Abeloj kapablas solvi problemojn, lerni rigardante la solvon kaj instrui aliajn pri ĝi

abeloj-transdonas-informojn-kulture

Delonge oni scias, ke homoj ne estas la nursolaj animaloj kiu lernas kaj instruas kulturon, per sociaj interagoj. Orkoj pli efike lernas ĉasi post observi la konduton de spertaj individuoj. Primatoj ankaŭ ekregas la arton fiŝkapti per observado kaj longdaŭraj provoj, kaj kelkaj birdoj bone ripetas la metodon malfermi botelojn, kiam ili troviĝas apud plej malnovaj kaj malfermemaj samspeciuloj. Ĉi tiuj ekzemploj ilustras kiom ampleksa estas la transdonado de informoj per kulturo – se ni konsideras ke kulturo okazas kiam individuo “startas” novan konduton, kiu ĝeneraliĝas en la populacio simple per observado kaj ripetado fare de aliuloj. La ĝenerala scienca scio pri tio konsideras ke tiu transdonado de informoj okazas per kompleksaj lernmekanismoj, kiu evidente troviĝas en vertebruloj. Tamen, kelkaj sociaj insektoj montras iom da socia inform-akirado, kiel ekzemple la abeloj, kiu sukcese instruas aliajn individuojn pri kie ili devas serĉi nutrigan manĝofonton.

Surbaze de tiuj konsideroj, teamo da sciencistoj el Norvegio, Britio kaj Usono decidis pruvi kiom rafinitaj estas la abeloj kaj ties kapablo solvi malgrandan problemon, lerni per simpla observado de spertaj individuoj, kaj kiel tiu nova kono diskoniĝas en la abelaro.

Unue ili volis scii, ĉu eblas “trejni” abelojn pri nova sperto (Fig. 1). Oni oferis sukrozon en malgranda ronda plastikaĵo (kiu simulis floron) al abeloj, kiu simple englutis ĝian enhavon. Post ili aldonis malgrandan “tablon” kiu kovris la duonon de la disko. Ĉar la sukrozo troviĝis en la mezo, la abeloj trovis neniun problemon engluti ĝin. Kiam oni oferis denove la sukrozon, sed puŝis la diskon iom pli sub la tablo, je la maniero ke la abelo ne sukcesas simple trinki ĝin, la afero fariĝis pli malfacila. Tamen, la disko estis ligita al malgranda ŝnuro. Se la abelo tiras al si la ŝnuron, la disko alvenas el sub la tablo, kaj sukrozo troviĝas denove disponebla.

abeloj-transdonas-informojn-kulture-artikolo-jpg

Figuro 1. La skemo de la trejnado (fonto: el la scienca artikolo)

La sciencistoj observis, ke nur malgranda kvanto da abeloj lernis la taskon kontentige. Alia demando estas, se la abeloj instinkte sukcesus tiri la ŝnuron por ekhavi al si sukrozon, sen ajna trejnado. El diversaj pruvoj dum multe da tagoj observinte centojn da abeloj, nur kelkaj tre raraj kaj “esploremaj” individuoj sukcesis plenumi la taskon.

Tiam la sciencistoj provis respondi alian demandon: ĉu naivaj abeloj sukcesas lerni tiri al si la ŝnuron nur observante la agon de spertaj individuoj, kiu estis instruita per trejnado engluti sukrozon tielmaniere? Jen ilia eksperimento: naivaj abeloj estis enkaĝitaj en transvidebla kaĝo flanke de la disko kun sukrozo kaj la tablo. La spertaj abeloj estis instigitaj tiri la ŝnuron kaj konsumi la manĝaĵon, apud la naiva abelo. Poste, la naiva abelo estis liberigita antaŭ la tablo kaj la disko. Malgraŭ ili observis la tutan metodon fare de la spertulo, la provoj tiri la ŝnuron ne estis evidenta, nek estis unu el la unuaj provoj por manĝi. La rezulto elmontris, ke la abeloj lernas la “mekanismon” por solvi la problemon ne nur per simpla observado, sed kunigas diversajn bazajn provojn kun lernado per simpla elprovo-kaj-eraro, por fine sukcesi tiri la ŝnuron.

Ĉu eblas, ke tiuj simplaj taskoj kaj baza lernado povas ĝeneraliĝi en la abelaro kaj fariĝi nova kultura scio? Por respondi tion, sciencistoj trejnis individuojn el abelujo, kies abeloj neniam kontaktis trejnitajn individuojn antaŭe. La rezulto estis pozitiva. La abeloj kiu interagis kun la trejnita individuo kaj observis la taskon ankaŭ solvis la problemon kontentige. Aldone, kiam la trejnita individuo mortis, la aliaj abeloj spite tion daŭre agis akorde por engluti sukrozon, kaj aliaj pli junaj abeloj ankaŭ sciis kiel solvi la problemon. Tio klare elmontris, ke kiam individuoj lernas specifan taskon, ĝi sukcesas instrui la novan konon al la abelaro, kaj tiu nova kono konserviĝas en la kolektiva memoro de la abelaro.

Tiu eksperimento evidente montras, ke nevertebruloj ankaŭ povas krei socian kulturan lernadon surbaze de la sukcesaj pruvoj de kelkaj raraj individuoj, kiu siavice povas influi la konduton de la ĉirkaŭantaj individuoj. Tio atentigas pri la fakto de kulturo ne estas tiom kompleksa akiro kaj konservado de konduto je socia nivelo ekskluziva nur de animaloj kiaj vertebruloj. La simplaj agoj kaj konoj devenintaj de observado kaj elprovo-kaj-eraro ankaŭ povas fariĝi kultura en simplaj organismoj, kiel insektoj.

 

Fonto: Alem S, Perry CJ, Zhu X, Loukola OJ, Ingraham T, Søvik E, et al. (2016) Associative Mechanisms Allow for Social Learning and Cultural Transmission of String Pulling in an Insect. PLoS Biol 14(10): e1002564. doi:10.1371/journal.pbio.1002564

 

 

Fumado lasas longdaŭrajn spurojn en via DNA

smoking-397599_960_720

La tabakismo ŝanĝas la strukturon de genomo, pro la metilado de l’DNA. Ĉirkaŭ 7 mil genoj estis ŝanĝitaj en fumantoj, t.e, unu triono el homa genomo, kaj certaj metiladoj ankoraŭ daŭras ĉe eksfumantoj, post ĉeso de fumado.

Eĉ post ĉeso de la fumado, la eksfumantoj ankoraŭ havas riskojn por disvolviĝo de malsanoj tiaj kiaj kanceroj, Kronika obstrukca pneŭmonopatio au cerbovaskula akcidento. Kiel tion ekspliki?

La metilado de DNA estas mekanismo epigenetika kiu regas l’esprimon de la genoj kaj kiu povas modifii la kielon per kiu la genoj estas aktivigitaj. Analizinte sangajn specimenojn el 15.970 pacientoj el 16 grupoj (inter kiuj la fama Framingham Heart Study), scientistoj montris ke 7000 genoj en la fumantoj kaj eksfumantoj estas ne normale metilitaj. la plej difekteblaj lokoj de metilado estas ligitaj al genoj asociitaj al malsanoj tiaj, kiaj kardiovaskulaj malsanoj kaj kanceroj.

Ĉe la eksfumantoj, la plejparto de la metilitaj lokoj revenas al ilia normala formo, kvazaŭ ili estus neniamaj fumantoj. Tamen kelkaj lokoj restas metilitaj 30 jarojn post la ĉeso de la cigaredo. Tial la ĉefa autoro de l’artikolo asertas ke “nia studo trovis pruvojn konvinkigajn ke tabakismo havas dauripovan influon sur nia molekula sistemo”

Ĉu la dependeco al tabako estas skribita en nia DNA? la tabakismo estas la unua mortkaŭzo tutmonda. Krom la dependeco, fumadi kreskigas la riskon de kanceroj aŭ de kardiovaskulaj malsanoj.
http://www.futura-sciences.com/sante/actualites/medecine-fumer-laisse-traces-votre-adn-meme-30-ans-apres-avoir-arrete-64458/

Mortiga perforto estis fundamenta por la Homa evoluado

mortiga-perforto

Teamo da hispanaj sciencistoj proponas, ke la uzado de perforto, ekde la primatoj ĝis la nuntempaj homoj, estis esenca por evoluado de la homa specio, kaj pro ĝi homoj atingis sian aktualan statuson en la Tero.

La esploro baziĝas sur la teorio, ke homa perforteco devenas de ambaŭ genetikaj kaj kulturaj aspektoj. La genetika aspekto devenas de la konstato, ke diversaj mamuloj estas tre agresemaj en siaj ekologiaj rilatoj. Laŭ tiu perspektivo, perforteco estas utila rimedo en specioj kies sukcesaj individuoj estas tiuj kiuj venkas konfliktojn kaj konkeras la femalojn kaj resursojn disponeblajn. Se perforteco estas evolua avantaĝo inter mamuloj, ĉu ĝi grave rolis en la historio de Homa specio?

La sciencistoj uzis datumaron de pli ol 1000 specioj el 137 familioj da mamuloj kaj 600 homaj populacioj ekde la Paleolitika Erao ĝis nuntempe. Ili kalkulis la mortigan perfoteco-nivelon de tiuj specioj kaj ties interrilatojn per filogenetikaj signaloj. Aldone, la teamo uzis la informon, ke altaj niveloj je mortiga perforteco troviĝas en specioj kies vivstilo estas teritoriaj kaj sociaj, kompare kun tiuj de solaj specioj.

La ĉefa rezulto estas ke mortiga perforteco estas profunde radikita en primata evoluado, inkludante la prahomoj kaj homoj. Diversaj homaj populacioj solvadis konfliktojn per agresemaj rilatoj inter si laŭlonge la Historio. Tamen, la sciencistoj elstarigas ke, malgraŭ la forta genetika influo de perforteco en la evoluado de la Homaro estas evidenta, ĝi dependas ankaŭ de soci-kulturaj aspektoj. Ili konstatis, ke mortiga perfortec-niveloj de la homa socio dum la Moderna Erao estas malpli granda ol la antikvaj. Teorie, tio ne devus okazi, ĉar la homa populacio hodiaŭ estas multe pli densa ol en pasinteco. Tio kontrastas kun la fakto, ke populacia denseco ofte stimulas mortigan perfortecon inter mamuloj. Tio sugestas, ke kulturo povas influi multe pli intense la perfortecan konduton en homa specio.

Fonto: The phylogenetic roots of human lethal violence. José María Gómez, Miguel Verdú, Adela GonzálezMegías & Marcos Méndez. Nature (2016) doi:10.1038/nature19758

Kial vi kredas (aŭ ne) je paranormalaj fenomenoj? Studo provas klarigi la diferencon inter kredemuloj kaj skeptikuloj

kredemaj

Ĉu vi kredas je telepatio, levitacio, menslegado? Se jes, ĉu vi jam provis konvinki amikon pri la vereco de tiaj fenomenoj? Aŭ male, vi ne kredas je tiuj aferoj, sed amiko jam provis konvinki vin? Sciencistoj el Usono ellaboris grandskalan serion da eksperimentoj por malkovri kial homoj kredas aŭ ne en paranormalaj fenomenoj.

Por klarigi la aferon, la teamo elektis, inter volontularoj, tiuj kiuj plej bone respondis al la unuaj demandaroj, planitaj por klasifiki homojn je diversgradaj klasoj relative al ilia kredemo aŭ skeptikemo. Poste, sekviĝis aliaj formularoj kaj taskoj, ĉefe sendependaj inter si por eviti tendencojn. Tiuj farendaj taskoj estis elpensitaj por pruvi kelkajn teoriojn rilate al la kialoj, tial homoj estas kredemaj kaj skeptikaj.

Inter tiuj, estis demandaro kiu mezuras la kredemon al paranormalaj aferoj. La respondoj donas al la sciencisto la informojn necesajn skale rangigi la kredemon de la respondinto. Alia eksperimento mezuris la memoran akuratecon kaj distordon rilate al pasintaj eventoj. Eble la kredo je eventoj supozeble paranormalaj estas konsekvenco de malbona kapablo akurate rememori aŭ estas rezulto de rekonstruo de novaj memoroj surbaze de veraj okazintaĵoj kunfandiĝintaj al nerealaj bildoj produktitaj de la menso.

La teamo ankaŭ provis konstati ĉu la individuajn diferencojn pri kredo en tiuj paranormalaj fenomenoj havas ajnan rilaton kun la maniero per kiu tiuj homoj procezas informojn pri la ĉirkaŭanta mondo. Surbaze de tiu hipotezo, la sciencistoj ellaboris serion da taskoj kiu helpis bildigi kiel la volontuloj racias akorde kun la informoj disponeblaj kaj kiel ili konstruas logikan pensadon kombininte tiujn informojn.

Aldone, demandaro mezuris la nivelon je kredemo de homoj pri konspir-teoriojn, alia mezuris la konfidon de la volontuloj en elprovitaj sciencaj scioj, kiel teorio de evoluado de Darvino. Fine, lasta demandaro mezuris la kontentecon de la volontuloj koncerne al sia kredo kaj vivo.

Estis la unua fojo ke tia eksperimento uzis grandskalan (centojn) da volontuloj por esplori pri kredemo kaj skeptikemo. La rezultoj estis klaraj: ne estas diferenco rilate al memorkapablo inter kredemuloj kaj skeptikuloj. Kredemo ankaŭ ne dependas de scienca scio. Tamen, la sciencistoj eltrovis konsiderindan diferencon inter la maniero per kiu kredemuloj racias kompare kun skeptikuloj. Malgraŭ ambaŭ grupoj ricevas la samajn informojn, ili malsimilas pri la maniero interpreti kaj ordigi informerojn. La studo ankaŭ helpis kompreni la socian faktoron de tiu kredo. Preskaŭ 70% de la volontuloj klarigis, ke sia kredo similas al tiuj de geamikoj kaj familianoj. Ankaŭ ĉiuj kredemuloj havas tre pozitivan perspektivon pri vivo, kio sugestas ke kredi je paranormalaj aferoj oferas psikan bonfarton al kelkaj individuoj.

 

Fonto: Stephen J. Gray and David. A. Gallo. 2016. Paranoraml psychic believers and skeptics: a large-scale test of the cognitive difference hypothesis. Mem. Cogn. 44: 242-261

Nova specio de delfeno ĵus malkovrita!

berardius

Ĝi longas je ok metrojn, tiu bekbaleno estas diskreta kaj ne diferenciĝas el la aliaj Beradiusoj* (Berardius sp). Estas cetaco simila al gigantaj delfenoj, kun nenia familia rilato kun balenoj. Ili apartenas al la familio de la Zifiedoj, el la subordo de la dentocetacoj. Genetika analizo montris ke tiu malhela granda, tamen sinkaŝema cetaco estas nova specio alpartenanta al tiu ĉi genro. Tiu delfeno estas tre malbone konata de la sciencistoj. Oni scias ke ili ŝatas kalamarojn kaj ke ili ĉeestas ĉefe en la Paca Oceano kaj en Mediteraneo.

La sciencistoj faris genetikajn analizojn por 178 specimenoj  el muzeoj kaj enmaraj individuoj. Laŭ la esploristoj, naŭ el la specimenoj inter la japana maro kaj la Aleutaj Insuloj apartenas al nova specio de bekbaleno el genro Berardiuso. Tiu delfeno estis iafoje renkontita de japanaj fiŝistoj kiuj nomas ĝin “la korvo” pro ĝia malheleco. La animalo similas al Berardius de Baird, kvankam ĝi estas pli malgranda (8 metroj kontraŭ 12 metroj) kaj pli malhela. Genetika analizo montras ke ĝi estas pli proksima de la Beradius de Anoux ol tiu de Baird. Genetike, la analizoj sugestas ke estas tri specioj, konkludas la sciencisto en la revuo Marine Mammal Science.

http://www.futura-sciences.com/planete/actualites/zoologie-sorte-dauphin-geant-decouvert-pacifique-63695/

http://onlinelibrary.wiley.com/doi/10.1111/mms.12345/abstract;jsessionid=D812931CE05C47895400988CDB79D435.f03t04?systemMessage=Wiley+Online+Library+will+be+unavailable+on+Saturday+30th+July+2016+from+08%3A00-11%3A00+BST+%2F+03%3A00-06%3A00+EST+%2F+15%3A00-18%3A00+SGT+for+essential+maintenance.Apologies+for+the+inconvenience.

Morin, P. A., Scott Baker, C., Brewer, R. S., Burdin, A. M., Dalebout, M. L., Dines, J. P., Fedutin, I., Filatova, O., Hoyt, E., Jung, J.-L., Lauf, M., Potter, C. W., Richard, G., Ridgway, M., Robertson, K. M. and Wade, P. R. (2016), Genetic structure of the beaked whale genus Berardius in the North Pacific, with genetic evidence for a new species. Mar Mam Sci. doi:10.1111/mms.12345
Glosaro :

*Berardiuso estas vorto enkondukata de ISAE ĉar oni nenie trovas fonton en esperantujo pri tiu genro. Oni serĉas en vortaro.net, vikipedio, reta-vortaro.de, Balenoj kaj delfenoj kaj aliaj mirindaĵoj de l’oceanoj de S-rino Body & s-ro Cherpillod, kaj eventoj.hu (S.T.E.B). Oni esperantigis la latinlingvan vorton de la scienca animala nomenklaturo Berardius aldonante la o-finaĵo.

Ĉu la plej malnovan fosilion oni trovis en Gronlando?

stromatoliofosilio

Tiuj ondaĵetoj memorigas tiujn observeblajn kun stromatolitoj. © Allen Nutman

Tio estas la ofta kialo kiu dubigas pri multo da rektaj kaj nerektaj pruvoj pri la ĉeesto de vivantaĵoj antaŭ 2.7 miliardoj da jaroj.

Antaŭ la granda oksidado okazinta ĉirkau 2.5 miliardojn da jaroj, la tero estis tre malsama. Ne estis oksigeno atmosfera kiu aspektus al ni oranĝkolore. La maroj kaj la oceanoj enhavis tre altan koncentritecon je fero kaj esti pli varme, ili aspektus al ni verdaj kaj la kontinentoj estis nigraj pro la lafoj kiu kovris ilin sen iu ajn grundo nek plantoj.

La volkanismo kaj la plakotektoniko estis tre malsame kaj l’akvotermalismo multe pli aktivas.

La kemio kaj la procezoj geologiaj estas malfacile interpreteblaj kadre de tiuj kiujn oni observas nuntempe. La plej grava problemo estas ke la rokoj el arkeano kiuj restis ĝis nia epoko , pla plejofte,estas tre metamorfigitaj. La premoj kaj la temperaturoj kiujn ili suferis ŝanĝis iliajn enajn strukturojn fizikajn kaj kemiajn. Sed se la sciencisto australia pravus- kaj tiu hipotezo estas tute akordigebla kun la datumoj el la molekula horloĝo kaj kun la nuna koncepto de LUCA- tiam la ĉeesto de stromatolitoj antaŭ 3.7 miliardoj da jaroj pruvus ke jam estis kompleksaj vivaĵoj. Oni konkluu ke la vivo jam ekzistis antaŭ 4 miliardoj da jaroj. Tio ankaŭ signifus ke surprizinde, la granda malfrua bombado ne neniigas ĝin antaŭ 3.9 miliardoj da jaroj. Se la vivo rapidege ekaperus sur la tero malgraŭ la malfacilaj vivkondiĉoj, tiam la espero por trovi vivspurojn eĉ fosiliajn sur marto plifortiĝus.

http://www.futura-sciences.com/planete/actualites/paleontologie-origine-vie-plus-vieŭ-fossiles-peut-etre-trouves-groenland-64129/

http://www.nature.com/nature/journal/vaop/ncurrent/full/nature19355.html

http://www.sciencesetavenir.fr/archeo-paleo/paleontologie/20160831.OBS7209/le-plus-vieŭ-fossile-du-monde-decouvert-au-groenland.html

Ekonomika riĉiĝo ŝanĝas la religion, studo konkludas

crenca-e-economia

Diversaj doktrinoj, kiel Budhismo, Bramanismo, Stoikismo, kaj post Kristianismo kaj Islamismo, ekaperis ĉirkaŭ la sama periodo (inter 500 kaj 300 a.K.E. – Antaŭ la Komuna Erao) kaj koincide baziĝas je moraligaj doktrinoj. Ĉu simpla koincido, aŭ okazis aliaj aferoj en tiuj komunumoj kiu instigis la adopton de tiuj novaj pensmanieroj? Teamo da sciencistoj esploris la temon kaj trovis mirindan rezulton: kiam la civilizacioj fariĝis pli riĉaj, la societo estas pli malfermaj al aliaj rafinitaj religioj.

Antaŭe en la prasocietoj, la kerno de la religioj baziĝis en simpla rolado de ritoj, oferoj, obeado de ĝeneralaj leĝoj por eviti malbonan fortunon kaj atingi prosperon. La novaj doktrinoj emfazis la transcendan kondiĉon, kies baza ideo estas ke homa vivo havas celon. Tio postulis de la kredantoj moderigi siajn materiajn instinktojn kaj stimulis la kompatemon. Tiu ĝenerala ŝanĝo de religia konduto kaj vidpunkto evoluis dum tre mallonga tempo en malproksimaj lokoj de Eŭrazio kaj Mediteranea regiono. La kerno de la studo celis trovi ligon inter la popularigo kaj ĝeneraligo de tiuj doktrinoj kaj la aspektoj de la tiama societo.

La sciencistoj uzis matematikajn modelojn kaj statistikojn, surbaze de disponeblaj datumoj pri historio de religio kaj teorioj de evolua psikologio. Ili uzis kiel indekson societajn informojn kiel populacia grandeco, populacia kreskiĝo, societa komplekseco, individua energia kaptado, inter aliaj. Kiam ili komparis ĉiujn modelojn, la nura kiu bone adaptiĝis al la datumoj estis tiu de individua energia kaptado.

Tiu mezuro signifas kiom da kalorioj ĉiu individuo konsumis tage. Tio ankaŭ estas maniero mezuri riĉecon. La esploro montras, ke kiam homoj havis eblecon konsumi grandan kvanton da kalorioj tage, ili troviĝas multe pli komfortaj kaj sekuraj pri la estonteco. Tio ankaŭ oferis materian sekurecon kaj tempon kiu ebligis la pensadon de pli abstraktaj doktrinoj, parte de religiestroj. La kreskiĝo de prospero de tiuj societoj simple seniluziigis la adeptojn de la prareligioj, kies bazo staras sur la timo pri la sammomenta necerteco pri sukcesa ĉasado aŭ kultivado en epoko kiam ĉiutaga satigo dependis ekskluzive de la bona fortuno.

Pripensi atente la estontecon nur okazas kiam la nuntempaj necesoj estas kontentigitaj. La novaj kredoj esploris tion kaj prilaboris la doktrinon rilate al la postviva estonteco kaj komforteco. Fakte, la ekonomika riĉiĝo kaj sekureco estis la bazo por abnegacio, altruismo kaj kompato, kiu karakterizis la tiam prosperantaj religioj.

Fonto: Baumard, Hyafil, Morris and Boyer. 2015. Increased affluence explains the emergence of ascetic wisdoms and moralizing religions. Current Biology 25: 10-15.

Mamuloj blekas por ŝajnigi sin pli grandaj ol ili efektive estas

bleko

En diversaj specioj de mamuloj, la maskloj alvokas la atenton de femaloj per bleko. La femaloj iom post iom eklernis, ke la voĉtono de la blekado estas grava spuro por scii kia estas la alvokanta masklo. Tio estas vere oportuna maniero elekti, inter la diversaj disponeblaj kaj kriemaj maskloj, kiu efektive estas la plej bona partnero por patrigi sanan kaj fortan idaron.

La femaloj trovis, ke la plej grandaj maskloj (en multaj mamuloj, grandeco ankaŭ signifas sanon kaj forton) blekas per malalta tono. Tiam, la femaloj efektive preferas la plej grandajn, kaj neglektas aŭ simple ignoras la plej malgrandajn. La sciencistoj eltrovis, ke la maskloj de kelkaj mamuloj ankaŭ lernis trompi la elekteblecon de la femaloj: ili blekas per malalta sonfrekvenco – tipa de grandaj mamuloj – por ŝajnigi pli grandaj ol ili efektive estas.

La studo farita de la University College Dublin kaj University of Sussex esploris 72 speciojn da surteraj mamuloj, inter tiuj leono, elefanto, ĉimpanzo kaj la homo. Ili komparis la seksajn blekojn kun la korpa grandeco de la blekantoj. Ili registris la resonancon kaj altecon de la frekvencon kaj mezuris la voĉan strukturon, por kompreni ĉu la anatomio teorie akordas kun la blekoj. Surprizige, ili konstatis ke en kelkaj mamuloj estas fizikaj anatomiaj adaptiĝoj kiu permesas al la masklo ŝanĝi la tonon de sia bleko. Tiel, ili ne nur sukcesas altiri la atenton de la femaloj per malalttona kaj seksalloga voĉo, sed ankaŭ konkurenci kontraŭ la rivaloj.

Aldone, ili malkovris ke la strategioj bleki malsimile varias akorde kun la specioj kaj adaptiĝo de kelkaj organoj. La leono, ekzemple, ŝanĝas sian blekon per movado de sia laringo. Kelkaj simioj posedas apartan organon por modifi la blekon. La elefanto siavice regas pli bone sian blekadon per sia utila rostro

Maskloj en specioj kie la grandeco kaj forteco ege valoras kaj difinas la kapablon reproduktiĝi provas bleki samkiel la plej grandaj kaj fortaj individuoj, sed nenecese la blekanto estas tia. “Ili troigas la impreson de sia propra grandeco” esprimas la sciencisto Benjamin Charlton, kiu ĉefaŭtoras la esploron.

 

Fonto: Benjamin D. Charlton et al. The evolution of acoustic size exaggeration in terrestrial mammals, Nature Communications (2016). DOI: 10.1038/ncomms12739

Fiŝo sukcesas distingi homajn vizaĝojn

fisxho kracas

Studo elmontras, ke la lerteco rekoni vizaĝon simple per delikataj ŝanĝoj en trajtoj ne estas ekskluziva mamula kapablo. Sciencistoj trovis ke fiŝoj sukcesas fari la samon, kaj akurate distingas inter homaj vizaĝoj.

La fiŝo Toxotes chatareus vivas en riveroj de sudamerika tropika arbaro. Ĝi trovis originalan procedon ekhavi al si manĝaĵon: la fiŝo alproksimiĝas de la rivera surfaco kaj distingas inter la supraj branĉoj bongustan insekton. Ĝi plenigas la buŝon per akvo kaj kraĉas supren. La akva plenbuŝo trafas la malgrandan estaĵon kaj faligas ĝin surrivere, kie atendas la malsata fiŝo.

Ĉar tiu fiŝo plenumas sian taskon simple per vidado, la sciencistoj konsideris ĝin la plej taŭga modelo pruvi la ideon. Ili trejnis fiŝon kraĉi al vizaĝo, aperinta sur ekrano trovita super la akvario. Post la trejnado, ili aperigis du vizaĝojn samtempe, kaj la fiŝo daŭre trafis la lernitan. Ili variadis la homajn vizaĝojn per delikataj ŝanĝetoj en iliaj trajtoj, cele komfuzigi la fiŝon, sed vane. La fiŝo daŭre pravis kaj trafis la korektan vizaĝon en pli ol 80% el la provoj. Sciencistoj eĉ prezentis egalajn kapoformojn kaj aperigis simplan blank-nigran kolorajn kapojn al la fiŝo, sed tio ne malhelpis ĝian distingeblecon.

La rezulto de la eksperimento elmontras, ke la kapablo rekoni vizaĝon ne nur okazas en aliaj organismoj ol mamuloj, sed ankaŭ ke la kapablo rekoni ne limiĝas al la cerba strukturo koncerna al tiuj. Ĝis tiam la scienca komunumo akordas, ke la parto de la cerbo ligita al la kapablo rekoni vizaĝon estas la neokortekso. La fiŝo ne prezentas tian strukturon, nek nervoĉeloj similaj al ĝi. Malgraŭ ĉio, ĝi parkeras la vizaĝon kaj efike rekonas ĝin.

“Malgraŭ la manko de neokortekso, akurata rekonebleco troviĝas en tiuj fiŝoj. Do, cerbograndeco ne estas karaktero ekskluziva por lerni kaj rekoni vizaĝajn trajtojn”, diras la ĉefaŭtoro de la scienca artikolo kiu priskribas la eskerimenton.

Sube, vi povas trovi kiel oni konstruis la eksperimenton:

fisxho kracas 2.jpg

La ilustraĵo montras: A) la vizaĝoj prezentitaj (3D bildo); B) kiam oni senkolorigis kaj egaligis la kapoformon, kaj C) skemo pri la akvario, kie troviĝas la fiŝo kaj la ekrano aperiganta la vizaĝojn (el la artikolo, referencita sube).

 

Fonto: Discrimination of human faces by archerfish (Toxotes chatareus), Scientific Reports, DOI: 10.1038/srep27523

Brazila registaro fajfas pri scienco kaj aprobas kontraŭkanceran medikamenton kiu ne funkcias

medikamento
Brazila registaro fajfas pri scienco kaj aprobas kontraŭkanceran medikamenton kiu ne funkcias. Dum la lasta jaro, Brazilo alfrontis seriozan ekonomikan krizon, kiu draste reduktis la industrian kreskadon kaj aĉetkapablon de la popolo. Poste, la ekonomika krizo fariĝis politika, kaj la brazila socio konvulsias, parte favore al renverso de la prezidento, parte akuzante la politikistaron pri kaŝaj manovroj cele akiri al si la regadon de la lando. Fine, la krizo ankaŭ atingas sciencon.

Ĉi-semajne, la brazila prezidento permesis la leĝan vendadon de la substanco fosfoetalonamino, kiu onidire kuracas preskaŭ ĉiun kanceron. Tiu substanco estis disdonita malgrandskale en USP (San-Paŭla Universitato) supozeble pro eksperimentaj kialoj. Onidiroj kreskis ĉirkaŭ ĝi, kaj atestoj vidiĝis ĉie pri ĝia supozata efiko, ĉefe en sociaj retoj. Tiu movado grandiĝis kaj akuzis USP ke ĝi posedas la kuracilon de kancero, sed pro konspiraj kialoj, ne disdonis ĝin al la suferanta popolo. Diversaj sciencaj institutoj kaj universitatoj eltrovis, ke neniu serioza grandskala eksperimento fariĝis rilate al ĝi, kaj neniu el la necesaj devigaj paŝoj por disvendado estis faritaj. Tio implicas, ke ĝi ne estas vera medikamento, kaj devas ne fariĝi varo. Ili opiniis, ke oni prudente atendu la rezulton de aldonaj kaj rigoraj eksperimentoj.

Sed la mito disŝprucis. Famaj televidaj-programoj “denuncis” la malhastemon de la Registaro donaci al la popolo la kuracon de kancero. Videoj pri plorantaj infanoj kun kancero petegante la kuracilon tuŝis forte la emocion de la spektantaro, kiu premis la aŭtoritatulojn permesi ĝian vendadon. Politikistoj uzis tiun miraklan substancon kiel propagandon por estonta reelektiĝo. Kaj la landaj sciencaj asocioj vane rekomendis prudenton agi tiele. Inter tiuj menciindas la Brazila Akademio de Scienco, SBPC (Brazila Socio por Progresigo de Scienco), kune kun la landa asocio kiu reguligas medikamentojn (ANVISA). Ĉiuj, kune kun la masa opinio de la internacia scienca komunumo, kiu asertas ke la medikamento, laŭ la nuntempaj studoj, ne kuracas kanceron, atingis la surdajn orelojn de la brazila registaro.

Politikistoj kreis projekton por “laŭleĝigi” la substancon, antaŭ la aklamo de la popolo. Ĉi momente la politika krizo en Brazilo iom helpis tion. Gravaj politikistoj estis denuncitaj pro grandskala korupto, kaj kelkaj estis enprizonigitaj. Malfido kontraŭ senatanoj kaj deputitoj ĝeneraliĝis en la popola opinio. Serĉante apogon, ili ruze uzis la fosfoetalonami-krizon por iel realproksimiĝi al siaj potencialaj elektontoj.

Komisiono de la ministerio pri scienco kaj teknologio debatis la problemon kaj aprobis ĝian vendadon, kontraŭ ĉiu opinio de sciencistoj, medicinaj institutoj kaj la propra ANVISA. La ministro pri scienco kaj teknologio apogis tion. Li simple kredas, ke anstataŭ malpermesi la komercadon de tiu dubinda medikamento, estas multe pli facile germesi ĝian vendadon – ne kiel medikamento, sed kiel nutra suplemento – dum aldonaj pli rigoraj studoj disvolviĝas en la scienca komunumo. La vendado de tiu substanco estas kondiĉa al subskribo de dokumento, kiu asertas ke la aĉetanto uzas ĝin laŭ la propra respondeco.

Evidentiĝis tiam la scienca nealfabeteco de la popolo. Emociaj krioj simple forpelas la fakan sciencan opionion. Tio fakte montras, ke popularig-scienca laboro estas pli grava ol ni antaŭe supozis. Klarigi al la popolo pri scienca metodo kaj ĝia graveco por plibonigi sian vivkvaliton estas prioritato. Male, ni vere riskas enfali en sciencan Mezepokan Eraon.

“Ni vivas en socio ege dependa de scienco kaj teknologio, sed ties homoj scias nenion pri scienco kaj teknologio. Tio estas preskribo por katastrofo.” Carl Sagan

Verkis Wendel T. Pontes (libera traduko)