Novan Piramidon oni egiptuje malkovris

La eta piramido, el la XIIIa dinastio (1802-1640 Antaŭ Kristo) estis trovata “en bona stato” en la nekropolo de la loko arkeologia de Dahŝuro, en Kairsudo.

Vestiĝoj el piramido kiu aĝas pli ol 3700 jaroj estis trovataj ĉe Kairo, anoncis, tiun lundon, la egipta ministro pri antikvaĵoj. La eta kontruaĵo, el la XIIIa dinastio estis trovata en la nekropolo de la arkeologia loko de Dahŝuro, el sudo de la urbestro, precizigas la Ministrejo.

La egiptaj arkeologoj malkovris “koridoron konduktantan eksterpiramiden, plilongigata de ramplo, kaj ĉambrenirejo.” laŭ tiu teksto. la teamo antaŭengigos sian esploron sur la loko por elterigi la restaĵojn de la vestiĝo. La arkeologoj aparte retrovis etan blokon el nigra alabastro, enhavanta hieroglifojn. Ili ankaŭ malkovris granitan lintelon kaj rokajn blokojn kiuj permesis pli bone koni la “enan arkitekuron de la piramido.”

La prifosadoj ĵus komenciĝis kaj neniu konas la realajn dimensiojn de la piramido.

La malkovraĵo estis farita apud la romboforma piramido de Dahŝuro. tiu piramido estis konstruita de la faraono Snefru, fondinto de la IVa dinastio kaj patro de la faraono Keopso kiu donis sian nomon al la fama piramido sur la altebenaĵo de Gizo. Egiptujo enhavas 123 malkovritajn piramidojn.

En oktobro 2015, Egiptujo komencis ambician projekton, baptita “Scan Pyramids”, aparte celanta malkovron da sekretaj ĉambroj en la piramidoj de Gizo kaj Dahŝuro kaj klarigon pri ilia konstruado. Tiuj provoj estas farataj en la piramido de Gizo, en la Kaira antaŭurbo.

Dum aŭtumno 2015, la egiptaj potencoj ekigis analizojn en la tombo de Toutankhamon, en la valo de la reĝoj ĉe Luksoro, esperante ke oni malkovros la sekretan ĉambron de la reĝino Nefertito.

Fonto

https://www.sciencesetavenir.fr/archeo-paleo/archeologie/les-restes-d-une-petite-pyramide-de-3700-ans-decouverts-en-egypte_111952

 

Aŭtoro: Anthony Lucas

Inĝeniero pri Biologio en INSERM (Institut National de la Santé Et de la Recherche Médicale / Intituto pri sano kaj medecina esploro) Francio. Membro kaj fakdelegito de UEA. Membro de esperanto-france.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

* La GDPR markbutono estas deviga

*

Mi konsentas