Scienco: Ĉu mankas al ni pridiskuti la temon?

Instrui sciencon al infanoj multfoje estas laciga laboro, kaj la rezultoj estas apenaŭ videblaj. Instruistoj malfacile provas stimuli la intereson de siaj gelernantoj al bazaj nocioj pri sciencaj principoj, sed malmulte observas pozitivan reagon. Resume: ofte infanoj ne ŝatas sciencon.

Kiuj estas la kaŭzoj de tiu ĝenerala seninteresiĝo? Kiam mi konatiĝis kun la verkaĵoj pri tiu temo, oni tendencas kulpi la didaktikon kaj metodon por instrui sciencon. Ili ne estas sufiĉe poluritaj, kaj nur altiras supraĵan kaj momentan atenton de la gelernanoj, kiuj tuj forgesas iom post la fino de la ĉi-taga leciono.

Paroli pri geografio, kemio, biologio, historio kaj matematiko estas instiga por la instruisto, sed elreviĝa kiam la gelernantaro apenaŭ aŭdas, kaj senpacience atendas la finon de la leciono. Tedas kiam la zombiaj vizaĝoj de la knaboj rigardas la instruiston kvazaŭ li ne ekzistus.

Pedagogiaj strategioj por plibonigi la instruadon de sciencoj al infanoj diversas en didaktita literaturo. Tamen ĉiuj rekomendas ke la instruisto tenu al si la respondecon stimuli la inklinon inter la infanaro. Mi ĉi tie proponas ke la problemo ne estas de instruistoj. Mi kredas, ke la ĉefa problemo troviĝas inter ni.

Kiomfoje infanoj aŭdas kaj spertas siajn gepatrojn pridiskutante sciencaĵojn? Niaj hejmaj konversacioj fakte estas banalaĵoj multfoje, kaj kiam ni havas la eblecon alfronti kaj starigi diskutadon pri scienceca temo, ni nature evitas la tiklan temon, ĉar evidente la infanoj nenion komprenos. Mi pensas ke la manko de emergiĝo en la scienca medio ege kontribuas por la ĝenerala seninteresiĝo pri la temo.

Kiom da fojoj oni aŭdas muzikon, aŭ spektas filmon? Kiom da fojoj ni interesiĝas pri matematiko? La astrofizikisto Neil DeGrasse Tyson atentigis pri tio. Se infanoj sindediĉus al la solvo de matematikaj problemoj samofte al la aŭskultado de muziko, certe ili fariĝos pli interesataj pri ambaŭ. Evidente, tio estas nur teorio, sed meritas pli profundan meditadon.

Fakte, la ĝenerala manko de intereso pri scienco eble troviĝas sur niaj ŝultroj. Ni ankaŭ apenaŭ opinias kaj konversacias pri la temo. Mi memoras, ke antaŭ nelonge mi havis la oportunecon babili kun geamikoj, kiuj klare neglektis la sciencan metodon, kvazaŭ ĝi estus fantoma imperiestra estaĵo, kies celo estas kontroli la opinion de ĉiuj. Mi argumentis, kun notinda malfacileco, pri kiel funkcias la metodon. Ili pacience aŭdis miajn klarigojn (multe pli pro afableco ol intereso pri mia parolo, mi supozas). Evidente ili ne ŝanĝis siajn opiniojn koncerne sciencon, sed almenaŭ la temo havis siajn sekundojn je gloro ĉe la multhora babilado.

Ĉu mia babilado estas efika? Estas ebleco (tamen malgranda). Mi ne hipotezas pri tio. Tamen, se mi nenion estus dirinta, certe eĉ tiu ebleco ne ekzistus.

Paroli pri scienco ne devas esti teda nek malfacila. Eble ni sukcesas, dum specialaj okazoj, aldoni sciencan klarigon en kafejoj kaj babilejoj. Ni ankaŭ ne fariĝu fanatikuloj pri la temo, nek imponu nian perspektivon al iu ajn. Same kiel scienco, paroli pri ĝi estas egale longa vojo.

Wendel Pontes

Aŭtoro: Wendel Teles Pontes

Profesoro pri Zoologio en UFPE (Universidade Federal de Pernambuco), Brazilo. Membro de Brazila Esperanto-Ligo kaj fakdelegito de UEA pri zoologio, entomologio kaj scienca metodo . Membro de ISAE kaj Estrarano de Pernambuka Esperanto-Asocio.

1 penso pri “Scienco: Ĉu mankas al ni pridiskuti la temon?”

  1. “kvazaŭ ĝi estus fantoma imperiestra estaĵo, kies celo estas kontroli la opinion de ĉiuj.”

    Tio estas rimarkinda problemo; rimarkinda de prisciencaj instruistoj. En interreto, sciencaj skeptikuloj ne ĉesas arogante paroli pri la scienca metodo, kaj ne malofte, tiuj arongatuloj estas sensciuloj sen argumenta lerto. Per tia sinteno, fine, homoj nur ricevas mesaĝon: fidu sciencon kvazaŭ ĝi estus dio.

    Mi memoras ke kiam mi estis infano, mia plej ŝatata lernobjekto estis scienco ĉar la instruistoj, plej ofte, sciis kiel amuzigi la lernado kaj ili faris la lernadon sufiĉe praktika per (laŭ mia hodiaŭa vidpunkto: senutilaj) eksperimentoj. Mi lernis en katolika lernejo. Eble por kelkaj, klarigo estas bezonata: En tiu katolika lernejo, kiu apartenas al grandega reto de katolikaj lernejoj en Eŭropo, oni lernis tute normala scienco kaj oni instigis al ni lerni sciencon. Pli: lernobjektoj pri gepatra lingvo kaj religio (kiuj por mia natura emo estas pli interesaj por mi) estis enuegaj.

    Vi verŝajne pravas pri ia hejmo estoso. Mi memoras ke kiam mi estis infano en televido ofte estis programoj instruigaj aŭ konkursoj kiuj donis grandan monsumon al gajnintoj. Sed por mi la ĉefa problemo estas la aroganteco de skeptikuloj, de tiu Neil DeGrasse Tyson mem, kiuj bildigas sciencon, kvazaŭ religion fidendan, anstataŭ montri ĝin kiel ion lerninda.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *