ISAE – ĉu estontectaŭga organizo?

La nuna stato

La nuna estraro de ISAE transprenis la organizon antaŭ preskaŭ kvar jaroj dum la UK en Kopenhago 2011. Rüdiger Sachs, la ĝistiama prezidanto de ISAE kaj samtempe redaktisto de Scienca Revuo post multaj jaroj de persistema laboro grandmerite volis transdoni la respondecon al nova generacio. Tiun respondecon tiam transprenis la nuna estraro.

Laŭdindajn celojn ni atingis, ekzemple la arkivo de Scienca Revuo la unuan fojon estas vaste disponebla por la publiko. Scienca Revuo havas funkciantan retejon kaj la aperintaj eldonoj havas tipografian kvaliton similan al altnivelaj profesiaj sciencaj gazetoj.

Kvankam ni estas pli multe da homoj ol antaŭe – antaŭe estis preskaŭ nur s-ro Sachs, kiu konstante aktivis – la kontinueco de plej videbla instanco, Scienca Revuo draste suferis. Ni devas konfesi, ke la nivelon de kontinueco de la unuopa aktivulo, Rüdiger Sachs, ni ne atingis. Ni ĉiuj havas vastajn aliajn okupiĝojn kaj profesiajn kaj neprofesiajn, multaj el ili en la Esperanto konteksto.

ISAE en ŝanĝiĝanta tempo

En la ŝanĝiĝanta tempo tradiciaj organizoj kiel ISAE devas ŝanĝiĝi. Ni tion jam faris fondante oficialan organizon antaŭ du jaroj. Kio ankoraŭ ne ŝanĝiĝis estas la baza koncepto de Scienca Revuo. Ĝia koncepto daŭre estas tio de aŭtoroj, redaktistoj kaj legantoj. La organizo en unu flanko kaj la klientoj en la alia. Ĉu tia koncepto en la nuna tempo estas estontectaŭga? Ĉu tia koncepto en la nuna tempo estas fruktedona por volontula redaktistaro kaj volontulaj aŭtoroj? Eĉ ekstere de la Esperanto-mondo klasikaj gazetoj suferas, ĉar pro la vastaj diversaj ebloj kiun proponas la interreto, la legantoj ne plu abonas tutan gazeton sed preferas legi individuajn artikolojn tie kaj tie. Samtempe la interreto disponebligas la eblon senredakteje, seneldoneje, senorganize publikigi materialojn al tutmonda publiko.

Ĉu en tia tempo koncepto de voluntula gazeta redaktejo kun pagantaj legantoj ankoraŭ estas estontectaŭga? ISAE kaj Scienca Revuo povas malantaŭen rigardi al longa sukcesa agado kaj ni tiun agadon digne honoris per la disponebligo de la arkivo al vasta publiko. Sed kio pri la estonteco? Ĉu ISAE post pliaj 60 jaroj daŭre havos tian strukturon de organizo kaj klientoj? Kiaj povus esti alternativaj modeloj disvastigi sciencon en Esperanto?

Ebla solvo: kunlaboreca gazeto

La programistoj sukcesis konstrui modelon, laŭ kiu la uzantoj de programaĵo povas ankaŭ engaĝiĝí en ties evoluigado. Tiun sistemon oni nomas malfermfonto. Fakte la tuta programaĵo, kiun ni uzas por produkti Sciencan Revuon laŭ tiu sistemo. La operacisistemoj de la servilo kaj de la ĉefa redaktisto, la tekstredaktilo, la kompostsistemo, la eldonsistemo kaj ĉiuj aliaj etaj iloj estas tiel evoluigitaj kaj evoluigataj. Kadre de la laboro ni enkondukis al pluraj programaĵoj Esperantajn tradukojn.

Ĉu tia sistemo estus modelo ankaŭ por gazeto kiel Scienca Revuo? Kiel la programistoj sukcesis per volontula laboro krei tiajn impresajn produktojn kiel la Linuks-kernon? Kion ni povas lerni de ili? Eric Raymond priskribis tiun fenomenon en sia eseo “<#alilingve en|The cathedral and the bazar>”. Li komparas diferencon inter la du modeloj kun katedralo kaj bazaro.

La katedrala modelo

Ĝis nun la redaktisto de Scienca Revuo ricevis ĉefe du specojn de retpoŝtoj:

  • demandoj kiam aperos la sekva eldono

  • proponoj de novaj artikoloj.

Fakte la proponoj venis multe tro malofte por eldoni konstantan gazeton. Estas la redaktista tasko kunordigi ĉion. La alvenadon de la artikoloj, la reviziadon, la kompostadon, la provlegadon kaj la publikigon. Sen la redaktisto funkcias ekzakte nenio. Se la redaktisto unu tian taskon ne faras, la tuta procezo haltas. La redaktisto estas la motoro de la tuta eldona procezo. La envenantaj artikoloj estas la nutrado. La redaktisto disdonas taskojn al provlegantoj kaj revizoanto, kaj tiuj laŭeble plenumas kompletan sufiĉe vastan taskon.

Tian modelon Raymond komparas kun la modelo konstrui katedralon. Limigita grupo da homoj kunstruas la katedralon. Nur la grupo de la konstruantaj homoj influas la konstruadon. La publiko vidas la enon de la katedralo la unuan fojon dum la solena malfermo.

La bazara modelo

La truko de la malfermfontaj programistoj estas, ke – kiel indikite en la nomo – la fontoj estas malfermaj. Tio signifas, ke ĉiu povas rigardi la aktualan staton de la projeto. Ĉiuj povas proponi kontribuojn ĉiam ajn. Kontribuanto ne devas prilabori kompletan taskon de provlegado por kontribui. Foje jam la korekto de simpla tajperaro estas valora. Eblaj kontribuantoj ne estas fortimigataj per granda tasko kiu venas al ili, kiam ili signalas sian emon kunlabori. Interesita homo povas ekkontribui per korektado de tajperaro. Poste, rimarkinte ke la kontribuoj bonvenas, oni pli kaj pli kuraĝas ankaŭ proponi pli grandajn kontribuojn. La redaktisto en tia modelo ne estas la motoro, sed la gvidanto kaj integranto.

Ĉu la bazara modelo taŭgas por Scienca Revuo?

Teorie oni povus evolui la gazeton laŭ vikia principo, tia ke ĉiuj simple povas redakti la nunan staton. Tia koncepto ne taŭgas por gazeto, kiu kavas eldonajn numerojn, kiuj poste ne plu ŝanĝiĝas. Krome ja restu la tasko de la redaktisto enplekti la proponojn de kontribuantoj al la fina eldono.

Ekzistas alia sistemo por tia kunlabora evoluigo de projektoj. La arkivo de la projekto estas publika dum la tuta tempo. En la arkivo oni povas vidi la enhavon de la projekto kaj samtempe vidi, kiu kiam faris kiajn kontribuojn kaj kial. Ĉiu, kiu volas kunlabori kopias la arkivon kaj poste povas proponi siajn kontribuojn. Per la versitena sistemo oni povas certiĝi, al kiu stato de la projekto ia kontribuo estas farita. Se du kontribuantoj al la sama stato proponas kontribuojn, la sistemo helpas al la redaktisto enplekti ilin ambaŭ. Se du kontribuoj kontraŭdiras unu la alian, la redaktisto aŭ povas mem solvi la konflikton aŭ peti al la du proponintoj inter si trovi solvon.

La plej granda defio por apliki la bazaran modelon al Scienca Revuo estas, ke ĝi postulas teknikajn kapablojn de ĉiuj kontribuantoj. Programistoj tiajn kapablojn pro sia kapablo programi kutime havas aŭ facile povas kaj ankaŭ volas lerni ilin.

Ĉu aliaj proponoj?

La modelo ĉi tie proponata principe funkcias. Multaj tre sukcesaj projektoj pruvas tion. Kion pensas la legantoj de Scienca Revuo? Kiu interesiĝas pri la teknika procezo de nia gazeto kaj volas en ĝi engaĝiĝí? Estus utile havi spertojn pri komputilumado, almenaŭ en la komenco, kiam ni kune starigas sistemon por kunlabori kaj lernas la plej taŭgajn laborfluojn. Se ni sukcesas transformi Sciencan Revuon al komunevoluigata projekto, kiu per vera komunumo de sciencamikaj Esperantistoj estas vivtenata kaj pluevoluigata, tio signifas grandan paŝon por la Esperanto movado.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

* La GDPR markbutono estas deviga

*

Mi konsentas