La sesa grandskala formorto de la animaloj rapidiĝas!

En alarmega studo, sciencistoj konkludas ke la vertebruloj grandskale malantaŭenigas sur la Tero, samtempe laŭ la nombroj de aimaloj kaj laŭ geografiaj disvastiĝoj.

Ili nomas tiun fenomenon “biologia neniigo ”.

En 2015, la tri aŭtoroj jam publikigis artikolon kie ili kalkulis ke la malapero de la specioj estas 100-foje pli rapida ol en 1900, kaj ke la ritmo estas ne malpli grava ol la formorto de dinosaŭroj antaŭ 66 milionoj da jaroj. Tial ili parolas pri la sesa grandskala formorto.

Tiufoje la esploristoj celis kvantotaksi la malkreskiĝon de la populacioj, de tiel nomataj animalaj grupoj sur iu teritorio . “Insistinte pri formorto de specioj, oni lasas pensi ke la tera biodiverseco ne estas tuj endanĝerigata nek draste minacata, sed ke ĝi enriras malrapide en epizodon de granda detruiĝo kiun oni kontraŭbatalos estontece”, – eksplikas la aŭtoroj.

Tiu metodo enhavas plurajn mankojn, laŭ ili: Unue) la publika opinio malfacile mezuras la gravecon de la fenomeno (du specioj malaperis ĉiujare, tio povas ŝajni malgrava, precipe kiam la specioj estas apenaŭ konataj kaj vivas en eta teritorio); due) ĝi ne permesas ĝuste taksi la antaŭajn fenomenojn. Eĉ se la populacioj de la plej komunaj specioj draste malkreskas, ili ne plu estas minacataj… trie), la malapero de populacioj estas antaŭsigno de malapero de la specioj”, alarmas la sciencistoj. Pli detaligita analizo de la malkresko de la animalaj populacioj faras la problemon pli klara kaj pli maltrankviliga.

La sciencistoj faris vastan analizon pri du el la vertrebruloj konataj: Ili observis la evoluon de la populacio de 27600 specioj de mamuloj, birdoj, reptiloj kaj teraj amfibioj, disigitaj sur la 5 kontinentoj, uzante la datumbazon el la Ruĝa Listo de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo, kiu estas plej ampleksa tutmonda inventaro pri la stato de la konservado de la biodiverseco. Plie, Ili ankau lupee observadis 177 mamulajn speciojn pri kiuj ankaŭ ekzistas datumoj pri geografiaj informoj inter 1900 kaj 2015.

La vera graveco de la grandskala estingiĝo kiu trafas la sovaĝan faŭnon estas subtaksita: ĝi katastrofas!”–  ili diris. Sume, 32% de la studitaj specioj malkreskas. Pluraj mamuloj kies populacioj bonfartis antaŭ unu aŭ du jardekoj, nun estas formortantaj.

En 2016, en la planedo oni kalkulis nur 7 000 gepardojn kaj 35 000 afrikajn leonojn (-43% de post 1993). La populacioj de borneaj orangutangoj falis je 15% en dek jaroj, atinginte 80 000 individuoj dum ĝirafoj falis de 115 000 specimenoj en 1985 ĝis 97 000 en 2015. Manisoj estis preskaŭ eksterminitaj.

30% de la specioj malprosperantaj estas komunaj. Ekzemple, en Francio, la populacio de kardelo malkreskis je 40% en dek jaroj. “Tiom da komunaj specioj malprosperantaj estas grava averto pri la graveco de la nuna biologia formorto”– alarmas Gerardo Ceballos.

Ĉiuj kontinentoj estas trafataj de tiu erodego de la biodiverseco. La forte trafitaj zonoj estas la tropikoj (Amazonio, Kongo, Sudazio) ĉar ili estas ankaŭ la  plej faŭnoriĉaj. Sed meztemperaturaj zonoj havas ankaŭ tre maltrankviligajn rezultojn kompare al siaj faŭnriĉecoj.

Pli ol 50% de animaloj malaperis dum la lastaj 40 jaroj, taksis la sciencistoj, asertante ke iliaj rezultoj estas “prudentaj”. Tiuj konkludoj akordas kun tiuj de la lasta raporto “Vivanta Planedo” eldonita en oktobro 2016 de la WWF. Ĝi taksis ke la populacioj de vertebruloj falis je 58% inter 1970 kaj 2012. La nova analizo konsernas multe pli da specioj (27 600 kontraŭ 3 700 por la studo de WWF) kaj havas geografian analizon.

“La vidpunkto de tiu studo estas tre interesa: anstataŭ fokusiĝi sur la formortoj, kiujn oni malfacile kvantotaksas, ĝi fokusiĝas sur la evoluo de la populacioj kiu konfirmas kaj informas pri la graveco de la situacio.” – diras Benît Fontaine, biologo pri la konservado en la Muzeo Nacia pri Natura Historio (Paris, Francio) kiu ne partoprenis la studon.

Tiu eldonaĵo montras ke la situacio estas tre alarma – pli ol oni povas supozi leginte la Ruĝan Liston”, aldonas Florian Kirchner, respondulo pri la programo “specioj” por la Francuja branĉo de UICN, kiu faras nur unu kritikon: la analizo fokusiĝas sur la teraj vertebruloj kaj ne sur la fiŝoj, nevertebruloj, kaj plantoj kies populacioj ankaŭ grave malprosperas. Laŭ UICN, 42% de la specioj de teraj nevertebruloj (papilioj, lumbrikoj, ktp) kaj 25% de la maraj nevertebruloj (spongoj, moluskoj) estas minacataj.

La kaŭzoj de tiuj malprosperoj estas konataj: malbonigo de la vivlokoj pro agrikulturo, arbara ekspluatado, urbanizado aŭ minekspluatado. Sekvas superekspluatado de la specioj (ĉasado, fiŝado, ŝtelĉasado, ŝtelfiŝado), poluado, invadaj specioj, malsanoj, kal pli freŝdate, klimatoŝaĝo. “La definitivaj motoroj de la sesa randskala formorto estas malpli ofte citataj”, diras la aŭtoroj. Estas la troa homa loĝantaro ligita al senĉesa keskado de la populacio, troa konsumado.

Ni havas nur kelkajn fenestretojn por agi, du aŭ tri jardekojn maksimume, oni alarmas. La situacio minacas la teneblecon de la biodiverceco kaj de la homara vivo. “La detruiĝo de la specioj kaŭzas gravajn konsekvencojn ekonomiajn sur la ekosistemoj kaj ekonomiaj kaj sociaj malfacilaĵoj por la homoj,”–  memorigas Gerardo Caballos. La faŭno kaj flaŭro donas al ni multajn helpojn, ĉu polenado ĉu plibonigo de la tera produkteco, plibonigo de la akvo kaj aero aŭ la stokado de CO2.

Inter la prioritataj agoj, la sciencistoj alvokas al malpliigo de la populacio homa kaj de la konsumado, al uzado de teknologioj malpli neniigaj por la medio kaj al haltigo de la komerco de formortantaj specioj. Ili alvokas ankaŭ al helpado de la disvolvigantaj landoj kaj al protekatado de la ekosistemoj.

http://www.pnas.org/content/early/2017/07/05/1704949114

 

Por eviti seksavidajn masklojn, femaloj ludas mortinton

La sciencisto Rassim Khelifa, el al Universitato de Zurik (Svislando) malkovris neordinaran seksan strategion inter libeloj de la specio Aeshna juncea: kiam la femalo estas persekutata de masklo kun seksaj intencoj, por eviti la lacigan kaj penigan fuĝflugadon, ŝi decidas ludi mortinton.

Libeloj estas tre konataj insektoj. Ili demetas siajn ovojn en la plantoj ĉe akvo. Post ovodemeti, la femaloj estas viktimoj de aliaj maskloj kiuj ankaŭ deziras kopulacii kaj igi ŝin demeti novajn ovojn kun liaj genoj. Nek ĉiam la femaloj estas pretaj por nova kopulacio. Spite de tio, la maskloj senlace provas kaj daŭre ĝenas la femalojn per senhaltaj insistoj cele seksumi.

La strategio estas sukcesa. El la femalaj libeloj, tiuj kiuj ne simulas sinmorton ĉiam estas kaptitaj de la ĉasantaj maskloj, kiuj devigas ŝin kopulacii. La femaloj kiuj sinĵetas surteren kaj haltas moviĝi dum la masklo ĉirkaŭflugas, evitas la seksan altrudon. Li ankoraŭ flugas ĉirkaŭe traserĉante ŝin, dumtempe. Poste, li flugas for kaj ŝi reprenas la ordinaran konduton (vidu bildon).

Aparte kurioza estas, ke la femaloj elektas la plej plantplenajn placojn por ludi mortinton, neniam elektante la malfermajn areojn. Tie, estas pli facile simuli morton kaj kredigi la masklon pri la malbonfarto.

Por konfirmi ke ŝi nur imitas, la sciencisto forpelis la masklon kaj alproksimiĝis. Celante tuŝi la femalon, ŝi hastis forflugi foren.

Ludi mortinton aŭ fizikan damaĝon por fuĝi aŭ distrigi predantojn inter animaloj ne estas raraĵo. Tamen kiam estas por eviti kopulacion la konduto estas apenaŭ konata.

(Bildo adaptita de la originala scienca artikolo)

Fonto:  Rassim Khelifa. 2017. Faking death to avoid male coercion: extreme sexual conflict resolution in a dragonfly. Ecology DOI: 10.1002/ecy.1781

Homo naledi estis konanta Homo sapiens !

La chronologie actuelle des membres les plus célèbres du genre Homo. © A. Cuadra, Science

© A. Cuadra, Science

Sudafrike, la skeleto de Homo nadeli, fora homa praulo malkovrita de usona paleologo antaux kelkaj jaroj, finfine estis datumita. Tiu homedo estus vivinta antaŭ 200 000 aux 300 000 jaroj. Fine, Homo naledi estas multe pli juna ol pripensita.

La paleologio-teamo de la usonano Lee Berger, kiu malkovris Homo naledi, opiniis ke li povus aĝi je pli ol 1 miliono da jaroj ĉar li havas tre primitivajn karakterojn: staturo kaj cerbo malgrandaj kaj tre primitiva ancxo. Sed tiu teamo restis perpleksa cxar tiu skeleto enhavas ankaŭ modernajn elementojn kia marŝulaj piedoj kaj ties manoj kapablas teni ilojn.

Sed laux datumado, kies rezultoj estis senvualegitaj je la 9-an de majo ĉi-jare, Homo nadeli vivis inter 200 000 kaj 300 000 jaroj. Vere estas nova homspecio vivanta samtempe ol Homo sapiens. Tial, por la teamo de la profesoro Berger, tiu skeleto pligraviĝas. Fakte tio signifas ke la genealogia arbo de la Homedoj estas multe pli kompleksa ol oni antaŭe pensis. Fakte, pluraj homaj specioj vivis samtempe en la sama regiono. Do, oni povas opinii ke tiuj specioj havis interkontaktojn kaj ke restas multo por malkovri.

“Ni pensis ke historio estis simpla: estas unu linio kiu iom post iom ekiĝas pli kaj pli homa, kun cerbo pli kaj pli granda kaj konduto pli kaj pli ampleksa, esprimis la paleologo John Hawks, teamano. Nun, elstaris demandoj: kiuj estas homedoj respondantaj la malkovritajn arkeologiajn lokojn de tiu epoko? Oni sindemandu ĉu malsamaj gentoj homedaj estus interagintaj kaj kian rolon ilin havas en niaj devenoj?”

Nu, en la groto kie oni malkovris tiujn ostaĵojn, je 50 kilometroj de Johannesburg, enhavas pli ol 1500 ostoj el almenaŭ 15 individuoj. Tiu grava malkovro estas la plej granda aro de homedaj fosilioj el Afriko.

Fonto :

http://www.futura-sciences.com/planete/actualites/paleontologie-homo-naledi-surprenante-jeunesse-confirmee-59750/

SCIENCA NEVERA VERO numero 3 ONI NE DEVAS DORMI KUN PLANTOJ EN LA ĈAMBRO

Anĝeloj aŭ dajmonoj? Ni devus antaŭsuspekti, ke tiom parfumaj belaĵoj en la tagaj horoj kaŝus ian noktan insidon.

Jen! La minaco senmaskiĝas: la verdaj plantoj profitas de la nokto por nin ĉirkaŭi per iliaj efluvoj. Alivorte, ili spiras je niaj kostoj.

Sed ni vidu la tutan aferon sciencokule: escepte de tiuj venenaj, verdaj plantoj havas bonan reputacion, ĉar oni pensas, ke ili riĉigas la atmosferon per oksigeno. Estas vere, ke ĉe la lumo ili faras fotosintezon, do konsumante karbondioksidon kaj eligante oksigenon. Sed plantoj spiras ankaŭ ĉe la lumo, ne nur dumnokte (ĉimaniere konsumante oksigenon kaj eligante karbondioksidon). Bonŝance por ni, kutime la planta fotosintezo superas la spiradon.

Nokte, la perfiduloj reprenas parton de tio, kion ili donis al ni tage. Fakte, oni ne devas timi, ĉar la planta spirado (je egala pezo) estas pli malgranda ol tiu animala; estas tre rare, ke apartamentaj plantoj akiru la pezon de hundo aŭ similaj bestoj. Ne nur tiu afero estas konsiderenda, sed ankaŭ la fakto, ke nokte kelkaj plantoj (kiel kaŭĉukarbo aŭ diversaj grasaj plantoj) enprenas karbondioksidon, kion poste ili uzos tage.

Do, oni preferu konsili eviti la trajnajn kuŝlokojn aŭ la montarajn rifuĝejojn: niaj similuloj konsumas oksigenon tre pli avide ol niaj verdaj amikoj.

Krome, sen la plantoj kaj aliaj klorofilaj organismoj, nia planedo estus tute senoksigena.. kaj neniu povus zorgi pri la vegetalaj eligadoj kaj la plantaj neverŝajnaj misfaroj.

tradukis Francesco Fagnani

El la originala artikolo de Jean-François Bouvet, en la libro “Gli spinaci sono ricchi di ferro – I luoghi comuni della scienza” de la sama aŭtoro

Malario bonodorigas homojn por anofeloj

Inter la danĝeraj tropikaj malsanoj, malario estas unu el la plej gravaj. La infekton kaŭzas la piko de la kulo apartenanta al la genro Anopheles, siavice portanta la parazitan protozoon Plasmodium falciparum. Ekologiaj kaj biologiaj informoj pri la plasmodio kaj ties transportanto estas abundaj kaj facile troveblaj. Malgraŭ ĉio, la malsano daŭre infektas milionon da homoj ĉiujare.

Spite de tio, aldonaj informoj pri ĝi ankoraŭ altiras la atenton. Deko da sciencistoj el Svedio kaj Litovio faris interesan malkovron: la protozoo Plasmodium kapablas fari homojn odore allogaj por la anofeloj.

La sciencistoj observis ke la anofeloj preferes sinnutri de artefaritan sangaĵon kiu enhavas la substancon (E)-4-hydroxy-3-methyl-but-2-enyl pyrophosphate (HMBPP), produktita de la plasmodio, kompare kun sangaj nutraĵoj sen ĝi oferitaj samtempe. La prefero rangis al 95%. Aldonaj eksperimentoj klarigis ke nursole la substanco HMBPP ne estas alloga. Nur ĝi kune kun sangaj ĉeloj stimulas la manĝadon de anofeloj.

Sed la ĉeesto de parazitaĵoj en la sango ankaŭ stimulas sinnutran konduton de la kuloj? La teamo oferis al la anofeloj sangon, sangon kun HMBPP kaj sangon kun nematuraj staĝoj de la plasmodio, kiu siavice produktas malgrandajn kvantojn da HMBPP. Sango kun HMBPP kaj nematuraj staĝoj de la plasmodio stimulis la manĝadon de la anofeloj pli ol duoble kompare nur kun sango. Parazito-infektita sango estas pli alloga ol sana sango.

Ĝis nun, la eksperimentoj elmontris, ke la anofeloj preferas sinnutri de sango kiam tiu substanco troviĝas. Tamen, kia estas la konduto de la anofeloj kiam la odoroj estas disponeblaj? Eksperimento per la vitra kanalo “Y” montris, ke la anofeloj kapablas rekoni – kaj preferas – la volatilan odoron de sangofonto infektita kun plasmodion same kiel sangofonto kun HMBPP, multe pli ol nur sango.

La sciencistoj esploris la volatilajn substancojn de sango, plasmodio-infektita sango kaj sango kun HMBPP. La kvanto de CO2 produktita de sango kun plasmodio kaj HMBPP estis multe pli alta ol nur sango, krom aliaj substancoj. Diversaj esploroj subtenas la teorion ke CO2 estas fundamenta por allogi sango-sinnutrajn organismojn, ĉefe longdistance.

Aldone, la teamo ankaŭ malkovris ke la ĉeesto de HMBPP igas pli facile la infekton de la anofeloj kun P. falciparum, kaj konsekvence altigas la ŝancon de la infektitaj anofeloj trasndonu la plasmodion al sanaj mamuloj.

Resume, la sciencistoj malkovris, ke la plasmodio kiu kaŭzas malarion produktas specifan substancon (HMBPP) kiu altigas la kvanton da substancoj kiuj allogas kulojn longdistance, samtempe ke stimulas la manĝadon. Aldone, ĝi faciligas la organismon de la anofeloj gastigi la protozoon.

Tio estas grava en ekologio perspektivo. Anofeloj preferas sinnutri de mamuloj infektitaj kun la plasmodio kiu kaŭzas malarion. Tio signifas ke sanaj (ne infektitaj) anofeloj preferas piki malsanajn homojn, kaj tio certe influas la disvastigon kaj kontinuadon de malario en diversaj partoj kie la malsano persistas.

Fonto: A key malaria metabolite modulates vector blood seeking, feeding, and susceptibility to infection

SCIENCA NEVERA VERO numero 1: PLANTOJ NE PAROLAS

Estis iam raso de antilopoj, kiuj posedis la ĉarman nomon de “kuduo”, tre aprezataj pro la beleco de siaj kornoj. Por eviti, ke ili estu definitive ĉasataj de la ĉasistoj, oni decidis ilin protekti malantaŭ ĉirkaŭbarilo, en la nacia rezervejo Kruger, proksime al Pretoria (Sudafriko). Komence, la kuduoj satplenigis sin per molaj herboj kaj junaj ŝosoj, sed poste la savano iĝis malpli komforta kaj ili devis elekti malpli bonan manĝaĵon: la akaciajn foliojn. Tre malbonŝance.
Oni plu ne aŭdis tie la pafojn de la ĉasistoj sed la morto estis ankoraŭ embuskigita.
Fakte, post apenaŭ du tagoj multaj kuduoj kuŝis mortintaj sub la akacioj, Pro superdozo de tanino, sekreciita de tiaj arbaj folioj. La sudafrika zoologo Van Hoven sin demandis, kiel povis okazi, ke la ĝirafoj senprobleme paŝtis dum la antilopoj mortis. La kialo estas, ke la plantoj lernis sin defendi.
La akacio, furioza vintra viktimo de antilopoj kaj ĝirafoj, informas siajn samspecajn arbojn pri la ĉeesto de predisto, eligante gason nomatan “etileno”. La arboj kuŝantaj subvente, avertitaj pri la danĝero, en ĉirkaŭ dek minutoj komencas produkti grandajn kvantojn de tanino, kiu en malmultaj horoj detruas la hepaton de la antilopoj. Kontraŭe, la ĝirafoj lernis ne fidi je tiuj arboj: ilia dieto estas pli diversigita kaj, precipe, ili komprenis, ke necesas sin nutri kontraŭvente, evitante tiamaniere manĝi foliojn tro riĉaj je tanino.
Kion inventos en la estonteco la akacioj por kontraŭstari la agadon de la ruzaj ĝirafoj?

Ne nur la arboj interparolas per kemiaj signaloj, sed ankaŭ la fruktoj eligas dolĉan murmuradon.
Pomo iomete tro matura sufiĉas por fuŝi la aliajn en la sama korbo. Ankaŭ ĉiokaze la heroldo estas etileno: ĉi tiu gaso, kiu disvastiĝas el frukto al alia, stimulas sian propran produktadon.
Por eviti tro rapidan maturiĝon de fruktoj kaj legomoj, kelkaj sciencistoj kreis ilin senparolaj. Iliaj unua kobajoj estis tomatoj: blokante du genoj respondecaj pri la produktadon de etileno, ili obtenis fruktojn, kiuj ĝis la centa tago estis ankoraŭ verdaj, dum la aliaj (sovaĝaj) maturiĝis jam je la sesdeka tago. Bonŝance, la tomatoj iĝis senparolaj sed ne surdaj: post ses tagoj en ujo, kie la aero entenis etilenon, ili ruĝiĝis kaj maturiĝis.

Tradukis kaj proponis Francesco Fagnani

Fonto :

El la originala artikolo de François Féron, en la libro “Gli spinaci sono ricchi di ferro – I luoghi comuni della scienza” de Jean-François Bouvet

Neŭronoj kreskas al la molaj partoj de la cerbo

Sciencistoj eltrovis ke neŭronoj – la nervaj ĉeloj – kreskigas siajn aksonojn ne nur sekvante specifajn kemiajn spurojn rekoneblaj de la ĉelaj membranaj proteinoj, sed pro la denseco de la ĉirkaŭanta medio.

Delonge estas ĝenerala scio, ke la ĉeloj komunikiĝas inter si per livero kaj ricevo de specifaj molekuloj, kaptitaj per fakaj proteinoj kiuj troviĝas sur la ĉela membrano. Do, la kvanto kaj kvalito de tiuj molekuloj donas precizan informon al la ricevanta ĉelo, kiu kondutas sin akorde. Esence, la komunikado inter la diversaj ĉeloj de organismo dependas fundamente de molekuloj. Tiun ĉi hipotezon forte subtenas diversaj esploroj, kaj oni klare vidas ĝin kiam observas la agadon de hormonoj. Tamen, la fizika propreco de la ĉirkaŭanta medio kie troviĝas la ĉelo ne estas malobservinda.

La esploron ĉefkapis David Koser, kun teamo da sciencistoj el Britio, Germanio, Svislando kaj Brazilo. Ili kultivis la retinan neŭronojn de la rano Xenopus kaj ŝanĝis la densecon de la ĉirkaŭanta medio. La medio kie troviĝis la neŭrono estis kemie neŭtrala, do neniu kemia spuro ekzistas por ŝanĝi la orientiĝon de la neŭrono. La sciencistoj trovis, ke la neŭrono kreskigas aksonon multe pli rapide kaj longdistance en medio malpli densa ol la kutima. Tamen, la kreskiĝo estas multe malpli ordigita ol la originale densa medio. En pli alta denseco, la aksonoj ofte kreskas rekte al specifa loko, kvazaŭ koncentrante la forton de la kreskiĝo por malfermi spacon en tiu neordinara medio. Kun malpli alta denseco, diversaj aksonoj kreskas rapide kaj dise, sen ajna klara direkto.

La sciencistoj ankaŭ pruvis, ke la ĉefrolanto de aksona kreskiĝo en la neŭronoj estas jonaj kanaloj. Tiuj specifaj kanaloj estis antaŭe observitaj kiel gravaj por la disetendiĝo de la aksonoj. Uzinte specifan proteinon kiu blokas la recepteblecon de tiuj jonaj kanaloj, la sciencistoj observis senordan kaj anomalian kreskiĝon de la neŭrono.

Post tiu konstato en in vitro medio, la teamo decidis malkovri ĉu la sama fenomeno observeblas en in vivo medio. Ili uzis la disvolviĝantan cerban nervan histon de la ranido Xenopus kiel medio. Per kemiaj metodoj ili kapablis rekoni la malpli densaj partoj de la cerbo kaj konstatis, ke la aksonoj ankaŭ etendiĝas akorde kun la fizikaj aspektoj de la ĉirkaŭaĵo. Ankaŭ provoj kun la blokanta proteino akordis kun la rezultoj en la artefarita medio.

Konklude, la sciencistoj eltrovis ke la fizika propreco de la medio estas ege grava por kreskiĝo de novaj aksonoj, kaj la denseco – ĉu tre densa, ĉu tre maldensa – povas anomalie kreskigi la neŭronon. Ne malpli grava estas, ke la kreskiĝo dependas de jonaj kanaloj kiuj kapablas ekkapti la densecon de la ĉirkaŭa medio kaj difini kiom rapide kaj efike povas aksono kreski. Tiuj rezultoj estas ege gravaj por ekkompreni kia modlebla estas la cerbo, kaj kiel ĝi povas reagi antaŭ akcidento kiu vundas la nervan histon.

Fonto: David Koser, Amelia J. Thompson, Sara K Foster, et al. 2016. Mechanosensing is critical for axon growth in the developing brain. Nature Neuroscience doi:10.1038/nn.4394

Abeloj sentas homecan optimismon

Teamo da sciencistoj el la Universitato de Londono elmontris, per simplaj eksperimentoj, ke abeloj kondutas “optimisme” en kelkaj kondiĉoj.

Emocio estas vere tikla afero por sciencistoj studi kun animaloj. Preskaŭ ĉiuj publikaĵoj koncernas studojn pri mamuloj kaj vertebruloj. Malmulte da informoj estas disponeblaj pri nevertebruloj, simple ĉar estas malfacile uzi la samajn procedurojn por konstati emocion en tiaj organismoj.

La esploro, publikigita en la prestiĝa scienca revuo Science, supozas ke insektoj povas elmontri konduton similan al tiu kiun ni nomus optimismon, aŭ pozitiva emocieca konduto.

La sciencistoj elektis la specion de abelo nomata Bombus terrestris por pruvi la hipotezon. Unue ili trejnis la abelojn ligi specifan koloron kun pozitiva stimulo. Ili oferis al la abeloj kvin truojn, unu flanke de la alia. La plej maldekstra (blukolora) oferas dolĉan likvaĵon kiel premion. La plej dekstra (verdkolora) havas nenion krom akvo. La abeloj lernis rapide flugi al la blua truo.

Poste, la sciencistoj fermis la truojn de la ekstremoj kaj malfermis tiujn inter ili. Ankaŭ kolorigis la truojn, sed kun koloroj inter la plej maldekstra (helblua) kaj la plej dekstra (helverda), por oferi dusencan elekton al la abeloj. Surbaze de la teorio ke dolĉaĵo ofte estas ligita al pozitivaj sentoj (estas konate ke dolĉaĵoj ofte stimulas pozitivan senton en homoj kaj malstimulas ploradon inter infanoj), la sciencistoj oferis al parto de la abeloj malgrandan guton da dolĉaĵo sekundojn antaŭ fari la elekton. La abeloj kiu ricevis dolĉaĵon flugis multe pli rapide al la truoj kun dusenca spuro (nek aboslute pozitiva, nek absolute malpozitiva) ol tiuj kiuj englutis nur akvon.

Sed tiu rezulto estas dubinda. La dolĉaĵo estas energiplena, kaj povus stimuli flugadon anstataŭ optimismon. Por kontroli tion, la sciencistoj supozis ke, por mezuri optimismon, la abeloj devus fari rapidan elekton tuj post ricevi malagrablan sperton. La dolĉaĵo devus mildigi la malbonan reagon de la abeloj tuj post la malagrablan sperton. La abeloj estis devigataj eniri tunelon kaj atendi en ĝi antaŭ iri al la koloraj truoj. La tunelo havas aparaton kiun premas la abelojn dum kelkaj sekundoj (por imiti la konduton de konataj abelo-predantoj, kiel mantoj). La abeloj kiu ricevis guton da dolĉaĵo vere agis pli rapide eĉ post la malbona sperto, kompare kun tiuj kiuj ricevis nur akvon, kaj restis pli timema.

La sciencistoj ankaŭ malkovris ke tiu optimismeca konduto dependas de dopamino(*). Ili injektis substancon kiu blokas dompaminon en la abelo, kaj ĝi simple haltis konduti tia, kia ĝi kondutis antaŭe.

La rezulto emfazas, ke tiuj eksperimentoj oferas klaran pruvon ke nevertebruloj ankaŭ kondutas akorde kun kio ni konsideras emocio kaj optimismo. Tio povas malfermi grandajn perspektivojn por plibone kompreni emocion kaj kiel ĝi evoluis en diversaj specioj.

(*) dopamino: neologismo, ne PIV-vorto. Grava neŭrotransmisilo ligita al emocio (vidu Vikipedion)

Fonto: Clint J. Perry, Luigi Baciadonna kaj Lars Chittka (2016). Unexpected rewards induce dopamine-dependent positive emotion-like state changes in bumblebees. Science 353 (6307): 1529-1531

Bufoj kopulacias surtere por eviti rivalojn

La ĝenerala scio pri kial animaloj migris al tero estas ke ili celis forskapi de la predantoj, kiuj abundis subakve. Ekzemple, la sedenfendaj ovoj, riĉaj je proteinoj kaj nutraĵoj, estas ege allogaj al ĉiuj karnovoruloj, kaj unu el la manieroj protekti ilin estas daŭrigi la maturiĝon for de la kaptebleco de la predantaro. Ĉu la ideo ke animaloj iris surteren por protekti sin kontraŭ danĝero estas vere tiom ĝenerala kiom ni supozas? Teamo da sciencistoj el Usono kaj Brazilo kredas ke ne, kaj hipotezis ke la vera motivo kial kelkaj specioj eliris akvon ne estas por redukti la predadon de sian idaron, sed estas por eviti seksajn rivalojn

Teamo da sciencistoj el Usono kaj Brazilo decidis studi la bufojn por pruvi la hipotezon. La reproduktado de la bufoj ege varias, ekde tute subakva ĝis tute surtera. Reproduktado ankaŭ estas sedenfenda konduto. Kiam maskloj kaj femaloj troviĝas en kopulacio, ili fariĝas facile kapteblaj de predantoj. Do, la sciencistoj studis la motivojn kiu igis la bufojn reproduktiĝi surtere.

Dekomence la teamo kompilis la ekzistantan publikaĵon rilate al diversaj specioj da bufoj kaj koncentriĝis en la informeroj pri reproduktado. Poste, ili uzis genetikajn spurojn por malkovri rilatojn inter tiuj bufoj, koncerne al la plej antikvaj kaj plej aktualaj specioj kaj ties reproduktmetodo, emfazante reproduktiĝon en kaj ekster akvo. Ili ankaŭ konsideris poliandrion – kiam femalo kopulacias kun multaj maskloj – por analizi la kontribuon de seksa selektado en tiuj parametroj. Aldone, ili ankaŭ komparis tiun datumaron kontranstante speciojn el tropikaj kun tiuj el mezvarmaj klimatoj.

La rezultoj sugestas, ke kelkaj bufoj el tropikaj regionoj grandparte evoluis teran reproduktivan konduton ne por eviti predadon, sed por eviti seksajn rivalojn. La genetikaj analizoj elmontris, ke la bufoj kiuj reproduktiĝas ekskluzive surtere estas multe pli novaj ol tiuj kiuj daŭre reproduktiĝas enakve, kio implicas ke kopulacii surtere estas nova konduto. La konflikto inter la maskloj en specioj kiuj reproduktiĝas subakve estas ege intensa, kaj konsiderinde mildiĝas en specioj kiu adoptis la surteran medion.

Tiu rezulto, publikigita en la scienca revuo The American Naturalist, riĉigas nian komprenon pri la ĝusta rolo de seksa konflikto kaj naturselekto muldi biologian diversecon kaj malsimilajn reproduktajn strategiojn laŭlonge evoluado de organismoj.

Fonto: Kelly R. Zamudio, Rayna Bell, Renato Nali, Célio Haddad kaj Cynthia Prado. 2016. Polyandry, predation and the evolution of frog reproductive modes. The American Naturalist 188: S1: S41-S61.

Ju pli granda lia seksorgano, des pli granda ŝia cerbo

Seksa selektado estis malkovrita de Charles Darwin iom post la propono de natura selektado kiel mekanismo de la origino de la specioj. Darwin havis la ideon post observi la reproduktan konduton de la pavoj. La masklo havas buntan kaj longan voston, estas kolore alloga, dum la femalo estas modesta kaj nenotinda. Li supozis ke tiu vostego de la maskloj tute ne helpas survivadon, tamen havas gravan rolon: allogi femalojn por kopulacii kaj reproduktiĝi.

Tiu konstato malfermis la pordon al diversaj sciencistoj studi la rolon de ĉiuj individuoj – maskloj kaj femaloj – dum alproksmiĝo, kopulacio kaj reproduktado. Post la unua konstato, oni observadis ke diversaj specioj da animaloj havas specifajn strategiojn allogi la respektivan paron. Korpa grandeco, grandaj mandibloj, bunta kaj hirta felaĵo ofte troviĝas inter la ĉefaj allogaj masklaj strategioj. Femaloj siavice disvolvas feromonojn, altigas fekundon, inter aliaj. Kelkaj pli ferocaj animaloj provas altrudi kopulacion, kaj ties femaloj evoluas sindefendaj strategiojn. Kiam oni konstatas tiujn neharmoniajn kondutojn, ĝi ricevas la nomon “seksa konflikto”. Oni konstante malkovras novajn kaj neordinarajn reproduktajn strategiojn kiu surprizigas la sciencistaron.

Ĉi-kaze, teamo da sciencistoj el Aŭstralio kaj Svislando kreskigas tiun liston. Ili malkovris kuriozan rilaton inter maskloj kaj femaloj en la fiŝo Gambusia holbrooki: en populacio kie estas natura premo por maskloj havi longan penison, la cerbo de la femaloj kreskas.

La reprodukta sukceso – la kapablo kopulacii kaj garantii patrecon de la idaro – de maskloj en tiu specio dependas de kelkaj trajtoj. La normalpenisaj fiŝoj provas konkeri la femalon per flirtoj kaj persisto. La longpenisaj maskloj ne bezonas flirti. Ili povas altrudi sin al femaloj, malgraŭ ŝia konsento. Danke al la longa peniso, maskloj ne havas konsiderindan problemon kopulacii.

Dum la eksperimento, sciencistoj bredis la fiŝojn en akvujoj dum generacioj, por selekti populacion kies maskloj havas longan penison. En la sama akvujo ili akompanis kaj mezuris la penisojn kaj cerbojn de ambaŭ seksoj, laŭlonge la generacioj. En alia akvujo ili bredis fiŝojn sen interveni en ajna specifa karaktero. La rezulto estas, ke en la akvujoj kie troviĝas longpenisajn masklojn, la cerbo de la respektivaj femaloj kreskis pli ol la cerbo de la femaloj en populacio kies maskloj havas normalan penison.

Sed kial tiu rilato evoluis? La sciencistoj supozas ke grandcerbaj femaloj estas pli ruzaj ol la normalaj. Ruzaj femaloj eble povas observi la ĉirkaŭon kaj konstati la alvenon de longpenisaj maskloj multe pli rapide ol la normalaj. Ankaŭ eblas, ke ili povas efike forfuĝi kaj trompi la longpenisajn masklojn dum la persekutadoj, kaj tiel eviti nedezirindan kopulacion. Kurioze, la cerbo de la maskloj ne kreskas samkiel tiuj de la femaloj.

(la foto kiu ilustras ĉi tiun artikolon estas el vikipedio)

Fonto: Séverine D. Buechel, Isobel Booksmythe, Alexander Kotrschal, Michael D. Jennions & Niclas Kolm. 2016. Artificial selection on male genitalia lenght alters female brain size. Proc. R. Soc. B. 283:20161796 http://dx.doi.org/10.1098/rspb.2016.1796