Ĉu vi konas la Lazarus-efikon? Jen kvar specioj kiuj “resurektis”

La birdo nomata Dodo (Raphus cucullatus) estas la símbolo de estingiĝo. Ĝi oficiale malaperis je la jaro 1662, kelkaj jaroj post kiam la homoj unuafoje atingis Maŭricio-insulon, kie ĝi vivis. Multaj aliaj specioj estingiĝis (kaj ekestingiĝas) laŭlonge la historio de la vivo sur la Tero. Estingiĝo signifas ke la specio ne plu havas sufiĉe da individuoj por reproduktiĝi kontentige kaj garantii ke la specio daŭre ekzistu estontece. Laŭ la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUKN), estas diversaj statusoj por grupigi tiujn speciojn akorde kun sia abundo kaj reproduktiĝa kapablo. IUKN publikigas ĉiujare la Interancian Ruĝan Liston de Endanĝerigitaj Specioj, kiu oficiale sciigas ĉu specioj estas minacataj aŭ ne, kaj eventuale estingita.

La kialoj de estingiĝo estas diversaj. Povas esti klimata natura katastrofo, simpla manko de adaptebleco al la naturaj ŝanĝoj, kaj la homa agado. Nuntempe, ni povas konsideri ke la forhakigo de arbaroj kaj malpurigo de riveroj, lakoj kaj aliaj medioj estas ege grava kialo kies konsekvenco estas la estingiĝo de diversaj specioj.

Tamen kelkaj taksonoj antaŭe konsiderataj estingitaj simple reaperas. Malgraŭ antaŭ jardekoj (kaj eĉ jarcentoj) oni ne plu vidas specifan specion kaj kompreneble oni konsideras ĝin estingita, ekaperas kelkaj anoncoj pri ĝia reapero (kun fota, filma kaj eĉ sonora pruvo). Tiuj specioj ĉi-kaze “resurektas”, kaj pro tio ricevis la popularan nomon Lazarus-taksono, omaĝe al la bíblia historio de la resurekto de Lazarus. La procezo kiam ni oficiale rekonas la mal-estingiĝan statuson oni nomas Lazarus-efikon. Nun, mi invitas vin koni kvar speciojn kiuj fariĝis Lazarus-taksono:

Latimerioj (Celakantoformoj) – estas fiŝo unuafoje konata kiel fosilio kaj supozeble estingita antaŭ 66 milionon da jaroj. Tamen, en 1938 fiŝkaptistoj prenis el profunda parto de la oceano tiun strangan fiŝon, daŭre vivantan.

Gilbert’s potoroo (Potorous gilbertii) – estas malgranda rato kiu oficiale estingiĝis ĉirkaŭ la 1900 jaroj. Neniu plu vidis iu ajn spuron de ĝia ekzisto. Sed en 2009 sciencistoj malkovris malgrandan populacion kaŝitan en tre malproksima parto de Aŭstralio, kie homoj malofte iras. La malgranda grupo da ratoj sufiĉis por daŭrigi la specion ĝis hodiaŭ.

Arakana arbartestudo (Heosemys depressa) – estas testudo kiu vivis en Birmo. Oni vidis vivan ekzempleron lastfoje en 1908. Post tio, kun la perdo de sia natura vivmedio por poluado de la riveroj (ĝi estas river-testudo, kaj pro tio povas vivi enakve kaj surtere) kaj senhalta ĉasado pro sia bongusta karno kaj supozeble kuraca efiko, oni konsideris ĝin estingita. Surprizige, en la jaro 1994 oni trovis kelkajn individuojn en aziaj manĝomerkatoj, kiu donis esperon al sciencistoj kredi, ke ĝi fakte daŭre vivas en tre malproksimaj lokoj.

Takaheo (Porphyrio hochstetteri) – aŭstralazia nefluganta birdo. Oni vidis nur kvar ekzemplerojn lastfoje en 1898, ekde kiam neniun pluan spuron estis observita. Preskaŭ unu jarcento post, esploristoj decidis fari detalan serĉadon de tiu birdo. Nur en 1948 oni havis sukceson kaj trovis vivantajn ekzemplerojn en tre foraj regionoj.

Aŭtoro: Wendel Teles Pontes

Profesoro pri Zoologio en UFPE (Universidade Federal de Pernambuco), Brazilo. Membro de Brazila Esperanto-Ligo kaj fakdelegito de UEA pri zoologio, entomologio kaj scienca metodo . Membro de ISAE kaj Estrarano de Pernambuka Esperanto-Asocio.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *