Nova Vikinga Citadelo malkovrita

 

Nova Vikinga Citadelo malkovrita

Arkeologoj ĵus pruvis ke la cirkla supro en danlanda kampo estas supro de fortreso konstruita de la vikinga tribestro Harald Bludenta

Tuj post lia aliro en Britujo, Vilhelmo la Konkerinto konstruis kastelon el ligno. La Normandanoj regis la anglan teritorion per strategia reto da 500 kastelaj teramasoj. En la 10-a jarcento, Harald bludenta (910-986), la danlanda aliancano de Rikardo la Unua, unua duko de Normandujo kaj praavo de Vilhelmo la Konkerinto faris same por konkeri Danlandon kaj Skandinavion. Sed anstataŭ kastelajn teramasojn, li konstruis kuriozajn cirklajn citadelojn kiujn li instalis apud gravaj rivervojoj aŭ tervojoj el la riĉaj regionoj de lia teritorio. Mirinde, oni neniam trovis fortreson en la sudo de Insulo Zelando [dane Sjælland [sjelen/sjelan], dum ĝi estis unu el plej riĉaj regionoj el Skandinavio. Nun tio estas farita: Teamo angla-danlanda el Universistato de Aahrus, en Danlando, identigis cirklan strukturon apud la vilaĝo Køge kelkdek kilometrojn sude de Kopenhago.

La nomo de la kampo kie troviĝas la spuroj de la fortreso igas la malkovon logika: Borging signifas laŭlitere “kastelo cirkla”! Fakte, estas cirkla spuro ekvidita el aviadilo kiu ekigis  unuajn serĉafosadojn en la jaroj 1970-1971, sed la malkovro de ceramikaĵo el la feraĝo romia, (0-400 de nia erao) pensigis la sciencistojn ke tiu strukturo neniom rilatas al la vikinga aĝo (793-1066). La intereso pri Borging reviviĝis post kiam en 2007 estis farita mapo de Danlando per telemetrio Lidar, kiu rivelis perfektan cirklon sur la loko.

La teamo de Søren Sindbæka entreprenis reesploron de la loko. Kun magnetomezurilo, ili konfirmis ke la strukturo estas preskaŭ perfekte cirkla. ĉu suficas por pruvi ke la sturkturo estas vikingdevena? Por sin konvinki, la sciencistoj sin apogis sur la plano de tiaj fortresoj perfekte konataj pro la citadelo de Trelleborg en Zelando, kiu estas aparte bone konservita. Cirklaj remparoj el tero kaj gazono, plifortigitaj sur la ena flanko el horizontaj kaj vertikalaj traboj; ekstera borderaĵo el dikaj bastonoj; foskavo en Cirkla V; Stratoj pavimitaj el ligno liganta per ortaj anguloj portalojn norde, sude, okcidente, kaj oriente kaj kvar kvadratoj enhavantaj kvar domojn kiuj limigas la korton.

La sciencistoj konstatis ke la remparoj de la loko de Borgring estis konstruitaj dank’al teramasoj aŭ amasoj de argilo kaj gazono. Laŭradiaj linioj ie kaj ie videblaj sugestas suprojn da malnovaj trabaroj de plifortigaĵoj sub la remparoj. Dekmetrojn larĝajs, tiuj lastaj faras perfektan centkvardekkvarmetran cirklon: La restaĵo de la borderaĵo. En pliaj lokoj, ili montris ke la dikaj bastonoj estis enmetitaj en malprofunda fosaĵo.

Por certiĝi ke estas vere vikinga fortreso, la serĉistoj devis ankaŭ identiigi almenaŭ du portalojn en la ĉefaj kompasdirektoj. Sekvinte la bordaĵon laŭ la nordokcidento, ili sukcesis trovi lokon kie la bordaĵo plonĝas enen: la serĉfosado rivelis restaĵojn de bruligitaj fostoj, bruligita portalo kvinmetrojn larĝan kaj tabulojn surteren metitajn. Tiam ili serĉis per serĉborado alian portalon de la unua orta angulo. Tiel ili trovis la orientan portalon, ankaŭ bruligitan en la atendita loko.

Mankas nun la dato de tiu fortreso. Tial la fragmentoj de la lignaĵoj trovitaj ne sufiĉas por dati per dendrokronologio, la serĉistoj datis per radiokarbona metodo du specimenojn de la lignaĵoj : la rezulto datis la konstuiaĵon inter 893 kaj 1017 (kun intervalo de probableco je 95%). Tiu intervalo kongruas kun la mallongdaŭra periodo de la konstuado de cirklaj citadeloj, ĉirkaŭ la jaroj de 975 ĝis 980.

Plie, La lastaj duboj estis tute flankigitaj kiam, en 2016, amatoraj arkeologoj malkovris en la grundo sur la loko de la norda portalo ilokeston vikingan, la unua iam malkovrita.

La serĉistoj opinias ke ĝi estas posta al milita uzo de la fortreso : Ĉarpentisto skandinava povus sin instali ŝirme de la duonbruligita portalo antaŭ ke ĝi tute faldetruiĝis. Konklude, la strategia reto da cirklaj fortresoj de Harado bludenta estas ekde nun riĉigita de tiu nova malkovraĵo.

 

Monsanto grandskale uzas sciencajn fraŭdojn, asertas Le Monde

Surbaze de internaj dokumentoj, “Le Monde” denoncas, ke la giganta usona enterpreno Monsanto uzas gravajn sciencajn fraŭdojn nomitajn “ghostwriting”.

Aŭtuno malbone komencas por Monsanto. La 5-an de oktubro 2017 devus okazi voĉdono de la membroj de Eŭropa Unio por trakti la renovigon de la glifozato, la ĉefa molekulo de la fama herbicido Roundup. Ĝi estis ankoraŭ prokrastita. Unu tago antaŭ, franca familio anoncis  la intencon plendi kontraŭ Monsanto, pro grava handikapo de sia filo, kiu akorde kun la familio estis kaŭzita de ekspozicio de la patrino al Roundup dum la gravedeco. La 4an oktobron, Le Monde [Franca nacia jxurnalo] publikigis la duan parton de ĝia enketo pri “monsanto papers”. La ĵurnala teamo detale legis dekmilojn da internaj dokumentoj kiujn Monsanto devus publikigi pro jura agado komencita en Usono. Fakte, Monsanto estas akuzita de pli ol 3000 plenduloj, viktimoj aŭ familianoj de viktimoj mortintaj de Ne-Hogkina limfomo, malofta sangokancero, kiun ili atribuas al kontakto kun glifosato. Kion diris la dokumentoj ? Ĉefe 4 punktojn :

Fantoma Skribado

Oni nomas “ghostwritting » (laŭlitere fantoma skribo) la gravan fraŭdon sciencan subtenatan de industrio, kiu konsistas el verkado de studoj de ĝiaj propraj oficistoj kaj poste obteni la apogon aŭ konsenton de sciencistoj sen ligo kun ĝi, por doni kredindecon kaj prestiĝon al la publikaĵo. La konsentantoj kompreneble estis pagitaj de Monsanto. La enketo de Le Monde rivelas por la unua fojo ke Monsanto uzas tiun fraŭdan metodon. Tiu strategio estus tiom disvastiga en la kompanio ke eĉ la oficistoj uzas la vortojn “fantoma skribo” en iliaj interparoladoj.

Konsilantoj publikigis en sciencaj revuoj

Le Monde rakontas ke Monsanto petis al konsilanta firmao, Intertek, trovi ĉirkaŭ 15 fakulojn (profesoroj kaj privataj konsilantoj) por verki revizion pri rilatoj inter glifozato kaj kanceroj. Tiuj fakuloj, pagataj de Monsanto, verkis 5 artikolojn en pluraj sciencaj kampoj (toksikologio, epidemiologio, bestaj studoj, ktp. Publikigitaj en septembro 2016 en la scienca revuo Critical Reviews in Toxicology, la kvin artikoloj konkludas -sen surprizo- ke la glifozato ne estas kanceriga. En la fino de la artikoloj estas informite ke Monsanto financis la studojn, sed ke “nek la oficistoj de la firmao Monsanto nek ĝiaj advokatoj relegis la manuskritpojn de la fakuloj antaŭ proponi al la revuo.” Nu, interŝanĝoj rivelita de Le Monde pruvas la kontraŭon.

Kiam Monsanto skribis en ĵurnalaro

La ghostwrinting de Monsanto koncernas ne nur la sciencajn verkaĵojn, Le Monde asertas ke la oficistoj de la firmao preskaŭ tute skribis plurajn artikolojn de la usona biologo Henry Miller, publikigitaj en la ekonomia revuo Forbes. Monsanto kontaktis la scienciston en 2015, por kontraŭdiri la laboron de la Internacia Centro por la Kancero Esplorado (CIRC), konkludante ke glifozato estas eble kanceriga por la homo. Altranga ekzekutivo de la firmao proponis la projekton al Henry Miller, kiu akceptis, kondiĉe ke la malneto estu altkvalita. La malneto estis publikigita preskaŭ sen modifoj sur la retapaĝaro de Forbes. Bedaŭrinde, oni ne plu povas ĝin legi ĉar la revuo forviŝis la artikolojn el ĝia retpaĝaro, asertante ke gravaj konfliktoj da intereso ekzistas inter la kronikisto kaj Monsanto.

Ampleksa fenomeno

Antaŭ la enketo de Le Monde, Monsanto neas la ghostwritting kaj asertas ke kelkaj vortoj eltiritaj el retmesaĝoj  estas “eltiritaj de ilia kunteksto”. Sed la dubo demandigas: kiom de sciencistoj prunte-donis siajn nomojn por disvastigi la verkaĵojn de Monsanto? Ĉu aliaj industrioj kemiaj aŭ agrokemiaj uzas tiujn metodojn fraŭdajn? La demando gravegas, ĉar la studo povas disvastiĝi ĝis la famo igos ĝin referenca. Le Monde asertas ke meta-analizo financata de Monsanto konkludanta ke glifozato estas sendanĝera estis citita pli ol 300 fojojn en la scienca literaturo.

Pro la afero, la eŭropaj deputitoj decidis kunvoki la firmaon por aŭskulti ĝin la 11-an de oktobro 2017. Monsanto malakceptis. La firmao deklaris en letero “la diskuto, tiel kiel proponita, ne estas la plej bona forumo por pridisktuti la aferon”. Kolerigitaj de la respondo, la eŭropaj deputitoj petis ke oni malpermesu la aliron de ekzekutivoj kaj lobiistoj el la firmao al la parlemento eŭropa. Plie, en aŭgusto 2017, la eŭropa komisio malfermis enketon por taksi la projekton pri la akiro de Monsanto fare de Bayer ĉefe pro la tro granda malkresko de konkurenco kiun tiu projekto produktos.

Finfine, Pri glifozato, post pluraj prokrastoj, la eŭropa komisio anoncis hieraŭ ke la parlemento voĉdonos je la 25-a de oktobro.

Fonto :

https://www.sciencesetavenir.fr/sante/glyphosate-ce-qu-il-faut-retenir-des-revelations-liees-aux-monsanto-papers_117118?xtor=RSS-16&utm_content=buffer8c552&utm_medium=social&utm_source=facebook.com&utm_campaign=buffer

http://www.lemonde.fr/planete/article/2017/10/12/l-ue-se-prononcera-sur-le-renouvellement-de-la-licence-du-glyphosate-le-25-octobre_5199898_3244.html

Ĉu vi konas la Lazarus-efikon? Jen kvar specioj kiuj “resurektis”

La birdo nomata Dodo (Raphus cucullatus) estas la símbolo de estingiĝo. Ĝi oficiale malaperis je la jaro 1662, kelkaj jaroj post kiam la homoj unuafoje atingis Maŭricio-insulon, kie ĝi vivis. Multaj aliaj specioj estingiĝis (kaj ekestingiĝas) laŭlonge la historio de la vivo sur la Tero. Estingiĝo signifas ke la specio ne plu havas sufiĉe da individuoj por reproduktiĝi kontentige kaj garantii ke la specio daŭre ekzistu estontece. Laŭ la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUKN), estas diversaj statusoj por grupigi tiujn speciojn akorde kun sia abundo kaj reproduktiĝa kapablo. IUKN publikigas ĉiujare la Interancian Ruĝan Liston de Endanĝerigitaj Specioj, kiu oficiale sciigas ĉu specioj estas minacataj aŭ ne, kaj eventuale estingita.

La kialoj de estingiĝo estas diversaj. Povas esti klimata natura katastrofo, simpla manko de adaptebleco al la naturaj ŝanĝoj, kaj la homa agado. Nuntempe, ni povas konsideri ke la forhakigo de arbaroj kaj malpurigo de riveroj, lakoj kaj aliaj medioj estas ege grava kialo kies konsekvenco estas la estingiĝo de diversaj specioj.

Tamen kelkaj taksonoj antaŭe konsiderataj estingitaj simple reaperas. Malgraŭ antaŭ jardekoj (kaj eĉ jarcentoj) oni ne plu vidas specifan specion kaj kompreneble oni konsideras ĝin estingita, ekaperas kelkaj anoncoj pri ĝia reapero (kun fota, filma kaj eĉ sonora pruvo). Tiuj specioj ĉi-kaze “resurektas”, kaj pro tio ricevis la popularan nomon Lazarus-taksono, omaĝe al la bíblia historio de la resurekto de Lazarus. La procezo kiam ni oficiale rekonas la mal-estingiĝan statuson oni nomas Lazarus-efikon. Nun, mi invitas vin koni kvar speciojn kiuj fariĝis Lazarus-taksono:

Latimerioj (Celakantoformoj) – estas fiŝo unuafoje konata kiel fosilio kaj supozeble estingita antaŭ 66 milionon da jaroj. Tamen, en 1938 fiŝkaptistoj prenis el profunda parto de la oceano tiun strangan fiŝon, daŭre vivantan.

Gilbert’s potoroo (Potorous gilbertii) – estas malgranda rato kiu oficiale estingiĝis ĉirkaŭ la 1900 jaroj. Neniu plu vidis iu ajn spuron de ĝia ekzisto. Sed en 2009 sciencistoj malkovris malgrandan populacion kaŝitan en tre malproksima parto de Aŭstralio, kie homoj malofte iras. La malgranda grupo da ratoj sufiĉis por daŭrigi la specion ĝis hodiaŭ.

Arakana arbartestudo (Heosemys depressa) – estas testudo kiu vivis en Birmo. Oni vidis vivan ekzempleron lastfoje en 1908. Post tio, kun la perdo de sia natura vivmedio por poluado de la riveroj (ĝi estas river-testudo, kaj pro tio povas vivi enakve kaj surtere) kaj senhalta ĉasado pro sia bongusta karno kaj supozeble kuraca efiko, oni konsideris ĝin estingita. Surprizige, en la jaro 1994 oni trovis kelkajn individuojn en aziaj manĝomerkatoj, kiu donis esperon al sciencistoj kredi, ke ĝi fakte daŭre vivas en tre malproksimaj lokoj.

Takaheo (Porphyrio hochstetteri) – aŭstralazia nefluganta birdo. Oni vidis nur kvar ekzemplerojn lastfoje en 1898, ekde kiam neniun pluan spuron estis observita. Preskaŭ unu jarcento post, esploristoj decidis fari detalan serĉadon de tiu birdo. Nur en 1948 oni havis sukceson kaj trovis vivantajn ekzemplerojn en tre foraj regionoj.

Scienco kaj Esperanto el la vortoj de Dro. G. Hamming, en 1956

Hodiaŭ mi volas prezenti al vi elĉerpaĵon de la Scienca Revuo de la jaro 1956. La longa artikolo nomiĝas Nia Vojo, kies aŭtoro estis la tiama redaktoro de Scienca Revuo, Dro. G. Hamming. Interesa estas lia vidpunkto pri scienco kaj esperanto. Kaj mi aŭdacas diri, ke kelkfoje ĝi estas brile aktuala. Kompreneble mi reproduktas nur parton de ĝi, ĉar la tuta artikolo longas naŭ paĝojn. La kompleta volumo estas senpage disponebla ĉe la retpaĝo de Scienca Revuo. Ĝuu la legadon, kaj pensu pri ĝi.

“Kiun vojon iru Scienca Revuo? Ĝis nun la ĉefa celo de multaj esperantistoj etas: varbi novajn adeptojn ĝis finfine iu aŭtoritata organizaĵo decidos uzi Esperanton, tiel donante la finan sukceson. Ĝis nun oni klopodis varbi sciencistojn, imponante per esperantaj artikoloj. Jam oni spertis ke la imponado ne ĉiam efikas; eĉ se iu bonvolas ŝati Esperanton, li ne havas sufiĉajn motivojn kaj tempon por mem lerni ĝin. La plimulto el la sciencistoj havas temporaban profesion. Por instigi al la fakta lernado oni devos oferti gravegajn studaĵojn nur per Esperanto. Povus esti tasko de Scienca Revuo doni kolektojn de tiaj studoj; mi mem dubegas pri la ebloj kaj pri la efiko.

Alia laboro povas esti pli grava. Esperanto havas du klarajn avantaĝojn super naturalismaj lingvoj. Ni jam konstatis (1) ke ĝi estas taŭga bazo por la normlingva laboro, (2) ke ĝi havas grandan valoron speciale por la simpluraro. Speciale la dua fakto povos direkti nian agadon. La rilato inter ni, sciencistoj, kaj la ceteruloj povas esti, ke ni kune volas formi unu popolon kun komuna kulturo. En ĉiuj socioj la sciencistoj havas la taskon disdoni la sciencajn akiraĵojn kaj klerigi la ceterajn socianojn. Ni ne rajtas diri ke la sciencistoj gvidas la modernajn sociojn; nepre ni konsciu ke la sciencistoj devas helpi la gvidantojn per scienca analizo de la faktaj problemoj.

Unu grava fakto estas ke ni povas varbi adeptojn per alcela propagando. La novajn adeptojn oni povas daŭre ligi al nia idealo nur, se ili trovadas interesan specialan kulturon. Ne plu gravas indiki per kelkaj ekzemploj ke oni povas uzi Esperanton por kultura laboro; nur gravas fakte uzi la lingvon tiucele. Nun la unua tasko, – ankaŭ por ni -, estas: forĝi esperantan kulturon.

En moderna socio la liceo grave kontribuas al la kultura vivo; ĝi pli malpli metas la bazon. Ni vidu ke la liceo estas la loko kie sciencistoj disdoas laŭeble klare kaj simple la ĉefajn enhavon kaj trajton de la nuna kono. Tia liceo estu Scienca Revuo; ĝin verku sciencistoj, ĝin legu tiuj homoj por kiuj la scienco havas ian valoron.

Scienca Revuo do povas iri du vojojn. Ĝi povas esti kolekto da gravegaj specialismaĵoj; ĝi povas esti kolekto da artikoloj, kiuj havas instruan valoron por la leganto, – kaj por la aŭtoro. Klare diri sian konon nur tiu, kiu funde pripensis la temon; estas tre utila tasko verki klerigan artikolon pri iu temo el sia fako.

Scienca Revuo do povas esti kolekto da specialismaĵoj; ĝi ankaŭ povas esti kolekto da klerigaĵoj. La du ebloj ne havas ion komunan, do ni ne kombinu ambaŭ eblojn; prefere ni havu du revuojn.

La eldonisto kaj la Redakcio de Scienca Revuo preferas ke la nuna Scienca Revuo estu la rimedo per kiu la sciencistoj ofertas sian helpon por formi esperantan kulturon. Ĝi estu la loko, kie la sciencistoj uzas sian konon, siajn metodojn por klerigi la esperantistaron, por solvi niajn problemojn, por formi nian fortan interesan socion.

Ĉiuj esperantistoj, speciale la sciencistoj, konsciu ke neniu kulturo forta kaj interesa baziĝas sur la deziro al profito kaj utiligo. Estu Scienca Revuo utila por la sciencistoj: ĝia utilo estu la instigo al kultura laboro. Esperanto mem ne estas iu celo, nur rimedo. La celo estas internacia kompreno, interhoma klareco, tutmonda kulturo.  Al tio nia revuo volas science kontribui.

Grava problemo restas. Ĉu la sciencistoj per sia revuo povas donaci ion al la esperantistaro se neniu akceptas la donacon? Ĉu Scienca Revuo povas kontribui al la esperantisma kulturo se la kleraj kaj kleriĝemaj esperantistoj ne abonas ĝin? Nepre ne! Do: ĉiu kiu opinias ke la scienco povas doni helpon al la esperantisma movado kaj formon al ĝia kulturo, abonu nian Sciencan Revuon.

Estas imageble ke nia nuna vidpunkto ne estas la vidpunkto de la anoj de ISAE. Nu, ni ne estas diktatoroj. Se la sciencistoj-esperantistoj opinias ke ili ne havas specialan taskon rilate al la scienca bazo de la esperanta mondokulturo, ni ne volas trudi nian vidpunkton. Post diskuto ni eble trovos pli bonan vojojn.”

Scienca Revuo Vol. 8-a, N-ro 1-a (29-a), 1956

 

Kredi je konspiraj teorioj donas senton de unikeco, sciencistoj asertas

Ĉu vi kredas, ke la piramidoj de Egiptio estis kreitaj de eksterteranoj? Aŭ eble vi aŭdis pri la ideo, ke la kraŝo de la aviadiloj kontraŭ la du turegoj World Trade Center estis planitaj de la propra usona sekreta agentejo, CIA? Tiuj du asertoj troviĝas en la kategorio de konspiraj teorioj. Tiuj teorioj baziĝas sur la ideo ke ne pruvitaj faktoj certe estas pravaj, kaj la potencialaj pruvoj ne estas disponeblaj, ĉar ili estas intence forviŝitaj/kaŝitaj de la ĝenerala publiko per malgranda grupo da gravuloj.

Konspir-teorioj ekzistas delonge, sed populariĝis kun la facileco akiri informojn kiuj evoluis dum la lastaj jardekoj. Iom post iom, la fonto da novaj konspir-teorioj multobliĝis laŭlonge la jaroj kaj akiris novajn kredantojn ĉirkaŭmonde. Sed kio stimulas la homojn kredi kaj daŭre popularigi tiajn informojn kaj teoriojn?

Paro da germanaj sciencistoj kredis, ke ili trovis novan kialon por klarigi la tendencon de kelkaj homoj entuziasme disvastigi kaj kredi je konspir-teorioj: la kredantoj de tiaj teorioj faras tion por senti sin unikaj inter la popolamaso.

La unua ago de la sciencistoj estas mezuri inter volontuloj (pli ol ducent) kiuj el ili havas “konspiran penslinion”, kaj je kia grado ĝi troviĝas. Por malkovri tion, la volontuloj estis invititaj legi frazaron, kiel “gravuloj povas fari ĉion kion ili volas” kaj “la plejmulto el la homoj ne scias kiom siaj vivoj estas kontrolitaj de kaŝitaj komplotoj”. Al ĉiu frazo la volontuloj devas opinii akorde kun gradoj da konsento, kiu varias de “tute konsentas” ĝis “tute malkonsentas”.

Poste, la volontuloj estis direktitaj al alia frazaro, por mezuri sian neceson de unikeco. Ili estis prezentitaj al frazoj kiel “distingiĝi de la aliaj gravas por mi” kaj devis opinii pri la frazoj per kvin gradoj da konsento, de la kategorio 1 (“tute ne gravas”) ĝis la kategorio 5 (“estas gravega!”).

Sekve, la volontuloj estis prezentitaj al preskaŭ 100 konspir-teorioj (inter tiuj estas “Barack Obama estas islamano” kaj “CIA faligis la aviadilon de Malaysia Airlaines flugo 17”) kaj estis devigitaj respondi, ĉu ili “tute konsentas” (kategorio 1) ĝis “tute malkonsentas” (kategorio 7). Aldone, ili estis demanditaj ĉu ili scias pri tiuj teorioj.

La rezultoj de tiu unua fazo montris, ke homoj kiuj kredas en tiuj teorioj ankaŭ havas altan neceson de unikeco. La analizoj ankaŭ donis novan informon: homoj kun pli altan neceson de unikeco tendencas kredi je teorioj malpli popularaj. Tamen, estas kelkaj teorioj kiuj estas tro absurdaj, kaj iom nebuligis la rezultojn. Pro tio, la sciencistoj decidis fari novan fazon.

La volontuloj respondis la demandaron pri konspira penslinio kaj neceso de unikeco. Poste, ili estis alfrontitaj al la kvin plej popularaj kaj la kvin malplej popularaj konspir-teorioj (elektitaj de la antaŭa listo). La rezultoj montris, ke la granda plejmulto (pli ol 70%) tute ne kredas je la plej malprestiĝaj teorioj, kiuj estas vere “nerealecaj”.

En la tria kaj lasta fazo, la sciencistoj kreis tute novan konspir-teorion kaj montris al la volontuloj. Ili kreis fikcian raportaĵon supozeble publikigitan en populara gazeto, kiu asertas ke la fumo-detektiloj emisias ne aŭskulteblan sonoron kiu malbone efikas sur la sanstato de homoj. Ili riĉigis la historion per komentoj de falsa emerita sciencisto kiu avertas pri la danĝero, kontraŭ la opinio de la granda industrio kiu fabrikas la maŝinon. Fine, la raportaĵo asertas pri la opinio de la publiko koncerne al la oficiala opinio de la industrio.

Duono el la volontuloj ricevis la raportaĵon kiu finas per la aserto, ke la “plejmulto” el la publiko ne fidas je la oficiala opinio de la industrio. Alia duono ricevas la saman raportaĵon, sed kies fino klare montras, ke “la malplejmulto el la publiko ne fidas je la oficiala opinio de la industrio”.

Kurioze, la volontuloj kiuj alte skalis rilate al neceso de unikeco multe pli fidis al la raportaĵo kiam asertis, ke nur malgranda parto de la publiko kredis. En la fino de la eksperimento, la sciencistoj klarigis ke la raportaĵo estis absolute falsa, tute fikcia. Tamen, malgraŭ tio kelkaj el la volontuloj ankoraŭ daŭre konsentis kun la historio!

La sciencistoj interpretis tiun rezulton kiel favoraj al la teorio ke la kredo al konspir-teorioj estas ligitaj al la sento je unikeco. Ili aldonas, ke la neceso esti unika, aŭ fari parton de privilegiita grupo da homoj kiuj posedas ekskluzivan scion, donas senton je komforteco pli fortaj al tiuj kiuj necesas apartiĝi de la maso.

Fonto: Roland Imhoff kaj Pia Karoline Lamberty. 2017. Too special to be duped: need for uniqueness motivates conspiracy beliefs. European Journal of Social Psychology DOI: 10.1002/ejsp.2265

SCIENCA NEVERA VERO numero 6 : LEKANTO ESTAS FLORO

 

Oni kutime pensas, ke lekanto estas floro, sed tio ne estas vere. Tiu natura mensogo ŝajnigas al ni, ke la blankaj eksteraj eroj, kiujn ni ĝue eltiras por pruvi la hazardan intenson de niaj amaj sentoj, estas petaloj. Fakte, ĉiuj el ili estas delikataj inaj floroj, aranĝitaj kronforme; kaj ĉiu el ili konsistas el kvin petaloj kunigitaj. Tri el ili, pli longaj ol la aliaj du, formas la blankan pecon, kiun ni elŝiras.

Parolante pri la flavaj eroj, kiuj formas la dika tapiŝo centre de la kapitulo, ili estas centoj da floretoj tubetformaj nomataj “floskuloj”; ili estas hermafroditaj, do kaj viraj kaj inaj samtempe.

Tiu talento de la lekantoj havas certe sencon por la specio; la periferiaj floroj havas la funkcion de petaloj kaj tiamaniere ili allogas insektojn, por kiuj ili ludas la rolon de signaloj: alteriĝinta sur la florita bedo de la kapitulo, insekto povas poleni multajn florojn pere de ununura vizito. Sed kontraŭe, estas gravaj malavantaĝoj, ĉar unu sola floro distranĉita de sentimentalulo kaŭzas la perdon de centoj da floroj.

Inter la familio de kompozitaj floroj estas ankaŭ la alpaj steloj. Unuavide ili ŝajnas ununuraj floroj kun blankaj, dikaj kaj lanaj petaloj, arigitaj ĉirkaŭ flavaj eroj, kiujn nu povus konfuzi kun simplaj stamenoj.  La periferiaj blankaj ne estas petaloj sed brakteoj, dum tiuj flavaj estas kapituloj, el kiuj ĉiu estas la eta ekvivalento de lekanta kapitulo: la inaj floroj estas aranĝitaj ekstere, la floskuloj centre.

Tiu floro faris gravan pason en la evoluado, sed nuntempe ĝi riskas malaperi. Plantoj inventis la florojn por reproduktiĝi pli bone, sed sen antaŭvidi, domaĝe, ke ilia delikata eleganco estus estiginta la danĝeran pasion de ni dupieduloj.

 

El la originala artikolo de Jean-François Bouvet, en la libro “Gli spinaci sono ricchi di ferro – I luoghi comuni della scienza” de la sama aŭtoro.

SCIENCA NEVERA VERO numero 5 : SCIENCA LINGVO MANKAS JE FANTAZIO

Ĉu vi scias, kiel oni diras “mi ne scias” en unu el la aŭstraliaj aborigenaj lingvoj? La respondo estas: kangaroo, t.e. la vorto uzata por nomi la kanguruon. Tio estas, ĉar kiam la britaj navigistoj atingis Aŭstralion, ili demandis kiel oni nomas tiun strangan beston kaj la aborigenoj (kiuj certe ne konis la lingvon de Shakespeare), kompreneble respondis… kangaroo – el kiu la nomo de la besto. Nu, se la aborigenoj estus elŝipiĝintaj en Anglio, la ĉevaloj eble estus havintaj la nomon Idon’tunderstand.

Ĉi tiu rakonteto eble ne estas vera, ĉar ekzistas diversaj versioj de ĝi, kaj la sciencistoj donis al kanguruoj nomojn pli taŭgajn, kiel la Macropus robustus, kiu en la aborigena lingvo fakte havas nomon similan al “kanguruo”.

Estis ankaŭ ŝercema zoologo, kiu donis la nomon de sia bopatrino, Carolina, al malagrabla eta krustaco kiu vivas kiel parazito en la brankoj de fiŝoj. Krome, li poste baptis aliajn similajn bestetojn pere de anagramo de Carolina, kiel Lonicra aŭ Anilocra.

Ankaŭ la fama sveda naturisto Karolo Lineo havis tian ne multe afablan emon, nomante Siegesbeckia specon de trudherbo, por humiligi la kontraŭulon Siegesbeck.

En la XIX jarcento angla naturisto baptis egan amazonian nimfeon Victoria regia honore al la reĝino de Britio, ankaŭ ŝi tre korpulenta.

Pli romantika estis angla paleontologo enamiĝinta de kolegino, nomata Ella, kiu nomis Ellachisme trilobiton ĵus de li malkovritan: tiu nomo, angle prononcata en la kongresoj, sonis kiel Ella kiss me (Ella kisu min!). Kaj alia fosilio, la “praavino de virinoj” malkovrita en Etiopio en 1974, nomiĝas Lucy simple ĉar tiam radioj elsendis la kanton Lucy in the sky with diamonds.

Krome, la ĉielo plenplenas je nomoj de virinoj; fine de la deknaŭa jarcento, la barono Rothschild aĉetis kontraŭ 50 pundoj de la angla astronomo Palisa la rajton bapti la asteroidon “250” ĵus malkovritan de la sciencisto: la aristokrato ĝin nomis Bettina, kiel lia amatino.

Sur la planedo Venuso, dediĉita al la romia diino de beleco kaj amo, la Internacia Astronomia Unio decidis, ke la geologiaj formacioj devu ricevi nur nomojn de famaj virinoj. Inter ili troviĝas Kleopatra, Coco Chanel, Maria Callas kaj ankaŭ Christine Norden, la unua angla aktorino kiu aperis surscene nudsine!

Ankaŭ aliaj sciencistoj ŝatas doni fantaziajn nomojn: la terminon Big Bang inventis la fizikisto Fred Hoyle nur por moki la teorion eltrovitan en 1948 de la kolego George Gamow; en 1985 la kemiistoj R. Smalley kaj H. Kroto donis la nomon fulereno al la molekulo C60 ĉar ili multe admiris la verkojn de la arkitekto Buckmister Fuller, kies konstruaĵoj havas la saman formon de tiu molekulo.

Finfine, la plej kurioza afero estas certe tiu de la vorto quark, uzata por indiki la elementajn partiklojn de materio, kiuj renkontiĝas triope. Tiu nomo venas de Three More Quarks for Mister Mark, kanto menciita de James Joyce en sia Finnegans Wake, netradukebla romano, ĉar ĝi estas ununura eksterordinara granda vortludo. En la germana lingvo Quark estas tipo de “blanka fromaĝo”, sed Joyce ŝajnas atribui al tiu vorto la sencon de “rubaĵo”.

 

El la originala artikolo de Jean-François Bouvet, en la libro “Gli spinaci sono ricchi di ferro – I luoghi comuni della scienza” de la sama aŭtoro.

Liliputgranda stelo ne pli granda ol Saturno

600 lumjaroj far de la Tero, la stelo nomita EBLM J0555-57Ab povus neniam esti malkovrata pro sia grandeco, apenaŭ plia ol Saturno kaj sia maso, sub 10% de la sunmaso.  Por stelo tio estas ekstreme maldike kaj se mankus nur kelkaj tonoj tiam la maso ne estus sufiĉa por ekigi la fuzion nuklean.

Sed tiu stelo estas membro de stelparo kies dua membro estas multe pli dika. Observante tiun grandan stelon kies lumeco malpliiĝas kiam EBLM J0555-57Ab preterpasas antaŭ ĝi, la astronomoj de Kembriĝa Laboratorio Cavendish and Institute of Astronomy malkovris ĝin. Ili priskribis sian malkovron en la revuo Astronomy and Astrophysics.

EBLM J0555-57Ab estis observita sur bildo de WASP (Wide Angle Search for Planets), asocio de du teleskopoj rezervitaj al serĉado de eksterplanedoj per metodo de transiroj. Sed tiufoje, ne estas planedo sed vera stelo, pli precize blanka nano. (varmega)?.

Tiuj steloj, ĉiuj malgrandegaj kaj malforte lumaj multe interesas astronomojn pro diversaj kialoj. Unue, la steletoj el malpli ol 20% de la sunmaso, estas la plej multaj en la kosmo sed ili restas misteraj pro malfacila observado. Plie, ĉirkau tiuj steloj povus prosperi rokaj planedoj kun likva akvo tial favora al vivo. Tia stelo jam aperas en ĉefpaĝo de ĵurnaloj antaŭ kelkaj monatoj: la stelo Trappist-1 kaj ĝia roka planedaro el 7 mondoj. Oni ankoraŭ ne scias ĉu estas planedo rivoluanta ĉirkaŭ EBLM J0555-57 Ab. Ĝi estas observadata de pluraj teamoj kiuj devos publikigi resultojn baldaŭ.

Fonto :

https://www.cam.ac.uk/research/news/smallest-ever-star-discovered-by-astronomers

 

Antaŭ 600 milionoj da jaroj, la unuaj organismoj gigantaj koloniis la Teron.

 

Mistera faŭno de la Ediakario[1]! La paleologoj nuntempe studantaj iliajn fosiliojn, eĉ ne scias, pri pluraj el ili, ĉu ili estas bestoj aŭ plantoj! Ĉiuj kiujn oni konas estas ke multaj maraj organismoj loĝis sur la Tero inter antaŭ 635 kaj 541 milionoj da jaroj. Iliaj nomoj referencas al montetoj Aŭstraliaj de Ediacara (Ediakaro) kie oni trovis fosiliojn el tiu epoko. Nu, la morfologio de tiuj organismoj tute malsimilas al la antaŭaj vivaĵoj kaj ili malaperis sen sekvanto en la evoluoarbo, tial ili estas tre malbone konataj. Jennifer Hoyal Cuthill el la universitato de Kambridĝo estas fakulo. Ŝi studas tiujn organismojn de pluraj jaroj kaj nun publikigas siajn rezultojn en la revuo Nature Ecology and Evolution.

Dum la Ediakario, la plejmulto de la vivantaj specioj ne estis pli grandaj ol kelkajn centimetrojn kaj ofte estis mikroskopaj. Tamen, almenaŭ unu grupo nomita Rangeomorfojn[2], tute esceptas regulon kaj certaj el la specioj grandis ĝis 2 metrojn. Ili vivis en oceano kaj ilia aspekto ekstera pli pensigis pri filikoj kun multaj flankaj branĉoj. Kvankam ili similis al plantoj, la sciencistoj ordigas ilin inter la animaloj.

Hipotezo: drasta kaj neatendita ŝanĝo en la oceana kemio povintus igi rapidan ŝanĝon en la formo de la Rangeomofoj. Tiu ŝanĝo okazis al fino de la glaciepoko nomita Gaskiers : kiam la tero varmiĝis, la oceanoj ricevis multe da nutraĵetoj kaj oksigeno. La rangeomorfoj reagis kreskante sendube ĉar iliaj genoj ilin ebligis. Aliaj organismoj, fenotipe malpli elastaj ne kreskis kaj eĉ malprosperis pro tiuj troaj nutraĵoj.

Formorto: kvankam la Rangeomorfoj bone adaptiĝis al sia medio dum la Ediakario, ili ne pluvivis post la oceanaj ŝanĝoj okazintaj antaŭ 541 milionoj da jaroj, kiuj aliflanke okazigis la kambrian esplodon, tiun mirindan kreskegon de la biodiverseco. De tiuj novaj specioj naskiĝis la nunaj ĉefaj filumaj grupoj.

[1] “Ediacarien” ne eksitas esperante en vortaro.net nek en reta-vortaro, nek en Vikipedio. ISAE, samkiel por kriogenio aŭ aliaj ekzemploj troveblaj proponas Ediakario. La vorteto devenas el la monteto australia Ediacara.

[2] -morf/ ♉ Suf., uzata por formi nomojn de kelkaj filumoj, klasoj, ordoj aŭ subordoj: cefalaspidomorfoj, pterapsidomorfoj (PIV). ISAE proponas Rangeomorfoj

Astrobiologio kaj la perspektivo de vivo ekstertera

Tiu artikolo de A.Wandel jam aperis en la Ondo de Esperanto.

1. Enkonduko
La relative nova scienco de Astrobiologio, kiu esploras la eblecojn por evoluo de vivo en la spaco, ekevoluis en la naŭdekaj, kiam oni malkovris la unuajn ekster-planedojn (planedoj en aliaj, foraj sunsistemoj) kaj la Marsan meteoriton kun ebla fosilio de ĉelo. Intertempe, post pluraj esplormisioj, astronomoj kaj astrobiologoj malpli optimismas pri vivo en nia propra sunsistemo, kaj pli pri vivo en foraj eksterplanedoj.
La demando ĉu ekzistas vivo — aŭ eble eĉ civilizacioj — ie en la spaco, estas malnova, sed en la moderna epoko la scienco iom post iom havigas al ĝi respondojn malpli fantaziajn kaj pli bazitajn sur sciencaj esploroj kaj faktoj. En la lastaj jaroj aperis novaj esploroj, kiuj povas plibonigi la ŝancojn trovi vivon eksterteran. En nia sunsistemo estis trovitaj signoj de likva akvo sur la planedo Marso. En aliaj sunsistemoj, verŝajne troviĝas planedoj kun vivo (almenaŭ primitiva) eĉ en relative proksimaj steloj, je distanco de nur dekoj da lumjaroj. La ekscita konkludo estas, ke troviĝas probable milionoj ĝis miliardoj da planedoj kun simpla vivo en la Lakta Vojo. En la lastaj jaroj oni malkovris milojn da eksterplandoj, pluraj el ili similaj al Tero.
Eĉ lastatempe okazis pluraj specifaj malkovroj kiuj ekcitigis ne nur la astrobiologian kaj astronoman komunumojn, sed estis vaste raportitaj ankaŭ en la populara amaskomunikado:
* En Majo 2016 NASA anoncis la kompletigon de la mision de la spactelesko Kepler [16], kiu dum kvin jaroj malkovis ĉ. 5000 planedojn en foraj sun-sistemoj,
* 24 de aŭgusto 2016 – estis anoncita la malkovro de Ter-simila planedo en la vivo-zono ĉirkaŭ nia plej apuda stela najbaro, Proksima Kentaŭro [latine: Proxima Centauri]. [13]
* 22 de februaro 2017 – estis anoncita la malkovro de planeda sistemo ĉirkaŭ la eta ruĝa stelo Trappist-1 [17], 39 lumjarojn for de ni, kun sep planedoj similaj al la Tero, tri el ili en la vivo-zono, vidu la ĉapitron 3.
* En 2018 NASA planas sendi la spac-teleskopon TESS [14], la sekvanto de la Kepler-teleskopo, kiu serĉos terecajn planedoj apud ĉ. 200,000 steloj (sunsistemoj) en nia kosma najbareco.
2. Romano kun Astrobiologio
En 1998, kiam A.Wandel estis vizitanta profesoro en la Universitato de Los Anĝeleso (UCLA) oni petis lin prezenti kurson de astrofiziko kaj astrobiologio anstataŭ loka kolego kiu estis en sabata foresto. Reveninte al sia hejama Universitato de Jerusalemo, Wandel “importis” la kurson kaj ekinstruis ĝin en Jerusalemo. La kurso, kiu nomiĝis “Astrofiziko kaj Vivo en la Universo”, estis la unua astrobiologia kurso en Israelo kaj tuj fariĝis ege populara. En 1999 ĝi havis pli ol 200 studentojn, kaj Wandel daŭre instruas ĝin en la Universitato de Jerusalemo, ĉiujare al inter 100-200 studentoj. Plurfoje li denove instruis ĝin ankaŭ en UCLA.
Sekve Wandel komencis veriki popularajn kaj poste ankaŭ sciencajn artikolojn pri astrobiologio. Li fariĝis membro de la scienca komisio pri astrobiologio en Israelo, kaj poste ankaŭ ekmembris en la astrobiologia sekcio de la Internacia Astronomia Unio.
En decembro 2016 Wandel prelegis en internacia konferenco de astrobiologio en Vietnamio [15], pri sia esploro pri la viveblecoj en la nove trovita planedo Proksima Kentaŭro b, kaj kurioze konatiĝis kun kolego en la astobiologia instituto en Madrido, kiu estis esperantisto.
En februaro 2017 unu el la plej grandaj televido-kanaloj en Rusio intervjuis profesoron Wandel por dokumenta filmo pri ekstertera vivo, kaj detale priskribis liajn esplorojn. Laŭ oficialaj taksoj ĉirkaŭ 5 milionoj spektis ĝin [11]. La intervjuo en la ruslingva filmo estas videbla en Youtube, https://youtu.be/rCkBZr6yg14?t=4472 , kiu dum du monatoj akiris ĉ. 250,000 spektojn. Estas ankau angla lingva versio de la intervjuo [12].


Foto el la intervjuo el la rusa filmo


Intervjuo pri la rusa filmo kun Wandel en israela ĵurnalo
3. Tappist-1 – la plej promesanta sistemo de ter-similaj planedoj kun ebleco de vivo
TRAPPIST-1 estas planeda sistemo [17], je distanco de 39 lumjaroj for de la Sunsistemo, en la konstelacio de Akvario. Ĉirkaŭ malgranda ruĝa suno kies grandeco estas ĉ. dekono de nia suno kaj (nur 13 oble pli granda ol la Tero), orbitas almenaŭ sep planedoj. La komenca malkovro estis farita de la teleskopo TRAPPIST, angle TRAnsiting Planet and PlanetesImals Small Telescope. Kromaj planedoj estis poste identigitaj uzante TRAPPIST, la Spacan Teleskopon Spitzer kaj aliajn teleskopojn.
La planedoj en la TRAPPIST-1 sistemo transitas sian sunon, kio signifas, ke ili pasas inter ni kaj la Trappist-1 suno. La planedoj estis malkovritaj dank’ al la regula kaj ripetiĝanta parta eklipso, alivorte, la ombro kiun ili ĵetis dum transito. Mezurante tiujn transitojn, la astronomoj povis kalkuli la orbitan periodon kaj la grandecon de ĉiuj planedoj, kaj la distancojn de la planedoj de la Trappist-1-suno.
Oni trovis ke la planedoj havas grandecojn kaj masojn kompareblajn al tiuj de Tero. Ĉar ni scias la distancon de la planedoj de ilia stelo, kaj la temperaturon de la stelo, ni povas
dedukti ke ili ricevos kvanton de lumo kiu estas simila al tiu ricevita de Tero, Venuso aŭ Marso en nia sunsistemo. Tio, depende de ilia atmosfero, povos ebligi ekziston de likva akvo sur iliaj surfacoj. kaj, Kiel ni scias de nia sperto sur Tero, akvo estas baza kondiĉo por vivo.
Dum transito, iom de la stellumo iras tra la atmosfero de la planedo, kaj sekve estas transformita depende de la kemia kompono de la atmosfero. Tio signifas ke ni povas de malproksime studi la klimatojn de terecaj mondoj preter nia suna sistemo, sen efektive bezoni sendi al ili spacmisiojn! La TRAPPIST-1 sistemo estas nunteme la plej taŭga tiucele je nia dispono. Ĝi provizas al la homaro la unuan ŝancon por malkovri signojn de biologio preter la Sunsistemo.


La sistemo Trappist-1 kompare al nia sunsistemo

4. Akvo sur Marso
En nia sunsistemo, unu el la malmultaj lokoj, kie sciencistoj provas malkovri vivon, estas la planedo Marso. Robotaj misioj serĉadis signojn de likva akvo sur la Ruĝa Planedo. Jam delonge oni scias, ke frostinta akvo troviĝas sur Marso — en la glaciaj ĉapoj kaj en la tero — sed ĝis tiu ĉi jaro likva akvo ne estis trovita. La observoj kaj esploroj montris, ke verŝajne Marso ja havis likvan akvon antaŭ miliardoj da jaroj, sed ĝi delonge malaperis el la grundo: ĝi frostis aŭ vaporiĝis kaj perdiĝis en la spaco. La nova eltrovo estas fakte krutaj ravinoj kun sekaj restaĵoj de saloj, kiuj aperas dum la marsa somero. La sciencistoj kredas, ke temas pri tre sala akvo, kiu pro la mineraloj solvitaj en ĝi povas resti likva ĝis temperaturoj de 20 gradoj celsiaj sub nulo, kiuj okazas en la varma sezono (la averaĝa temperaturo sur Marso estas ĉ. -50 gradoj). Tiu ekstreme sala akvo ne estas ideala por la Tera vivo, sed eble ekstremofilaj mikroboj povas vivi en tia medio. La serĉado de vivo sur Marso kaj la nova eltrovo de akvo estas traktitaj detale en artikolo, kiun mi verkis por Galileo, la plej grava popular-scienca revuo de Israelo[1].
Komence de novembro 2015, NASA publikigis, ke la datumoj de la misio Maven (kiu atingis Marson en 2013) sugestas, kiel la marsa klimato transiris de varma kaj malseka surfaco — eble taŭga por vivo en la frua epoko — al la nuna malvarma, seka planedo, kiel Marso estas hodiaŭ. Maven trovis, ke gaso daŭre eskapas de la marsa atmosfero en la spacon pro la efiko de la suna vento, fluo de ŝargitaj partikloj, plejparte protonoj kaj elektronoj elsendataj de la suna atmosfero je rapideco de miliono da km/h, kiuj daŭre disvastiĝas de la Suno en la spacon. La mezuroj de Maven montris, ke la ordinara suna vento elprenas el la atmosfero po ĉirkaŭ 100 gramojn en sekundo. Tiu erozio de la atmosfero de Marso signife pliiĝas dum sunaj ŝtormoj, kiel tiu okazinta en marto 2015, kaj verŝajne ankaŭ kiam la Suno estis juna kaj pli aktiva. La pli alta vaporiĝo-ritmo dum sunaj ŝtormoj, dum miliardoj da jaroj, iom post iom detruis la marsan atmosferon kaj kaŭzis la ekstreman klimato-ŝanĝiĝon de Marso, el milde varma malseka planedo en rustiĝantan frostintan dezerton. La sorto de Marso povas trafi ankaŭ aliajn planedojn, sed la Tero ŝajne estas pli imuna pro sia magneta kampo, kiu defleksas la ŝargitajn partiklojn en la suna vento, kaj pro sia pli forta gravito, kiu pli firme retenas la superajn tavolojn de la atmosfero.

5. Ekster-planedoj kaj vivo ekster-tera
Antaŭ dudek jaroj astronomoj unuafoje malkovris planedon ĉirkaŭantan alian sunon ol la nian. Sekve, iom post iom estis trovitaj centoj da tiaj ekster-planedoj (planedoj, kiuj ĉirkaŭas sunojn for de nia sunsistemo, angle: exoplanets), sed ĉefe grandaj, gaso-planedoj similaj al Jupitero, kie la kondiĉoj ne estas favoraj por vivo, kiel ni konas ĝin. Ili ankaŭ estis relative proksimaj al siaj sunoj, kaj sekve multe tro varmaj por vivo. En la jaro 2010 komencis funkcii la spacteleskopo Kepler, kiu dum kvar jaroj malkovris milojn da eksterplanedoj, el ili ankaŭ multajn similajn al la Tero, kiuj troviĝas en la ĝusta distanco de sia suno, por ke ili estu ne tro varmaj por vivo. Tiu atingo gvidis al grava konkludo: sunsistemoj kun planedoj, kaj aparte planedoj similaj al Tero, abundas en la kosmo. Tio proksimigas nin al la respondo por la antikva demando: “Ĉu ni estas solaj?”. Tiun temon Wandel pritraktas jam de pluraj jaroj, kaj plurfoje verkis kaj prelegis pri ĝi ankaŭ en Esperanto, ekzemple en IKU 2011[2]. Laŭ lia lastatempe publikigita esploro, la demando ne plu estas “ĉu ekzistas vivo ekstertera?”, sed “kiom abunda ĝi estas”.

La nova esploro de Wandel pri la ofteco de planedoj kun potencialo por vivo aperis lastatempe en la internacia scienca revuo pri astrobiologio [3]. La esploro, kies preciza titolo estas “Pri la abundo de vivo ekstertera sekve de la trovaĵoj de la Kepler-misio” estis publikigita jam komence de decembro 2014 en la scienca ret-arkivo [4] kaj en la scienca revuo Galileo[5]. En prelegoj kadre de pluraj sesioj de la Internacia Vintra Universitato okazinta dum la Internacia Festivalo kaj Novjara Renkontiĝo en 2014-2017 en Germanio, Wandel prelegis pri la planedoj malkovritaj de la spacteleskopo Kepler, kaj prezentis popular-sciencan version de sia esploro. La esploro estis prezentita en internaciaj sciencaj konferencoj en Nov-Zelando, Havajo, Jerusalemo [6] kaj Vietnanio [15]. Recenzoj kaj reagoj aperis en pluraj internaciaj popularsciencaj novaĵ-portaloj. Skribas la populara scienca portalo Motherboard[7]: “Se troviĝas inteligenta vivo en la kosmo, ĝi probable ne estas proksima al ni, kaj ni ne povos atingi ĝin baldaŭ. Almenaŭ tio estas la konkludo de la astrobiologo [Amri Wandel] kiu, por la unua fojo en jardekoj, faris gravan ĝisdatigon al la ŝlosila formulo, la Drake-ekvacio, kiun sciencistoj uzas por serĉi vivon en la kosmo. […] Uzante la novajn Kepler-datumojn, la astrobiologo Amri Wandel faris kalkulojn por taksi la abundecon de vivo-portantaj planedoj en nia angulo de la universo. La ekscita konkludo estas, ke troviĝas probable milionoj ĝis miliardoj da planedoj kun simpla vivo en la Lakta Vojo”. Pliaj recenzoj pri la esploro aperis en la portaloj Engadget, ArXivnia Blog kaj Hayadan[8-10].
La Drake-ekvacio menciita en la recenzo estis proponita en 1961 de la usona astronomo Frank Drake, pioniro en la serĉado de inteligentaj radio-elsendoj de la kosmo por taksi la nombron de eksterteraj civilizacioj. Sciencistoj ofte kritikis la Drake-ekvacion pro tio, ke preskaŭ ĉiuj elementoj (parametroj) de la ekvacio ne estis konataj. En la nova esploro mi montras, ke la datumoj trovitaj per la Kepler-teleskopo ebligas pli fidindan takson de pluraj el tiuj parametroj, kiuj antaŭe ne estis konataj. La esploro estas rigora matematika analizo, kaj ne spekulacio pri la parametroj de la Drake-ekvacio, kiel estis pluraj antaŭaj diskutoj kaj tezoj pri tiu ĉi temo.


Diagramo de la probabla distanco al la plej proksimaj biologiaj najbaraj eksterplanedoj, depende de la valoro de la biologia parametro Fb, la probableco por evoluo de biologia vivo sur planedo kun taŭgaj kondiĉoj (laŭ la artikolo de Wandel [3,4]).
6. Niaj najbaroj: ĉu bakterioj kaj algoj aŭ evoluiĝintaj civilizacioj?
La esploro apartigas la demandon pri la ŝanco trovi planedojn kun simpla, primitiva vivo kiel bakterioj kaj algoj, disde la trovado de evoluiĝinta, kompleksa vivo, eventuale eĉ inteligenta vivo kaj teknologia civilizacio. La kialo de tiu divido estas simpla: surtere ekzistas vivo de jam 3,5 miliardoj da jaroj, sed dum 80% de tiu tempo temis pri ege primitivaj mikroskopaj estaĵoj, kiuj vivis en la oceanoj. Nur antaŭ ĉ. 600 milionoj da jaroj aperis kompleksa vivo, kaj nur antaŭ kelkaj jarcentoj aperis teknologia civilizacio. Sekve, la sciencistoj taksas, ke la plej abunda speco de vivo en la kosmo estas primitiva vivo, kaj inteligentaj civilizacioj estas multe pli maloftaj. Kvankam tiu nova esploro ne prezentas precizajn nombrojn, ĝi atingas surprizajn konkludojn: planedoj kun simplaj vivo-formoj kiel bakterioj ege abundas, kaj troviĝas verŝajne relative proksime al ni — en distanco de 10-100 lumjaroj, kio implicas, ke en nia galaksio troviĝas milionoj ĝis miliardoj da tiaj planedoj. En la proksima estonteco ni espereble povos konfirmi, ĉu troviĝas vivo sur tiuj planedoj, per spektra analizo de iliaj atmosferoj, helpe de la novaj teleskopo-projektoj TESS (serĉado de eksterplanedoj, planita ekfunkcii en la jaro 2018), JWST (6-metra spacteleskopo, 2018) kaj gigantaj teleskopoj surtere planitaj por la 20-aj. Se oni sukcesos tion fari por sufiĉe granda nombro da kandidatoj, eblos taksi la valoron de la plej interesa parametro en la ekvacio, Fb, la probablecon por evoluo de biologia vivo sur la planedo, kiu havas la taŭgajn kondiĉojn (nome konsisto kaj klimato sufiĉe similaj al tiuj de la Tero). Intertempe, la esploroj de Wandel ebligas taksi la distancon al la plej proksimaj biologiaj najbaraj ekster-planedoj, por ajna valoro de la (ankoraŭ nekonata) biologia parametro Fb, kiel montras la diagramo.
7. Inteligenta vivo kaj teknologiaj civilizacioj
Jam de preskaŭ ses jardekoj astronomoj provas malkovri radio-elsendojn de eksterteraj inteligentaj civilizacioj kadre de la projekto SETI (mallongigo de la angla traduko de “Serĉado de Ekster-Tera Inteligenteco”). Oni provas malkovri la radio-elsendojn de aliaj civilizacioj, kiuj uzas radion por komunikado same kiel ni, aŭ eĉ intence elsendas tiajn signalojn en la spacon por komuniki kun aliaj inteligentaj specioj. Por tio oni uzas grandajn radioteleskopojn, sed ĝis nun neniu inteligenta elsendo estis trovita inter la multaj signaloj de natura fonto. La elsendoj de civilizacioj estas verŝajne multe pli malfortaj ol tiuj de naturaj fontoj, kaj tial tre malfacile troveblaj. Pro tio tre gravas la distanco al tiuj eventualaj civilizacioj, ĉar la kapablo malkovri ilin dependas de kiom intensa estas la signalo, kiu malfortiĝas kiel la kvadrato de la distanco. Teknologiaj komuniko-kapablaj civilizacioj, se ili ekzistas, estas verŝajne multe malpli abundaj ol primitivaj biologiaj planedoj. Laŭ la ekvacio de Drake, la nombro de tiaj civilizacioj dependas de tri nekonataj faktoroj: aldone al la supre priskribita biologia parametro Fb, kiun oni eble sukcesos taksi en la proksima estonteco, estas ankoraŭ du parametroj, kiuj estas kaj verŝajne restos tute nekonataj: la probableco de inteligenteco kaj
komunikado — nome la ŝanco, ke sur biologia planedo evoluiĝos inteligenta specio, kaj ke ĝi havos la kapablon de interstela komunikado kaj la tipa daŭro de inteligenta komunika civilizacio. En la esploroj de Wandel [4] aperas diagramoj similaj al la ĉi-supra, kiuj montras la distancon al la plej proksimaj komunikaj civilizacioj, depende de la supozitaj valoroj de la Drake-parametroj. Laŭ tiuj esploroj, eĉ por la plej favoraj aŭ optimismaj valoroj de la Drake-parametroj la plej proksimaj civilizacioj, se ili ekzistas, verŝajne troviĝas je distanco de miloj da lumjaroj (aŭ pli), probable tro malproksime, por ke ni povu malkovri la radio-signalojn, kiujn tiuj civilizacioj eventuale elsendas.


Gigantaj antenoj de la projekto SETI en Nov-Meksiko, Usono

A.Wandel

Referencoj
[1] “Marso – dezerto aŭ fluanta akvo?”, A.Wandel, Galileo, novembro 2015
[2] Internacia Kongresa Universitato 2011, http://www.eventoj.hu/steb/miksitaj/iku2011.pdf
[3] Wandel, A. 2015, International Journal of Astrobiology,14, pp. 511-516.
[4] Sciencaj artikoloj de A.Wandel pri la distanco al planedoj kun eventuala vivo: 2014 -http://arxiv.org/ftp/arxiv/papers/1412/1412.1302.pdf;
2016 – https://arxiv.org/abs/1612.03844.
[5] “Vivo sur foraj planedoj”, A.Wandel, Galileo, junio 2015.
[6] 66th International Astronautical Congress, Jerusalem, oktobro 2015, http://www.iac2015.org/congress/about/.
[7] Motherboard, http://motherboard.vice.com/read/ alien-life-is-abundant
[8] Engadget http://www.engadget.com/2014/12/06/ wandel-kepler-research/.
[9] ArXiv blog https://medium.com/the-physics-arxivblog/ how-data-from-the-kepler-space-telescope-is changing- the-drake-equation-cea9c7008bc1
[10] Hayadan http://www.hayadan.org.il/kepler-findings- 1712141.
[11] Ondo de E-o, aprilo 2017 p.19
[12] Amri Wandel on astrobiology and life in space

[13] Artikolo de A. Wandel en la scienca portalo www.hayadan.org.il/are-there-life-on-proxima-centauri-b-2608161, vidu ankaŭ la videon (angle) https://www.youtube.com/watch?v=yR8HIDJsaHA&t=299s
[14] https://tess.gsfc.nasa.gov/
[15] Prelego de A.Wandel en astrobiologia konferenco en Vietnamio https://www.youtube.com/watch?v=gJaz6jim4vs
[16] https://www.nasa.gov/mission_pages/kepler/overview/index.html
[17] http://www.trappist.one/