Aŭstraliaj sciencistoj malkovras meleagron granda kiel kanguruo

Paleologoj malkovris restaĵojn de nekonata specio da meleagro kiu kapablas flugi.

Specio da giganta meleagro ĝisnune nekonata vivis en la nuna Aŭstralio, asertas paleologoj aŭstraliaj. Ĝi vivis kun diprotodono, marsupiala leono kaj ankaŭ procoptodo.

L’analizo de ostoj kaj fosilioj el diversaj landlokoj okazigis la malkovron de 5 novaj specioj de malaperintaj birdoj, asertas sciencistoj el la Universitato Flinders de Adelajdo. Ili estas parencoj grandega de Ocela nestamasulo kaj meleagro arbusta au Lathama alekturo, du specioj de birdo endemiaj de Aŭstalio.

Tiuj megapodoj vivis en la pleistoceno,(inter 2.5 milionoj da jaroj ĝis 11 000 jaroj antaŭ nia erao. La megafauno aŭstralia estis tiam aparte
riĉa, kalkulante aparte la diprotodono, la marsupiala leono kaj la procoptodono, genro da giganta kanguruo.

Sciencistoj pensis ĝisnun ke la fosilioj trovitaj en 1880 por la unua, apartenas al sola kaj malnova birdo. Sed, novaj studoj alirigis sciencistoj pensi ke ili apartenas al 58 malsimilaj specioj.

Inter ili, ĉestis meleagro kiu pezis ĝis 8 kilogramoj kaj estis pli granda ol griza kanguruo. Ĝi mezuris 1.3 metrojn, t.e. 4 foje pli granda ol  nuna meleagro.

“Tiuj malkovroj rimarkindas ĉar ili montras ke pli ol duono de la megapodoj aŭstraliaj malaperis dum pleisotceno”deklaris la doktorigxanto, Ellen Shute. “Ni komparis fosiliojn priskribitaj en la 1880aj kaj 1970aj jaroj al specimenoj malkovritaj pli frudate kaj la diferencoj inter specioj aperis klare.”

Kontraue al aliaj specioj de grandaj birdoj estingitaj,tia kia la Dido, tiuj megapodoj povis flugi. Kvankam grasaj kaj imponaj, la ostoj de iliaj flugiloj estis longaj kaj fortaj, montrante ke ili  ovis flugi kaj enarbe lokiĝi kontraue al nunaj meleagroj.

 

https://www.sciencesetavenir.fr/sciences/un-dindon-geant-volant-habitait-autrefois-l-australie_113806

 

Por eviti seksavidajn masklojn, femaloj ludas mortinton

La sciencisto Rassim Khelifa, el al Universitato de Zurik (Svislando) malkovris neordinaran seksan strategion inter libeloj de la specio Aeshna juncea: kiam la femalo estas persekutata de masklo kun seksaj intencoj, por eviti la lacigan kaj penigan fuĝflugadon, ŝi decidas ludi mortinton.

Libeloj estas tre konataj insektoj. Ili demetas siajn ovojn en la plantoj ĉe akvo. Post ovodemeti, la femaloj estas viktimoj de aliaj maskloj kiuj ankaŭ deziras kopulacii kaj igi ŝin demeti novajn ovojn kun liaj genoj. Nek ĉiam la femaloj estas pretaj por nova kopulacio. Spite de tio, la maskloj senlace provas kaj daŭre ĝenas la femalojn per senhaltaj insistoj cele seksumi.

La strategio estas sukcesa. El la femalaj libeloj, tiuj kiuj ne simulas sinmorton ĉiam estas kaptitaj de la ĉasantaj maskloj, kiuj devigas ŝin kopulacii. La femaloj kiuj sinĵetas surteren kaj haltas moviĝi dum la masklo ĉirkaŭflugas, evitas la seksan altrudon. Li ankoraŭ flugas ĉirkaŭe traserĉante ŝin, dumtempe. Poste, li flugas for kaj ŝi reprenas la ordinaran konduton (vidu bildon).

Aparte kurioza estas, ke la femaloj elektas la plej plantplenajn placojn por ludi mortinton, neniam elektante la malfermajn areojn. Tie, estas pli facile simuli morton kaj kredigi la masklon pri la malbonfarto.

Por konfirmi ke ŝi nur imitas, la sciencisto forpelis la masklon kaj alproksimiĝis. Celante tuŝi la femalon, ŝi hastis forflugi foren.

Ludi mortinton aŭ fizikan damaĝon por fuĝi aŭ distrigi predantojn inter animaloj ne estas raraĵo. Tamen kiam estas por eviti kopulacion la konduto estas apenaŭ konata.

(Bildo adaptita de la originala scienca artikolo)

Fonto:  Rassim Khelifa. 2017. Faking death to avoid male coercion: extreme sexual conflict resolution in a dragonfly. Ecology DOI: 10.1002/ecy.1781

Nova specio de delfeno ĵus malkovrita!

berardius

Ĝi longas je ok metrojn, tiu bekbaleno estas diskreta kaj ne diferenciĝas el la aliaj Beradiusoj* (Berardius sp). Estas cetaco simila al gigantaj delfenoj, kun nenia familia rilato kun balenoj. Ili apartenas al la familio de la Zifiedoj, el la subordo de la dentocetacoj. Genetika analizo montris ke tiu malhela granda, tamen sinkaŝema cetaco estas nova specio alpartenanta al tiu ĉi genro. Tiu delfeno estas tre malbone konata de la sciencistoj. Oni scias ke ili ŝatas kalamarojn kaj ke ili ĉeestas ĉefe en la Paca Oceano kaj en Mediteraneo.

La sciencistoj faris genetikajn analizojn por 178 specimenoj  el muzeoj kaj enmaraj individuoj. Laŭ la esploristoj, naŭ el la specimenoj inter la japana maro kaj la Aleutaj Insuloj apartenas al nova specio de bekbaleno el genro Berardiuso. Tiu delfeno estis iafoje renkontita de japanaj fiŝistoj kiuj nomas ĝin “la korvo” pro ĝia malheleco. La animalo similas al Berardius de Baird, kvankam ĝi estas pli malgranda (8 metroj kontraŭ 12 metroj) kaj pli malhela. Genetika analizo montras ke ĝi estas pli proksima de la Beradius de Anoux ol tiu de Baird. Genetike, la analizoj sugestas ke estas tri specioj, konkludas la sciencisto en la revuo Marine Mammal Science.

http://www.futura-sciences.com/planete/actualites/zoologie-sorte-dauphin-geant-decouvert-pacifique-63695/

http://onlinelibrary.wiley.com/doi/10.1111/mms.12345/abstract;jsessionid=D812931CE05C47895400988CDB79D435.f03t04?systemMessage=Wiley+Online+Library+will+be+unavailable+on+Saturday+30th+July+2016+from+08%3A00-11%3A00+BST+%2F+03%3A00-06%3A00+EST+%2F+15%3A00-18%3A00+SGT+for+essential+maintenance.Apologies+for+the+inconvenience.

Morin, P. A., Scott Baker, C., Brewer, R. S., Burdin, A. M., Dalebout, M. L., Dines, J. P., Fedutin, I., Filatova, O., Hoyt, E., Jung, J.-L., Lauf, M., Potter, C. W., Richard, G., Ridgway, M., Robertson, K. M. and Wade, P. R. (2016), Genetic structure of the beaked whale genus Berardius in the North Pacific, with genetic evidence for a new species. Mar Mam Sci. doi:10.1111/mms.12345
Glosaro :

*Berardiuso estas vorto enkondukata de ISAE ĉar oni nenie trovas fonton en esperantujo pri tiu genro. Oni serĉas en vortaro.net, vikipedio, reta-vortaro.de, Balenoj kaj delfenoj kaj aliaj mirindaĵoj de l’oceanoj de S-rino Body & s-ro Cherpillod, kaj eventoj.hu (S.T.E.B). Oni esperantigis la latinlingvan vorton de la scienca animala nomenklaturo Berardius aldonante la o-finaĵo.