La internacia tago por la virinoj: konatiĝu kun kvin talentaj sciencistinoj!

Scienco estas sendependa je politiko, religio, socio kaj sekso. Tamen malmultaj virinoj estas konataj per siaj valoraj kontribuoj al la ĝenerala kompreno de la naturo. Kiam oni demandas al ni pri sciencistinoj, nur la plej famaj nomoj alvenas fulme al la menso, ekzemple la kemiisto Marie Curie (1867-1934), la unua virino kiu gajnis la Nobel-premion (Pri fiziko en 1903 kaj pri Kemio en 1911). ISAE komemoras tiun daton – la 8-an de marto – prezentante al vi aliajn ne tiom popularajn virinojn kiuj ege kontribuis al disvolviĝo de scienco per sia notinda laboro aŭ agado.

Rachel Carson (1907-1964) – Ŝi estis la biologo kiu unuafoje sukcese atentigis grandskale la ĝeneralan publikon pri la potencialaj danĝeroj de troiga uzado de pesticidoj kaj insekticidoj. La libro Silent Spring (Silenta Printempo, 1962) klarigas ke la trouzado de tiuj substancoj povas damaĝi la naturmedion, la manĝaĵojn devenintajn de kultivado, la animalojn kaj bestaron kiuj sinnutras de tiuj plantoj, kaj konsekvence la propran homon. Per la volumo, Rachel Carson starigis novan eraon por la movado fare de aktivuloj kaj sciencistoj por mastrumi la naturan medion per daŭripovaj teknikoj. Danke al ŝia atentigo, oni konsciiĝis pri la neceso de sanmedia produktado de plantoj por konsumado.

Lynn Margulis (1938-2011) – Ŝi kreis la teorion ke kelkaj organetoj kiuj posedas sian propran DNA sekvencon, sendependa de la DNA en la ĉela nukleo – mitokondrio kaj kloroplasto, ekzemple – alvenis de simbiozo. Mikroskopaj bakterioj survivas per engluto de aliaj malgrandaj organismoj. Ŝi teoriis, ke en iu specifa momento en la historio de la vivo, la bakterio englutis alian malgrandan unuĉelan organismon. Ĝi tamen ne estis digestita, sed daŭre vivis kaj produktis energion, kiu siavice nutris la bakterion. Okazis pozitiva ambaŭflanka interrilato kiu evoluis al la organetoj kiun ni konas hodiaŭ. Tiu teorio nomiĝas “Endosimbiozo-Teorio”(*), kaj estas vaste akceptata de la internacia scienca komunumo. Ŝi edziĝis kun la fama astronomo kaj scienco-populariganto Carl Sagan.

Dian Fossey (1932-1985) – Ŝi studis gorilojn en Afriko. Ŝi estis unu el la plej gravaj sciencistoj pri primatoj de sia epoko, kunlaborinto kun la fama sciencistino Jane Goodall. Ŝia laboro permesis ekkompreni la intimecon kaj kompleksan socian vivon de la goriloj. Ŝi restis kun tiuj animaloj dum longaj monatoj, ĝis esti akceptita de ili kiel membro de la grupo. Ŝia agado atentigis la ĝeneralan publikon pri la graveco protekti tiun specion kontraŭ la senĉesa detruado de la arbaroj kaj la ĉasado kontraŭ tiuj primatoj. Ŝia intensa reklamado kaj denuncoj rilate al kontraŭleĝa ĉasado en la arbaroj de Afriko starigis la koleron de diversaj animalo-komercistoj. Dian Fossey estis murdita (probable per gorilo-ĉasantoj) en sia kabano, ĉe la arbaro kie ŝi studis la gorilojn. Post ŝia morto, la opinio de la internacia komunumo premis la estrarojn de diversaj afrikaj landoj protekti la gorilojn kaj ties arbarojn. Ŝia vivo fariĝis kinofilmo (Gorillas in the Mist, Universal and Warner Brothers, 1988), stelumita de la usona aktorino Sigourney Weaver.

Lise Meitner (1878-1968) – Fizikisto, ŝi suferis pro la persekutado de nazioj, malgraŭ ŝi ne estis juda. En Germanio, kune kun la fizikisto Otto Hahn, esploris radioaktivecon. Kvankam ambaŭ laboris kune pri la teorioj kaj principoj de nuklea fendado, estis ŝi kiu publikigis la fizikan klarigon pri la fenomeno. Pro tiu notinda malkovro, la komisiono de Nobel-premio pri fiziko decidis doni la premion nur al Otto Hahn, kaj tute ignoris ŝian rolon por tiu fundamenta laboro. Ĉiuj komprenis la eraron de tiu miskonduto, kaj poste ŝi ricevis la premion Fermi (kune kun Otto Hahn) por siaj esploroj.

Susan Solomon (1956 – ) – Elstara atmosfera kemiisto, estis unu el la unuaj sciencistoj kiuj atentigis la internacian sciencan komunumon ke la substanco fluorklorkarbonhidrogenaĵoj (mallonge FKKH) estis la respondeculo por detrui la ozonon de la planedo. Diversaj fridujoj en tiu epoko ade produktis tiun substancon, kaj la gasoj koncentriĝis en la atmosfero. Iom post iom, la ozona tavolo ekperdiĝis, kaj la konsekvencoj de la suna radiado sur la Tera surfaco akcelis la planedan varmigon, kies konsekvencoj estas, inter aliaj, la malglaciigon de la polusoj. Alia konsekvenco estas, ke la sunradioj fariĝis danĝeraj al homa sano, antaŭ longa senprotekta ekspoziciado. La uzado de FKKH estis internacie malpermesita en 2000.

(fotoj el la angla versio de Vikipedio)

(*) La esprimo “endosimbiozo” ne estas PIV-vorto. Estas libera esperantigo de la angla vorto endosymbiosis.

Aŭtoro: Wendel Teles Pontes

Profesoro pri Zoologio en UFPE (Universidade Federal de Pernambuco), Brazilo. Membro de Brazila Esperanto-Ligo kaj fakdelegito de UEA pri zoologio, entomologio kaj scienca metodo . Membro de ISAE kaj Estrarano de Pernambuka Esperanto-Asocio.

3 pensoj pri “La internacia tago por la virinoj: konatiĝu kun kvin talentaj sciencistinoj!”

  1. Tre interesa, konciza sed informriĉa prezento. Gratulon!
    Mi kredas ke tamen unu detalo estas malĝusta: laŭ mia kompreno, ne estas rilato inter FKKH kaj la malglaciigo de la polusoj.

    1. Dankon pro la atentigo. Fakte la “truo” de la ozono-tavolo pro FKKH koncentriĝis en la polusoj, kaj sen ĝi por “filtri” la sunradiadon, la polusa temperaturo altiĝis (tamen neglobe, sed loke). Mi korektis la tekston.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *