Ju pli granda lia seksorgano, des pli granda ŝia cerbo

Seksa selektado estis malkovrita de Charles Darwin iom post la propono de natura selektado kiel mekanismo de la origino de la specioj. Darwin havis la ideon post observi la reproduktan konduton de la pavoj. La masklo havas buntan kaj longan voston, estas kolore alloga, dum la femalo estas modesta kaj nenotinda. Li supozis ke tiu vostego de la maskloj tute ne helpas survivadon, tamen havas gravan rolon: allogi femalojn por kopulacii kaj reproduktiĝi.

Tiu konstato malfermis la pordon al diversaj sciencistoj studi la rolon de ĉiuj individuoj – maskloj kaj femaloj – dum alproksmiĝo, kopulacio kaj reproduktado. Post la unua konstato, oni observadis ke diversaj specioj da animaloj havas specifajn strategiojn allogi la respektivan paron. Korpa grandeco, grandaj mandibloj, bunta kaj hirta felaĵo ofte troviĝas inter la ĉefaj allogaj masklaj strategioj. Femaloj siavice disvolvas feromonojn, altigas fekundon, inter aliaj. Kelkaj pli ferocaj animaloj provas altrudi kopulacion, kaj ties femaloj evoluas sindefendaj strategiojn. Kiam oni konstatas tiujn neharmoniajn kondutojn, ĝi ricevas la nomon “seksa konflikto”. Oni konstante malkovras novajn kaj neordinarajn reproduktajn strategiojn kiu surprizigas la sciencistaron.

Ĉi-kaze, teamo da sciencistoj el Aŭstralio kaj Svislando kreskigas tiun liston. Ili malkovris kuriozan rilaton inter maskloj kaj femaloj en la fiŝo Gambusia holbrooki: en populacio kie estas natura premo por maskloj havi longan penison, la cerbo de la femaloj kreskas.

La reprodukta sukceso – la kapablo kopulacii kaj garantii patrecon de la idaro – de maskloj en tiu specio dependas de kelkaj trajtoj. La normalpenisaj fiŝoj provas konkeri la femalon per flirtoj kaj persisto. La longpenisaj maskloj ne bezonas flirti. Ili povas altrudi sin al femaloj, malgraŭ ŝia konsento. Danke al la longa peniso, maskloj ne havas konsiderindan problemon kopulacii.

Dum la eksperimento, sciencistoj bredis la fiŝojn en akvujoj dum generacioj, por selekti populacion kies maskloj havas longan penison. En la sama akvujo ili akompanis kaj mezuris la penisojn kaj cerbojn de ambaŭ seksoj, laŭlonge la generacioj. En alia akvujo ili bredis fiŝojn sen interveni en ajna specifa karaktero. La rezulto estas, ke en la akvujoj kie troviĝas longpenisajn masklojn, la cerbo de la respektivaj femaloj kreskis pli ol la cerbo de la femaloj en populacio kies maskloj havas normalan penison.

Sed kial tiu rilato evoluis? La sciencistoj supozas ke grandcerbaj femaloj estas pli ruzaj ol la normalaj. Ruzaj femaloj eble povas observi la ĉirkaŭon kaj konstati la alvenon de longpenisaj maskloj multe pli rapide ol la normalaj. Ankaŭ eblas, ke ili povas efike forfuĝi kaj trompi la longpenisajn masklojn dum la persekutadoj, kaj tiel eviti nedezirindan kopulacion. Kurioze, la cerbo de la maskloj ne kreskas samkiel tiuj de la femaloj.

(la foto kiu ilustras ĉi tiun artikolon estas el vikipedio)

Fonto: Séverine D. Buechel, Isobel Booksmythe, Alexander Kotrschal, Michael D. Jennions & Niclas Kolm. 2016. Artificial selection on male genitalia lenght alters female brain size. Proc. R. Soc. B. 283:20161796 http://dx.doi.org/10.1098/rspb.2016.1796

Senhonesteco stimulas senhonestecon: la homa cerbo adaptiĝis al tio

Ĝi troviĝas en homa vivo ekde la infanaĝo kaj en ĉiuj tempoj. Infanoj provas mensogi por senkulpigi sin de kritikenda ago, kiam plenkreskuloj ekscias pri ĝi, por eviti admonon. En lernejoj abundas la studentoj kiu provas ekhavi al si altan poenton dum ekzamenoj, observante liston da respondoj skribitaj en papero, zorge kaŝita de la okuloj de instruistoj kaj kolegoj. Kiam adolta, provas subaĉeti policanon kiu kaptis lin stirante ebria. Plej ofte tiuj agoj nur fariĝas amuzaj temoj en simpla konversaciado aŭ vespermanĝo ĉe geamikoj. Sed kiam publikaj homoj, kiel deputitoj, senatanoj kaj famaj enterprenistoj, profitas de kontraŭleĝaj agoj por riĉiĝi, okazas skandalo kaj ĉiuj akre kondamnadas la agaĉon. Kial homoj senhonestas?

Sciencistoj el Usono kaj Britio proponas klarigon pri tio, kaj laŭ la rezultoj de ilia esploro, ĝi kaŝiĝas en homa cerbo. La teamo kombinis cerbo-skanadon kun kondutaj laboratoriaj eksperimentoj, kun volontuloj. La sciencistoj konfesis ke estis malfacila tasko strukturigi adekvatan metodologion por mezuri senhonestecon de la partoprenintoj, sen ilia konscio pri ĝi.

La volontuloj estis invititaj labori duope, por diveni kiom da mono troviĝas en foto de botelo. La unua volontulo observas la bildon kaj sugestas la kvanton al sia partnero, kiu ankaŭ rigardas la bildon. La sciencistoj foje oferis al unu el la duopo subtilan “informeron” kiu helpas pli precize taksi la ĝustan monkvanton. Sed tiu kiu ricevas la “informeron” ne estas devigata informi sian partneron pri ĝi. La eksperimento estis desegnita por oferi cirkonstancojn kie ambaŭ povas “gajni” kiam trafas, nur unu povas gajni (tiu kiu havas la “informeron” je malutilo de sia partnero), aŭ ambaŭ povas perdi. La bildo aperas surekrane dum nur 3 sekundoj, por eviti cerbumadon kaj ekhavi pli instinktan respondon. Dum la plenumado de tiuj taskoj, aparato skanis la cerbon de la volontuloj.

La ĉefa rezulto de la eksperimento estas ke senhonesteco grade altiĝas, dum la cirkonstancoj ne grave ŝanĝas. La unuaj senhonestaj agoj aktivis specifajn partojn de la cerbo. Surprizige, kun la daŭro de la eksperimento, la aktivaj cerbopartoj dum la senhonestaj decidoj malintensiĝis, kvankam la nivelo je senhonesteco altis. Tio sugestas, ke la cerbo alkutimiĝas al la fiago, kiu siavice fariĝas iom post iom malpli grava por la aganto. Resume, homo perdas la nocion de senhonesteco se li daŭre agas tiamaniere.

La studo havas gravajn sociajn implicojn. Se oni toleras riproĉindajn agojn surbaze de sia laŭŝajna negraveco, ni povas stimuli en aliulo la nerimarkeblecon pri la propra ago, kaj tio facile povas evolui ĝis atingi gravajn konsekvencojn. La studo iom klarigas kial koruptado konstantas en kelkaj landoj, kies leĝoj estas nur duone aplikitaj ĉar la oficistoj facile akceptas subaĉeton. Grandskale, tiu ĝenerala sento de “agi senhoneste estas ordinara” povas atingi diversajn rangojn de la socio, kaj pli da homoj fariĝas pli koruptaj, kun forta negativa konsekvenco en la publika administrado. Nur la socio suferas pro tio.

Fonto: Neil Garrett, Stephanie C. Lazzaro, Dan Ariely & Tali Sharot. 2016. The brain adapts to dishonesty. Nature Neuroscience 19 (12): 1727-1732

Marleonoj persekutas pingvenojn por seksa kontentigo

pingveno

Kvin sciencistoj el Suda Afriko observis strangan konduton inter du malsimilaj specioj en la sub-Arktika Marion insulo: marleonoj de la specio Arctocephalus gazella altrudas sekson al la reĝa pingveno Aptenodytes patagonicus.

Ne estas la unua fojo ke sciencistoj registras perfortan kopulacion inter du specioj. Ĉi-kaze, oni observis kvar marleonojn kiuj havis tiun konduton kaj kiel detale ili agis.

La marleonoj persekutas la “viktimon” kvazaŭ ili estus ĉasinta ĝin por manĝi. Sed kiam ili kaptas la pingvenon, anstataŭ mortigi ĝin li simple kondutas sekse, kovras la pingvenon per sia korpo kaj startas kopulacion.

La marleono ne sukcesas kopulacii je la unua provo. Li provas diversfoje sensukcese, ĝis laciĝo. Tiam li ripozas dum kelkaj minutoj, sed li daŭre tenas la pingvenon sub sin aŭ ĉirkaŭbrakita per la naĝilo. Post iom da tempo li denove provas. La provoj kaj ripozoj daŭras ĝis kiam li atingas la celon. La marleono penetras sian penison inter la piedoj de la pingveno kaj moviĝas kopulacie. Ne klaras, sed la sciencistoj kredas ke la peniso de la marleono penetras la kloakon de la pingveno.

En unu el tiuj nekonsentitaj seksaj rilatoj, oni konstatis sangon inter la piedoj de la pingveno tuj post penetrado. Kiam la kopulacio finiĝas, tri el la marleonoj simple forlasis la pingvenon. Unu el tiuj mortigis ĝin kaj manĝetis.

pingveno-sekso

Bildo 1. Marleono kopulacias kun pingveno (el la scienca artikolo)

Sciencistoj ne komprenas la kialon de tiu konduto, kaj apenaŭ teorias ĉi-rilate. Unu el la hipotezoj postulas ke, kiam la populacia denseco de marleonoj altiĝas, la seksa konflikto inter spertaj masklaj marleonoj kontraŭ ĵus adoltiĝintaj marleonoj malpermesas tiujn lastajn ekhavi seksan sperton kun la femaloj. Do, ili serĉas seksan kontentigon en aliaj sendefendaj organismoj, ĉi kaze, la pingvenoj.

 

Fonto: William A. Haddad, Ryan R. Reisinger, Tristan Scott, Marthán N. Bester, P. J. Nico de Bruyn. Multiple occurrences of king penguin (Aptenodytes patagonicus) sexual harassment by Antarctic fur seals (Arctocephalus gazella). Polar Biology, November 2014. DOI 10.1007/s00300-014-1618-3

Brituje, Ankoraŭ ĉeestas Lepro…en rufaj sciuroj!

sciuro

Sciuroj vivantaj en Britujo portas la bakterion Mycobacterium leprae, tre similan al tiu kauzinta lepran epidemion en Eŭropo dum mezepoko. La besto povus do esti stoko por tiu malsano.

Pli kaj pli da sciuroj montras histajn vundaĵojn en la vizaĝon kaj la membrojn, tre similajn al tiuj de lepro: ŝvelaĵo de muzelo, de oreloj, lipoj, palpebroj kaj finaĵoj. Tial  sciencistoj mastrumis genetikan studon kun sangajn analizojn de pli ol 100 kadavroj da rufaj sciuroj (Sciurus vulgaris) el Anglujo, Irlando kaj Skotlando.

Laŭ la rezultoj publikigitaj en Science, 25 sciuroj el Islando de Brownsea estis infektitaj de la bakterio Mycobacterium lepae kiu estas tre simila al la bakterio cirkulanta dum Mezepoko. Neniu alia sciuro portis tiun bakterion sed kelkaj estis pozitivaj por alia simila bakterio, Mycobacterium lepromatosis, kaŭzanta ankaŭ lepron. Tiuj rezultoj sugestas ke patogeniaj bakterioj povas persisti en la medio longtempe post ĝia malapero el homa stoko.

Tiu rezulto mirindas, ĉar neniu homo malsanas pro lepro en Britujo antaŭ jarcentoj. La stokaj bestoj de lepro povus esti multe pli abundaj ol oni antaŭe opiniis. La konsekvencoj de tiuj rezultoj gravas por la mondregionoj kie lepro ankoraŭ endemias. Eblas ke parto de la novaj kazoj devenas el tiuj stokaj bestoj.

Laŭ la sciencistoj, la risko por malsaniĝo kaze de lepro pro sciuroj estas malalta.

Fonto :

Red squirrels in the British Isles are infected with leprosy bacilli.Charlotte Avanzi,Jorge del-Pozo,Andrej Benjak,Karen Stevenson,Victor R. Simpson,Philippe Busso,Joyce McLuckie,Chloé Loiseau,Colin Lawton,Janne Schoening,Darren J. Shaw,Jérémie Piton,Lucio Vera-Cabrera,Jesùs S. Velarde-Felix,Fergal McDermott,Stephen V. Gordon,Stewart T. Cole,Anna L. Meredith. Science  11 Nov 2016:Vol. 354, Issue 6313, pp. 744-747.DOI: 10.1126/science.aah3783

La stranga bizono de Higgs

bison-1171794_960_720

La paleogenetikistoj supozis la ekziston de estingita ne konata specio da bizono. Ili nomis ĝin Bizono de Higgs. Komplementa studo pruvis ke ĝi vere ekzistis kaj ke la prahomoj desegnis ĝin en diversaj grotoj.

Serĉante pli bone kompreni la rolon de la klimatoŝanĝo sur la ekosistemoj, la sciencistoj ekobservadis kaj studadis la restaĵojn de Bizonoj vivintaj dum la pleistoceno kaj holoceno. Dum pleistoceno supera,( inter 126000 kaj -11700 jaroj), la fosilioj de bizonoj trovitaj en Europo ŝajne atestis le ĉeeston de nur unu specio da bizono, nomita bizono de la stepoj (Bison priscus) kiu vivis kun la praŭloj de niaj bovoj, l’uroj.

La aliro de Pleistoceno al Holoceno koincidis kun la malapero de la mamula megafaŭno kaj samtempe aperis nova specio da bizono, la praŭlo de la eŭropa bizono dum la bizono de la stepoj estis malaperanta, krom en Nordameriko, kie ĝi evoluis al amerika bizono.

Tamen, la analizo de la mitokondria DNA trovita en la ostoj kaj la dentoj de la bizonofosilioj montris ke certaj fosilioj ŝajnas aparteni al nekonata hibrida specio, miksaĵo inter uro kaj bizono de la stepo. Estas ja mirinda malkovro, ĉar raras ke specio aperas longdaŭre per hibridado. La sciencistoj, antaŭ tiuj studoj pri tiu neantaŭvidebla specio kaj preskaŭ teoria –  decidis humure nomi ĝin bizono de Higgs.

Por fortigi tiun malkovron, la sciencistoj el La Centre for Ancien DNA (Aŭstralio) finfine analizis DNA sekvencojn el 64 fosilioj (ostoj kaj dentoj fosiligitaj kaj malkovritaj en la montaro Uralo)

Plie, ili kunlaboris kun scientistoj kies fako estas prahistorio kaj kiuj ĝis nun pensis ke la diversaj grotaj pentraĵoj de bizonoj (Grotoj de Lascaux, Chauvet-pont D’arcou de Pergouset) estas artaj variadoj, kiu dependis de loka prahoma kulturo. Sed, se oni konsiderus ke tiuj desegnoj estas la bizono de stepoj kaj la bizono de Higgs, tiam tiu klarigus multajn aferojn.

Fakte, la unua havis longajn kornojn kaj dika ĝibo dum la dua havis pli mallongajn kornojn kaj malpli dika ĝibo. Tiam Oni konstatas ke laŭ la periodoj kaj la klimatoj, unu el la specioj superregas kaj ke ĝi kongruas kun la desegnoj trovitaj en la grotoj.

Ŝajnas ke la du specioj ne kunvivis, eĉ se ili vivis dum la sama periodo (supra pleistoceno) en Eŭropo. La Bizono de Higgs preferis klimaton tipikan el la glacia periodo dum bizono de stepoj preferis interglacian klimaton.

Bizono de Higgs, samkiel la bizono de la stepoj, evoluadis por estiĝi bizono eŭropa dum la uro malaperis en la XVII jarcento.

 

http://www.futura-sciences.com/sciences/actualites/prehistoire-etrange-bison-higgs-enfin-retrouve-64858/

Abeloj kapablas solvi problemojn, lerni rigardante la solvon kaj instrui aliajn pri ĝi

abeloj-transdonas-informojn-kulture

Delonge oni scias, ke homoj ne estas la nursolaj animaloj kiu lernas kaj instruas kulturon, per sociaj interagoj. Orkoj pli efike lernas ĉasi post observi la konduton de spertaj individuoj. Primatoj ankaŭ ekregas la arton fiŝkapti per observado kaj longdaŭraj provoj, kaj kelkaj birdoj bone ripetas la metodon malfermi botelojn, kiam ili troviĝas apud plej malnovaj kaj malfermemaj samspeciuloj. Ĉi tiuj ekzemploj ilustras kiom ampleksa estas la transdonado de informoj per kulturo – se ni konsideras ke kulturo okazas kiam individuo “startas” novan konduton, kiu ĝeneraliĝas en la populacio simple per observado kaj ripetado fare de aliuloj. La ĝenerala scienca scio pri tio konsideras ke tiu transdonado de informoj okazas per kompleksaj lernmekanismoj, kiu evidente troviĝas en vertebruloj. Tamen, kelkaj sociaj insektoj montras iom da socia inform-akirado, kiel ekzemple la abeloj, kiu sukcese instruas aliajn individuojn pri kie ili devas serĉi nutrigan manĝofonton.

Surbaze de tiuj konsideroj, teamo da sciencistoj el Norvegio, Britio kaj Usono decidis pruvi kiom rafinitaj estas la abeloj kaj ties kapablo solvi malgrandan problemon, lerni per simpla observado de spertaj individuoj, kaj kiel tiu nova kono diskoniĝas en la abelaro.

Unue ili volis scii, ĉu eblas “trejni” abelojn pri nova sperto (Fig. 1). Oni oferis sukrozon en malgranda ronda plastikaĵo (kiu simulis floron) al abeloj, kiu simple englutis ĝian enhavon. Post ili aldonis malgrandan “tablon” kiu kovris la duonon de la disko. Ĉar la sukrozo troviĝis en la mezo, la abeloj trovis neniun problemon engluti ĝin. Kiam oni oferis denove la sukrozon, sed puŝis la diskon iom pli sub la tablo, je la maniero ke la abelo ne sukcesas simple trinki ĝin, la afero fariĝis pli malfacila. Tamen, la disko estis ligita al malgranda ŝnuro. Se la abelo tiras al si la ŝnuron, la disko alvenas el sub la tablo, kaj sukrozo troviĝas denove disponebla.

abeloj-transdonas-informojn-kulture-artikolo-jpg

Figuro 1. La skemo de la trejnado (fonto: el la scienca artikolo)

La sciencistoj observis, ke nur malgranda kvanto da abeloj lernis la taskon kontentige. Alia demando estas, se la abeloj instinkte sukcesus tiri la ŝnuron por ekhavi al si sukrozon, sen ajna trejnado. El diversaj pruvoj dum multe da tagoj observinte centojn da abeloj, nur kelkaj tre raraj kaj “esploremaj” individuoj sukcesis plenumi la taskon.

Tiam la sciencistoj provis respondi alian demandon: ĉu naivaj abeloj sukcesas lerni tiri al si la ŝnuron nur observante la agon de spertaj individuoj, kiu estis instruita per trejnado engluti sukrozon tielmaniere? Jen ilia eksperimento: naivaj abeloj estis enkaĝitaj en transvidebla kaĝo flanke de la disko kun sukrozo kaj la tablo. La spertaj abeloj estis instigitaj tiri la ŝnuron kaj konsumi la manĝaĵon, apud la naiva abelo. Poste, la naiva abelo estis liberigita antaŭ la tablo kaj la disko. Malgraŭ ili observis la tutan metodon fare de la spertulo, la provoj tiri la ŝnuron ne estis evidenta, nek estis unu el la unuaj provoj por manĝi. La rezulto elmontris, ke la abeloj lernas la “mekanismon” por solvi la problemon ne nur per simpla observado, sed kunigas diversajn bazajn provojn kun lernado per simpla elprovo-kaj-eraro, por fine sukcesi tiri la ŝnuron.

Ĉu eblas, ke tiuj simplaj taskoj kaj baza lernado povas ĝeneraliĝi en la abelaro kaj fariĝi nova kultura scio? Por respondi tion, sciencistoj trejnis individuojn el abelujo, kies abeloj neniam kontaktis trejnitajn individuojn antaŭe. La rezulto estis pozitiva. La abeloj kiu interagis kun la trejnita individuo kaj observis la taskon ankaŭ solvis la problemon kontentige. Aldone, kiam la trejnita individuo mortis, la aliaj abeloj spite tion daŭre agis akorde por engluti sukrozon, kaj aliaj pli junaj abeloj ankaŭ sciis kiel solvi la problemon. Tio klare elmontris, ke kiam individuoj lernas specifan taskon, ĝi sukcesas instrui la novan konon al la abelaro, kaj tiu nova kono konserviĝas en la kolektiva memoro de la abelaro.

Tiu eksperimento evidente montras, ke nevertebruloj ankaŭ povas krei socian kulturan lernadon surbaze de la sukcesaj pruvoj de kelkaj raraj individuoj, kiu siavice povas influi la konduton de la ĉirkaŭantaj individuoj. Tio atentigas pri la fakto de kulturo ne estas tiom kompleksa akiro kaj konservado de konduto je socia nivelo ekskluziva nur de animaloj kiaj vertebruloj. La simplaj agoj kaj konoj devenintaj de observado kaj elprovo-kaj-eraro ankaŭ povas fariĝi kultura en simplaj organismoj, kiel insektoj.

 

Fonto: Alem S, Perry CJ, Zhu X, Loukola OJ, Ingraham T, Søvik E, et al. (2016) Associative Mechanisms Allow for Social Learning and Cultural Transmission of String Pulling in an Insect. PLoS Biol 14(10): e1002564. doi:10.1371/journal.pbio.1002564

 

 

Nova specio de delfeno ĵus malkovrita!

berardius

Ĝi longas je ok metrojn, tiu bekbaleno estas diskreta kaj ne diferenciĝas el la aliaj Beradiusoj* (Berardius sp). Estas cetaco simila al gigantaj delfenoj, kun nenia familia rilato kun balenoj. Ili apartenas al la familio de la Zifiedoj, el la subordo de la dentocetacoj. Genetika analizo montris ke tiu malhela granda, tamen sinkaŝema cetaco estas nova specio alpartenanta al tiu ĉi genro. Tiu delfeno estas tre malbone konata de la sciencistoj. Oni scias ke ili ŝatas kalamarojn kaj ke ili ĉeestas ĉefe en la Paca Oceano kaj en Mediteraneo.

La sciencistoj faris genetikajn analizojn por 178 specimenoj  el muzeoj kaj enmaraj individuoj. Laŭ la esploristoj, naŭ el la specimenoj inter la japana maro kaj la Aleutaj Insuloj apartenas al nova specio de bekbaleno el genro Berardiuso. Tiu delfeno estis iafoje renkontita de japanaj fiŝistoj kiuj nomas ĝin “la korvo” pro ĝia malheleco. La animalo similas al Berardius de Baird, kvankam ĝi estas pli malgranda (8 metroj kontraŭ 12 metroj) kaj pli malhela. Genetika analizo montras ke ĝi estas pli proksima de la Beradius de Anoux ol tiu de Baird. Genetike, la analizoj sugestas ke estas tri specioj, konkludas la sciencisto en la revuo Marine Mammal Science.

http://www.futura-sciences.com/planete/actualites/zoologie-sorte-dauphin-geant-decouvert-pacifique-63695/

http://onlinelibrary.wiley.com/doi/10.1111/mms.12345/abstract;jsessionid=D812931CE05C47895400988CDB79D435.f03t04?systemMessage=Wiley+Online+Library+will+be+unavailable+on+Saturday+30th+July+2016+from+08%3A00-11%3A00+BST+%2F+03%3A00-06%3A00+EST+%2F+15%3A00-18%3A00+SGT+for+essential+maintenance.Apologies+for+the+inconvenience.

Morin, P. A., Scott Baker, C., Brewer, R. S., Burdin, A. M., Dalebout, M. L., Dines, J. P., Fedutin, I., Filatova, O., Hoyt, E., Jung, J.-L., Lauf, M., Potter, C. W., Richard, G., Ridgway, M., Robertson, K. M. and Wade, P. R. (2016), Genetic structure of the beaked whale genus Berardius in the North Pacific, with genetic evidence for a new species. Mar Mam Sci. doi:10.1111/mms.12345
Glosaro :

*Berardiuso estas vorto enkondukata de ISAE ĉar oni nenie trovas fonton en esperantujo pri tiu genro. Oni serĉas en vortaro.net, vikipedio, reta-vortaro.de, Balenoj kaj delfenoj kaj aliaj mirindaĵoj de l’oceanoj de S-rino Body & s-ro Cherpillod, kaj eventoj.hu (S.T.E.B). Oni esperantigis la latinlingvan vorton de la scienca animala nomenklaturo Berardius aldonante la o-finaĵo.

Ĉu la plej malnovan fosilion oni trovis en Gronlando?

stromatoliofosilio

Tiuj ondaĵetoj memorigas tiujn observeblajn kun stromatolitoj. © Allen Nutman

Tio estas la ofta kialo kiu dubigas pri multo da rektaj kaj nerektaj pruvoj pri la ĉeesto de vivantaĵoj antaŭ 2.7 miliardoj da jaroj.

Antaŭ la granda oksidado okazinta ĉirkau 2.5 miliardojn da jaroj, la tero estis tre malsama. Ne estis oksigeno atmosfera kiu aspektus al ni oranĝkolore. La maroj kaj la oceanoj enhavis tre altan koncentritecon je fero kaj esti pli varme, ili aspektus al ni verdaj kaj la kontinentoj estis nigraj pro la lafoj kiu kovris ilin sen iu ajn grundo nek plantoj.

La volkanismo kaj la plakotektoniko estis tre malsame kaj l’akvotermalismo multe pli aktivas.

La kemio kaj la procezoj geologiaj estas malfacile interpreteblaj kadre de tiuj kiujn oni observas nuntempe. La plej grava problemo estas ke la rokoj el arkeano kiuj restis ĝis nia epoko , pla plejofte,estas tre metamorfigitaj. La premoj kaj la temperaturoj kiujn ili suferis ŝanĝis iliajn enajn strukturojn fizikajn kaj kemiajn. Sed se la sciencisto australia pravus- kaj tiu hipotezo estas tute akordigebla kun la datumoj el la molekula horloĝo kaj kun la nuna koncepto de LUCA- tiam la ĉeesto de stromatolitoj antaŭ 3.7 miliardoj da jaroj pruvus ke jam estis kompleksaj vivaĵoj. Oni konkluu ke la vivo jam ekzistis antaŭ 4 miliardoj da jaroj. Tio ankaŭ signifus ke surprizinde, la granda malfrua bombado ne neniigas ĝin antaŭ 3.9 miliardoj da jaroj. Se la vivo rapidege ekaperus sur la tero malgraŭ la malfacilaj vivkondiĉoj, tiam la espero por trovi vivspurojn eĉ fosiliajn sur marto plifortiĝus.

http://www.futura-sciences.com/planete/actualites/paleontologie-origine-vie-plus-vieŭ-fossiles-peut-etre-trouves-groenland-64129/

http://www.nature.com/nature/journal/vaop/ncurrent/full/nature19355.html

http://www.sciencesetavenir.fr/archeo-paleo/paleontologie/20160831.OBS7209/le-plus-vieŭ-fossile-du-monde-decouvert-au-groenland.html

Mamuloj blekas por ŝajnigi sin pli grandaj ol ili efektive estas

bleko

En diversaj specioj de mamuloj, la maskloj alvokas la atenton de femaloj per bleko. La femaloj iom post iom eklernis, ke la voĉtono de la blekado estas grava spuro por scii kia estas la alvokanta masklo. Tio estas vere oportuna maniero elekti, inter la diversaj disponeblaj kaj kriemaj maskloj, kiu efektive estas la plej bona partnero por patrigi sanan kaj fortan idaron.

La femaloj trovis, ke la plej grandaj maskloj (en multaj mamuloj, grandeco ankaŭ signifas sanon kaj forton) blekas per malalta tono. Tiam, la femaloj efektive preferas la plej grandajn, kaj neglektas aŭ simple ignoras la plej malgrandajn. La sciencistoj eltrovis, ke la maskloj de kelkaj mamuloj ankaŭ lernis trompi la elekteblecon de la femaloj: ili blekas per malalta sonfrekvenco – tipa de grandaj mamuloj – por ŝajnigi pli grandaj ol ili efektive estas.

La studo farita de la University College Dublin kaj University of Sussex esploris 72 speciojn da surteraj mamuloj, inter tiuj leono, elefanto, ĉimpanzo kaj la homo. Ili komparis la seksajn blekojn kun la korpa grandeco de la blekantoj. Ili registris la resonancon kaj altecon de la frekvencon kaj mezuris la voĉan strukturon, por kompreni ĉu la anatomio teorie akordas kun la blekoj. Surprizige, ili konstatis ke en kelkaj mamuloj estas fizikaj anatomiaj adaptiĝoj kiu permesas al la masklo ŝanĝi la tonon de sia bleko. Tiel, ili ne nur sukcesas altiri la atenton de la femaloj per malalttona kaj seksalloga voĉo, sed ankaŭ konkurenci kontraŭ la rivaloj.

Aldone, ili malkovris ke la strategioj bleki malsimile varias akorde kun la specioj kaj adaptiĝo de kelkaj organoj. La leono, ekzemple, ŝanĝas sian blekon per movado de sia laringo. Kelkaj simioj posedas apartan organon por modifi la blekon. La elefanto siavice regas pli bone sian blekadon per sia utila rostro

Maskloj en specioj kie la grandeco kaj forteco ege valoras kaj difinas la kapablon reproduktiĝi provas bleki samkiel la plej grandaj kaj fortaj individuoj, sed nenecese la blekanto estas tia. “Ili troigas la impreson de sia propra grandeco” esprimas la sciencisto Benjamin Charlton, kiu ĉefaŭtoras la esploron.

 

Fonto: Benjamin D. Charlton et al. The evolution of acoustic size exaggeration in terrestrial mammals, Nature Communications (2016). DOI: 10.1038/ncomms12739

Japanaj paruoj ne nur melodias, sed konversacias

paruoj 1

Japanaj sciencistoj eltrovis, ke la kanto de japana paruo (Parus minor) ne estas nur agrabala melodio. La ĝenerala scienca scio pri tio agnoskis, ke malsimilaj melodioj havas malsimilajn signifojn, akorde al diversaj cirkonstancoj.  Sed la afero ne estas tiom simpla.

Sciencistoj el la Universitato Rikkyo malkovris mirindan aferon: la melodio ne kunportas mesaĝon en sia tuto, sed estas konstruita de “vortoj”, kiu nur havas kompreneblan signifon se ĝi estas kantata en la ĝusta “vortordo”.

La melodio havas siajn elementojn, ĉiu el kiuj konsistigas nur parton de la tuta mesaĝo. La paruoj simple kunigas tiujn partojn je logika sekvenco kaj sciigas specifajn aferojn al aliaj paruoj. Se la melodieroj estas kantataj en “malĝusta” sinsekvo, ĝi fariĝas nekomprenebla kaj inverse, se ĝi estas kantata laŭorde, ĝi estas komprenata. Paruoj povas formi kompleksan mesaĝon kunigante diversajn melodierojn en preskaŭ senfina maniero. Sed tio okazas nur danke al specifa sintakso.

La eksperimento estis eleganta: sciencistoj registris malsimilajn tonojn, observis la reagon de paruoj antaŭ ĉiu tono individue, kaj aŭdigis diversajn kombinojn de tiuj tonoj. Unu el tiuj tonoj igas la paruon ĉirkaŭrigardi (nome ABC). La alia tono flugigas ilin (nome D). Kiam ambaŭ tonoj aŭdiĝas aparte, la paruo obeas. Kiam la tonoj aŭdiĝas kune kaj en specifa ordo (ABC + D) la paruo ĉirkaŭrigardas kaj ekflugas. Sed kiam la tono aŭdiĝas inverse (D + ABC) la paruo konfuziĝas, kaj ne scias kion fari! La rezulto estas klara: nur la korekta ton-ordo konstruas kompreneblan melodion.

La graveco de la homa komunikado troviĝas en la kapablo transdoni preskaŭ senfinan kvanton da informoj per la kombinaĵoj de vortoj, kiu siavice konstruas frazojn. “Tiu esploro montras ke sintakso ne estas escepte homa lingva trajto, sed ankaŭ evoluis ĉe birdoj”, komentis Dr. David Wheatcroft, esploristo en Universitato Uppsala. La paruoj povas uzi nur specifan noton kaj informi ion pli simplan, aŭ transdoni pli detalan mesaĝon, kunigante specifajn notojn kun malsimilaj signifoj por konstrui frazon.

Sube, vi povas konstati simplan resumon de la eksperimento:

Paruoj

Lingve kontrolis: Stanislavo Belov

Fonto: http://www.sci-news.com/biology/japanese-tits-parus-minor-speak-in-phrases-03685.html