Bufoj kopulacias surtere por eviti rivalojn

La ĝenerala scio pri kial animaloj migris al tero estas ke ili celis forskapi de la predantoj, kiuj abundis subakve. Ekzemple, la sedenfendaj ovoj, riĉaj je proteinoj kaj nutraĵoj, estas ege allogaj al ĉiuj karnovoruloj, kaj unu el la manieroj protekti ilin estas daŭrigi la maturiĝon for de la kaptebleco de la predantaro. Ĉu la ideo ke animaloj iris surteren por protekti sin kontraŭ danĝero estas vere tiom ĝenerala kiom ni supozas? Teamo da sciencistoj el Usono kaj Brazilo kredas ke ne, kaj hipotezis ke la vera motivo kial kelkaj specioj eliris akvon ne estas por redukti la predadon de sian idaron, sed estas por eviti seksajn rivalojn

Teamo da sciencistoj el Usono kaj Brazilo decidis studi la bufojn por pruvi la hipotezon. La reproduktado de la bufoj ege varias, ekde tute subakva ĝis tute surtera. Reproduktado ankaŭ estas sedenfenda konduto. Kiam maskloj kaj femaloj troviĝas en kopulacio, ili fariĝas facile kapteblaj de predantoj. Do, la sciencistoj studis la motivojn kiu igis la bufojn reproduktiĝi surtere.

Dekomence la teamo kompilis la ekzistantan publikaĵon rilate al diversaj specioj da bufoj kaj koncentriĝis en la informeroj pri reproduktado. Poste, ili uzis genetikajn spurojn por malkovri rilatojn inter tiuj bufoj, koncerne al la plej antikvaj kaj plej aktualaj specioj kaj ties reproduktmetodo, emfazante reproduktiĝon en kaj ekster akvo. Ili ankaŭ konsideris poliandrion – kiam femalo kopulacias kun multaj maskloj – por analizi la kontribuon de seksa selektado en tiuj parametroj. Aldone, ili ankaŭ komparis tiun datumaron kontranstante speciojn el tropikaj kun tiuj el mezvarmaj klimatoj.

La rezultoj sugestas, ke kelkaj bufoj el tropikaj regionoj grandparte evoluis teran reproduktivan konduton ne por eviti predadon, sed por eviti seksajn rivalojn. La genetikaj analizoj elmontris, ke la bufoj kiuj reproduktiĝas ekskluzive surtere estas multe pli novaj ol tiuj kiuj daŭre reproduktiĝas enakve, kio implicas ke kopulacii surtere estas nova konduto. La konflikto inter la maskloj en specioj kiuj reproduktiĝas subakve estas ege intensa, kaj konsiderinde mildiĝas en specioj kiu adoptis la surteran medion.

Tiu rezulto, publikigita en la scienca revuo The American Naturalist, riĉigas nian komprenon pri la ĝusta rolo de seksa konflikto kaj naturselekto muldi biologian diversecon kaj malsimilajn reproduktajn strategiojn laŭlonge evoluado de organismoj.

Fonto: Kelly R. Zamudio, Rayna Bell, Renato Nali, Célio Haddad kaj Cynthia Prado. 2016. Polyandry, predation and the evolution of frog reproductive modes. The American Naturalist 188: S1: S41-S61.

Lingvo ankoraŭ estas serioza barilo por demokratiigi sciencon

La scienca lingvo estas la angla, ĉu ne? Praktike neniu sciencisto dubas pri tio. Preskaŭ ĉiuj sciencaj revuoj postulas publikigon en angla, kaj se la sciencisto iom hezitas pri sia propra lerteco en la idiomo, li certe petos helpon de partneroj kiuj povas kontroli pri gramatika kaj ĝusta lingvaĵo. Se tio ne sufiĉos, li uzos pagan aliulan servon por korekti la manuskripton antaŭ sendi al la revuo. Surprizige, kelkaj sciencaj revuoj postulas de la aŭtoroj ke la manuskripto estu reviziita de “denaska angloparolanto”, kio klare sugestas, ke scipovon pri la subtilecoj de la lingvo nur atingas la naskitoj en anglalingvaj landoj. Do, por esti sciencisto, vi nepre scipovu la anglan? Laŭŝajne… ne!

La sciencistoj Tatsuya Amano, Juan González-Varo kaj William Sutherland, el Britio, provis studi kiom ampleksa estas la anglingvaj originalaj sciencaj kontribuoj, esplorante centojn da publikaĵoj en diversaj lingvoj, kaj atingis surprizigan konkludon: la angla ne estas absoluta scienca lingvo!

La teamo elektis datumbazon pri biodiverseco, traserĉante la sciencajn dokumentojn, artikolojn kaj ĝeneralajn publikaĵojn en 16 lingvoj per retserĉilo Google Scholar, dum la jaro 2014. Ili uzis la ŝlosil-vortojn “biodiverseco” kaj “konservado”. Pli ol 75.000 publikaĵojn estis trovitaj. La angla estis la plej ofta lingvo (64,4%), tamen tiu procento ne tre distancas de aliaj lingvoj, kiel la hispana (12,6%), la portugala (10,3%), la simpligita ĉina (6%), la franca (3%) kaj ceteraj 11 idiomoj. Entute, pli ol 35% el la sciencaj publikaĵoj koncerne biodiversecon ne estas disponeblaj en la angla!

La aŭtoroj atentigas pri la signifo de la rezulto. Simple ignori ne anglalingvajn sciencajn publikaĵojn certe estas multe pli serioza ol ni supozas. Se pli ol 35% el la publikaĵoj koncerne specifan areon ne estas en la angla, tio povas krei tendencan ĝeneralan scion pri tiu areo uzante nur anglalingvajn artikolojn. Bone ekzemplas tion la lokaj sciencaj studoj pri specifaj ekosistemoj kiuj troviĝas en landoj kies oficiala lingvo ne estas la angla. Kiam sciencistoj serĉas pri informoj en la angla, ili certe malkovros nur parton de la ĝenerala informo disponebla, kio povas subtaksi la esploron.

Supozu ke sciencisto faras gravan esploron pri konservado de ekosistemo kiu troviĝas en ne anglalingva lando. Li provas publikigi en la angla por altigi sian videblecon antaŭ la internacia scienca komunumo, kaj tiel ebligi al si ekhavi novajn partnerojn, postuli financan subtenon kaj daŭrigi la esploron. Tio signifas ke tiuj gravaj informoj – eĉ necesaj por konservi la koncernan medion – ne estas disponeblaj en la oficiala lingvo de la lando, kaj tiel la respondecaj instancoj ne scios kiel konduti por adekvate prizorgi ĝin.

La aŭtoroj proponas solvon: multlingvigi sciencon. Institutoj, universitatoj kaj sciencaj revuoj devas kuraĝigi la tradukadon de la publikaĵoj al aliaj lingvoj – almenaŭ la resumoj – por mildigi tiun tendencon, kaj pli juste diskonigi sciojn. Traduki la rezultojn en la nacia lingvo povas ne nur altigi la lokan gravecon de la esploro, sed ankaŭ povas atentigi potencialajn subtenantojn. La lingva barilo ankoraŭ gravas por egaleca diskonigado de scienco, kaj estas tempo ke sciencistoj konsciiĝu pri tio.

Fonto: Tatsuya Amano, Juan P. González-Varo & William J. Sutherland. 2016. Languages are still a major barrier to global science. PLoS Biol. 14(12): e2000933. doi:10.1371/journal.pbio.2000933

ISAE elektis sian novan estraron

Estimataj geamikoj,

Entute, 32 el la registritaj 80 membroj balotis, tio signifas ke, 40% el la membroj voĉdonis. Do, la baloto estas valida.

Neniu baloto estis nuligitaj laŭ la regularo.

Jen la rezulto (laŭ ordo je plejmulto el la voĉdonoj):

Johannes Mueller (84,3%), Anthony Lucas (81,2%), Orlando Raola (75%), Wendel Pontes (75%), Francesco Maurelli (65,6%), Ana Ribeiro (59,3%), Huang Trezoro Yinbao (56,2%) kaj Aleks André (53,1%).

Laŭ la statuta regularo, ISAE estraro konsistas el sep membroj. Pro tio, tiu kiu ricevis la malplejmulto el la elektoj ne fariĝos estrarano.

ISAE Estraro por la periodo 2017-2020 konsistas el: Johannes MUELLER, Anthony LUCAS, Orlando RAOLA, Wendel PONTES, Francesco MAURELLI, Ana RIBEIRO kaj Huang TREZORO YIANBAO.

Dankon al ĉiuj kiu balotis kaj helpis daŭrigi la laboron de ISAE!

 

 

Marleonoj persekutas pingvenojn por seksa kontentigo

pingveno

Kvin sciencistoj el Suda Afriko observis strangan konduton inter du malsimilaj specioj en la sub-Arktika Marion insulo: marleonoj de la specio Arctocephalus gazella altrudas sekson al la reĝa pingveno Aptenodytes patagonicus.

Ne estas la unua fojo ke sciencistoj registras perfortan kopulacion inter du specioj. Ĉi-kaze, oni observis kvar marleonojn kiuj havis tiun konduton kaj kiel detale ili agis.

La marleonoj persekutas la “viktimon” kvazaŭ ili estus ĉasinta ĝin por manĝi. Sed kiam ili kaptas la pingvenon, anstataŭ mortigi ĝin li simple kondutas sekse, kovras la pingvenon per sia korpo kaj startas kopulacion.

La marleono ne sukcesas kopulacii je la unua provo. Li provas diversfoje sensukcese, ĝis laciĝo. Tiam li ripozas dum kelkaj minutoj, sed li daŭre tenas la pingvenon sub sin aŭ ĉirkaŭbrakita per la naĝilo. Post iom da tempo li denove provas. La provoj kaj ripozoj daŭras ĝis kiam li atingas la celon. La marleono penetras sian penison inter la piedoj de la pingveno kaj moviĝas kopulacie. Ne klaras, sed la sciencistoj kredas ke la peniso de la marleono penetras la kloakon de la pingveno.

En unu el tiuj nekonsentitaj seksaj rilatoj, oni konstatis sangon inter la piedoj de la pingveno tuj post penetrado. Kiam la kopulacio finiĝas, tri el la marleonoj simple forlasis la pingvenon. Unu el tiuj mortigis ĝin kaj manĝetis.

pingveno-sekso

Bildo 1. Marleono kopulacias kun pingveno (el la scienca artikolo)

Sciencistoj ne komprenas la kialon de tiu konduto, kaj apenaŭ teorias ĉi-rilate. Unu el la hipotezoj postulas ke, kiam la populacia denseco de marleonoj altiĝas, la seksa konflikto inter spertaj masklaj marleonoj kontraŭ ĵus adoltiĝintaj marleonoj malpermesas tiujn lastajn ekhavi seksan sperton kun la femaloj. Do, ili serĉas seksan kontentigon en aliaj sendefendaj organismoj, ĉi kaze, la pingvenoj.

 

Fonto: William A. Haddad, Ryan R. Reisinger, Tristan Scott, Marthán N. Bester, P. J. Nico de Bruyn. Multiple occurrences of king penguin (Aptenodytes patagonicus) sexual harassment by Antarctic fur seals (Arctocephalus gazella). Polar Biology, November 2014. DOI 10.1007/s00300-014-1618-3

Scienca Revuo nun havebla ĉe UEA.org

img_20160920_114029

Karaj legantoj, karaj membroj de ISAE

Scienca Revuo estas nun havebla ĉe UEA.org

Ili kostas 12 eŭrojn

La lasta numero enhavas 130 paĝojn. Ĝia enhavo:

Kajero 1, Numero 230, jaro2013

ISAE informas

forpasis mrita sciencisto kaj Esperantisto

El la scienca mondo

Netrafa apliko de Gavagai-a problemo al infana lernado de vortoj (H.NAGATA)

Elektitaj teoremoj pri la punktoj, kiuj determinastrilateron (J.Gorowski kaj aliaj)

Komento pri la teoremo Steiner-Lehmus (A. PEPPERDINE)

La rolo de EPA kaj DHA en la prevento de kardiovaskulaj eventoj (A.LUCAS)

Scienco kaj socio

Ĉifrado , pli kaj pli grava (JOHANNES MUELLER)

Kajero 2, Numero 231, Jaro 2014

ISAE informas

ISAE oficiale registriĝis kiel organizo

Scienco kaj Esperanto

Nova komisiono de TEJO : Scienca kaj Faka Agado (SFA)

El la scienca mondo

Fera homeotazio, aterosklerozo kaj iskemia kardia malsano (A.LUCAS)

La dinamismo kaj kresko de la tero pro sia transformebla kerno de la nukleo (V.SHEHU)

Materialtestado I : La tirtesto (J.MUELLER)

Terminologio

Helpilo por verki sciencaj artikolojn (M.MARADAN kaj aliaj)

Kajero3, Numero 232, Jaro 2015

ISAE informas

ISAE-ĉu estontectaŭga organizo

Decidoj de ISAE dum UK2015

El la scienca mondo

Prezento de pulmkancera modelo (A.LUCAS)

Graveco de proteinadsorbado al surfacoj (V.POOR)

omsky-a Minimumisma Programo ne kvalifikiĝas kiel naturscienco (H.NAGATA)

Strategiaj ludoj (J.GOROWSKI kaj Aliaj)

 

 

 

 

 

Japanaj paruoj ne nur melodias, sed konversacias

paruoj 1

Japanaj sciencistoj eltrovis, ke la kanto de japana paruo (Parus minor) ne estas nur agrabala melodio. La ĝenerala scienca scio pri tio agnoskis, ke malsimilaj melodioj havas malsimilajn signifojn, akorde al diversaj cirkonstancoj.  Sed la afero ne estas tiom simpla.

Sciencistoj el la Universitato Rikkyo malkovris mirindan aferon: la melodio ne kunportas mesaĝon en sia tuto, sed estas konstruita de “vortoj”, kiu nur havas kompreneblan signifon se ĝi estas kantata en la ĝusta “vortordo”.

La melodio havas siajn elementojn, ĉiu el kiuj konsistigas nur parton de la tuta mesaĝo. La paruoj simple kunigas tiujn partojn je logika sekvenco kaj sciigas specifajn aferojn al aliaj paruoj. Se la melodieroj estas kantataj en “malĝusta” sinsekvo, ĝi fariĝas nekomprenebla kaj inverse, se ĝi estas kantata laŭorde, ĝi estas komprenata. Paruoj povas formi kompleksan mesaĝon kunigante diversajn melodierojn en preskaŭ senfina maniero. Sed tio okazas nur danke al specifa sintakso.

La eksperimento estis eleganta: sciencistoj registris malsimilajn tonojn, observis la reagon de paruoj antaŭ ĉiu tono individue, kaj aŭdigis diversajn kombinojn de tiuj tonoj. Unu el tiuj tonoj igas la paruon ĉirkaŭrigardi (nome ABC). La alia tono flugigas ilin (nome D). Kiam ambaŭ tonoj aŭdiĝas aparte, la paruo obeas. Kiam la tonoj aŭdiĝas kune kaj en specifa ordo (ABC + D) la paruo ĉirkaŭrigardas kaj ekflugas. Sed kiam la tono aŭdiĝas inverse (D + ABC) la paruo konfuziĝas, kaj ne scias kion fari! La rezulto estas klara: nur la korekta ton-ordo konstruas kompreneblan melodion.

La graveco de la homa komunikado troviĝas en la kapablo transdoni preskaŭ senfinan kvanton da informoj per la kombinaĵoj de vortoj, kiu siavice konstruas frazojn. “Tiu esploro montras ke sintakso ne estas escepte homa lingva trajto, sed ankaŭ evoluis ĉe birdoj”, komentis Dr. David Wheatcroft, esploristo en Universitato Uppsala. La paruoj povas uzi nur specifan noton kaj informi ion pli simplan, aŭ transdoni pli detalan mesaĝon, kunigante specifajn notojn kun malsimilaj signifoj por konstrui frazon.

Sube, vi povas konstati simplan resumon de la eksperimento:

Paruoj

Lingve kontrolis: Stanislavo Belov

Fonto: http://www.sci-news.com/biology/japanese-tits-parus-minor-speak-in-phrases-03685.html

 

Aktuale en scienca revuo

vol. 65, nr-o. 232 (2015)

Granda malfruiĝo kaj bezono de reformoj

ISAE – ĉu estontectaŭga organizo?

Decidoj de ISAE dum UK2015

El la scienca mondo

Graveco de proteinadsorbado al surfacoj
Veronika Poór

Chomsky-a Minimumisma Programo ne kvalifikiĝas kiel naturscienco
Hiroshi Nagata

Strategiaj ludoj
Jan Górowski, Adam Łomnicki, Jerzy Żabowski

Prezento de Pulmkancera modelo
Anthony Lucas