Alternativaj terapioj altigas la riskon je morto, sciencistoj diras

Teamo da sciencistoj el Usono publikigis la rezultojn de siaj studoj, kiuj konkludas ke uzi alternativajn terapiojn anstataŭ la tradiciajn altigas la riskon je morto de la kuracato.

La studo esploris la datumaron disponeblan ĉe la National Cancer Database en Usono, inter la jaroj de 2004 kaj 2013. La celo estis trovi kio fakte influas la elekton de alternativaj terapioj, surbaze de la karakteroj de la kuracatoj, kaj kompari ĉu la surviveco de tiuj kiuj elektas la tradician signife ŝanĝas kompare kun tiuj kiuj preferas la alternativan.

Dekomence, la sciencistoj distingas kion ili nomas kiel tradicia kaj alternativa terapio: la unua estas kemoterapio, iksradiado, kirurgio kaj uzado de hormonoj. En la alia la difino estas iom pli svaga: “apliko de terapioj fare de ne fakulo pri medicino”, kiuj ankaŭ ne ricevis la tradiciajn procedurojn samtempe. Ili trovis 281 homoj kiuj troviĝis en la kategorio de tiuj kiuj uzis la alternativan terapion.

Post tiu distingo, ili statistike analizis la datumaron kaj serĉis ĉu estas kelkaj karakterizoj kiuj rilatas kun la decidoj elekti specifan terapion kaj la mortebleco. Inter tiuj menciindas sekso, aĝo, geografia loko, raso, kaj socia diverseco, inter aliaj.

Ili malkovris ke la plejmulto el tiuj kiuj elektas la alternativan terapion estas virinoj, junaĝaj, troviĝas en avancinta kancer-fazo kaj ĝenerale havas altan edukitecon. La tipoj de kancero analizitaj estas pulma, mama, prostata kaj rektum-kojla. La ceteraj karakterizoj ne havas signifan rilaton kun la risko je morto.

La portanto de tiuj kanceroj, kiuj elektas la alternativan terapion kaj rifuzas uzi la tradiciajn, havas pli grandan eblecon morti pro la malsano. Escepte pro la rektum-kojla kancero. Ne estas klara distingo je mortebleco kiam oni komparas la du grupojn rilate specife al tiu kancero. La sciencisto hipotezas, ke la malfrueco diagnozi la malsanon povas influi al la netrovo de signifa diferenco inter la uzantoj de ambaŭ terapioj.

La sciencistoj atentigas pri detaloj koncerne siajn proprajn rezultojn. Unue, ke tiuj kiuj elektis la alternativan terapion estas relative maloftaj, se oni komparas la longjaran datumaron disponeblan. Ili ankaŭ reliefigas ke komplementa kaj integra terapio ne estas nomumita de alternativa terapio, laŭ la studo. Tiuj terapioj ofte estas uzataj kune kun la tradicia terapio kaj inkludas diversajn variaĵojn. La alternativaj terapioj estas tiuj kies efikeco ne estas science pruvita kaj ne estas uzebla aldone al la tradicia.

Estas kelkaj limigoj en la studo, kaj la aŭtoroj ne kaŝas tion. La neebleco distingi specifajn alternativajn terapiojn kaj ties efikon altigi la morteblecon estas grava informo kiu ne klaras en la rezultoj. Ankaŭ ne eblas scii la tempodaŭron ekde kiam la individuo uzis la alternativan terapion ĝis kiam oni sukcesis registri lin/ŝin en la datumaro.

Malgraŭ tiuj mankoj povas iel influi la pozitivan rilaton trovitan en la eksperimento, la sciencistoj konkludas ke uzado de alternativaj terapioj anstataŭ la tradiciaj altigas la riskon je morto, kiam la malsano estas kancero.

Fonto:  Skyler B. Johnson, Henry S. Park, Cary P. Gross kaj James B. Yu. 2017. Use of alternative medicine for cancer and its impact on survival. JNCI J Natl Cancer Inst 110(1): djx145

Kial neefikaj alternativaj terapioj daŭre disvastiĝas?

En diversaj lokoj en la mondo, estas diversaj popularaj medikamentoj kaj terapioj por preskaŭ ĉiaj homaj malsanoj: ekde la substanco de la kornoj de rinocero, kies kapablo onidiroj asertas kuraci febron, kapdoloron eĉ kanceron, ĝis  la mirakla energio kiu eliras el la manplatoj, faritaj de kelkaj alternativaj terapiistoj, por kuraci la korpon kaj spiriton. Malgraŭ ege diversaj, tiuj terapioj havas komunan aferon inter si: ili certe ne estas efikaj.

Kial tiuj terapioj, spite de ties dubinda efikeco, daŭre persistas en la homaj komunumoj? Pri la rinocera korno, ĝia t.n. supernatura povo nutras kontraŭleĝan merkaton kiu kostas milionon da dolarojn jare, kaj aldone malatigas la populacion de tiu jam delonge endanĝerigita specio. Kial homoj ankoraŭ kredas en la efikeco de tiuj dubindaj medikamentoj?

Teamo da sciencistoj el Aŭstralio kaj Britio kreis matematikan modelon por analizi la kialon de tiu kredemo, kaj ili kredas ke ili estis sukcesaj. La modelo baziĝas sur la fundamenta fakto, ke diskonigo de tiuj informoj bezonas almenaŭ de du homoj: la elmontranto (tiu kiu estas malsana kaj aplikas al si la dubindan terapion) kaj la observanto (tiu kiu vidas la elmontranton uzi la novan terapion). La observanto akompanas la provojn de la elmontranto uzi la novan medikamenton/terapion. Se la observanto kredas ĝin efika, li iĝas elmontranto por aliaj potencialaj observantoj.

Kiam la medikamento estas efika (ni parolas pri medicinaj medikamentoj) la longdaŭro de la terapio estas malgranda, kaj la ebleco remalsaniĝi malaltiĝas. Tamen, kiam la medikamento ne havas efikecon, la elmontranto persistas plilonge ĝis observi ajnan pozitivan rezulton aŭ fine konvinkiĝi ke ĝi estas fuŝaĵo kaj forlasi la terapion. Aŭ la medikamento povas efiki nur supraĵe, kaj la malsanulo havas dummomentan senton ke li estas kuracita, ĝis remalsaniĝi kaj repreni la terapion. En tiuj du scenoj, la tempo de ekspoziciado al la dubinda medikamento estas multe pli longa ol tiu de vere funkcianta terapio.

La sciencistoj asertas, ke la persisto de tiuj ideoj estas ligita al la tempo de ekspoziciado de la observanto al la agoj de la elmontranto. La plejmulto el la observantoj ne akompanas la elmontranton kiam li fine trovas la terapion neefikan. Kaj la tempo dum li uzis la dubindan terapion estas sufiĉe granda por impresi multajn observantojn.

Aldone, la sciencistoj ne flankenlasas diversajn aliajn aferojn kiuj povas efiki en la persisto de dubindaj teorioj. Ekzemple, la altaj kostoj de la medikamentoj kompare kun kelkaj alternativaj, la centjaraj tradicioj de la homaj popoloj, la disvastigebleco de la buŝo-al-buŝo propagando, la simpleco (kelkaj alternativaj medikamentoj estas nur teo) kompare kun la komplekseco (kemiaj kaj biologiaj bazoj de la procezo), inter aliaj.

Fonto: Tanaka, M. Kenda, J kaj K. Laland. 2009. From traditional medicine to witchcraft: why medical treatments are not always efficacious. PLoOs One 4(4): e5192. DOI: 10.1371/journal.pone.0005192