specimenadoj  de glacio kie oni malkovris ankaŭ Berilio 10a kaj kloro 36a, du aliaj radioizotopoj kosmodevenaj- montras ke nur iomete antaŭ la jaro 994, unu au pliaj gravaj fluoj da kosmaj radioj atingis la Teron dum mallongdaŭra periodo. Nu estas nur du ebloj por ekspliki tiun rezulton, ĉu la kosmaj radioj alvenis de galakcio au de pli fora ĉu ĝi devenas el la suno. Se nia stelo elmetis tiom da radioj, tiam ĝi havis aliajn konsekvencojn sur la Tero : Arktaj aŭroroj mirindegaj.

Tial ili petis helpon de historiistoj por serĉi, en la mezepokaj analoj antaŭaj al la jaro mil, spurojn de tiuepokaj atestantoj. Dank’al iliaj sciioj arigita per iliaj antaŭaj spertoj, la historiistoj serĉis en la analoj ĝermanaj kaj irlandaj kaj koreaj. Post detaleta legado de la tekstoj, ili malkovris ok referencojn kongruantajn kun tri proskimaj eventoj, unu en aŭtomno 992 kaj du en la vintroj 992 kaj 993.

“La ĉielo sange ruĝis”

La unua estis en la 21an de oktobro 992. Du analoj saksaj indikas ke tiun nokton, la tuta ĉielo ruĝis dum tri tagoj”. La dua eventoj, du monatojn poste, la tago de la sankta Etieno (la posta tago de kristnaskotago), la 26 de decembro.

Tiufoje, la fenomeno estas priskribita en la ĝermanaj tekstoj kaj la irlandaj. La aŭtoro de unu el la analo parolis pri “minrindega miraklo” : “ Subite, ĉirkaŭ la unua kanto de l’koko, venante el nordo, la lumo ekbrilis tiel, kiel multaj kredis ke la suno ĵus ekvekiĝis. Tio dauris dum unu horo. Poste, la ĉielo iomete ruĝita retrovis sian normalan koloron.”. Manskribaĵo irlanda, malpli parolema, simple diras ke “dum la nokto, la pordo de l’ĉielo ekmalfermis”. Tio povas ŝajni poeta kaj mistera sed la studo de aliaj tekstoj montras ke la asianoj iafoje uzis tiun skribmanieron por paroli pri arkta aŭroro.

La latitudo de Koreo estas sufiĉe malalta, 37° norde por la tiuepoka kapitalo Kaesong (aktuale ne nordkoreo), la japana studo taksas ke la magneta fulmotondro kiu kauzis tiun arktan aŭroron devis esti pli grava ol ĉiuj aliaj eventoj de tiu tipo registrita post 1957, sed malpli ampleksa ol al sunerupcio de 1859 kies efektoj estis videblaj ĝis la karaiboj.

Por konklui, tiuj tri rimarkeblaj arktaj aŭroroj sinsekvaj sugestas intensan sunaktivecon en la fino de la jaro 992 kaj probable eksplikas la mistero de la karbono 14a en la miljaraj cedroj japanaj.

fonto :http://passeurdesciences.blog.lemonde.fr/2016/12/11/le-mystere-du-carbone-14-de-lan-994/

ISAE elektis sian novan estraron

Estimataj geamikoj,

Entute, 32 el la registritaj 80 membroj balotis, tio signifas ke, 40% el la membroj voĉdonis. Do, la baloto estas valida.

Neniu baloto estis nuligitaj laŭ la regularo.

Jen la rezulto (laŭ ordo je plejmulto el la voĉdonoj):

Johannes Mueller (84,3%), Anthony Lucas (81,2%), Orlando Raola (75%), Wendel Pontes (75%), Francesco Maurelli (65,6%), Ana Ribeiro (59,3%), Huang Trezoro Yinbao (56,2%) kaj Aleks André (53,1%).

Laŭ la statuta regularo, ISAE estraro konsistas el sep membroj. Pro tio, tiu kiu ricevis la malplejmulto el la elektoj ne fariĝos estrarano.

ISAE Estraro por la periodo 2017-2020 konsistas el: Johannes MUELLER, Anthony LUCAS, Orlando RAOLA, Wendel PONTES, Francesco MAURELLI, Ana RIBEIRO kaj Huang TREZORO YIANBAO.

Dankon al ĉiuj kiu balotis kaj helpis daŭrigi la laboron de ISAE!

 

 

Homaro ŝanĝas ankaŭ la rotacion de sia planedo…etskale!

rotaciotero

La Tero rotacias en iomete malpli ol 24 horoj. Ĉiuj tion scias. Tamen, mito sugestas ke homo kapablus modifii tiun valoron, agante sur la rapideco de la planeda rotacio. Vera aŭ malvera? 23 horojn kaj 56 minutojn bezonas nia planedo por realigi plenan rotacion. Laŭ fakulo, ĝia rotacia rapideco estas je 465 metroj sekunde aŭ 1670 kilometroj hore ĉe ekvatoro.

Tiu rapideco estas influiita de multaj faktoroj sed ĉu homo estas unu el ili? Mito asertas ke l’homo kapablas modifii la rapidecon de la tera rotacio. Vere! Oni jam tion faris! Dank’al konstruaĵo startigita en 2000: La baraĵo de la tri Foldoj sur Yangzi Jiang, la pli granda riverego el Azio.

Konstuita en la provinco de Hubei en ĉinio, la baraĵo de la tri Foldoj estas la plej granda baraĵo akvroelektrika el mondo

Startigita en 2009 kaj finita en 2012, ĝi havas potencon je 22500 megavatoj kaj jaran produkton je 98.8 miliardoj da kilovathoroj. Por tion fari, ĝi estu giganta. 1.335 metroj longa la baraĵo detenas akvostokon je 154500 hektaroj. Tial, ĝi detenas 45.3 miliardojn da metroj kubaj da akvo ĉu 42 miliardojn da tunoj lokigita je 175 pli alta ol la marnivelo. Tiu akvokvanto modifiis la inician momanton de nia planedo rotaciante.

Alidirite, la homo modifiis la dispartigon de la tera maso ĉirkaŭ ĝia rotacia akso. tio kauzas malrapidigon de ĝia rotacio!

Glitanto faras pirueton multe pli rapide se li metas siajn brakojn laukorpe ol se li metas ilin horizontale. Por la tero, la fenomeno samas. Pli la maso estas granda kaj fora el ĝia rotacia akso (do pli proksima de la ekvatoro ol polusoj) pli ĝi malrapidegos la rotacion de la Tero. Sed, ne paniku pro tio! la rotacio de la tero ne haltos pro la ĉina baraĵo! Fake, eĉ se la akvomaso ŝajnas al ni giganta, ĝi havas tre malfortan efikon. Laŭ NASA, ĝia ĉeesto plilongdaurigas la rotacion de la Tero je 0.06 mikrosekundo kaj farigi la Teron iomete pli rondan ĉirkau ĝia ekvatoro kaj iomete pli platan ĉirkaŭ polusoj. Konsiderante la rotacian akson, la akvomaso de la baraĵo ĉina translokas la polusojn je 2 centimetroj.

Aliaj fenomenoj modifiis la rotacion de la Teron. Ekzemple, la seismo ekiĝinte en 2004 en Sumatra plilongaurigis la Terorotacion je 2.68 mikrosekundoj.

http://www.maxisciences.com/terre/l-039-homme-peut-il-modifier-la-vitesse-de-rotation-de-la-terre_art38805.html

Copyright © Gentside Découverte

Marleonoj persekutas pingvenojn por seksa kontentigo

pingveno

Kvin sciencistoj el Suda Afriko observis strangan konduton inter du malsimilaj specioj en la sub-Arktika Marion insulo: marleonoj de la specio Arctocephalus gazella altrudas sekson al la reĝa pingveno Aptenodytes patagonicus.

Ne estas la unua fojo ke sciencistoj registras perfortan kopulacion inter du specioj. Ĉi-kaze, oni observis kvar marleonojn kiuj havis tiun konduton kaj kiel detale ili agis.

La marleonoj persekutas la “viktimon” kvazaŭ ili estus ĉasinta ĝin por manĝi. Sed kiam ili kaptas la pingvenon, anstataŭ mortigi ĝin li simple kondutas sekse, kovras la pingvenon per sia korpo kaj startas kopulacion.

La marleono ne sukcesas kopulacii je la unua provo. Li provas diversfoje sensukcese, ĝis laciĝo. Tiam li ripozas dum kelkaj minutoj, sed li daŭre tenas la pingvenon sub sin aŭ ĉirkaŭbrakita per la naĝilo. Post iom da tempo li denove provas. La provoj kaj ripozoj daŭras ĝis kiam li atingas la celon. La marleono penetras sian penison inter la piedoj de la pingveno kaj moviĝas kopulacie. Ne klaras, sed la sciencistoj kredas ke la peniso de la marleono penetras la kloakon de la pingveno.

En unu el tiuj nekonsentitaj seksaj rilatoj, oni konstatis sangon inter la piedoj de la pingveno tuj post penetrado. Kiam la kopulacio finiĝas, tri el la marleonoj simple forlasis la pingvenon. Unu el tiuj mortigis ĝin kaj manĝetis.

pingveno-sekso

Bildo 1. Marleono kopulacias kun pingveno (el la scienca artikolo)

Sciencistoj ne komprenas la kialon de tiu konduto, kaj apenaŭ teorias ĉi-rilate. Unu el la hipotezoj postulas ke, kiam la populacia denseco de marleonoj altiĝas, la seksa konflikto inter spertaj masklaj marleonoj kontraŭ ĵus adoltiĝintaj marleonoj malpermesas tiujn lastajn ekhavi seksan sperton kun la femaloj. Do, ili serĉas seksan kontentigon en aliaj sendefendaj organismoj, ĉi kaze, la pingvenoj.

 

Fonto: William A. Haddad, Ryan R. Reisinger, Tristan Scott, Marthán N. Bester, P. J. Nico de Bruyn. Multiple occurrences of king penguin (Aptenodytes patagonicus) sexual harassment by Antarctic fur seals (Arctocephalus gazella). Polar Biology, November 2014. DOI 10.1007/s00300-014-1618-3

la homaro modifias la rotacion de la Tero!

rotacioteroLa Tero rotacias en iomete malpli ol 24 horoj. Ĉiuj tion scias. Tamen, mito sugestas ke homo kapablus modifii tiun valoron, agante sur la rapideco de la planeda rotacio. Vera au malvera? 23 horojn kaj 56 minutojn bezonas nia planedo por realigi plenan rotacion. Laŭ fakulo, ĝia rotacia rapideco estas je 465 metroj sekunde aŭ 1670 kilometroj hore ĉe ekvatoro.

Tiu rapideco estas influiita de multaj faktoroj sed ĉu homo estas unu el ili? Mito asertas ke l’homo kapablas modifii la rapidecon de la tera rotacio. Vere! Oni jam tion faris!. Dank’al konstruaĵo startigita en 2000: La baraĵo de la tri Foldoj sur Yangzi Jiang, la pli granda riverego el Azio.

Konstuita en la provinco de Hubei ne ĉinio, la baraĵo de la tri Foldoj estas la plej granda baraĵo akvroelektrika el mondo

Startigita en 2009 kaj finita en 2012, ĝi havas potencon je 22500 megavatoj kaj jaran produkton je 98.8 miliardoj da kilovathoroj. Por tion fari, ĝi estu giganta. 1.335 metroj longa la baraĵo detenas akvostokon je 154500 hektaroj. Tial, ĝi detenas 45.3 miliardojn da metroj kubaj da akvo ĉu 42 miliardojn da tunoj lokigita je 175 pli alta ol la marnivelo. Tiu akvokvanto modifis la inicia momanto de nia planedo rotaciante.

Alidirite, la homo modifiis la dispartigon de la tera maso ĉirkaŭ gixa rotacia akso. tio kauzas malrapidigon de ĝia rotacio!

Glitanto faras pirueton multe pli rapide se li metas siajn brakojn laukorpe ol se li metas ilin horizontale. Por la tero, la fenomeno samas. Pli la maso estas granda kaj fora el ĝia rotacia akso (do pli proksima de la ekvatoro ol polusoj) pli ĝi malrapidegos la rotacion de la Tero. Sed, ne paniku pro tio! la rotacio de la tero ne haltos pro la ĉina baraĵo! Fake, eĉ se la akvomaso ŝajnas al ni giganta, ĝi havas tre malfortan efikon. Lau NASA, ĝia ĉeesto plilongdaurigas la rotacion de la Tero je 0.06 mikrosekundo kaj farigi la Teron iomete pli rondan ĉirkau ĝia ekvatoro kaj iomete pli plata ĉirkaŭ polusoj. Konsiderante la rotacian akson, la akvomaso de la baraĵo ĉina translokas la polusojn je 2 centimetroj.

Aliaj fenomenoj modifiis la rotacion de la Teron. Ekzemple, la seismo ekiĝinte ne 2004 en Sumatra plilongaurigis la Terorotacion je 2.68 mikrosekundoj.

http://www.maxisciences.com/terre/l-039-homme-peut-il-modifier-la-vitesse-de-rotation-de-la-terre_art38805.html

Copyright © Gentside Découverte

Brituje, Ankoraŭ ĉeestas Lepro…en rufaj sciuroj!

sciuro

Sciuroj vivantaj en Britujo portas la bakterion Mycobacterium leprae, tre similan al tiu kauzinta lepran epidemion en Eŭropo dum mezepoko. La besto povus do esti stoko por tiu malsano.

Pli kaj pli da sciuroj montras histajn vundaĵojn en la vizaĝon kaj la membrojn, tre similajn al tiuj de lepro: ŝvelaĵo de muzelo, de oreloj, lipoj, palpebroj kaj finaĵoj. Tial  sciencistoj mastrumis genetikan studon kun sangajn analizojn de pli ol 100 kadavroj da rufaj sciuroj (Sciurus vulgaris) el Anglujo, Irlando kaj Skotlando.

Laŭ la rezultoj publikigitaj en Science, 25 sciuroj el Islando de Brownsea estis infektitaj de la bakterio Mycobacterium lepae kiu estas tre simila al la bakterio cirkulanta dum Mezepoko. Neniu alia sciuro portis tiun bakterion sed kelkaj estis pozitivaj por alia simila bakterio, Mycobacterium lepromatosis, kaŭzanta ankaŭ lepron. Tiuj rezultoj sugestas ke patogeniaj bakterioj povas persisti en la medio longtempe post ĝia malapero el homa stoko.

Tiu rezulto mirindas, ĉar neniu homo malsanas pro lepro en Britujo antaŭ jarcentoj. La stokaj bestoj de lepro povus esti multe pli abundaj ol oni antaŭe opiniis. La konsekvencoj de tiuj rezultoj gravas por la mondregionoj kie lepro ankoraŭ endemias. Eblas ke parto de la novaj kazoj devenas el tiuj stokaj bestoj.

Laŭ la sciencistoj, la risko por malsaniĝo kaze de lepro pro sciuroj estas malalta.

Fonto :

Red squirrels in the British Isles are infected with leprosy bacilli.Charlotte Avanzi,Jorge del-Pozo,Andrej Benjak,Karen Stevenson,Victor R. Simpson,Philippe Busso,Joyce McLuckie,Chloé Loiseau,Colin Lawton,Janne Schoening,Darren J. Shaw,Jérémie Piton,Lucio Vera-Cabrera,Jesùs S. Velarde-Felix,Fergal McDermott,Stephen V. Gordon,Stewart T. Cole,Anna L. Meredith. Science  11 Nov 2016:Vol. 354, Issue 6313, pp. 744-747.DOI: 10.1126/science.aah3783

Regularo de la Baloto por elekto de la estraro de ISAE kaj de ĝia prezidanto por la jaroj 2017-2019

Statuto : paragrafo 5.3 : “Ĝenerala voĉdono esta la plej supera decida organo; ĝi okazas en formo decidita de la estraro por favori plej multe da partoprenanto, kaj ĝi decidas per simpla plimulto de la alvenintaj voĉoj.”

Paragrafo 4 :     4.1-la estraro konsistas el minimume du homoj kaj el maksimume 7 homoj. Nepraj postenoj estas prezidanto kaj ĝenerala sekretario.

        4.2-Elekto. La estraro estas elektata de la membraro per voĉdono ĉiun trian jaron. La prezidanto estas laŭ sama procedo aparte elektata.

Regulo 1 : Kandidatiĝo kaj Baloto okazas per interreto.

Regulo 2 : La kandidatoj nepre estas membroj de la asocio.

Membro estas persono kiu aliĝis al ISAE per la reta formularo kaj kies retadreso validas. https://www.inscription-facile.com/form/kKOdGJ8vsqSVW4JTP6rp

Regulo 3 : La kandidatoj kandidatiĝas por estraraneco sed tuj anoncas unuope sian eventualan intencon kandidatiĝi por prezidanteco.

Regulo 4 : La baloto okazas per interreto.

Regulo 5 : Nur la membroj de la asocio partoprenas la baloton.

Regulo 6 :     Baloto :     La membroj ricevas formularon por baloto per siaj respektivaj retadresoj.

Ĝi enhavas  la liston de kandidatoj.

Ĉiu unuopa membro povas voĉdoni favore al 0 ĝis 7 el la proponitaj kandidatoj.

Estas nulaj, la balotiloj kies rubrikoj ne estas plenumitaj

Estas nulaj, la balotiloj kiuj enhavas pli ol 7 nomojn

Regulo 7 : Resultoj : La rezultoj validas nur se pli ol 30% de la membroj partoprenis la voĉdonon. La nulajn balotilojn oni ne kalkulas.

La kandidatoj estos elektitaj se ili ricevas pli ol 50% de la voĉoj de la partoprenantoj.

Se pli ol 50% de la partoprenintoj elektus voĉdoni por neniu, tiam la baloto estus nula.

Se nur malpli ol 2 kandidatoj ricevus pli ol 50% de la voĉoj, tiam la baloto estus nula.

La estaro estas elektita nur se estas inter 2 kaj 7 elektitoj.

Regulo 8 : Se neniu el la kandidatoj kiuj anoncis sin por la prezidanteco estas elektita, tiam oni organizas en la estraro, duan kampajnon por kandidatiĝi al prezidanteco. Se la estraro ne enhavas 7 estraranojn, tiam la prezidanteco estas malferma al la membroj. Alikaze, la prezidanteco estas malferma nur al estraranoj.

Regulo 9 : Tuj post la elekto de la estraro, baloto por prezidanteco estas organizata se estas almenaŭ unu kandidato en la estraro. Alikaze oni aplikas la Regulo 8.

Regulo 10 : Baloto por prezidanteco : la prezidanto estas elektata laŭ relativa plejmulteco.  La kandidato kiu gajnas la plejmulton da voĉoj estas prezidanto. Kaze de egaleco inter pluraj kandidatoj, la valoro de  balotilo de la nuna prezidanto duoblas. Se la prezidanto ne voĉdonis, oni duobligas la valoron de la balotilo de la plej maljuna nuna estrarano.

La estraro