Fiŝo sukcesas distingi homajn vizaĝojn

fisxho kracas

Studo elmontras, ke la lerteco rekoni vizaĝon simple per delikataj ŝanĝoj en trajtoj ne estas ekskluziva mamula kapablo. Sciencistoj trovis ke fiŝoj sukcesas fari la samon, kaj akurate distingas inter homaj vizaĝoj.

La fiŝo Toxotes chatareus vivas en riveroj de sudamerika tropika arbaro. Ĝi trovis originalan procedon ekhavi al si manĝaĵon: la fiŝo alproksimiĝas de la rivera surfaco kaj distingas inter la supraj branĉoj bongustan insekton. Ĝi plenigas la buŝon per akvo kaj kraĉas supren. La akva plenbuŝo trafas la malgrandan estaĵon kaj faligas ĝin surrivere, kie atendas la malsata fiŝo.

Ĉar tiu fiŝo plenumas sian taskon simple per vidado, la sciencistoj konsideris ĝin la plej taŭga modelo pruvi la ideon. Ili trejnis fiŝon kraĉi al vizaĝo, aperinta sur ekrano trovita super la akvario. Post la trejnado, ili aperigis du vizaĝojn samtempe, kaj la fiŝo daŭre trafis la lernitan. Ili variadis la homajn vizaĝojn per delikataj ŝanĝetoj en iliaj trajtoj, cele komfuzigi la fiŝon, sed vane. La fiŝo daŭre pravis kaj trafis la korektan vizaĝon en pli ol 80% el la provoj. Sciencistoj eĉ prezentis egalajn kapoformojn kaj aperigis simplan blank-nigran kolorajn kapojn al la fiŝo, sed tio ne malhelpis ĝian distingeblecon.

La rezulto de la eksperimento elmontras, ke la kapablo rekoni vizaĝon ne nur okazas en aliaj organismoj ol mamuloj, sed ankaŭ ke la kapablo rekoni ne limiĝas al la cerba strukturo koncerna al tiuj. Ĝis tiam la scienca komunumo akordas, ke la parto de la cerbo ligita al la kapablo rekoni vizaĝon estas la neokortekso. La fiŝo ne prezentas tian strukturon, nek nervoĉeloj similaj al ĝi. Malgraŭ ĉio, ĝi parkeras la vizaĝon kaj efike rekonas ĝin.

“Malgraŭ la manko de neokortekso, akurata rekonebleco troviĝas en tiuj fiŝoj. Do, cerbograndeco ne estas karaktero ekskluziva por lerni kaj rekoni vizaĝajn trajtojn”, diras la ĉefaŭtoro de la scienca artikolo kiu priskribas la eskerimenton.

Sube, vi povas trovi kiel oni konstruis la eksperimenton:

fisxho kracas 2.jpg

La ilustraĵo montras: A) la vizaĝoj prezentitaj (3D bildo); B) kiam oni senkolorigis kaj egaligis la kapoformon, kaj C) skemo pri la akvario, kie troviĝas la fiŝo kaj la ekrano aperiganta la vizaĝojn (el la artikolo, referencita sube).

 

Fonto: Discrimination of human faces by archerfish (Toxotes chatareus), Scientific Reports, DOI: 10.1038/srep27523

La aparato por malkuiri ovojn kuiritajn finfine trovis utilecon!

oeuf souriant
La lastan septembron, liaj laboroj gajnigis al li la Ig-nobelpremion pri kemio, kiu premias strangegajn inventojn. Hodiaŭ, Colin Raston kaj lia teamo el la universitato Flinders, en Aŭstralio, faris sian venĝon. Dank’ al ilia lerto por malkuiri kuiritajn ovojn, ili sukcesis precizege tranĉi nanotubojn karbonajn. Bona aŭguro por rapidegi disvastigon en diversaj uzoj.

Ĉiujare, en septembro, la Ig-nobelpremio premias la studojn sciencajn juĝitajn la plej strangegajn kaj senutilajn de la momento. En 2015, la Ig-nobelpremio pri kemio estis atribuita al Colin Raston, profesoro el Flinders-universitato, en Aŭstralio, pro lia aparato por malkuiri kuiritajn ovojn, pli serioze nomita Vortex Fluidic Device (VFD – Vortica Fluidigilo). La teamo de profesoro Raston, ĉiam asertis ke tiuj rezultoj kaŝas gravan sciencan eltrovon. Hodiaŭ, la pruvo! ĉar la VFD estis uzata por altranĉi karbonajn nanotubojn en tre precize difinitajn longojn.

Memoru ke la nanotuboj karbonaj estis malkovritaj antaŭ pli ol 60 jaroj. Tamen, estis nur en la 90-aj jaroj ke scienculoj vere ekinteresiĝis pri tiuj mirindaj strukturoj. La nanotuboj karbonaj estas ĉirkaŭ 200-foje pli rezistaj ol ŝtalo kaj ili konduktas elektron kvinfoje pli bone ol kupro, kaj estas pli maldensa ol aluminio. La malfacilaĵo estas ke ili ne estas tiel simple manipuleblaj. “Ili estas kvazaŭ spagetoj ke oni kuiru ‘al dente’. Se oni ne zorgas, la nanotuboj gluiĝas unu al aliaj kaj al ĉiuj ĉirkuaĵoj. Ili iĝas tiam tre konfuzitaj” rakontas Colin Raston humure.

Por prepari kaj tranĉi siajn nanotubojn, la scienculoj ĝis nun uzas metodojn sufiĉe malsimplajn, multekostajn kaj kiuj necesigas kemiaĵojn danĝerajn. Plie, ili ankoraŭ ne kapablas regi la longon de la tranĉaĵoj. Helpe de VFD, iomete da akvo, solvilo kaj lasera fasko, la Raston-teamo sukcesis, en nur kelkaj minutoj, tranĉi pecojn da nanotuboj karbonaj kies longo estis ĉirkaŭ 170 nanometroj.

La nanotuboj karbonaj de la medicino ĝis la renovigeblaj energioj.

La vera avantaĝo de nia teknologio estas ke ĝi permesas unuigi la tranĉojn. Se ni sukcese tranĉas nanotubojn karbonajn je 100 nanometroj de longo , estus perfekte por medicinaj uzoj” asertas Colin Raston. Fakte, tiu estas la ideala longo por eniri tumorojn kaj celi la tumorajn ĉelojn.
Tamen, la medicino tute ne estas la sola uzkampo pripensita de la teamo de la Flinders-universitato. Tia precizeco sur la kampo de tranĉado de nanotuboj karbonaj povus ankaŭ profitigi, ekzemple, al industrio pri sunenergio. La nanotuboj karbonaj estas malpezaj, flekseblaj kaj pli malmultekostaj ol kutimaj materialoj uzataj por sunĉeloj. “Se ni povas aldoni nanotubojn karbonajn precize tranĉitajn al proceso de sunĉelfarado, la efikeco pliboniĝos” asertas Kasturi Vimalanathan laboranto en la teamo. Donante al elektronoj plej mallongan transportovojon, la scienculo esperas ke la nanotuboj karbonaj plibonigos la fotonelektran konvertiĝon de la ĉeloj.

Aktuale en scienca revuo

vol. 65, nr-o. 232 (2015)

Granda malfruiĝo kaj bezono de reformoj

ISAE – ĉu estontectaŭga organizo?

Decidoj de ISAE dum UK2015

El la scienca mondo

Graveco de proteinadsorbado al surfacoj
Veronika Poór

Chomsky-a Minimumisma Programo ne kvalifikiĝas kiel naturscienco
Hiroshi Nagata

Strategiaj ludoj
Jan Górowski, Adam Łomnicki, Jerzy Żabowski

Prezento de Pulmkancera modelo
Anthony Lucas

Decidoj de ISAE dum UK 2015 en Lillo

Situacio

La tendenco al malfermaj enhavoj

La koncepto de disponebligo de scienca kaj kultura enhavo kontraŭmembrokotiza pago ne plu kongruos kun la estonta tempo. La tutmonda tendenco iras al konceptoj kiel Open Access, do malferma aliro. Tial ankaŭ ISAE devas pripensi kiel sinposicii en tia socio. La disponebligo papera daŭre gravas kaj daŭre gravos, ĉar la prezento surpapera bontipografia ankaŭ estontece estos kvalitindika. Samtempe nura disponebligo pagenda perdas la akcepton, speciale ĉe junaj agademaj homoj, kiuj deziras, ke iliaj kontribuoj estus utilaj por la tuta homaro kaj ne nur por la pagantaj membroj de asocio.

La trookupiĝo de la aktivuloj

Alia ŝanĝo, kiun eblas observi en la monda socio estas la multobligo de aktivebloj. Estas multe pli facile ekaktiviĝi pri interesaj aferoj. Tial aktivemaj homoj ofte ne aktivas nur por unu projekto aŭ asocio, sed por pluraj projektoj, kiuj por ili estas same aŭ simile gravaj. Eblas kritiki la malemon koncentriĝi pri unu specifa afero, sed aliflanke la diverseco de – speciale la Esperanta – kulturo gajnas, ju pli da aktivaĵoj ekkreskas, ju pli da novaj aferoj estas elprovataj.

En tiaj kondiĉoj certe suferas tradiciaj projektoj kiel Scienca Revuo. Do jen plia defio, kiun ISAE devas alfronti.

Solvoj

Membrokotizoj

La estraro de ISAE dum UK 2015 en Lillo decidis disponebligi ĉiujn enhavojn de Scienca Revuo senpage laŭ krea komunaĵo (CC-BY-ND) tuj post la ties apero. Tiam ni perdas la kialon postuli membrokotizojn, do la enspezoj de ISAE povas veni nur per donacoj kaj per vendo de la jara papera libro. Espereble estontece eblas malaltigi la pagojn al UEA kiuj necesas por havi la eblon publike kunsidi dum UK.

Do ekde la jaro 2016 la membrokotizoj por ISAE estos nulaj. Ni tamen bonvenigas donacojn kaj ĝojas pri bona vendado de la jara libro.

Faciligo de kunlaborado

La defio de trookupiĝo de la aktivuloj sugestas el sia kialo jam eblan solvon. La fenomeno venas de la faciliĝo por aktivemaj homoj ekaktiviĝi por io. Do ISAE devas el tiu potencialo ĉerpi. ISAE devas faciligi la kunlaboradon por eblaj aktivuloj. Tio estas multe pli granda defio ol la financa. Ni devas doni al aktivemuloj la jenajn impresojn:

  • ISAE estas vigla organizo, kiu regule faras ion interesan kaj valoran.

  • Estas facile kaj inde kontribui al la agado de ISAE.

Ambaŭ estas defiaj. La unua estas defia, ĉar kutime daŭras tro longe ĝis nova eldono aperas. Tio bremsas la emon kontribui artikolojn. Dum UK en Lillo laĉiĝis la nova subretejo http://aktuale.scienca-revuo.info. En ĝi ofte aperu novaj artikoloj individuaj, kiuj poste estu kompilataj el reta numero kaj pli poste al jara libro. La novaperintaj artikoloj povas esti komentataj per ĉiu, ĉu pri lingvaj, ĉu pli fakaj aferoj. Ankaŭ la dua punkto estas defia, pri tio sube.

Venontaj paŝoj

Aktuala kaj nova numeroj

Kvankam novaj ideoj eble estas eŭforiigaj, restas multe da pli rutina laboro por fari. Fakte la lasta numero de 2014 ankoraŭ atendas sian publikigon. Artikoloj por almenaŭ unu plia eldono atendas sian prilaboradon. Ankoraŭ mankas la decido ĉu tiuj novaj artikoloj jam aperu en http://aktuale.scienca-revuo.info aŭ nur aperu en la tradicia vojo.

Disvastigo de la novaĵoj pri ISAE

La klopodoj de ISAE renovigi sin, devas rapidi esti disvastigata. Speciale al organizoj kiel la komisiono pri scienca kaj faka agado de TEJO ni devas prezenti nian novan agadformon, eble en la formo de tiu ĉi dokumento. En tiaj organizoj estas la homoj kapablaj kaj fake kaj teknike kontribui al la scienca agado de la Esperanto movado.

Pliefikigo de la tekikaj metodoj

Kvankam la elektronikaj metodoj jam faciligis publikigi tipografie altkvalitajn sciencajn artikolojn al tutmonda publiko, tia publikigo restas teknike postula procezo. Tial ISAE devas trovi kaj dokumenti laŭeble plej facilajn rimedojn. Por tio ĝis nun ekzistas nur lozaj ideoj. Do ĉi tie nur kelkaj frapvortoj.

  • Ni volas eldoni niajn artikolojn kaj en tipografie altkvalitaj presebla formo, kaj en formo legeblaj en retaparatoj ĉu telefonoj, tabuloj, grandaj ekranoj, aŭ eĉ voĉlegiloj por blinduloj. Dezirindas havi aŭtomatan meĥanismon, kiu kreas el unu artikola fonta dosiero plurajn formatojn, kaj PDF kaj HTML kaj EPUB.

  • Bona bazo por krei plurajn legformatojn el unu fontdosiero estas Markdown. Ĝi difinas elementojn por strukturigi tekston. Bona realigo de la Markdown-sintakso estas Pandoc.

  • La aŭtoroj laŭeble malpli ĝeniĝu per tiaj teknikaj demandoj, tial ni akceptu laŭeble plej multe da formatoj. Ankaŭ en tiu rilato Pandoc estas tre helpa, ĉar ĝi kapablas legi multajn diversajn formatojn.

  • Por plifaciligi la redaktan laboron la aŭtoroj uzu laŭeble plej malmulte da formatindikoj. Ni publikigos artikolojn kun klarigoj, kiuj formatindikoj taŭgas.

  • Ni bezonas trovi taŭgan formaton por bibliografio. Ankaŭ tion ni devas trakti en ekzempla artikolo.

  • Bona, sed iomete malfacila maniero kune evoluigi ciferecan enhavon estas git. Tion povas uzi la teamo, kiu redaktas kaj provlegas.

  • Ni verŝajne bezonos bonan retejan forumon por interŝanĝi spertojn. Kutimaj dissendolistoj estas tro malfacile traserĉeblaj. Sistemoj kiel Discourse draste plibonigas tion. Ili povas eĉ dum oni skribas demandon trovi malnovajn diskutojn pritemajn.

  • La tipografie plej bona sistemo por sciencaj enhavoj estas LaTeX. Ĝi jam estas uzata de Scienca Revuo ekde 2012. Pandoc povas krei LaTeX-kodon.

Ĉiuj tiuj teknikaj rimedoj bezonas trejnadon kaj homojn scivolemajn. La jaro 2016 estos defia por ISAE kun la celo efektivigi la transiron al moderna malferma kunlaborinstiga organizo.

ISAE – ĉu estontectaŭga organizo?

La nuna stato

La nuna estraro de ISAE transprenis la organizon antaŭ preskaŭ kvar jaroj dum la UK en Kopenhago 2011. Rüdiger Sachs, la ĝistiama prezidanto de ISAE kaj samtempe redaktisto de Scienca Revuo post multaj jaroj de persistema laboro grandmerite volis transdoni la respondecon al nova generacio. Tiun respondecon tiam transprenis la nuna estraro.

Laŭdindajn celojn ni atingis, ekzemple la arkivo de Scienca Revuo la unuan fojon estas vaste disponebla por la publiko. Scienca Revuo havas funkciantan retejon kaj la aperintaj eldonoj havas tipografian kvaliton similan al altnivelaj profesiaj sciencaj gazetoj.

Kvankam ni estas pli multe da homoj ol antaŭe – antaŭe estis preskaŭ nur s-ro Sachs, kiu konstante aktivis – la kontinueco de plej videbla instanco, Scienca Revuo draste suferis. Ni devas konfesi, ke la nivelon de kontinueco de la unuopa aktivulo, Rüdiger Sachs, ni ne atingis. Ni ĉiuj havas vastajn aliajn okupiĝojn kaj profesiajn kaj neprofesiajn, multaj el ili en la Esperanto konteksto.

ISAE en ŝanĝiĝanta tempo

En la ŝanĝiĝanta tempo tradiciaj organizoj kiel ISAE devas ŝanĝiĝi. Ni tion jam faris fondante oficialan organizon antaŭ du jaroj. Kio ankoraŭ ne ŝanĝiĝis estas la baza koncepto de Scienca Revuo. Ĝia koncepto daŭre estas tio de aŭtoroj, redaktistoj kaj legantoj. La organizo en unu flanko kaj la klientoj en la alia. Ĉu tia koncepto en la nuna tempo estas estontectaŭga? Ĉu tia koncepto en la nuna tempo estas fruktedona por volontula redaktistaro kaj volontulaj aŭtoroj? Eĉ ekstere de la Esperanto-mondo klasikaj gazetoj suferas, ĉar pro la vastaj diversaj ebloj kiun proponas la interreto, la legantoj ne plu abonas tutan gazeton sed preferas legi individuajn artikolojn tie kaj tie. Samtempe la interreto disponebligas la eblon senredakteje, seneldoneje, senorganize publikigi materialojn al tutmonda publiko.

Ĉu en tia tempo koncepto de voluntula gazeta redaktejo kun pagantaj legantoj ankoraŭ estas estontectaŭga? ISAE kaj Scienca Revuo povas malantaŭen rigardi al longa sukcesa agado kaj ni tiun agadon digne honoris per la disponebligo de la arkivo al vasta publiko. Sed kio pri la estonteco? Ĉu ISAE post pliaj 60 jaroj daŭre havos tian strukturon de organizo kaj klientoj? Kiaj povus esti alternativaj modeloj disvastigi sciencon en Esperanto?

Ebla solvo: kunlaboreca gazeto

La programistoj sukcesis konstrui modelon, laŭ kiu la uzantoj de programaĵo povas ankaŭ engaĝiĝí en ties evoluigado. Tiun sistemon oni nomas malfermfonto. Fakte la tuta programaĵo, kiun ni uzas por produkti Sciencan Revuon laŭ tiu sistemo. La operacisistemoj de la servilo kaj de la ĉefa redaktisto, la tekstredaktilo, la kompostsistemo, la eldonsistemo kaj ĉiuj aliaj etaj iloj estas tiel evoluigitaj kaj evoluigataj. Kadre de la laboro ni enkondukis al pluraj programaĵoj Esperantajn tradukojn.

Ĉu tia sistemo estus modelo ankaŭ por gazeto kiel Scienca Revuo? Kiel la programistoj sukcesis per volontula laboro krei tiajn impresajn produktojn kiel la Linuks-kernon? Kion ni povas lerni de ili? Eric Raymond priskribis tiun fenomenon en sia eseo “<#alilingve en|The cathedral and the bazar>”. Li komparas diferencon inter la du modeloj kun katedralo kaj bazaro.

La katedrala modelo

Ĝis nun la redaktisto de Scienca Revuo ricevis ĉefe du specojn de retpoŝtoj:

  • demandoj kiam aperos la sekva eldono

  • proponoj de novaj artikoloj.

Fakte la proponoj venis multe tro malofte por eldoni konstantan gazeton. Estas la redaktista tasko kunordigi ĉion. La alvenadon de la artikoloj, la reviziadon, la kompostadon, la provlegadon kaj la publikigon. Sen la redaktisto funkcias ekzakte nenio. Se la redaktisto unu tian taskon ne faras, la tuta procezo haltas. La redaktisto estas la motoro de la tuta eldona procezo. La envenantaj artikoloj estas la nutrado. La redaktisto disdonas taskojn al provlegantoj kaj revizoanto, kaj tiuj laŭeble plenumas kompletan sufiĉe vastan taskon.

Tian modelon Raymond komparas kun la modelo konstrui katedralon. Limigita grupo da homoj kunstruas la katedralon. Nur la grupo de la konstruantaj homoj influas la konstruadon. La publiko vidas la enon de la katedralo la unuan fojon dum la solena malfermo.

La bazara modelo

La truko de la malfermfontaj programistoj estas, ke – kiel indikite en la nomo – la fontoj estas malfermaj. Tio signifas, ke ĉiu povas rigardi la aktualan staton de la projeto. Ĉiuj povas proponi kontribuojn ĉiam ajn. Kontribuanto ne devas prilabori kompletan taskon de provlegado por kontribui. Foje jam la korekto de simpla tajperaro estas valora. Eblaj kontribuantoj ne estas fortimigataj per granda tasko kiu venas al ili, kiam ili signalas sian emon kunlabori. Interesita homo povas ekkontribui per korektado de tajperaro. Poste, rimarkinte ke la kontribuoj bonvenas, oni pli kaj pli kuraĝas ankaŭ proponi pli grandajn kontribuojn. La redaktisto en tia modelo ne estas la motoro, sed la gvidanto kaj integranto.

Ĉu la bazara modelo taŭgas por Scienca Revuo?

Teorie oni povus evolui la gazeton laŭ vikia principo, tia ke ĉiuj simple povas redakti la nunan staton. Tia koncepto ne taŭgas por gazeto, kiu kavas eldonajn numerojn, kiuj poste ne plu ŝanĝiĝas. Krome ja restu la tasko de la redaktisto enplekti la proponojn de kontribuantoj al la fina eldono.

Ekzistas alia sistemo por tia kunlabora evoluigo de projektoj. La arkivo de la projekto estas publika dum la tuta tempo. En la arkivo oni povas vidi la enhavon de la projekto kaj samtempe vidi, kiu kiam faris kiajn kontribuojn kaj kial. Ĉiu, kiu volas kunlabori kopias la arkivon kaj poste povas proponi siajn kontribuojn. Per la versitena sistemo oni povas certiĝi, al kiu stato de la projekto ia kontribuo estas farita. Se du kontribuantoj al la sama stato proponas kontribuojn, la sistemo helpas al la redaktisto enplekti ilin ambaŭ. Se du kontribuoj kontraŭdiras unu la alian, la redaktisto aŭ povas mem solvi la konflikton aŭ peti al la du proponintoj inter si trovi solvon.

La plej granda defio por apliki la bazaran modelon al Scienca Revuo estas, ke ĝi postulas teknikajn kapablojn de ĉiuj kontribuantoj. Programistoj tiajn kapablojn pro sia kapablo programi kutime havas aŭ facile povas kaj ankaŭ volas lerni ilin.

Ĉu aliaj proponoj?

La modelo ĉi tie proponata principe funkcias. Multaj tre sukcesaj projektoj pruvas tion. Kion pensas la legantoj de Scienca Revuo? Kiu interesiĝas pri la teknika procezo de nia gazeto kaj volas en ĝi engaĝiĝí? Estus utile havi spertojn pri komputilumado, almenaŭ en la komenco, kiam ni kune starigas sistemon por kunlabori kaj lernas la plej taŭgajn laborfluojn. Se ni sukcesas transformi Sciencan Revuon al komunevoluigata projekto, kiu per vera komunumo de sciencamikaj Esperantistoj estas vivtenata kaj pluevoluigata, tio signifas grandan paŝon por la Esperanto movado.