La mistero de l’karbono 14a de la jaro 994 estas solvita!

Estas mistera evento okazinta antaŭ 1000 jaroj, malkovrita de la sciencoj fizikaj kaj komprenita de la sciencoj homaj. En 2013 japana teamo malkovris ke la certaj kreskoringoj de japanaj cedroj enhavas pli da 14a-karbono (14ko) ol la aliaj. Tiuj kreskoringoj korespondas al la jaroj 993-994 de nia erao. 14ko estas radioaktiva karbono produktata de la kosmoradioj en la altatmofero. Tiuj tre energiaj radioj estas protonoj, elektronoj kaj atomoj kiuj kolizias sur la atomoj de nia atmosfero liberante neutronojn kiuj siavice reagas kun la atomoj de azoto (la plej abunda gaso de l’atmosfero). Al fino de tiu ĉenreakcio, l’azoto 14a aliformiĝas en karbono 14a kiu fine estas ensorbata de la kreskaĵoj.

La detekto de tiu malnormalaĵo en la arbaj kreskoringoj-sed ankaŭ en la specimenadoj  de glacio kie oni malkovris ankaŭ Berilio 10a kaj kloro 36a, du aliaj radioizotopoj kosmodevenaj- montras ke nur iomete antaŭ la jaro 994, unu au pliaj gravaj fluoj da kosmaj radioj atingis la Teron dum mallongdaŭra periodo. Nu estas nur du ebloj por ekspliki tiun rezulton, ĉu la kosmaj radioj alvenis de galakcio au de pli fora ĉu ĝi devenas el la suno. Se nia stelo elmetis tiom da radioj, tiam ĝi havis aliajn konsekvencojn sur la Tero : Arktaj aŭroroj mirindegaj.

Tial ili petis helpon de historiistoj por serĉi, en la mezepokaj analoj antaŭaj al la jaro mil, spurojn de tiuepokaj atestantoj. Dank’al iliaj sciioj arigita per iliaj antaŭaj spertoj, la historiistoj serĉis en la analoj ĝermanaj kaj irlandaj kaj koreaj. Post detaleta legado de la tekstoj, ili malkovris ok referencojn kongruantajn kun tri proskimaj eventoj, unu en aŭtomno 992 kaj du en la vintroj 992 kaj 993.

“La ĉielo sange ruĝis”

La unua estis en la 21an de oktobro 992. Du analoj saksaj indikas ke tiun nokton, la tuta ĉielo ruĝis dum tri tagoj”. La dua eventoj, du monatojn poste, la tago de la sankta Etieno (la posta tago de kristnaskotago), la 26 de decembro.

Tiufoje, la fenomeno estas priskribita en la ĝermanaj tekstoj kaj la irlandaj. La aŭtoro de unu el la analo parolis pri “minrindega miraklo” : “ Subite, ĉirkaŭ la unua kanto de l’koko, venante el nordo, la lumo ekbrilis tiel, kiel multaj kredis ke la suno ĵus ekvekiĝis. Tio dauris dum unu horo. Poste, la ĉielo iomete ruĝita retrovis sian normalan koloron.”. Manskribaĵo irlanda, malpli parolema, simple diras ke “dum la nokto, la pordo de l’ĉielo ekmalfermis”. Tio povas ŝajni poeta kaj mistera sed la studo de aliaj tekstoj montras ke la asianoj iafoje uzis tiun skribmanieron por paroli pri arkta aŭroro.

La latitudo de Koreo estas sufiĉe malalta, 37° norde por la tiuepoka kapitalo Kaesong (aktuale ne nordkoreo), la japana studo taksas ke la magneta fulmotondro kiu kauzis tiun arktan aŭroron devis esti pli grava ol ĉiuj aliaj eventoj de tiu tipo registrita post 1957, sed malpli ampleksa ol al sunerupcio de 1859 kies efektoj estis videblaj ĝis la karaiboj.

Por konklui, tiuj tri rimarkeblaj arktaj aŭroroj sinsekvaj sugestas intensan sunaktivecon en la fino de la jaro 992 kaj probable eksplikas la mistero de la karbono 14a en la miljaraj cedroj japanaj.

fonto :http://passeurdesciences.blog.lemonde.fr/2016/12/11/le-mystere-du-carbone-14-de-lan-994/

Aŭtoro: Anthony Lucas

Inĝeniero pri Biologio en INSERM (Institut National de la Santé Et de la Recherche Médicale / Intituto pri sano kaj medecina esploro) Francio. Membro kaj fakdelegito de UEA. Membro de esperanto-france.

1 penso pri “La mistero de l’karbono 14a de la jaro 994 estas solvita!”

  1. Interese! Mi ŝatas vere fermitajn demandojn. Ĉu ĉi tiu plialtigo grave afektas la metodon de radiokarbona datado?

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

* La GDPR markbutono estas deviga

*

Mi konsentas