ISAE estraro renoviĝos en UK Nitra

Dum UK Nitra, ISAE kunsidiĝos kaj elektos novan estraron. Informojn pri la novaj vojoj kaj laborplano de la Asocio oni diskutos dum la kunsido. Membroj aŭ nemembroj rajtas partopreni.

Se vi ŝatus kontribui, vi povas kandidatiĝi al estraraneco per retmesaĝo al: redaktisto@scienca-revuo.info, aŭ simple ĉeesti la asembleon. ISAE ĝoje bonvenigas aktivulojn.

 

 

Aŭtoro: Wendel Teles Pontes

Profesoro pri Zoologio en UFPE (Universidade Federal de Pernambuco), Brazilo. Membro de Brazila Esperanto-Ligo kaj fakdelegito de UEA pri zoologio, entomologio kaj scienca metodo . Membro de ISAE kaj Estrarano de Pernambuka Esperanto-Asocio.

2 pensoj pri “ISAE estraro renoviĝos en UK Nitra”

  1. Bonan kunsidon!

    Mi legis ĉe Libera Folio ke vi celas renovigi AIS-on, kaj tio estas bonega novaĵo por Esperanto. ISAE kaj ĝia revuo ankaŭ gravegas, mi deziras al vi ĉiuj sukcesi!

    1. Dankon pro via subteno.

      AIS kaj ISAE estas tute sendependaj. Se vi interesigxas pri sciencoj, mi proponas al vi ke vi aligxu (senpaga aligxo cxe ISAE) al nia asocio. CXiu aligxonto permesos al nia asocio kreski kaj havi sian reprezentanto en la UEA komitato.
      Vi regule ricevos la leteron de ISAE (2 au 3 leteroj jare).

      cxi tie la ligilo por aligxo : https://www.inscription-facile.com/form/kKOdGJ8vsqSVW4JTP6rp

      Amike

      Anthony LUCAS
      estrarano de ISAE

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

* La GDPR markbutono estas deviga

*

Mi konsentas