Mamuloj blekas por ŝajnigi sin pli grandaj ol ili efektive estas

bleko

En diversaj specioj de mamuloj, la maskloj alvokas la atenton de femaloj per bleko. La femaloj iom post iom eklernis, ke la voĉtono de la blekado estas grava spuro por scii kia estas la alvokanta masklo. Tio estas vere oportuna maniero elekti, inter la diversaj disponeblaj kaj kriemaj maskloj, kiu efektive estas la plej bona partnero por patrigi sanan kaj fortan idaron.

La femaloj trovis, ke la plej grandaj maskloj (en multaj mamuloj, grandeco ankaŭ signifas sanon kaj forton) blekas per malalta tono. Tiam, la femaloj efektive preferas la plej grandajn, kaj neglektas aŭ simple ignoras la plej malgrandajn. La sciencistoj eltrovis, ke la maskloj de kelkaj mamuloj ankaŭ lernis trompi la elekteblecon de la femaloj: ili blekas per malalta sonfrekvenco – tipa de grandaj mamuloj – por ŝajnigi pli grandaj ol ili efektive estas.

La studo farita de la University College Dublin kaj University of Sussex esploris 72 speciojn da surteraj mamuloj, inter tiuj leono, elefanto, ĉimpanzo kaj la homo. Ili komparis la seksajn blekojn kun la korpa grandeco de la blekantoj. Ili registris la resonancon kaj altecon de la frekvencon kaj mezuris la voĉan strukturon, por kompreni ĉu la anatomio teorie akordas kun la blekoj. Surprizige, ili konstatis ke en kelkaj mamuloj estas fizikaj anatomiaj adaptiĝoj kiu permesas al la masklo ŝanĝi la tonon de sia bleko. Tiel, ili ne nur sukcesas altiri la atenton de la femaloj per malalttona kaj seksalloga voĉo, sed ankaŭ konkurenci kontraŭ la rivaloj.

Aldone, ili malkovris ke la strategioj bleki malsimile varias akorde kun la specioj kaj adaptiĝo de kelkaj organoj. La leono, ekzemple, ŝanĝas sian blekon per movado de sia laringo. Kelkaj simioj posedas apartan organon por modifi la blekon. La elefanto siavice regas pli bone sian blekadon per sia utila rostro

Maskloj en specioj kie la grandeco kaj forteco ege valoras kaj difinas la kapablon reproduktiĝi provas bleki samkiel la plej grandaj kaj fortaj individuoj, sed nenecese la blekanto estas tia. “Ili troigas la impreson de sia propra grandeco” esprimas la sciencisto Benjamin Charlton, kiu ĉefaŭtoras la esploron.

 

Fonto: Benjamin D. Charlton et al. The evolution of acoustic size exaggeration in terrestrial mammals, Nature Communications (2016). DOI: 10.1038/ncomms12739

Aŭtoro: Wendel Teles Pontes

Profesoro pri Zoologio en UFPE (Universidade Federal de Pernambuco), Brazilo. Membro de Brazila Esperanto-Ligo kaj fakdelegito de UEA pri zoologio, entomologio kaj scienca metodo . Membro de ISAE kaj Estrarano de Pernambuka Esperanto-Asocio.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

* La GDPR markbutono estas deviga

*

Mi konsentas