Por eviti seksavidajn masklojn, femaloj ludas mortinton

La sciencisto Rassim Khelifa, el al Universitato de Zurik (Svislando) malkovris neordinaran seksan strategion inter libeloj de la specio Aeshna juncea: kiam la femalo estas persekutata de masklo kun seksaj intencoj, por eviti la lacigan kaj penigan fuĝflugadon, ŝi decidas ludi mortinton.

Libeloj estas tre konataj insektoj. Ili demetas siajn ovojn en la plantoj ĉe akvo. Post ovodemeti, la femaloj estas viktimoj de aliaj maskloj kiuj ankaŭ deziras kopulacii kaj igi ŝin demeti novajn ovojn kun liaj genoj. Nek ĉiam la femaloj estas pretaj por nova kopulacio. Spite de tio, la maskloj senlace provas kaj daŭre ĝenas la femalojn per senhaltaj insistoj cele seksumi.

La strategio estas sukcesa. El la femalaj libeloj, tiuj kiuj ne simulas sinmorton ĉiam estas kaptitaj de la ĉasantaj maskloj, kiuj devigas ŝin kopulacii. La femaloj kiuj sinĵetas surteren kaj haltas moviĝi dum la masklo ĉirkaŭflugas, evitas la seksan altrudon. Li ankoraŭ flugas ĉirkaŭe traserĉante ŝin, dumtempe. Poste, li flugas for kaj ŝi reprenas la ordinaran konduton (vidu bildon).

Aparte kurioza estas, ke la femaloj elektas la plej plantplenajn placojn por ludi mortinton, neniam elektante la malfermajn areojn. Tie, estas pli facile simuli morton kaj kredigi la masklon pri la malbonfarto.

Por konfirmi ke ŝi nur imitas, la sciencisto forpelis la masklon kaj alproksimiĝis. Celante tuŝi la femalon, ŝi hastis forflugi foren.

Ludi mortinton aŭ fizikan damaĝon por fuĝi aŭ distrigi predantojn inter animaloj ne estas raraĵo. Tamen kiam estas por eviti kopulacion la konduto estas apenaŭ konata.

(Bildo adaptita de la originala scienca artikolo)

Fonto:  Rassim Khelifa. 2017. Faking death to avoid male coercion: extreme sexual conflict resolution in a dragonfly. Ecology DOI: 10.1002/ecy.1781

Aŭtoro: Wendel Teles Pontes

Profesoro pri Zoologio en UFPE (Universidade Federal de Pernambuco), Brazilo. Membro de Brazila Esperanto-Ligo kaj fakdelegito de UEA pri zoologio, entomologio kaj scienca metodo . Membro de ISAE kaj Estrarano de Pernambuka Esperanto-Asocio.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *