Brazilaj deputitoj volas politike decidi, ĉu science neefika kontraŭkancera medikamento estas science neefika

Antaŭlonge, ni publikigis artikolon pri la polemiko ĉirkaŭ kontraŭkancera medikamento kaj ties dubinda efikeco kontraŭ kancero, kaj kiel ĝi influis la publikan opinion kaj konsekvence la opinion de la politikistoj. La polemika substanco estas fosfoetalonamino. Vi povas kontroli la kompletan historion alklakante ĈI TIE.

Supozeble la temo estingiĝis. La decidoj ne estis la plej bonaj, kvankam ĝi povas iel bremsi la avidan serĉadon de tiu substanco. Sed lastatempe, la polemiko reprenis novan viglecon.

La politika Asembleo de la urbo San-Paŭlo, kie koncentriĝis la plej forta parto de la debato, ekstudas krei politikan komisionon por juĝi ĉu la science pruvita neefikeco de la substanco estas prava. Post tio, la plej gravaj sciencaj institutoj de Brazilo – nome Brazila Akademio de Scienco, SBPC (Brazila Societo por Progresigo de Scienco) kaj Nacia Medicina Asocio – reprezentitaj de siaj prezidantoj, kune subskribis malferman leteron al la deputitaro de la Leĝa Asembleo de la Ŝtato San-Paŭlo, kondamnante la ideon krei komisionon pridiskuti la dubindecon de la sciencaj eltrovoj koncerne al la neefikeco de fosfoetanolamino.

En la letero, la unuan paragrafon oni priskribis kiom serioza estas kancero – fosfoetanolamino estis konsiderata la mirakla substanco kiu kuracas kancerojn – kaj la celo de la Ŝtato garanti la rajton de ĉiu civitano aliri al efikaj kuracaj metodoj. Sekve, oni klarigas pri la scienca metodo, kaj kiel universala fariĝis la proceduroj por kontroli ĉu ajna substanco havas efikecon aŭ ne kontraŭ diversaj malsanoj. Resumas kiuj estas la ĉefaj etapoj de la studoj kiuj celas liberigi al la popolo efikan kuracilon, kaj la internaciaj institutoj kiuj provas kontroli ĉu la proceduroj estas ĝuste faritaj (kiel OMS – Monda Organizo de la Sano).

Poste, la letero montras la polemikon ĉirkaŭ la substanco. Kelkaj profesoroj de la Universitato de San-Paŭlo (USP) disdonis pilolojn enhavante fosfoetanolaminon al diversaj malsanuloj sen atentigi pri la bazaj necesaj kondiĉoj por fari tiun agadon. La decidoj de la justico por bari tiun disdonadon kaj la forta publika reago kontraŭ la “intenco” de la Ŝtato malpermesi al la popolo “aliron al la kuracilo de kancero”. La dubinda decido ne kontraŭstari la popolan aklamon kaj liberigi la substancon “ne kun kuracaj celoj, sed nur kiel nutriga suplemento” provis kontentigi la popolamason kaj sciencistaron.

La letero atentigas, ke aldonaj rigoraj eksperimentoj estis faritaj kun la substanco post la polemiko, kies rezultoj estas ne nur neŭtralaj, sed male: kelkaj eksperimentoj eĉ montris ke fosfoetanolamino stimulas metastazon. Spite de tiuj novaj kaj altkvalitaj sciencaj pruvoj, la deputitoj decidas krei komisionon por juĝi ĉu la novaj sciencaj pruvoj estas kredindaj, malgraŭ ili estas faritaj de altrangaj institutoj kaj sciencistoj.

La teksto finas per plendo al la deputitoj, ke ne indas dubi pri la scienca metodo kaj tio estas nerespondeca ago kontraŭ la bonfarto kaj vivkvalito de la popolo kiuj troviĝas sub regado de la politikaj decidoj. Ke malfidi je la pruvoj surbaze de scienca metodo estas malprogresiga decido, kaj tio povas miskredigi la popolon kaj rezultigi en katastrofaj konsekvencoj.

Vi povas legi la tutan leteron (en la portugala lingvo) alklakante ĈI TIE.

Aŭtoro: Wendel Teles Pontes

Profesoro pri Zoologio en UFPE (Universidade Federal de Pernambuco), Brazilo. Membro de Brazila Esperanto-Ligo kaj fakdelegito de UEA pri zoologio, entomologio kaj scienca metodo . Membro de ISAE kaj Estrarano de Pernambuka Esperanto-Asocio.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

* La GDPR markbutono estas deviga

*

Mi konsentas