La sciencisto kaj la kantisto: ĉu leciono por lerni?

Antaŭ nelonge mi spektis kuriozan videon, kie la scienco-populariganto Neil DeGrasse Tyson prezentis programon, nomata StarTalk, kaj li intervjuis la faman kantistinon Kate Perry.

La esenco de la programero estas ĝuste paroli kun homoj kiuj ne havas rektan ligon kun scienco, kaj ankaŭ estas iel popularaj en la socio. Tiu ĉi programero igis min pensi, pri kiel oni povas diskonigi sciencon sen la bezono esti enuigaj kaj ŝajnigi arogantecon.

Evidente, Kate Perry ne estas sciencisto. Ŝia kompreno pri scienco estas nur supraĵa – eble eĉ miskomprena, sed tio ne gravas ĉi-momente – kaj ŝi elmontras tion kun siaj demandoj. Kelkaj estas eĉ naivaj.

La intervjuo estas longa (pli lon 50 minutoj) kaj fofoje laciga. Kate Perry apenaŭ scias kelkajn aferojn pri scienco, kaj multfoje ĝi inkludas religiajn kaj filozofiajn interpretojn, kiuj ofte komfuziĝas kun popularaj scioj, evidente ne sciencaj.

La konversaciado daŭras, kaj notindas la provoj de DeGrasse Tyson ĉerpi el la komentoj de sia gasto kelkajn spurojn kiuj helpos lin inkludi ioman sciencon dum la konversaciado. Kurioze, li sukcesas multfoje, kiam li lerte mastrumas la direkton de la demandoj kaj rimarkoj  al kelkaj sciencaj aspektoj de ŝiaj asertoj kaj komentoj.

Kate Perry reprezentas preskaŭ ĉiu kiu ne havas scion pri scienco, hodiaŭe. Tiuj kiuj komprenas la mondon kun miksitaj ideoj pri kio estas scienco kaj kio ne estas. Tamen, DeGrasse Tyson rolas pacience, ĉiam provante reliefigi la sciencan flankon en la ĉiutagaĵoj konversaciitaj dum la intervjuo.  Klare vidiĝas, ke estas iom da ŝoko inter la konversaciantoj, ĉefe pri dubindaj asertoj koncernaj al scienco, sed la senkonforteco nur elstarigas  kiom malfacila estas la tasko paroli pri tiu temo.

Mi admiras la laboron de la astrofizikisto por popularigi sciencon, kaj mi vere ŝatas liajn klarigojn koncerne al kelkaj temoj kies enhavo estas vere kompleksa kaj malfacile klarigebla. Sed la simpla lerteco facile klarigi pri tiaj temoj estas sufiĉa por instigi la simpation al sciencoj parte de homoj kiuj ofte ne interesiĝus pri ĝi? Mi ne scias respondi.

Vi povas spekti la kompletan intervjuon (en la angla) en https://www.youtube.com/watch?v=3ujWVbjKBCo

(fonto de la bildo: http://fisicadespretensiosa.blogspot.com.br/2017/06/neil-degrasse-tyson-da-uma-licao-todos.html)

La sesa grandskala formorto de la animaloj rapidiĝas!

En alarmega studo, sciencistoj konkludas ke la vertebruloj grandskale malantaŭenigas sur la Tero, samtempe laŭ la nombroj de aimaloj kaj laŭ geografiaj disvastiĝoj.

Ili nomas tiun fenomenon “biologia neniigo ”.

En 2015, la tri aŭtoroj jam publikigis artikolon kie ili kalkulis ke la malapero de la specioj estas 100-foje pli rapida ol en 1900, kaj ke la ritmo estas ne malpli grava ol la formorto de dinosaŭroj antaŭ 66 milionoj da jaroj. Tial ili parolas pri la sesa grandskala formorto.

Tiufoje la esploristoj celis kvantotaksi la malkreskiĝon de la populacioj, de tiel nomataj animalaj grupoj sur iu teritorio . “Insistinte pri formorto de specioj, oni lasas pensi ke la tera biodiverseco ne estas tuj endanĝerigata nek draste minacata, sed ke ĝi enriras malrapide en epizodon de granda detruiĝo kiun oni kontraŭbatalos estontece”, – eksplikas la aŭtoroj.

Tiu metodo enhavas plurajn mankojn, laŭ ili: Unue) la publika opinio malfacile mezuras la gravecon de la fenomeno (du specioj malaperis ĉiujare, tio povas ŝajni malgrava, precipe kiam la specioj estas apenaŭ konataj kaj vivas en eta teritorio); due) ĝi ne permesas ĝuste taksi la antaŭajn fenomenojn. Eĉ se la populacioj de la plej komunaj specioj draste malkreskas, ili ne plu estas minacataj… trie), la malapero de populacioj estas antaŭsigno de malapero de la specioj”, alarmas la sciencistoj. Pli detaligita analizo de la malkresko de la animalaj populacioj faras la problemon pli klara kaj pli maltrankviliga.

La sciencistoj faris vastan analizon pri du el la vertrebruloj konataj: Ili observis la evoluon de la populacio de 27600 specioj de mamuloj, birdoj, reptiloj kaj teraj amfibioj, disigitaj sur la 5 kontinentoj, uzante la datumbazon el la Ruĝa Listo de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo, kiu estas plej ampleksa tutmonda inventaro pri la stato de la konservado de la biodiverseco. Plie, Ili ankau lupee observadis 177 mamulajn speciojn pri kiuj ankaŭ ekzistas datumoj pri geografiaj informoj inter 1900 kaj 2015.

La vera graveco de la grandskala estingiĝo kiu trafas la sovaĝan faŭnon estas subtaksita: ĝi katastrofas!”–  ili diris. Sume, 32% de la studitaj specioj malkreskas. Pluraj mamuloj kies populacioj bonfartis antaŭ unu aŭ du jardekoj, nun estas formortantaj.

En 2016, en la planedo oni kalkulis nur 7 000 gepardojn kaj 35 000 afrikajn leonojn (-43% de post 1993). La populacioj de borneaj orangutangoj falis je 15% en dek jaroj, atinginte 80 000 individuoj dum ĝirafoj falis de 115 000 specimenoj en 1985 ĝis 97 000 en 2015. Manisoj estis preskaŭ eksterminitaj.

30% de la specioj malprosperantaj estas komunaj. Ekzemple, en Francio, la populacio de kardelo malkreskis je 40% en dek jaroj. “Tiom da komunaj specioj malprosperantaj estas grava averto pri la graveco de la nuna biologia formorto”– alarmas Gerardo Ceballos.

Ĉiuj kontinentoj estas trafataj de tiu erodego de la biodiverseco. La forte trafitaj zonoj estas la tropikoj (Amazonio, Kongo, Sudazio) ĉar ili estas ankaŭ la  plej faŭnoriĉaj. Sed meztemperaturaj zonoj havas ankaŭ tre maltrankviligajn rezultojn kompare al siaj faŭnriĉecoj.

Pli ol 50% de animaloj malaperis dum la lastaj 40 jaroj, taksis la sciencistoj, asertante ke iliaj rezultoj estas “prudentaj”. Tiuj konkludoj akordas kun tiuj de la lasta raporto “Vivanta Planedo” eldonita en oktobro 2016 de la WWF. Ĝi taksis ke la populacioj de vertebruloj falis je 58% inter 1970 kaj 2012. La nova analizo konsernas multe pli da specioj (27 600 kontraŭ 3 700 por la studo de WWF) kaj havas geografian analizon.

“La vidpunkto de tiu studo estas tre interesa: anstataŭ fokusiĝi sur la formortoj, kiujn oni malfacile kvantotaksas, ĝi fokusiĝas sur la evoluo de la populacioj kiu konfirmas kaj informas pri la graveco de la situacio.” – diras Benît Fontaine, biologo pri la konservado en la Muzeo Nacia pri Natura Historio (Paris, Francio) kiu ne partoprenis la studon.

Tiu eldonaĵo montras ke la situacio estas tre alarma – pli ol oni povas supozi leginte la Ruĝan Liston”, aldonas Florian Kirchner, respondulo pri la programo “specioj” por la Francuja branĉo de UICN, kiu faras nur unu kritikon: la analizo fokusiĝas sur la teraj vertebruloj kaj ne sur la fiŝoj, nevertebruloj, kaj plantoj kies populacioj ankaŭ grave malprosperas. Laŭ UICN, 42% de la specioj de teraj nevertebruloj (papilioj, lumbrikoj, ktp) kaj 25% de la maraj nevertebruloj (spongoj, moluskoj) estas minacataj.

La kaŭzoj de tiuj malprosperoj estas konataj: malbonigo de la vivlokoj pro agrikulturo, arbara ekspluatado, urbanizado aŭ minekspluatado. Sekvas superekspluatado de la specioj (ĉasado, fiŝado, ŝtelĉasado, ŝtelfiŝado), poluado, invadaj specioj, malsanoj, kal pli freŝdate, klimatoŝaĝo. “La definitivaj motoroj de la sesa randskala formorto estas malpli ofte citataj”, diras la aŭtoroj. Estas la troa homa loĝantaro ligita al senĉesa keskado de la populacio, troa konsumado.

Ni havas nur kelkajn fenestretojn por agi, du aŭ tri jardekojn maksimume, oni alarmas. La situacio minacas la teneblecon de la biodiverceco kaj de la homara vivo. “La detruiĝo de la specioj kaŭzas gravajn konsekvencojn ekonomiajn sur la ekosistemoj kaj ekonomiaj kaj sociaj malfacilaĵoj por la homoj,”–  memorigas Gerardo Caballos. La faŭno kaj flaŭro donas al ni multajn helpojn, ĉu polenado ĉu plibonigo de la tera produkteco, plibonigo de la akvo kaj aero aŭ la stokado de CO2.

Inter la prioritataj agoj, la sciencistoj alvokas al malpliigo de la populacio homa kaj de la konsumado, al uzado de teknologioj malpli neniigaj por la medio kaj al haltigo de la komerco de formortantaj specioj. Ili alvokas ankaŭ al helpado de la disvolvigantaj landoj kaj al protekatado de la ekosistemoj.

http://www.pnas.org/content/early/2017/07/05/1704949114

 

Kial neefikaj alternativaj terapioj daŭre disvastiĝas?

En diversaj lokoj en la mondo, estas diversaj popularaj medikamentoj kaj terapioj por preskaŭ ĉiaj homaj malsanoj: ekde la substanco de la kornoj de rinocero, kies kapablo onidiroj asertas kuraci febron, kapdoloron eĉ kanceron, ĝis  la mirakla energio kiu eliras el la manplatoj, faritaj de kelkaj alternativaj terapiistoj, por kuraci la korpon kaj spiriton. Malgraŭ ege diversaj, tiuj terapioj havas komunan aferon inter si: ili certe ne estas efikaj.

Kial tiuj terapioj, spite de ties dubinda efikeco, daŭre persistas en la homaj komunumoj? Pri la rinocera korno, ĝia t.n. supernatura povo nutras kontraŭleĝan merkaton kiu kostas milionon da dolarojn jare, kaj aldone malatigas la populacion de tiu jam delonge endanĝerigita specio. Kial homoj ankoraŭ kredas en la efikeco de tiuj dubindaj medikamentoj?

Teamo da sciencistoj el Aŭstralio kaj Britio kreis matematikan modelon por analizi la kialon de tiu kredemo, kaj ili kredas ke ili estis sukcesaj. La modelo baziĝas sur la fundamenta fakto, ke diskonigo de tiuj informoj bezonas almenaŭ de du homoj: la elmontranto (tiu kiu estas malsana kaj aplikas al si la dubindan terapion) kaj la observanto (tiu kiu vidas la elmontranton uzi la novan terapion). La observanto akompanas la provojn de la elmontranto uzi la novan medikamenton/terapion. Se la observanto kredas ĝin efika, li iĝas elmontranto por aliaj potencialaj observantoj.

Kiam la medikamento estas efika (ni parolas pri medicinaj medikamentoj) la longdaŭro de la terapio estas malgranda, kaj la ebleco remalsaniĝi malaltiĝas. Tamen, kiam la medikamento ne havas efikecon, la elmontranto persistas plilonge ĝis observi ajnan pozitivan rezulton aŭ fine konvinkiĝi ke ĝi estas fuŝaĵo kaj forlasi la terapion. Aŭ la medikamento povas efiki nur supraĵe, kaj la malsanulo havas dummomentan senton ke li estas kuracita, ĝis remalsaniĝi kaj repreni la terapion. En tiuj du scenoj, la tempo de ekspoziciado al la dubinda medikamento estas multe pli longa ol tiu de vere funkcianta terapio.

La sciencistoj asertas, ke la persisto de tiuj ideoj estas ligita al la tempo de ekspoziciado de la observanto al la agoj de la elmontranto. La plejmulto el la observantoj ne akompanas la elmontranton kiam li fine trovas la terapion neefikan. Kaj la tempo dum li uzis la dubindan terapion estas sufiĉe granda por impresi multajn observantojn.

Aldone, la sciencistoj ne flankenlasas diversajn aliajn aferojn kiuj povas efiki en la persisto de dubindaj teorioj. Ekzemple, la altaj kostoj de la medikamentoj kompare kun kelkaj alternativaj, la centjaraj tradicioj de la homaj popoloj, la disvastigebleco de la buŝo-al-buŝo propagando, la simpleco (kelkaj alternativaj medikamentoj estas nur teo) kompare kun la komplekseco (kemiaj kaj biologiaj bazoj de la procezo), inter aliaj.

Fonto: Tanaka, M. Kenda, J kaj K. Laland. 2009. From traditional medicine to witchcraft: why medical treatments are not always efficacious. PLoOs One 4(4): e5192. DOI: 10.1371/journal.pone.0005192

Por eviti seksavidajn masklojn, femaloj ludas mortinton

La sciencisto Rassim Khelifa, el al Universitato de Zurik (Svislando) malkovris neordinaran seksan strategion inter libeloj de la specio Aeshna juncea: kiam la femalo estas persekutata de masklo kun seksaj intencoj, por eviti la lacigan kaj penigan fuĝflugadon, ŝi decidas ludi mortinton.

Libeloj estas tre konataj insektoj. Ili demetas siajn ovojn en la plantoj ĉe akvo. Post ovodemeti, la femaloj estas viktimoj de aliaj maskloj kiuj ankaŭ deziras kopulacii kaj igi ŝin demeti novajn ovojn kun liaj genoj. Nek ĉiam la femaloj estas pretaj por nova kopulacio. Spite de tio, la maskloj senlace provas kaj daŭre ĝenas la femalojn per senhaltaj insistoj cele seksumi.

La strategio estas sukcesa. El la femalaj libeloj, tiuj kiuj ne simulas sinmorton ĉiam estas kaptitaj de la ĉasantaj maskloj, kiuj devigas ŝin kopulacii. La femaloj kiuj sinĵetas surteren kaj haltas moviĝi dum la masklo ĉirkaŭflugas, evitas la seksan altrudon. Li ankoraŭ flugas ĉirkaŭe traserĉante ŝin, dumtempe. Poste, li flugas for kaj ŝi reprenas la ordinaran konduton (vidu bildon).

Aparte kurioza estas, ke la femaloj elektas la plej plantplenajn placojn por ludi mortinton, neniam elektante la malfermajn areojn. Tie, estas pli facile simuli morton kaj kredigi la masklon pri la malbonfarto.

Por konfirmi ke ŝi nur imitas, la sciencisto forpelis la masklon kaj alproksimiĝis. Celante tuŝi la femalon, ŝi hastis forflugi foren.

Ludi mortinton aŭ fizikan damaĝon por fuĝi aŭ distrigi predantojn inter animaloj ne estas raraĵo. Tamen kiam estas por eviti kopulacion la konduto estas apenaŭ konata.

(Bildo adaptita de la originala scienca artikolo)

Fonto:  Rassim Khelifa. 2017. Faking death to avoid male coercion: extreme sexual conflict resolution in a dragonfly. Ecology DOI: 10.1002/ecy.1781

Multlingvismo altigas nian toleremon

Sciencistoj el Londono decidis esplori ĉu nia kapablo paroli pli ol unu lingvo plibonigas niajn sociajn rilatojn kaj igas nin pli toleremaj al diverĝaj vidpunktoj kaj malsimilaj kulturoj.

Dekomence, la sciencistoj serĉi bonan metodologion por taksi nian kapablon akcepti diferencojn. Ili uzis indekson pri “toleremo al ambigueco”(*) por kalkuli kiom toleremaj estas la multlingvuloj. La plej trafa difino por toleremo al ambigueco estas “tendenco percepti ambiguan situacion kiel dezirindan”. Por la esprimo ambigua oni konsideras la situacion kiun ne eblas al ni percepti pri ties akceptemo surbaze de la disponeblaj spuroj. Inkludiĝas en tiu ĉi difino la novaĵeco de la cirkonstancoj (kiam ni alfrontiĝas al tute nova situacio, kun malmulte da antaŭaj taŭgaj spertoj kiuj helpus nin pritrakti ĝin komforte), komplekseco de la cirkonstancoj (estas tiom da konsiderindaj faktoroj, ke nia tuta kompreno kaj konsekvence nia koncerna reago nebuliĝas), kaj nesolveco (kiam la cirkonstancoj plenas je malkongruaj spuroj, kaj ni ne sukcesas kontentige strukturigi ĝustan reagon). Tiuj kiuj havas pli altan toleremon al ambigueco estas homoj kiuj estas pli malfermmensaj, ofte pretaj konsideri malsimilajn aferojn kiel interesajn. Tiuj kiuj havas malaltajn nivelojn de la indekso estas homoj tipe dogmatismaj kaj sentas sin malkomfortaj antaŭ novaĵoj.

Inter la ĉefaj celoj de la studo estas scii ĉu ju pli da lingvoj oni scias, des pli toleremaj oni estas; se lerni lingvon ekde infanaĝo influas nian toleremon kiam plenkreskuloj; se sperto eksterlanden altigas nian toleremon.

La sciencistoj starigis publikan retan demandaron kaj ekhavis al si konsiderindan kvanton da respondoj (entute 2158), kio altigas la rigorecon de la eltrovoj. Tamen ili atentigas pri la universo de sia esploro: estas plejmulte virinoj, ĉiuj havas altan studnivelon kaj la scio pri lingvoj varias inter monolingvuloj al tiuj kiuj asertas flue paroli eĉ 12 idiomojn. La aĝo variadas ankaŭ, inter adoleskantoj al kvardekjaruloj. Tiuj kiuj partoprenis la studon respondis al du demandaroj: unu por ĝeneralaj sociaj informoj de la partoprenantoj (aĝo, ĝenro, kiom da lingvoj scias) kaj alia por kalkuli la toleremon.

Post statistike analizi ĉiujn respondojn, kaj konverĝi la informojn, la sciencistoj eltrovis ke unulingvuloj havas malpli altan indekson de toleremo al ambigueco ol dulingvuloj. Siavice, tiuj kiuj scias pli ol du lingvoj estas pli toleremaj ol unu kaj dulingvuloj. Tamen, la scipovo de pli ol tri lingvoj ne signifas ke vi estas pli tolera. Kvazaŭ se lernado de tri lingvoj igas vin altigi la maksimumon de toleremo al ambigueco akirebla per multlingvismo.

Sperti ekstarlande ankaŭ altigas la toleremon. La aŭtoroj sugestas ke tio estas ĉar la enmergiĝo en alia kulturo igas vin alfronti konstante novaĵojn kaj diversajn spertojn, kaj stimulas la elmergiĝon de la socialaj kapabloj intertrakti kun aliuloj. Ili ankaŭ trovis, ke lerni multajn lingvojn ekde infanaĝo ne altigas la indekson.

Malgraŭ la rezultoj, la sciencistoj estas prudentaj rilate al la fakto ke la inverso ankaŭ estas ebla, ke homoj kiuj havas altan toleremon al ambigueco povas fariĝi pli tendencaj al lernado de aliaj lingvoj kaj konsekvence interesiĝemaj pri diverĝantaj kulturoj kaj stereotipoj.

La studo reliefigas, ke lerni fremdan lingvon helpas firmigi kaj disvolvigi aliajn kompetentecojn fundamentaj por harmonia socia kunvivado kaj altigas la senton de integriĝo al diversaj kulturoj.

(*) libera traduko de la angla esprimo tolerance of ambiguity

Fonto: Jean-Marc Dewaele and Li Wei. 2013. Is multilingualism linked to a higher tolerance of ambiguity? Bilingualism: Language and Cognition 16 (1): 231-240

SCIENCA NEVERA VERO numero 3 ONI NE DEVAS DORMI KUN PLANTOJ EN LA ĈAMBRO

Anĝeloj aŭ dajmonoj? Ni devus antaŭsuspekti, ke tiom parfumaj belaĵoj en la tagaj horoj kaŝus ian noktan insidon.

Jen! La minaco senmaskiĝas: la verdaj plantoj profitas de la nokto por nin ĉirkaŭi per iliaj efluvoj. Alivorte, ili spiras je niaj kostoj.

Sed ni vidu la tutan aferon sciencokule: escepte de tiuj venenaj, verdaj plantoj havas bonan reputacion, ĉar oni pensas, ke ili riĉigas la atmosferon per oksigeno. Estas vere, ke ĉe la lumo ili faras fotosintezon, do konsumante karbondioksidon kaj eligante oksigenon. Sed plantoj spiras ankaŭ ĉe la lumo, ne nur dumnokte (ĉimaniere konsumante oksigenon kaj eligante karbondioksidon). Bonŝance por ni, kutime la planta fotosintezo superas la spiradon.

Nokte, la perfiduloj reprenas parton de tio, kion ili donis al ni tage. Fakte, oni ne devas timi, ĉar la planta spirado (je egala pezo) estas pli malgranda ol tiu animala; estas tre rare, ke apartamentaj plantoj akiru la pezon de hundo aŭ similaj bestoj. Ne nur tiu afero estas konsiderenda, sed ankaŭ la fakto, ke nokte kelkaj plantoj (kiel kaŭĉukarbo aŭ diversaj grasaj plantoj) enprenas karbondioksidon, kion poste ili uzos tage.

Do, oni preferu konsili eviti la trajnajn kuŝlokojn aŭ la montarajn rifuĝejojn: niaj similuloj konsumas oksigenon tre pli avide ol niaj verdaj amikoj.

Krome, sen la plantoj kaj aliaj klorofilaj organismoj, nia planedo estus tute senoksigena.. kaj neniu povus zorgi pri la vegetalaj eligadoj kaj la plantaj neverŝajnaj misfaroj.

tradukis Francesco Fagnani

El la originala artikolo de Jean-François Bouvet, en la libro “Gli spinaci sono ricchi di ferro – I luoghi comuni della scienza” de la sama aŭtoro

Lernado de kritika pensado reduktas kredemon al pseŭdosciencoj

Astrologio, alkemio kaj NIFOj estas unu el la plej popularaj scioj kiuj inkludiĝas en la kategorio de pseŭdosciencoj, kies difino estas instruaro aŭ praktikado sen scienca bazo aŭ sen scienca rigoro. Malgraŭ tio, nuntempe diversaj pseŭdosciencoj forte disvastiĝas kaj ties kredemuloj multnombriĝas. Estas ĝenerala kompreno ke, instruante kiel uzi ilojn por analizi la sciencan kvaliton de supozeble sciencaj asertoj permesas homojn pli bone juĝi pri la vereco de tiuj asertoj. Tamen, tiu aserto estas pli teoria ol efektive science pruvita. En scienco, ne gravas kiom logika estas la teorio, ĝi bezonas eksperimentan pruvon.

Du sciencistoj el Usono decidis kalkuli ĉu eblas instrui kritikan pensadon al lernantoj, kaj kiel tiu lernado povas pretigi la gejunulojn rekoni nesciencajn asertojn. Por pruvi la teorion, la sciencistoj decidis kontroli la kritikan pensadon de lernantoj kiuj kursas Historion kaj trapasis kurson pri kiel pensi kritike dum semestro. Oni elektis Historion ĉar tiu ĉi fako havas kelkajn dubindajn popularajn asertojn, kiel la ideo ke pratempaj eksterteraj astronaŭtoj respondeciĝas pro supozeble “miraklaj” antikvaj konstruaĵoj.

La sciencistoj aplikis demandaron al lernantoj de la kurso de Historio kun specifa fokuso pri kiel rekoni pseŭdosciencajn asertojn kaj komparis kun la respondoj de lernantoj de Historio (sen kursi la specifan kurson) kaj Psikologio.

La kurso, nomata “Fraŭdoj kaj Misteroj en Historio”, uzis kiel bazan libron la volumojn “Fraŭdoj, mitoj kaj misteroj: scienco kaj pseŭdoscienco en arĥeologio” (Feder, 2010) kaj “El Stonehege al Las Vegas: arĥeologio kiel populara kulturo” (Holtorf 2005). La kursanoj devis diskuti la aŭtorojn, analizi la informojn, kaj aldone uzis la meĥanismojn pri kritika pensado de la fama astronomo Carl Sagan, el sia libro The demon-haunted world: science as a candle in the dark (1996). Post semestro, la sciencistoj reaplikis la demandaron, kaj konstatis ĉu la kredemo-indekso ekhavita post apliki unuafoje la demandaron ŝanĝis post la kurso.

La rezulto estis, ke lernantoj de la kurso pri pseŭdosciencoj perdis kredemon al dubindaj informoj, multe pli ol tiuj kiuj kursis Psikologion aŭ eĉ la propra Historio-kurson sen tiu specifa kurso. Fakte, la rezulto klare elmontras, per praktika eksperimento, ke instrui la meĥanismojn per kiu oni povas rekoni pseŭdosciencajn asertojn kaj distingi la rigore sciencajn asertojn estas valora kaj fruktodona maniero stimuli kritikan pensadon. La sciencistoj elmontris, ke kritika pensado povas esti kontentige instruita kaj ĝi malgrandigas la kredemon al pseŭdosciencaj informoj. Aldone, ili rekomendas ke kursoj kiel Historio kaj Psikologio aldonu kiel parton de ĝi lecionojn pri meĥanismoj de kritka pensado, kaj kiel uzi ĝin por distingi sciencajn informojn de tiuj pseŭdosciencaj.

Fonto: Anne Collins McLaughlin & Alicia Ebbitt McGill. Explicity teaching critical thinking skills in a History Course. Sci & Educ (2017). doi:10.1007/s11191-017-9878-2

La Marŝo por Scienco – la 22-an aprilo de 2017

Ne dubindas, ke scienco estas la ĉefa motoro de la moderna homa vivokvalito kaj disvolviĝo. Tamen, spite de tio, la ĝenerala publika konscio pri la graveco de scienco stumblas. La opinio de scienca komunumo ofte eĥas en surdaj oreloj, kiam estas debatoj pri tiklaj temoj. La scienca komunumo, siavice, ankaŭ estas modesta, kaj apenaŭ vidiĝas publike por opinii pri tiuj delikataj temoj.

Tial, teamo da sciencamantoj kaj sciencistoj proponas, ke oni marŝu surstrate por videbligi al la ĝenerala publiko la gravecon subteni sciencan esploron kaj disvolviĝon, kaj klerigi kial scienca eltrovoj kaj pruvoj devas esti ege konsiderataj de la registaroj.

Tiu estas la propono de la Marŝo por Scienco, planita por okazi en la 22-an de aprilo 2017, en diversaj urboj ĉirkaŭmonde. La marŝo celas esprimi la deziron de la sciencistoj, ke homoj interesiĝu pri scienco kaj postulu de siaj estraranoj direkti siajn planojn surbaze de sciencaj pruvoj. Scienco troviĝas ĉie kaj atingas ĉiujn.

La organizantoj proponas, ke ne plu eblas silenti antaŭ tiom da misinformoj kaj nevalorigo de science surbazitaj informoj. La marŝo okazos en pli ol 100 urboj en ĉiuj kontinentoj. Se vi taksas la ideon bona, nepre partoprenu la eventon kaj fotu vin en la marŝo. ISAE publikigos vian foton kaj montros, kiel esperantistoj ankaŭ konscias pri la graveco de scienco.

Sube, la ligilo por la oficiala retpaĝo (en la angla):

https://www.marchforscience.com/

Sciencaj retpaĝoj ne ĉiam estas… sciencaj

Ĵurnalistoj kaj blogistoj ĉiam provas serĉi sciencajn novaĵojn en sociaj retoj kaj retpaĝoj, ĉar konstante tralegi milojn da sciencaj fakaj artikoloj ĉiutage estas neebla tasko. La fontoj diversas laŭ enhavoj, celoj kaj politikoj, kiuj nek ĉiam koheras kun kion scienco-popularigantoj serĉas por la publiko.

Nemalofte multaj popularaj – ĉu enterprenaj, ĉu ĵurnalismaj – retpaĝoj havas sciencan sekcion, kiuj taŭgas kiel malneta fonto da informoj por raportaĵoj. Tamen ne indas tiom fidi tiajn fontojn, ĉar kelkaj el ili simple elstarigas sciencan malkovron per sensaciecaj ĵargonoj, kiuj nedevige baziĝas sur scienca pruvo publikigita en faka scienca ĵurnalo aŭ periodaĵo.

Tiun averton faris la Usona Konsilantaro por Scienco kaj Sano (American Council on Science and Health) partnere kun RealClearScience. Ambaŭ provis analizi kiom fidindaj estas la plej popularaj retpaĝoj kiuj publikigas nur sciencan aŭ ĝeneralajn (inkludante sciencan) informojn. Kiuj el tiuj raportas klarlingve novaĵojn bazitajn en strikte sciencaj malkovroj, kun kohera interpreto kaj ne aldirektante la raportaĵon al ies ideologio. La teamo kreis informplenan grafikaĵon pri kiuj estas la plej fidindaj je kvalito da informo (ni komprenu kvaliton kiam la raportaĵo baziĝas sur scienca pruvo publikigita en scienca revuo) kiu regas ĉiun publikaĵon. Vi  povas konstati sube en la bildo:

Fakte nek ĉiuj el tiuj retpaĝoj publikigas sciencaĵojn ĉiam bazitaj je sciencaj eltrovoj. Tio estas grava miskonduto, ĉar kelkaj el tiuj simple reproduktas aliulan informeron sen priatenti la originalan fonton, kio povas kredigi (intence aŭ ne) miskomprenojn al la legantaro.

Ĵurnalismaj informoj nek ĉiam koheras, kaj rilate al scienca ĵurnalismo la aferoj malpli bonas, esprimas la revuon Science. La konsekvenco de tiuj misinterpretoj estas ke multaj sciencistoj ankaŭ ekfariĝas blogistoj, aŭ multaj blogistoj spertiĝas pri sciencaj novaĵoj, por plenumi la spacon lasitan de malbonkondukita ĵurnalisma esploro.

Ankaŭ estas problemoj pri la kvalito de la propra scienca esploro. La publikigo en scienca revuo ne implicas ke la esploro estas rigora kaj absolute fidinda. Tio estas karakterizo de la propra scienca metodo, kies avantaĝo troviĝas en la memkorekto-kapablo (ideoj kaj teorioj ŝanĝas post kiam novaj sciencaj pruvoj alvenas). Oni povas raporti pri elstara grava scienca malkovro, kaj tamen ĝi ne estas tia laŭ spertula vidpunkto.

La aŭtoro ankaŭ mencias, ke la malbona regno de la teknika vokabularo estas tikla. La raporto povas perdiĝi kiam la priskribo per neĝustaj vortoj fariĝas nekohera. Laŭ li, tio eĉ povas esti intenca, kaj la raportisto simple volas ke la legantaro komprenu detale nenion kaj agnosku la informon fidindan. Bone kompreni la metodologion kaj aserti ĝian pravon estas valora ŝtupo antaŭ decidi kiom revolucia estas la nova scienca elpruvo. Bedaŭrinde nek ĉiuj kondutas tiel.

Fontoj:

http://www-nature-com.ez16.periodicos.capes.gov.br/news/science-journalism-can-be-evidence-based-compelling-and-wrong-1.21591?WT.mc_id=FBK_NatureNews

http://acsh.org/news/2017/03/05/infographic-best-and-worst-science-news-sites-10948 (ĉi tie troviĝas la originala bildo, en la angla)

http://www.realclearscience.com/blog/2017/03/06/the_best__worse_science_news_sites.html (ĉi tie troviĝas la originala bildo, en la angla)

Neŭronoj kreskas al la molaj partoj de la cerbo

Sciencistoj eltrovis ke neŭronoj – la nervaj ĉeloj – kreskigas siajn aksonojn ne nur sekvante specifajn kemiajn spurojn rekoneblaj de la ĉelaj membranaj proteinoj, sed pro la denseco de la ĉirkaŭanta medio.

Delonge estas ĝenerala scio, ke la ĉeloj komunikiĝas inter si per livero kaj ricevo de specifaj molekuloj, kaptitaj per fakaj proteinoj kiuj troviĝas sur la ĉela membrano. Do, la kvanto kaj kvalito de tiuj molekuloj donas precizan informon al la ricevanta ĉelo, kiu kondutas sin akorde. Esence, la komunikado inter la diversaj ĉeloj de organismo dependas fundamente de molekuloj. Tiun ĉi hipotezon forte subtenas diversaj esploroj, kaj oni klare vidas ĝin kiam observas la agadon de hormonoj. Tamen, la fizika propreco de la ĉirkaŭanta medio kie troviĝas la ĉelo ne estas malobservinda.

La esploron ĉefkapis David Koser, kun teamo da sciencistoj el Britio, Germanio, Svislando kaj Brazilo. Ili kultivis la retinan neŭronojn de la rano Xenopus kaj ŝanĝis la densecon de la ĉirkaŭanta medio. La medio kie troviĝis la neŭrono estis kemie neŭtrala, do neniu kemia spuro ekzistas por ŝanĝi la orientiĝon de la neŭrono. La sciencistoj trovis, ke la neŭrono kreskigas aksonon multe pli rapide kaj longdistance en medio malpli densa ol la kutima. Tamen, la kreskiĝo estas multe malpli ordigita ol la originale densa medio. En pli alta denseco, la aksonoj ofte kreskas rekte al specifa loko, kvazaŭ koncentrante la forton de la kreskiĝo por malfermi spacon en tiu neordinara medio. Kun malpli alta denseco, diversaj aksonoj kreskas rapide kaj dise, sen ajna klara direkto.

La sciencistoj ankaŭ pruvis, ke la ĉefrolanto de aksona kreskiĝo en la neŭronoj estas jonaj kanaloj. Tiuj specifaj kanaloj estis antaŭe observitaj kiel gravaj por la disetendiĝo de la aksonoj. Uzinte specifan proteinon kiu blokas la recepteblecon de tiuj jonaj kanaloj, la sciencistoj observis senordan kaj anomalian kreskiĝon de la neŭrono.

Post tiu konstato en in vitro medio, la teamo decidis malkovri ĉu la sama fenomeno observeblas en in vivo medio. Ili uzis la disvolviĝantan cerban nervan histon de la ranido Xenopus kiel medio. Per kemiaj metodoj ili kapablis rekoni la malpli densaj partoj de la cerbo kaj konstatis, ke la aksonoj ankaŭ etendiĝas akorde kun la fizikaj aspektoj de la ĉirkaŭaĵo. Ankaŭ provoj kun la blokanta proteino akordis kun la rezultoj en la artefarita medio.

Konklude, la sciencistoj eltrovis ke la fizika propreco de la medio estas ege grava por kreskiĝo de novaj aksonoj, kaj la denseco – ĉu tre densa, ĉu tre maldensa – povas anomalie kreskigi la neŭronon. Ne malpli grava estas, ke la kreskiĝo dependas de jonaj kanaloj kiuj kapablas ekkapti la densecon de la ĉirkaŭa medio kaj difini kiom rapide kaj efike povas aksono kreski. Tiuj rezultoj estas ege gravaj por ekkompreni kia modlebla estas la cerbo, kaj kiel ĝi povas reagi antaŭ akcidento kiu vundas la nervan histon.

Fonto: David Koser, Amelia J. Thompson, Sara K Foster, et al. 2016. Mechanosensing is critical for axon growth in the developing brain. Nature Neuroscience doi:10.1038/nn.4394