la homaro modifias la rotacion de la Tero!

rotacioteroLa Tero rotacias en iomete malpli ol 24 horoj. Ĉiuj tion scias. Tamen, mito sugestas ke homo kapablus modifii tiun valoron, agante sur la rapideco de la planeda rotacio. Vera au malvera? 23 horojn kaj 56 minutojn bezonas nia planedo por realigi plenan rotacion. Laŭ fakulo, ĝia rotacia rapideco estas je 465 metroj sekunde aŭ 1670 kilometroj hore ĉe ekvatoro.

Tiu rapideco estas influiita de multaj faktoroj sed ĉu homo estas unu el ili? Mito asertas ke l’homo kapablas modifii la rapidecon de la tera rotacio. Vere! Oni jam tion faris!. Dank’al konstruaĵo startigita en 2000: La baraĵo de la tri Foldoj sur Yangzi Jiang, la pli granda riverego el Azio.

Konstuita en la provinco de Hubei ne ĉinio, la baraĵo de la tri Foldoj estas la plej granda baraĵo akvroelektrika el mondo

Startigita en 2009 kaj finita en 2012, ĝi havas potencon je 22500 megavatoj kaj jaran produkton je 98.8 miliardoj da kilovathoroj. Por tion fari, ĝi estu giganta. 1.335 metroj longa la baraĵo detenas akvostokon je 154500 hektaroj. Tial, ĝi detenas 45.3 miliardojn da metroj kubaj da akvo ĉu 42 miliardojn da tunoj lokigita je 175 pli alta ol la marnivelo. Tiu akvokvanto modifis la inicia momanto de nia planedo rotaciante.

Alidirite, la homo modifiis la dispartigon de la tera maso ĉirkaŭ gixa rotacia akso. tio kauzas malrapidigon de ĝia rotacio!

Glitanto faras pirueton multe pli rapide se li metas siajn brakojn laukorpe ol se li metas ilin horizontale. Por la tero, la fenomeno samas. Pli la maso estas granda kaj fora el ĝia rotacia akso (do pli proksima de la ekvatoro ol polusoj) pli ĝi malrapidegos la rotacion de la Tero. Sed, ne paniku pro tio! la rotacio de la tero ne haltos pro la ĉina baraĵo! Fake, eĉ se la akvomaso ŝajnas al ni giganta, ĝi havas tre malfortan efikon. Lau NASA, ĝia ĉeesto plilongdaurigas la rotacion de la Tero je 0.06 mikrosekundo kaj farigi la Teron iomete pli rondan ĉirkau ĝia ekvatoro kaj iomete pli plata ĉirkaŭ polusoj. Konsiderante la rotacian akson, la akvomaso de la baraĵo ĉina translokas la polusojn je 2 centimetroj.

Aliaj fenomenoj modifiis la rotacion de la Teron. Ekzemple, la seismo ekiĝinte ne 2004 en Sumatra plilongaurigis la Terorotacion je 2.68 mikrosekundoj.

http://www.maxisciences.com/terre/l-039-homme-peut-il-modifier-la-vitesse-de-rotation-de-la-terre_art38805.html

Copyright © Gentside Découverte

Brituje, Ankoraŭ ĉeestas Lepro…en rufaj sciuroj!

sciuro

Sciuroj vivantaj en Britujo portas la bakterion Mycobacterium leprae, tre similan al tiu kauzinta lepran epidemion en Eŭropo dum mezepoko. La besto povus do esti stoko por tiu malsano.

Pli kaj pli da sciuroj montras histajn vundaĵojn en la vizaĝon kaj la membrojn, tre similajn al tiuj de lepro: ŝvelaĵo de muzelo, de oreloj, lipoj, palpebroj kaj finaĵoj. Tial  sciencistoj mastrumis genetikan studon kun sangajn analizojn de pli ol 100 kadavroj da rufaj sciuroj (Sciurus vulgaris) el Anglujo, Irlando kaj Skotlando.

Laŭ la rezultoj publikigitaj en Science, 25 sciuroj el Islando de Brownsea estis infektitaj de la bakterio Mycobacterium lepae kiu estas tre simila al la bakterio cirkulanta dum Mezepoko. Neniu alia sciuro portis tiun bakterion sed kelkaj estis pozitivaj por alia simila bakterio, Mycobacterium lepromatosis, kaŭzanta ankaŭ lepron. Tiuj rezultoj sugestas ke patogeniaj bakterioj povas persisti en la medio longtempe post ĝia malapero el homa stoko.

Tiu rezulto mirindas, ĉar neniu homo malsanas pro lepro en Britujo antaŭ jarcentoj. La stokaj bestoj de lepro povus esti multe pli abundaj ol oni antaŭe opiniis. La konsekvencoj de tiuj rezultoj gravas por la mondregionoj kie lepro ankoraŭ endemias. Eblas ke parto de la novaj kazoj devenas el tiuj stokaj bestoj.

Laŭ la sciencistoj, la risko por malsaniĝo kaze de lepro pro sciuroj estas malalta.

Fonto :

Red squirrels in the British Isles are infected with leprosy bacilli.Charlotte Avanzi,Jorge del-Pozo,Andrej Benjak,Karen Stevenson,Victor R. Simpson,Philippe Busso,Joyce McLuckie,Chloé Loiseau,Colin Lawton,Janne Schoening,Darren J. Shaw,Jérémie Piton,Lucio Vera-Cabrera,Jesùs S. Velarde-Felix,Fergal McDermott,Stephen V. Gordon,Stewart T. Cole,Anna L. Meredith. Science  11 Nov 2016:Vol. 354, Issue 6313, pp. 744-747.DOI: 10.1126/science.aah3783

Regularo de la Baloto por elekto de la estraro de ISAE kaj de ĝia prezidanto por la jaroj 2017-2019

Statuto : paragrafo 5.3 : “Ĝenerala voĉdono esta la plej supera decida organo; ĝi okazas en formo decidita de la estraro por favori plej multe da partoprenanto, kaj ĝi decidas per simpla plimulto de la alvenintaj voĉoj.”

Paragrafo 4 :     4.1-la estraro konsistas el minimume du homoj kaj el maksimume 7 homoj. Nepraj postenoj estas prezidanto kaj ĝenerala sekretario.

        4.2-Elekto. La estraro estas elektata de la membraro per voĉdono ĉiun trian jaron. La prezidanto estas laŭ sama procedo aparte elektata.

Regulo 1 : Kandidatiĝo kaj Baloto okazas per interreto.

Regulo 2 : La kandidatoj nepre estas membroj de la asocio.

Membro estas persono kiu aliĝis al ISAE per la reta formularo kaj kies retadreso validas. https://www.inscription-facile.com/form/kKOdGJ8vsqSVW4JTP6rp

Regulo 3 : La kandidatoj kandidatiĝas por estraraneco sed tuj anoncas unuope sian eventualan intencon kandidatiĝi por prezidanteco.

Regulo 4 : La baloto okazas per interreto.

Regulo 5 : Nur la membroj de la asocio partoprenas la baloton.

Regulo 6 :     Baloto :     La membroj ricevas formularon por baloto per siaj respektivaj retadresoj.

Ĝi enhavas  la liston de kandidatoj.

Ĉiu unuopa membro povas voĉdoni favore al 0 ĝis 7 el la proponitaj kandidatoj.

Estas nulaj, la balotiloj kies rubrikoj ne estas plenumitaj

Estas nulaj, la balotiloj kiuj enhavas pli ol 7 nomojn

Regulo 7 : Resultoj : La rezultoj validas nur se pli ol 30% de la membroj partoprenis la voĉdonon. La nulajn balotilojn oni ne kalkulas.

La kandidatoj estos elektitaj se ili ricevas pli ol 50% de la voĉoj de la partoprenantoj.

Se pli ol 50% de la partoprenintoj elektus voĉdoni por neniu, tiam la baloto estus nula.

Se nur malpli ol 2 kandidatoj ricevus pli ol 50% de la voĉoj, tiam la baloto estus nula.

La estaro estas elektita nur se estas inter 2 kaj 7 elektitoj.

Regulo 8 : Se neniu el la kandidatoj kiuj anoncis sin por la prezidanteco estas elektita, tiam oni organizas en la estraro, duan kampajnon por kandidatiĝi al prezidanteco. Se la estraro ne enhavas 7 estraranojn, tiam la prezidanteco estas malferma al la membroj. Alikaze, la prezidanteco estas malferma nur al estraranoj.

Regulo 9 : Tuj post la elekto de la estraro, baloto por prezidanteco estas organizata se estas almenaŭ unu kandidato en la estraro. Alikaze oni aplikas la Regulo 8.

Regulo 10 : Baloto por prezidanteco : la prezidanto estas elektata laŭ relativa plejmulteco.  La kandidato kiu gajnas la plejmulton da voĉoj estas prezidanto. Kaze de egaleco inter pluraj kandidatoj, la valoro de  balotilo de la nuna prezidanto duoblas. Se la prezidanto ne voĉdonis, oni duobligas la valoron de la balotilo de la plej maljuna nuna estrarano.

La estraro

La stranga bizono de Higgs

bison-1171794_960_720

La paleogenetikistoj supozis la ekziston de estingita ne konata specio da bizono. Ili nomis ĝin Bizono de Higgs. Komplementa studo pruvis ke ĝi vere ekzistis kaj ke la prahomoj desegnis ĝin en diversaj grotoj.

Serĉante pli bone kompreni la rolon de la klimatoŝanĝo sur la ekosistemoj, la sciencistoj ekobservadis kaj studadis la restaĵojn de Bizonoj vivintaj dum la pleistoceno kaj holoceno. Dum pleistoceno supera,( inter 126000 kaj -11700 jaroj), la fosilioj de bizonoj trovitaj en Europo ŝajne atestis le ĉeeston de nur unu specio da bizono, nomita bizono de la stepoj (Bison priscus) kiu vivis kun la praŭloj de niaj bovoj, l’uroj.

La aliro de Pleistoceno al Holoceno koincidis kun la malapero de la mamula megafaŭno kaj samtempe aperis nova specio da bizono, la praŭlo de la eŭropa bizono dum la bizono de la stepoj estis malaperanta, krom en Nordameriko, kie ĝi evoluis al amerika bizono.

Tamen, la analizo de la mitokondria DNA trovita en la ostoj kaj la dentoj de la bizonofosilioj montris ke certaj fosilioj ŝajnas aparteni al nekonata hibrida specio, miksaĵo inter uro kaj bizono de la stepo. Estas ja mirinda malkovro, ĉar raras ke specio aperas longdaŭre per hibridado. La sciencistoj, antaŭ tiuj studoj pri tiu neantaŭvidebla specio kaj preskaŭ teoria –  decidis humure nomi ĝin bizono de Higgs.

Por fortigi tiun malkovron, la sciencistoj el La Centre for Ancien DNA (Aŭstralio) finfine analizis DNA sekvencojn el 64 fosilioj (ostoj kaj dentoj fosiligitaj kaj malkovritaj en la montaro Uralo)

Plie, ili kunlaboris kun scientistoj kies fako estas prahistorio kaj kiuj ĝis nun pensis ke la diversaj grotaj pentraĵoj de bizonoj (Grotoj de Lascaux, Chauvet-pont D’arcou de Pergouset) estas artaj variadoj, kiu dependis de loka prahoma kulturo. Sed, se oni konsiderus ke tiuj desegnoj estas la bizono de stepoj kaj la bizono de Higgs, tiam tiu klarigus multajn aferojn.

Fakte, la unua havis longajn kornojn kaj dika ĝibo dum la dua havis pli mallongajn kornojn kaj malpli dika ĝibo. Tiam Oni konstatas ke laŭ la periodoj kaj la klimatoj, unu el la specioj superregas kaj ke ĝi kongruas kun la desegnoj trovitaj en la grotoj.

Ŝajnas ke la du specioj ne kunvivis, eĉ se ili vivis dum la sama periodo (supra pleistoceno) en Eŭropo. La Bizono de Higgs preferis klimaton tipikan el la glacia periodo dum bizono de stepoj preferis interglacian klimaton.

Bizono de Higgs, samkiel la bizono de la stepoj, evoluadis por estiĝi bizono eŭropa dum la uro malaperis en la XVII jarcento.

 

http://www.futura-sciences.com/sciences/actualites/prehistoire-etrange-bison-higgs-enfin-retrouve-64858/

formularo por kandidatiĝo al estraro de ISAE

Karaj

Ĉi tie, la ligilo al formularo por kandidatiĝo al estraro de ISAE. Nur la membroj povas kandidatiĝi. La formularo estas malferma inter la unua de novembro kaj la 15a de la monato.

https://www.inscription-facile.com/form/FqioMxFOW1NF4B17pJfi

La baloto okazos okazos poste.

La estraro

 

 

 

Abeloj kapablas solvi problemojn, lerni rigardante la solvon kaj instrui aliajn pri ĝi

abeloj-transdonas-informojn-kulture

Delonge oni scias, ke homoj ne estas la nursolaj animaloj kiu lernas kaj instruas kulturon, per sociaj interagoj. Orkoj pli efike lernas ĉasi post observi la konduton de spertaj individuoj. Primatoj ankaŭ ekregas la arton fiŝkapti per observado kaj longdaŭraj provoj, kaj kelkaj birdoj bone ripetas la metodon malfermi botelojn, kiam ili troviĝas apud plej malnovaj kaj malfermemaj samspeciuloj. Ĉi tiuj ekzemploj ilustras kiom ampleksa estas la transdonado de informoj per kulturo – se ni konsideras ke kulturo okazas kiam individuo “startas” novan konduton, kiu ĝeneraliĝas en la populacio simple per observado kaj ripetado fare de aliuloj. La ĝenerala scienca scio pri tio konsideras ke tiu transdonado de informoj okazas per kompleksaj lernmekanismoj, kiu evidente troviĝas en vertebruloj. Tamen, kelkaj sociaj insektoj montras iom da socia inform-akirado, kiel ekzemple la abeloj, kiu sukcese instruas aliajn individuojn pri kie ili devas serĉi nutrigan manĝofonton.

Surbaze de tiuj konsideroj, teamo da sciencistoj el Norvegio, Britio kaj Usono decidis pruvi kiom rafinitaj estas la abeloj kaj ties kapablo solvi malgrandan problemon, lerni per simpla observado de spertaj individuoj, kaj kiel tiu nova kono diskoniĝas en la abelaro.

Unue ili volis scii, ĉu eblas “trejni” abelojn pri nova sperto (Fig. 1). Oni oferis sukrozon en malgranda ronda plastikaĵo (kiu simulis floron) al abeloj, kiu simple englutis ĝian enhavon. Post ili aldonis malgrandan “tablon” kiu kovris la duonon de la disko. Ĉar la sukrozo troviĝis en la mezo, la abeloj trovis neniun problemon engluti ĝin. Kiam oni oferis denove la sukrozon, sed puŝis la diskon iom pli sub la tablo, je la maniero ke la abelo ne sukcesas simple trinki ĝin, la afero fariĝis pli malfacila. Tamen, la disko estis ligita al malgranda ŝnuro. Se la abelo tiras al si la ŝnuron, la disko alvenas el sub la tablo, kaj sukrozo troviĝas denove disponebla.

abeloj-transdonas-informojn-kulture-artikolo-jpg

Figuro 1. La skemo de la trejnado (fonto: el la scienca artikolo)

La sciencistoj observis, ke nur malgranda kvanto da abeloj lernis la taskon kontentige. Alia demando estas, se la abeloj instinkte sukcesus tiri la ŝnuron por ekhavi al si sukrozon, sen ajna trejnado. El diversaj pruvoj dum multe da tagoj observinte centojn da abeloj, nur kelkaj tre raraj kaj “esploremaj” individuoj sukcesis plenumi la taskon.

Tiam la sciencistoj provis respondi alian demandon: ĉu naivaj abeloj sukcesas lerni tiri al si la ŝnuron nur observante la agon de spertaj individuoj, kiu estis instruita per trejnado engluti sukrozon tielmaniere? Jen ilia eksperimento: naivaj abeloj estis enkaĝitaj en transvidebla kaĝo flanke de la disko kun sukrozo kaj la tablo. La spertaj abeloj estis instigitaj tiri la ŝnuron kaj konsumi la manĝaĵon, apud la naiva abelo. Poste, la naiva abelo estis liberigita antaŭ la tablo kaj la disko. Malgraŭ ili observis la tutan metodon fare de la spertulo, la provoj tiri la ŝnuron ne estis evidenta, nek estis unu el la unuaj provoj por manĝi. La rezulto elmontris, ke la abeloj lernas la “mekanismon” por solvi la problemon ne nur per simpla observado, sed kunigas diversajn bazajn provojn kun lernado per simpla elprovo-kaj-eraro, por fine sukcesi tiri la ŝnuron.

Ĉu eblas, ke tiuj simplaj taskoj kaj baza lernado povas ĝeneraliĝi en la abelaro kaj fariĝi nova kultura scio? Por respondi tion, sciencistoj trejnis individuojn el abelujo, kies abeloj neniam kontaktis trejnitajn individuojn antaŭe. La rezulto estis pozitiva. La abeloj kiu interagis kun la trejnita individuo kaj observis la taskon ankaŭ solvis la problemon kontentige. Aldone, kiam la trejnita individuo mortis, la aliaj abeloj spite tion daŭre agis akorde por engluti sukrozon, kaj aliaj pli junaj abeloj ankaŭ sciis kiel solvi la problemon. Tio klare elmontris, ke kiam individuoj lernas specifan taskon, ĝi sukcesas instrui la novan konon al la abelaro, kaj tiu nova kono konserviĝas en la kolektiva memoro de la abelaro.

Tiu eksperimento evidente montras, ke nevertebruloj ankaŭ povas krei socian kulturan lernadon surbaze de la sukcesaj pruvoj de kelkaj raraj individuoj, kiu siavice povas influi la konduton de la ĉirkaŭantaj individuoj. Tio atentigas pri la fakto de kulturo ne estas tiom kompleksa akiro kaj konservado de konduto je socia nivelo ekskluziva nur de animaloj kiaj vertebruloj. La simplaj agoj kaj konoj devenintaj de observado kaj elprovo-kaj-eraro ankaŭ povas fariĝi kultura en simplaj organismoj, kiel insektoj.

 

Fonto: Alem S, Perry CJ, Zhu X, Loukola OJ, Ingraham T, Søvik E, et al. (2016) Associative Mechanisms Allow for Social Learning and Cultural Transmission of String Pulling in an Insect. PLoS Biol 14(10): e1002564. doi:10.1371/journal.pbio.1002564

 

 

Fumado lasas longdaŭrajn spurojn en via DNA

smoking-397599_960_720

La tabakismo ŝanĝas la strukturon de genomo, pro la metilado de l’DNA. Ĉirkaŭ 7 mil genoj estis ŝanĝitaj en fumantoj, t.e, unu triono el homa genomo, kaj certaj metiladoj ankoraŭ daŭras ĉe eksfumantoj, post ĉeso de fumado.

Eĉ post ĉeso de la fumado, la eksfumantoj ankoraŭ havas riskojn por disvolviĝo de malsanoj tiaj kiaj kanceroj, Kronika obstrukca pneŭmonopatio au cerbovaskula akcidento. Kiel tion ekspliki?

La metilado de DNA estas mekanismo epigenetika kiu regas l’esprimon de la genoj kaj kiu povas modifii la kielon per kiu la genoj estas aktivigitaj. Analizinte sangajn specimenojn el 15.970 pacientoj el 16 grupoj (inter kiuj la fama Framingham Heart Study), scientistoj montris ke 7000 genoj en la fumantoj kaj eksfumantoj estas ne normale metilitaj. la plej difekteblaj lokoj de metilado estas ligitaj al genoj asociitaj al malsanoj tiaj, kiaj kardiovaskulaj malsanoj kaj kanceroj.

Ĉe la eksfumantoj, la plejparto de la metilitaj lokoj revenas al ilia normala formo, kvazaŭ ili estus neniamaj fumantoj. Tamen kelkaj lokoj restas metilitaj 30 jarojn post la ĉeso de la cigaredo. Tial la ĉefa autoro de l’artikolo asertas ke “nia studo trovis pruvojn konvinkigajn ke tabakismo havas dauripovan influon sur nia molekula sistemo”

Ĉu la dependeco al tabako estas skribita en nia DNA? la tabakismo estas la unua mortkaŭzo tutmonda. Krom la dependeco, fumadi kreskigas la riskon de kanceroj aŭ de kardiovaskulaj malsanoj.
http://www.futura-sciences.com/sante/actualites/medecine-fumer-laisse-traces-votre-adn-meme-30-ans-apres-avoir-arrete-64458/

Mortiga perforto estis fundamenta por la Homa evoluado

mortiga-perforto

Teamo da hispanaj sciencistoj proponas, ke la uzado de perforto, ekde la primatoj ĝis la nuntempaj homoj, estis esenca por evoluado de la homa specio, kaj pro ĝi homoj atingis sian aktualan statuson en la Tero.

La esploro baziĝas sur la teorio, ke homa perforteco devenas de ambaŭ genetikaj kaj kulturaj aspektoj. La genetika aspekto devenas de la konstato, ke diversaj mamuloj estas tre agresemaj en siaj ekologiaj rilatoj. Laŭ tiu perspektivo, perforteco estas utila rimedo en specioj kies sukcesaj individuoj estas tiuj kiuj venkas konfliktojn kaj konkeras la femalojn kaj resursojn disponeblajn. Se perforteco estas evolua avantaĝo inter mamuloj, ĉu ĝi grave rolis en la historio de Homa specio?

La sciencistoj uzis datumaron de pli ol 1000 specioj el 137 familioj da mamuloj kaj 600 homaj populacioj ekde la Paleolitika Erao ĝis nuntempe. Ili kalkulis la mortigan perfoteco-nivelon de tiuj specioj kaj ties interrilatojn per filogenetikaj signaloj. Aldone, la teamo uzis la informon, ke altaj niveloj je mortiga perforteco troviĝas en specioj kies vivstilo estas teritoriaj kaj sociaj, kompare kun tiuj de solaj specioj.

La ĉefa rezulto estas ke mortiga perforteco estas profunde radikita en primata evoluado, inkludante la prahomoj kaj homoj. Diversaj homaj populacioj solvadis konfliktojn per agresemaj rilatoj inter si laŭlonge la Historio. Tamen, la sciencistoj elstarigas ke, malgraŭ la forta genetika influo de perforteco en la evoluado de la Homaro estas evidenta, ĝi dependas ankaŭ de soci-kulturaj aspektoj. Ili konstatis, ke mortiga perfortec-niveloj de la homa socio dum la Moderna Erao estas malpli granda ol la antikvaj. Teorie, tio ne devus okazi, ĉar la homa populacio hodiaŭ estas multe pli densa ol en pasinteco. Tio kontrastas kun la fakto, ke populacia denseco ofte stimulas mortigan perfortecon inter mamuloj. Tio sugestas, ke kulturo povas influi multe pli intense la perfortecan konduton en homa specio.

Fonto: The phylogenetic roots of human lethal violence. José María Gómez, Miguel Verdú, Adela GonzálezMegías & Marcos Méndez. Nature (2016) doi:10.1038/nature19758

Scienca Revuo nun havebla ĉe UEA.org

img_20160920_114029

Karaj legantoj, karaj membroj de ISAE

Scienca Revuo estas nun havebla ĉe UEA.org

Ili kostas 12 eŭrojn

La lasta numero enhavas 130 paĝojn. Ĝia enhavo:

Kajero 1, Numero 230, jaro2013

ISAE informas

forpasis mrita sciencisto kaj Esperantisto

El la scienca mondo

Netrafa apliko de Gavagai-a problemo al infana lernado de vortoj (H.NAGATA)

Elektitaj teoremoj pri la punktoj, kiuj determinastrilateron (J.Gorowski kaj aliaj)

Komento pri la teoremo Steiner-Lehmus (A. PEPPERDINE)

La rolo de EPA kaj DHA en la prevento de kardiovaskulaj eventoj (A.LUCAS)

Scienco kaj socio

Ĉifrado , pli kaj pli grava (JOHANNES MUELLER)

Kajero 2, Numero 231, Jaro 2014

ISAE informas

ISAE oficiale registriĝis kiel organizo

Scienco kaj Esperanto

Nova komisiono de TEJO : Scienca kaj Faka Agado (SFA)

El la scienca mondo

Fera homeotazio, aterosklerozo kaj iskemia kardia malsano (A.LUCAS)

La dinamismo kaj kresko de la tero pro sia transformebla kerno de la nukleo (V.SHEHU)

Materialtestado I : La tirtesto (J.MUELLER)

Terminologio

Helpilo por verki sciencaj artikolojn (M.MARADAN kaj aliaj)

Kajero3, Numero 232, Jaro 2015

ISAE informas

ISAE-ĉu estontectaŭga organizo

Decidoj de ISAE dum UK2015

El la scienca mondo

Prezento de pulmkancera modelo (A.LUCAS)

Graveco de proteinadsorbado al surfacoj (V.POOR)

omsky-a Minimumisma Programo ne kvalifikiĝas kiel naturscienco (H.NAGATA)

Strategiaj ludoj (J.GOROWSKI kaj Aliaj)