Alternativaj terapioj altigas la riskon je morto, sciencistoj diras

Teamo da sciencistoj el Usono publikigis la rezultojn de siaj studoj, kiuj konkludas ke uzi alternativajn terapiojn anstataŭ la tradiciajn altigas la riskon je morto de la kuracato.

La studo esploris la datumaron disponeblan ĉe la National Cancer Database en Usono, inter la jaroj de 2004 kaj 2013. La celo estis trovi kio fakte influas la elekton de alternativaj terapioj, surbaze de la karakteroj de la kuracatoj, kaj kompari ĉu la surviveco de tiuj kiuj elektas la tradician signife ŝanĝas kompare kun tiuj kiuj preferas la alternativan.

Dekomence, la sciencistoj distingas kion ili nomas kiel tradicia kaj alternativa terapio: la unua estas kemoterapio, iksradiado, kirurgio kaj uzado de hormonoj. En la alia la difino estas iom pli svaga: “apliko de terapioj fare de ne fakulo pri medicino”, kiuj ankaŭ ne ricevis la tradiciajn procedurojn samtempe. Ili trovis 281 homoj kiuj troviĝis en la kategorio de tiuj kiuj uzis la alternativan terapion.

Post tiu distingo, ili statistike analizis la datumaron kaj serĉis ĉu estas kelkaj karakterizoj kiuj rilatas kun la decidoj elekti specifan terapion kaj la mortebleco. Inter tiuj menciindas sekso, aĝo, geografia loko, raso, kaj socia diverseco, inter aliaj.

Ili malkovris ke la plejmulto el tiuj kiuj elektas la alternativan terapion estas virinoj, junaĝaj, troviĝas en avancinta kancer-fazo kaj ĝenerale havas altan edukitecon. La tipoj de kancero analizitaj estas pulma, mama, prostata kaj rektum-kojla. La ceteraj karakterizoj ne havas signifan rilaton kun la risko je morto.

La portanto de tiuj kanceroj, kiuj elektas la alternativan terapion kaj rifuzas uzi la tradiciajn, havas pli grandan eblecon morti pro la malsano. Escepte pro la rektum-kojla kancero. Ne estas klara distingo je mortebleco kiam oni komparas la du grupojn rilate specife al tiu kancero. La sciencisto hipotezas, ke la malfrueco diagnozi la malsanon povas influi al la netrovo de signifa diferenco inter la uzantoj de ambaŭ terapioj.

La sciencistoj atentigas pri detaloj koncerne siajn proprajn rezultojn. Unue, ke tiuj kiuj elektis la alternativan terapion estas relative maloftaj, se oni komparas la longjaran datumaron disponeblan. Ili ankaŭ reliefigas ke komplementa kaj integra terapio ne estas nomumita de alternativa terapio, laŭ la studo. Tiuj terapioj ofte estas uzataj kune kun la tradicia terapio kaj inkludas diversajn variaĵojn. La alternativaj terapioj estas tiuj kies efikeco ne estas science pruvita kaj ne estas uzebla aldone al la tradicia.

Estas kelkaj limigoj en la studo, kaj la aŭtoroj ne kaŝas tion. La neebleco distingi specifajn alternativajn terapiojn kaj ties efikon altigi la morteblecon estas grava informo kiu ne klaras en la rezultoj. Ankaŭ ne eblas scii la tempodaŭron ekde kiam la individuo uzis la alternativan terapion ĝis kiam oni sukcesis registri lin/ŝin en la datumaro.

Malgraŭ tiuj mankoj povas iel influi la pozitivan rilaton trovitan en la eksperimento, la sciencistoj konkludas ke uzado de alternativaj terapioj anstataŭ la tradiciaj altigas la riskon je morto, kiam la malsano estas kancero.

Fonto:  Skyler B. Johnson, Henry S. Park, Cary P. Gross kaj James B. Yu. 2017. Use of alternative medicine for cancer and its impact on survival. JNCI J Natl Cancer Inst 110(1): djx145

Korvoj scias strategie agadi tiom bone kiom ĉimpanzoj

Vi certe jam spektis filmon de ruzaj birdoj kiuj sukcesas malfermi botelon kaj aliajn malfacilajn aranĝojn por ekhavi al si manĝaĵon. Malgraŭ tiuj videoj estas ofte amuzaj, ĝi kaŝas gravajn sciencajn supozojn pri animala inteligenteco, kaj konsekvence pri la nia.

Inteligenteco estas malfacila por mezuri inter homoj, kaj ne pli facila por agnoski en animaloj. Kelkaj kondutoj povas ŝajnigi sufiĉe inteligentaj kaj eĉ surprizigaj, sed post analiza observado ĝi fariĝas malpli kompleksa ol la supraĵa unua rigardo. Tial, sciencistoj ade provas distingi  veran inteligentecan kapablon de tiuj nur intuiciaj aŭ instinktaj.  Multaj el tiuj eksperimentoj oni faras kun ĉimpanzoj, bonoboj kaj goriloj, kiuj ofte estas konsiderataj la plej similaj al la homa specio. Pro tio, diversaj sciencistoj kredas, ke la inteligenteco simila al tiuj de homoj certe troviĝas nur en tiuj bestoj filogenetike proksimaj, kiel la ceteraj primatoj.

Ŝajne tio ne plu estas tiom evidenta.

Sciencistoj el Svedio montris, per kelkaj eksperimentoj, ke korvoj (Corvus corax) kapablas elmontri kompleksan inteligentecon, nur komparebla al tiuj de ĉimpanzoj kaj aliaj proksimaj primatoj. Ili celis kalkuli, ĉu korvoj elmontras kapablon observi cirkonstancon kun perspektivo de estontaj rezultoj, kaj plani ĝustan agon por atingi tiun celon. La rezulton ili publikigis en la prestiĝa scienca revuo Science.

Dekomence, la sciencistoj montris al korvoj ke, metante specifan objekton interne de skatolo per truo, eblas ekhavi al si bongustan nutraĵon. Iom da tempo post tiu sperto, la sciencistoj oferis al la korvoj pleton kun diversaj objektoj, inter tiuj la specifa por malfermi la skatolon. La plejmulto el ili elektis al si la specifan ilon. En variaĵoj de tiu eksperimento, la sciencistoj oferis pleton kun aliaj objektoj kaj la korvoj elektis iun hazarde. Sed kiam alia pleto estis oferitaj kun aliaj malsimilaj objektoj – inklude la specifa ilo – la korvoj anstataŭis la unuan per la specifa ilo.

En la dua parto de la eksperimento, sciencistoj oferis pleton kun diversaj iloj – inklude la specifan por malfermi la skatolon – kaj nutraĵon, malpli bongustan ol tiu interne de la skatolo. La korvoj elektis la ilon. Tiu rezulto montras, ke korvoj povas ne agi impete rekte al la manĝaĵo, sed fari elekton por ekhavi al si pli bonan nutraĵon en potenciala estonteco.

La sciencistoj miris antaŭ tiu kapablo plani estontecon, en simpla eksperimento kiu estas sufiĉe malfacila por esti ne solvebla de malgrandaj simioj, supozeble pli inteligentaj. Tio montras, ke tiu nivelo de inteligenteco evoluis sendepende de filogenetikaj rilatoj kun homoj, kaj tio certe malfermas gravajn perspektivojn por estontaj esploroj kun aliaj animaloj.

Fonto: Can Kabadayi kaj Mathias Osvath. 2017. Ravens parallel great apes in flexible planning for tool-use and bartering. Science, 357(6347):202-204

SCIENCA NEVERA VERO numero 4 : KIEL ESTAS ETAJ LA ĈELOJ!            

Prenu homon klopodantan vidi kelkajn ĉelojn per mikroskopo: sciante, ke en la plenkreska aĝo lia korpo entenas ĉirkaŭ dek mil miliardojn da ĉeloj kaj ke tiu mikroskopo kapablas pligrandigi ĉirkaŭ 500 fojojn, li deduktus ke unu ĉelo estas vere malgranda. Sed ekzistas almenaŭ unu ĉelo, preskaŭ sfera, kiu pro siaj dimensioj estas rekte videbla al ĉiuj: la ovoflavo.

Prenu strutan ovon, ĝi estas pli spektinda. Kun siaj du kilogramoj (ĉirkaŭ), kalkulu 40 minutojn por ĝin kuiri à la cocque: nur la ovoflavo havas diametron de sep centometrojn, pli malpli same kiel tiu de tenisopilko. Ĉi tiu ega reprodukta ĉelo, plenplena je nutraj substancoj, formiĝas en la birda ovario dank’ al la helpo de la hepato. Fakte, la ovoflavo estas kapabla interkapti la nutraĵojn produkitajn de la hepato kaj transportatajn de la sango. Jen la sekreto de preskaŭ mirakla kresko, kio permesos al ĉi tiu ĉelo vere unika naski etan struton pere de multoblaj disdividiĝoj kaj sen eksteraj helpoj.

Certe, iu povos diri, ke la ovoflavo estas tre stranga ĉelo, sed simpla escepto. La juna birdo, kiu el ĝi naskiĝos (kiel ankaŭ la plimulto de la bestoj) entenas aliajn ĉelojn specialajn pro ilia longeco: la neŭronoj.

Neŭronoj estas la ĉeloj, kiuj ebligas la disvastigon de la informon ene de la nerva sistemo kaj ilia kutima aspekto estas tiu de stelformaj ĉeloj dotitaj de diversaj plilongaĵojn, unu el kiuj nomiĝas “aksono”.

Iam eble okazis al vi esti kuŝanta sur plaĝo kaj movi viajn piedfingrojn por forigi la sablerojn de ili: tiukaze vi povus tuj rimarki la egan longecon de kelkaj aksonoj. Fakte, tiu gesto movigas la piedajn musklojn pere de la aksonoj, kies origino estas en la mjelo en la vertebraro. Do, tiuj neŭronoj funkciantaj estas ĉeloj kies longo atingas unu metron…, kaj oni konas eĉ pli longaj en la balenoj!

La aksonoj ĝis nun menciitaj certe havas impresan longon, sed estas ankaŭ tre tre subtilaj; ilia diametro estas en la grandordo de milionono de la longo kaj estas nevideblaj nudokule.

Parolante pri vegetaloj, kaze de gigantaj ĉeloj ili ne havas ion enviendan al la animaloj. La algo Caulerpa estas fakte la plej granda unuĉela organismo en la tuta mondo: la Caulerpa prolifera aspektas kiel stipo havanta foliojn kaj radikojn longa kelkajn metrojn, sed estas simple ega ĉelo plifortikigita de speco de tuboforma interna ostostrukturo.

Sed eke de ĉirkaŭ tridek jaroj estas ĝia parenco Caulerpa taxifolia kiu iĝis pli fama: ĝi eskapis de akvario de la Oceanografia Muzeo de Monako por poste konkeri grandan parton de la mediteraneaj marfundoj.

Dume, en la Filipinoj, Caulerpa estas kultivata en grandaj ujoj de mara akvo por esti vendata kiel salato. Salato de ĉeloj, ĉu ne?

(Tradukis Francesco Fagnani)

El la originala artikolo de Jean-François Bouvet, en la libro “Gli spinaci sono ricchi di ferro – I luoghi comuni della scienza” de la sama aŭtoro.

Homaro ŝanĝas ankaŭ la rotacion de sia planedo…etskale!

rotaciotero

La Tero rotacias en iomete malpli ol 24 horoj. Ĉiuj tion scias. Tamen, mito sugestas ke homo kapablus modifii tiun valoron, agante sur la rapideco de la planeda rotacio. Vera aŭ malvera? 23 horojn kaj 56 minutojn bezonas nia planedo por realigi plenan rotacion. Laŭ fakulo, ĝia rotacia rapideco estas je 465 metroj sekunde aŭ 1670 kilometroj hore ĉe ekvatoro.

Tiu rapideco estas influiita de multaj faktoroj sed ĉu homo estas unu el ili? Mito asertas ke l’homo kapablas modifii la rapidecon de la tera rotacio. Vere! Oni jam tion faris! Dank’al konstruaĵo startigita en 2000: La baraĵo de la tri Foldoj sur Yangzi Jiang, la pli granda riverego el Azio.

Konstuita en la provinco de Hubei en ĉinio, la baraĵo de la tri Foldoj estas la plej granda baraĵo akvroelektrika el mondo

Startigita en 2009 kaj finita en 2012, ĝi havas potencon je 22500 megavatoj kaj jaran produkton je 98.8 miliardoj da kilovathoroj. Por tion fari, ĝi estu giganta. 1.335 metroj longa la baraĵo detenas akvostokon je 154500 hektaroj. Tial, ĝi detenas 45.3 miliardojn da metroj kubaj da akvo ĉu 42 miliardojn da tunoj lokigita je 175 pli alta ol la marnivelo. Tiu akvokvanto modifiis la inician momanton de nia planedo rotaciante.

Alidirite, la homo modifiis la dispartigon de la tera maso ĉirkaŭ ĝia rotacia akso. tio kauzas malrapidigon de ĝia rotacio!

Glitanto faras pirueton multe pli rapide se li metas siajn brakojn laukorpe ol se li metas ilin horizontale. Por la tero, la fenomeno samas. Pli la maso estas granda kaj fora el ĝia rotacia akso (do pli proksima de la ekvatoro ol polusoj) pli ĝi malrapidegos la rotacion de la Tero. Sed, ne paniku pro tio! la rotacio de la tero ne haltos pro la ĉina baraĵo! Fake, eĉ se la akvomaso ŝajnas al ni giganta, ĝi havas tre malfortan efikon. Laŭ NASA, ĝia ĉeesto plilongdaurigas la rotacion de la Tero je 0.06 mikrosekundo kaj farigi la Teron iomete pli rondan ĉirkau ĝia ekvatoro kaj iomete pli platan ĉirkaŭ polusoj. Konsiderante la rotacian akson, la akvomaso de la baraĵo ĉina translokas la polusojn je 2 centimetroj.

Aliaj fenomenoj modifiis la rotacion de la Teron. Ekzemple, la seismo ekiĝinte en 2004 en Sumatra plilongaurigis la Terorotacion je 2.68 mikrosekundoj.

http://www.maxisciences.com/terre/l-039-homme-peut-il-modifier-la-vitesse-de-rotation-de-la-terre_art38805.html

Copyright © Gentside Découverte

La aparato por malkuiri ovojn kuiritajn finfine trovis utilecon!

oeuf souriant
La lastan septembron, liaj laboroj gajnigis al li la Ig-nobelpremion pri kemio, kiu premias strangegajn inventojn. Hodiaŭ, Colin Raston kaj lia teamo el la universitato Flinders, en Aŭstralio, faris sian venĝon. Dank’ al ilia lerto por malkuiri kuiritajn ovojn, ili sukcesis precizege tranĉi nanotubojn karbonajn. Bona aŭguro por rapidegi disvastigon en diversaj uzoj.

Ĉiujare, en septembro, la Ig-nobelpremio premias la studojn sciencajn juĝitajn la plej strangegajn kaj senutilajn de la momento. En 2015, la Ig-nobelpremio pri kemio estis atribuita al Colin Raston, profesoro el Flinders-universitato, en Aŭstralio, pro lia aparato por malkuiri kuiritajn ovojn, pli serioze nomita Vortex Fluidic Device (VFD – Vortica Fluidigilo). La teamo de profesoro Raston, ĉiam asertis ke tiuj rezultoj kaŝas gravan sciencan eltrovon. Hodiaŭ, la pruvo! ĉar la VFD estis uzata por altranĉi karbonajn nanotubojn en tre precize difinitajn longojn.

Memoru ke la nanotuboj karbonaj estis malkovritaj antaŭ pli ol 60 jaroj. Tamen, estis nur en la 90-aj jaroj ke scienculoj vere ekinteresiĝis pri tiuj mirindaj strukturoj. La nanotuboj karbonaj estas ĉirkaŭ 200-foje pli rezistaj ol ŝtalo kaj ili konduktas elektron kvinfoje pli bone ol kupro, kaj estas pli maldensa ol aluminio. La malfacilaĵo estas ke ili ne estas tiel simple manipuleblaj. “Ili estas kvazaŭ spagetoj ke oni kuiru ‘al dente’. Se oni ne zorgas, la nanotuboj gluiĝas unu al aliaj kaj al ĉiuj ĉirkuaĵoj. Ili iĝas tiam tre konfuzitaj” rakontas Colin Raston humure.

Por prepari kaj tranĉi siajn nanotubojn, la scienculoj ĝis nun uzas metodojn sufiĉe malsimplajn, multekostajn kaj kiuj necesigas kemiaĵojn danĝerajn. Plie, ili ankoraŭ ne kapablas regi la longon de la tranĉaĵoj. Helpe de VFD, iomete da akvo, solvilo kaj lasera fasko, la Raston-teamo sukcesis, en nur kelkaj minutoj, tranĉi pecojn da nanotuboj karbonaj kies longo estis ĉirkaŭ 170 nanometroj.

La nanotuboj karbonaj de la medicino ĝis la renovigeblaj energioj.

La vera avantaĝo de nia teknologio estas ke ĝi permesas unuigi la tranĉojn. Se ni sukcese tranĉas nanotubojn karbonajn je 100 nanometroj de longo , estus perfekte por medicinaj uzoj” asertas Colin Raston. Fakte, tiu estas la ideala longo por eniri tumorojn kaj celi la tumorajn ĉelojn.
Tamen, la medicino tute ne estas la sola uzkampo pripensita de la teamo de la Flinders-universitato. Tia precizeco sur la kampo de tranĉado de nanotuboj karbonaj povus ankaŭ profitigi, ekzemple, al industrio pri sunenergio. La nanotuboj karbonaj estas malpezaj, flekseblaj kaj pli malmultekostaj ol kutimaj materialoj uzataj por sunĉeloj. “Se ni povas aldoni nanotubojn karbonajn precize tranĉitajn al proceso de sunĉelfarado, la efikeco pliboniĝos” asertas Kasturi Vimalanathan laboranto en la teamo. Donante al elektronoj plej mallongan transportovojon, la scienculo esperas ke la nanotuboj karbonaj plibonigos la fotonelektran konvertiĝon de la ĉeloj.

Decidoj de ISAE dum UK 2015 en Lillo

Situacio

La tendenco al malfermaj enhavoj

La koncepto de disponebligo de scienca kaj kultura enhavo kontraŭmembrokotiza pago ne plu kongruos kun la estonta tempo. La tutmonda tendenco iras al konceptoj kiel Open Access, do malferma aliro. Tial ankaŭ ISAE devas pripensi kiel sinposicii en tia socio. La disponebligo papera daŭre gravas kaj daŭre gravos, ĉar la prezento surpapera bontipografia ankaŭ estontece estos kvalitindika. Samtempe nura disponebligo pagenda perdas la akcepton, speciale ĉe junaj agademaj homoj, kiuj deziras, ke iliaj kontribuoj estus utilaj por la tuta homaro kaj ne nur por la pagantaj membroj de asocio.

La trookupiĝo de la aktivuloj

Alia ŝanĝo, kiun eblas observi en la monda socio estas la multobligo de aktivebloj. Estas multe pli facile ekaktiviĝi pri interesaj aferoj. Tial aktivemaj homoj ofte ne aktivas nur por unu projekto aŭ asocio, sed por pluraj projektoj, kiuj por ili estas same aŭ simile gravaj. Eblas kritiki la malemon koncentriĝi pri unu specifa afero, sed aliflanke la diverseco de – speciale la Esperanta – kulturo gajnas, ju pli da aktivaĵoj ekkreskas, ju pli da novaj aferoj estas elprovataj.

En tiaj kondiĉoj certe suferas tradiciaj projektoj kiel Scienca Revuo. Do jen plia defio, kiun ISAE devas alfronti.

Solvoj

Membrokotizoj

La estraro de ISAE dum UK 2015 en Lillo decidis disponebligi ĉiujn enhavojn de Scienca Revuo senpage laŭ krea komunaĵo (CC-BY-ND) tuj post la ties apero. Tiam ni perdas la kialon postuli membrokotizojn, do la enspezoj de ISAE povas veni nur per donacoj kaj per vendo de la jara papera libro. Espereble estontece eblas malaltigi la pagojn al UEA kiuj necesas por havi la eblon publike kunsidi dum UK.

Do ekde la jaro 2016 la membrokotizoj por ISAE estos nulaj. Ni tamen bonvenigas donacojn kaj ĝojas pri bona vendado de la jara libro.

Faciligo de kunlaborado

La defio de trookupiĝo de la aktivuloj sugestas el sia kialo jam eblan solvon. La fenomeno venas de la faciliĝo por aktivemaj homoj ekaktiviĝi por io. Do ISAE devas el tiu potencialo ĉerpi. ISAE devas faciligi la kunlaboradon por eblaj aktivuloj. Tio estas multe pli granda defio ol la financa. Ni devas doni al aktivemuloj la jenajn impresojn:

  • ISAE estas vigla organizo, kiu regule faras ion interesan kaj valoran.

  • Estas facile kaj inde kontribui al la agado de ISAE.

Ambaŭ estas defiaj. La unua estas defia, ĉar kutime daŭras tro longe ĝis nova eldono aperas. Tio bremsas la emon kontribui artikolojn. Dum UK en Lillo laĉiĝis la nova subretejo http://aktuale.scienca-revuo.info. En ĝi ofte aperu novaj artikoloj individuaj, kiuj poste estu kompilataj el reta numero kaj pli poste al jara libro. La novaperintaj artikoloj povas esti komentataj per ĉiu, ĉu pri lingvaj, ĉu pli fakaj aferoj. Ankaŭ la dua punkto estas defia, pri tio sube.

Venontaj paŝoj

Aktuala kaj nova numeroj

Kvankam novaj ideoj eble estas eŭforiigaj, restas multe da pli rutina laboro por fari. Fakte la lasta numero de 2014 ankoraŭ atendas sian publikigon. Artikoloj por almenaŭ unu plia eldono atendas sian prilaboradon. Ankoraŭ mankas la decido ĉu tiuj novaj artikoloj jam aperu en http://aktuale.scienca-revuo.info aŭ nur aperu en la tradicia vojo.

Disvastigo de la novaĵoj pri ISAE

La klopodoj de ISAE renovigi sin, devas rapidi esti disvastigata. Speciale al organizoj kiel la komisiono pri scienca kaj faka agado de TEJO ni devas prezenti nian novan agadformon, eble en la formo de tiu ĉi dokumento. En tiaj organizoj estas la homoj kapablaj kaj fake kaj teknike kontribui al la scienca agado de la Esperanto movado.

Pliefikigo de la tekikaj metodoj

Kvankam la elektronikaj metodoj jam faciligis publikigi tipografie altkvalitajn sciencajn artikolojn al tutmonda publiko, tia publikigo restas teknike postula procezo. Tial ISAE devas trovi kaj dokumenti laŭeble plej facilajn rimedojn. Por tio ĝis nun ekzistas nur lozaj ideoj. Do ĉi tie nur kelkaj frapvortoj.

  • Ni volas eldoni niajn artikolojn kaj en tipografie altkvalitaj presebla formo, kaj en formo legeblaj en retaparatoj ĉu telefonoj, tabuloj, grandaj ekranoj, aŭ eĉ voĉlegiloj por blinduloj. Dezirindas havi aŭtomatan meĥanismon, kiu kreas el unu artikola fonta dosiero plurajn formatojn, kaj PDF kaj HTML kaj EPUB.

  • Bona bazo por krei plurajn legformatojn el unu fontdosiero estas Markdown. Ĝi difinas elementojn por strukturigi tekston. Bona realigo de la Markdown-sintakso estas Pandoc.

  • La aŭtoroj laŭeble malpli ĝeniĝu per tiaj teknikaj demandoj, tial ni akceptu laŭeble plej multe da formatoj. Ankaŭ en tiu rilato Pandoc estas tre helpa, ĉar ĝi kapablas legi multajn diversajn formatojn.

  • Por plifaciligi la redaktan laboron la aŭtoroj uzu laŭeble plej malmulte da formatindikoj. Ni publikigos artikolojn kun klarigoj, kiuj formatindikoj taŭgas.

  • Ni bezonas trovi taŭgan formaton por bibliografio. Ankaŭ tion ni devas trakti en ekzempla artikolo.

  • Bona, sed iomete malfacila maniero kune evoluigi ciferecan enhavon estas git. Tion povas uzi la teamo, kiu redaktas kaj provlegas.

  • Ni verŝajne bezonos bonan retejan forumon por interŝanĝi spertojn. Kutimaj dissendolistoj estas tro malfacile traserĉeblaj. Sistemoj kiel Discourse draste plibonigas tion. Ili povas eĉ dum oni skribas demandon trovi malnovajn diskutojn pritemajn.

  • La tipografie plej bona sistemo por sciencaj enhavoj estas LaTeX. Ĝi jam estas uzata de Scienca Revuo ekde 2012. Pandoc povas krei LaTeX-kodon.

Ĉiuj tiuj teknikaj rimedoj bezonas trejnadon kaj homojn scivolemajn. La jaro 2016 estos defia por ISAE kun la celo efektivigi la transiron al moderna malferma kunlaborinstiga organizo.