Charles Darwin datrevenas je la 12 februaro: kvar kuriozaĵoj pri li

Hodiaŭ sciencistoj kaj sciencemuloj festas la naskiĝon de unu el la plej famaj homoj de Historio. La brito Charles Darwin ŝanĝis la mondon kiam diskonigis sian teorion pri Evoluismo per natura selektado, kiu proponis simplan klarigon pri la meĥanismoj kiel la specioj ekaperas. Lia ideo simple kreis novan Biologion kaj la eleganta teorio fariĝis unu el la plej popularaj – kaj polemikaj – en la sciencoj. Por komemori ĉi tiun tagon, ni informas pri kvar ĝeneralaj kuriozaĵoj koncerne al li.

1 – La teorio ne parolas pri la origino de la vivo – la teorio detalas nur kiel novaj specioj aperas ekde jam ekzistantaj specioj. La meĥanismo de natura selektado klarigas, ke ĉiuj individuoj estas malsimilaj, kaj estas tiu malsimileco kiu hazarde povas permesi pli efikan reproduktiĝon, disvastigante la avantaĝan karakteron al la idaro. Malgraŭ oni povas hipotezi pri la komenco de la unua vivestaĵo surbaze de la teorio, Darwin ne inkludis tion en sia unua verkaĵo.

2 – Homoj ne devenas de simioj – Darwin neniam skribis ke homoj devenas de simioj, kaj tio ne inkludiĝas en la teorio. Laŭ la propono – kaj Darwin ne verkis ion ajn pri tio en sia unua libro – la nuntempaj simioj kaj homoj havis, antaŭ miliono da jaroj, komunan primatan praŭlon. Sed la ĉefaj mokantoj de la teorio tiame ade disvastigis la ideon, ke “Darwin proponas ke la simioj estas niaj avoj”.

3 – La teorio preskaŭ malaperis – estis tre malfacile por la defendantoj de la teorio de natura selektado pruvi ĝin per eksperimentoj. Malgraŭ la ekzistanta datumaro en aliaj sciencoj, kiel anatomio, embriologio, botaniko, geologio kaj taksonomio klare kongruas kun la teorio, la manko de klaraj argumentoj kaj la neebleco observi ĝin en naturo fiaskigis ĝin. Evoluismo ne estis dubinda, tamen naturan selektadon oni emfaze rifuzis. Nur kiam la sciencisto Hugo de Vries (1848-1935) malkovris la esplorojn de la monaĥo Gregor Mendel pri la meĥanismoj de heredaĵo, la teorio fariĝis akceptebla de la sciencistaro.

4 – La teorio de Darwin kaj Wallace – Antaŭ diskonigi la teorion, Darwin ricevis 20 paĝan leteron de la juna natursciencisto Alfred Russel Wallace (1923-1913). Li miris kiam legis la enhavon, ĉar konstatis ke Wallace simple havis la saman ideon. Li estis preta rezigni pri ĝi, sed liaj kolegoj forte stimulis lin lanĉi publike la teorion. Kun hezito Darwin akceptis, sed decidis ke la teorio ricevu la nomon de ambaŭ malkovrintoj. Hodiaŭ oni simple nomas ĝin la teorio de Darwin, sed ĝi estas vere “La Teorio de Darwin kaj Wallace”.

Aŭtoro: Wendel Teles Pontes

Profesoro pri Zoologio en UFPE (Universidade Federal de Pernambuco), Brazilo. Membro de Brazila Esperanto-Ligo kaj fakdelegito de UEA pri zoologio, entomologio kaj scienca metodo . Membro de ISAE kaj Estrarano de Pernambuka Esperanto-Asocio.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

* La GDPR markbutono estas deviga

*

Mi konsentas