Kiel verki artikolon por Scienca Revuo
Kiel plifaciligi la laboron por plej efika publikigo
Johannes Mueller
Enkonduko
En la nuna tempo, tekstoj estas legataj en multaj malsamaj manieroj. Kelkaj preferas legi paperan gazeton aŭ libron. Kelkaj legas nur en la interreto. El tiuj kelkaj uzas tabulkomputilojn, kelkaj uzas pli malgrandajn aparatojn. Homoj kun vidhandikapo uzas aperatojn, kiuj aŭtomate voĉlegas tekston.
Tiuj multaj manieroj legi tekstojn havas grandajn implicojn al la verkantoj. Verkantoj ne rajtas verki kun specifa publikiga maniero en la kapo. Oni ne havu paĝon en la imago, eĉ ne konceptojn kiel kursiva skribaĵo. Oni priskribu sian tekston per enhavaj strukturoj, ne per aspektaj.
Enhava markado de tekston
Por plej facila prilaboro gravas simplaj elementoj de tekstoj. En tiu ĉi sekcio ni ekkonus la bazajn tiajn elementojn, kiujn ni jam ofte pasive perceptis.
Kaplinioj
La plej okulfrapaj estas la kaplinioj. Ili enkondukas novan ĉapitron, sekcion aŭ subsekcion de la teksto. Kutime oni por ili uzas pli grandan tiparon, por ke la laganto facile trovu ilin en la teksto. Foje kaplinioj estas numerigitaj, foje ne. Estas pluraj niveloj de kaplinioj. En numerigitaj kaplinioj oni reprezentas la nivelojn en la numerigado, ekzemple “1.3.6” signifas unua ĉapitro, tria sekcio, sesa subsekcio. Eĉ en longaj tekstoj oni ne uzu pli ol tri niveloj de kaplinioj. En artikolo por Scienca Revuo kutime sufiĉas du.
Emfazoj
Emfazoj estas iomete tikla temo, ĉar la komencanto ofte emas tro uzi ilin. Principe oni povas distingi inter du tipoj de emfazoj, la aktiva emphazo kaj la pasiva emfazo. La diferenco estas, ke la pasiva emfazo ne ŝanĝas la “grizecon” de la teksto, kontraste al la aktiva. Tio signifas, ero aktive emfazita, facile troveblas en la teksto. Pasive emphazitan teksteron oni nur trovas, kiam oni fakte venas al ĝi legante la tekston. Pasiva emfazo kutime estas farita per kursiva teksto, aktiva per diklitera teksto.
Listoj
Plia grava tipografia elemento estas la listoj. Ili ekzistas en numerigita formo kaj en nenumerigita.
Bildoj
En sciencaj artikoloj ofte aperas bildoj, kiuj komprenige klarigas kompleksajn aferojn. La verkanto ne klopodu agordi la bildojn en la teksto, ĉar dum la verkado oni ne scias, kiel la leganto legas la tekston. Plej bone oni liveru al la redaktisto bilddosieron kaj klarigantan linion. La redaktisto agordas la bildon enpaĝigante aŭ enretigante la tekston.
Tabeloj
Tabeloj estas tre tre tikla temo. Ili prezentas informojn en tre koncentrita formo. Bona dizajno de kompreneblaj tabeloj estas alta arto.
Bibliografiaj referencoj
Bibliografiaj referencoj gravas en sciencaj artikoloj. Same kiel bildoj, la verkanto ne provu agordi la bibliografian liston, sed liveru al la redaktisto bibliografian datumbazon kaj referencu la erojn en la teksto.
Specialaĵo de Scienca Revuo: alilingva citaĵo
En Scienca Revuo oni foje citas aliligvaĵon aŭ uzas esprimon de alia lingvo kiam oni enkondukas novan fakteminon. Por tio Scienca Revuo havas sian propran tipografian elementon: lorem ipsum.
Matematikaj aŭ kemiaj formuloj
Matematikaj aŭ kemiaj formuloj plej avantaĝe estas farita en la LaTeX-formato. Ili povas esti en la teksto kiel \((a+b)^2 = a^2+2ab+b^2\) aŭ kiel numerigita ekvacio:
\[\int_a^b f(x) dx = F(b) – F(a)\]
Taŭgaj formatoj
Kiel menciite en la enkonduko, oni ne verku artikolon kun aspekta imago de ties apero. Krome tre helpas simpla fromato. Bedaŭrinde programoj kiel MS Word kaj LibreOffice havas ege kompleksan formaton kaj eĉ instigas la verkanton eluzi la kompleksaĵojn. Tio fine malfaciligas la publikigan laboron. La klasika formato por publikigi sciencajn tekstojn estas LaTeX. Ĝi estas bona en la senco, ke ĝi vaste permesas uzi enhavas markadon. Tamen ĝi tro fokusiĝas al papera aŭ paĝa eldono de la tekstoj.
Markdown: simpla, potenca formato por kompleksaj tekstoj
Tre simpla kaj fleksebla formato aperinta antaŭ kelkaj jaroj estas Markdown (Gruber).
Gruber, J. “Daring Fireball: Markdown.” https://daringfireball.net/projects/markdown/.