SCIENCA NEVERA VERO numero 7 : ANTAŬ LA KVINDEKAJ JAROJ NE EKZISTIS KONTRAŬKONCIPO

 

Kiu rilato estas inter la trifolio de la aŭstraliaj prerioj kaj la eminentaj doktoroj Gregory Pincus kaj John Rock, inventintoj de la kontraŭkoncipa pilolo? Eble, la du usonanoj ne sciis, ke tiu vegetalo abunde superis ilian malkovron. Fakte, eke de multe da tempo, kaj sovaĝe, tiu trifolio submetas ŝafojn al kontraŭkoncipo.

Eksperimentita en la jaro 1954 en Porto-Riko, la “vera” kontraŭkoncipa pilolo, tiu de Pincus kaj Rock, ebligas la kemian blokiĝon de la ovolado, t.e. la eligo de ovocito el unu el la du ovarioj. Normale, la ovoladon kaŭzas je ĉiu 28a tago la hipotalama-hipofiza aparato ĉe la bazo de la cerbo. La sama funkciado de tiu aparato estas subtile ŝanĝata, pozitive aŭ negative, de hormonoj eligitaj de la ovarioj kaj la principo de la kemia ina kontraŭkoncipo simple konsistas en la blokado de la funkciado de hipotalamo-hipofizo pere de grandaj dozoj de tiaspecaj substancoj.

Kiamaniere trifolio rilatas al ĉio ĉi? En Aŭstralio ekzistas endemia malsano kiu trafas la ŝafarojn kaŭzante pli malpli daŭran sterilecon. Do, oni malkovris la kulpulon: estas substanco, ĉeestanta precipe en la trifolio, nomata genisteino, kiu tre similas al fundamenta ovaria hormono: estradiolo. Kiel la kontraŭkoncipa pilolo en virinoj, genisteino ĝenas la reproduktan fiziologion de ŝafoj.

Por la trifolio, la avantaĝo de tiu molekulo estas evidenta: ĝin elektis la daŭra evoluo kaj genisteino ebligas plantojn kontroli la proliferadon de tiaj herbovoruloj kiuj multe ŝatas ĝiajn foliojn (do, kompreneble, laŭ la ŝafa vidpunkto trifolio ne estas bonŝancodona). Ĉiukaze, tiuj vegetalaj “piloloj” ne malebligas Aŭstralion teni la mondan rekordon pri la kvanto de ŝafoj: dekope la loĝantaro homa.

Flanklasante genistenion (pri kio homoj ne multe interesiĝas), ni scias, ke kemia kontraŭkoncipo jam ekzistis antaŭ Pincus kaj Rock. En la dua jarcento post Kristo la kuracisto Sorano rekomendis, pro kontraŭkoncipaj kialoj, perbuŝan liveradon de la limfo de silfio (florplanto de la genro Ferula). Nuntempe ne plu ekzistanta, la silfion Hipokrato juĝis ne kultivebla kaj ĉe la romianoj kaj la grekoj ĝin oni rikoltis zorgoplene.

Freŝaj studoj faritaj kun ronĝuloj montras, ke substancoj eltiritaj de plantoj similaj al silfio vere kaŭzas kontraŭkoncipajn efikojn.

 

El la originala artikolo de Jean-François Bouvet, en la libro “Gli spinaci sono ricchi di ferro – I luoghi comuni della scienza” de la sama aŭtoro.

 

 

 

 

SCIENCA NEVERA VERO numero 6 : LEKANTO ESTAS FLORO

 

Oni kutime pensas, ke lekanto estas floro, sed tio ne estas vere. Tiu natura mensogo ŝajnigas al ni, ke la blankaj eksteraj eroj, kiujn ni ĝue eltiras por pruvi la hazardan intenson de niaj amaj sentoj, estas petaloj. Fakte, ĉiuj el ili estas delikataj inaj floroj, aranĝitaj kronforme; kaj ĉiu el ili konsistas el kvin petaloj kunigitaj. Tri el ili, pli longaj ol la aliaj du, formas la blankan pecon, kiun ni elŝiras.

Parolante pri la flavaj eroj, kiuj formas la dika tapiŝo centre de la kapitulo, ili estas centoj da floretoj tubetformaj nomataj “floskuloj”; ili estas hermafroditaj, do kaj viraj kaj inaj samtempe.

Tiu talento de la lekantoj havas certe sencon por la specio; la periferiaj floroj havas la funkcion de petaloj kaj tiamaniere ili allogas insektojn, por kiuj ili ludas la rolon de signaloj: alteriĝinta sur la florita bedo de la kapitulo, insekto povas poleni multajn florojn pere de ununura vizito. Sed kontraŭe, estas gravaj malavantaĝoj, ĉar unu sola floro distranĉita de sentimentalulo kaŭzas la perdon de centoj da floroj.

Inter la familio de kompozitaj floroj estas ankaŭ la alpaj steloj. Unuavide ili ŝajnas ununuraj floroj kun blankaj, dikaj kaj lanaj petaloj, arigitaj ĉirkaŭ flavaj eroj, kiujn nu povus konfuzi kun simplaj stamenoj.  La periferiaj blankaj ne estas petaloj sed brakteoj, dum tiuj flavaj estas kapituloj, el kiuj ĉiu estas la eta ekvivalento de lekanta kapitulo: la inaj floroj estas aranĝitaj ekstere, la floskuloj centre.

Tiu floro faris gravan pason en la evoluado, sed nuntempe ĝi riskas malaperi. Plantoj inventis la florojn por reproduktiĝi pli bone, sed sen antaŭvidi, domaĝe, ke ilia delikata eleganco estus estiginta la danĝeran pasion de ni dupieduloj.

 

El la originala artikolo de Jean-François Bouvet, en la libro “Gli spinaci sono ricchi di ferro – I luoghi comuni della scienza” de la sama aŭtoro.

SCIENCA NEVERA VERO numero 3 ONI NE DEVAS DORMI KUN PLANTOJ EN LA ĈAMBRO

Anĝeloj aŭ dajmonoj? Ni devus antaŭsuspekti, ke tiom parfumaj belaĵoj en la tagaj horoj kaŝus ian noktan insidon.

Jen! La minaco senmaskiĝas: la verdaj plantoj profitas de la nokto por nin ĉirkaŭi per iliaj efluvoj. Alivorte, ili spiras je niaj kostoj.

Sed ni vidu la tutan aferon sciencokule: escepte de tiuj venenaj, verdaj plantoj havas bonan reputacion, ĉar oni pensas, ke ili riĉigas la atmosferon per oksigeno. Estas vere, ke ĉe la lumo ili faras fotosintezon, do konsumante karbondioksidon kaj eligante oksigenon. Sed plantoj spiras ankaŭ ĉe la lumo, ne nur dumnokte (ĉimaniere konsumante oksigenon kaj eligante karbondioksidon). Bonŝance por ni, kutime la planta fotosintezo superas la spiradon.

Nokte, la perfiduloj reprenas parton de tio, kion ili donis al ni tage. Fakte, oni ne devas timi, ĉar la planta spirado (je egala pezo) estas pli malgranda ol tiu animala; estas tre rare, ke apartamentaj plantoj akiru la pezon de hundo aŭ similaj bestoj. Ne nur tiu afero estas konsiderenda, sed ankaŭ la fakto, ke nokte kelkaj plantoj (kiel kaŭĉukarbo aŭ diversaj grasaj plantoj) enprenas karbondioksidon, kion poste ili uzos tage.

Do, oni preferu konsili eviti la trajnajn kuŝlokojn aŭ la montarajn rifuĝejojn: niaj similuloj konsumas oksigenon tre pli avide ol niaj verdaj amikoj.

Krome, sen la plantoj kaj aliaj klorofilaj organismoj, nia planedo estus tute senoksigena.. kaj neniu povus zorgi pri la vegetalaj eligadoj kaj la plantaj neverŝajnaj misfaroj.

tradukis Francesco Fagnani

El la originala artikolo de Jean-François Bouvet, en la libro “Gli spinaci sono ricchi di ferro – I luoghi comuni della scienza” de la sama aŭtoro

SCIENCA NEVERA VERO numero 2 SPINACOJ ESTAS RIĈAJ JE FERO

Popeye estas simpatia trompisto, senpudora fanfaronulo, kies ŝtala sano certe ne devenas el la nutraj virtoj de la spinacoj. Kaj ĉiu, kiu volus lin imiti, tre pli bone farus, se li manĝus la tutan ladskatolon anstataŭ la foliojn ene.

Origina el Persujo, ĉi tiu planto efektive entenas feron: kun ĉirkaŭ tri miligramoj de fero po cent gramoj de legomo, ĝi estas tre pli bonefika ol multaj fruktoj. Sed, kompare kun manĝaĵoj kiel lentoj aŭ sukero, ovoj kaj marfruktoj, ĝi estas mapli riĉa je fero.

Krome, en viando, kie tiu metalo estas ligata al hemoglobino, fero havas la duoblan avantaĝon ĉeesti en pli granda kvanto kaj esti pli facile absorbebla de nia korpo. Do, manĝi porcion de hepaton multe pli utilas ol manĝi kilogramojn de spinacoj.

En la jardeko 1890-1900 usona sciencisto faris analizojn al spinaca folio sed, laŭ la tradicia legendo, lia sekretariino falis en eraron skribante per sia tajpilo. En la linio “fero” ŝi skribis “30 mg” anstataŭ “3 mg”; ĉimaniere la legomo vidis tuj atribui al si eksterordinara dozon de fero, pere de simpla malgranda eraro en la pozicio de komo.

Nur dum la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento kelkaj germanaj sciencistoj restarigis la veron, sed sensukcese. Eke de la jaro 1933, la desegnistoj Dave kaj Max Fleischer kreis la novan heroon, Popeye, granda ŝatanto de spinacoj.

Gravan rolon ludis poste la usona naciisma propagando dum la Due Mondmilito, kiam oni povis aŭdi frazojn tiajn: “Usono havas sufiĉan forton por ĉesigi la militon, ĉar ĝi manĝas spinacojn”.

Dank’ al Popeye, la usona  konsumo de spinacoj pligrandiĝis je 33%.

Tradikis Francesco Fagnani

El la originala artikolo de François Féron, en la libro “Gli spinaci sono ricchi di ferro – I luoghi comuni della scienza” de Jean-François Bouvet

SCIENCA NEVERA VERO numero 1: PLANTOJ NE PAROLAS

Estis iam raso de antilopoj, kiuj posedis la ĉarman nomon de “kuduo”, tre aprezataj pro la beleco de siaj kornoj. Por eviti, ke ili estu definitive ĉasataj de la ĉasistoj, oni decidis ilin protekti malantaŭ ĉirkaŭbarilo, en la nacia rezervejo Kruger, proksime al Pretoria (Sudafriko). Komence, la kuduoj satplenigis sin per molaj herboj kaj junaj ŝosoj, sed poste la savano iĝis malpli komforta kaj ili devis elekti malpli bonan manĝaĵon: la akaciajn foliojn. Tre malbonŝance.
Oni plu ne aŭdis tie la pafojn de la ĉasistoj sed la morto estis ankoraŭ embuskigita.
Fakte, post apenaŭ du tagoj multaj kuduoj kuŝis mortintaj sub la akacioj, Pro superdozo de tanino, sekreciita de tiaj arbaj folioj. La sudafrika zoologo Van Hoven sin demandis, kiel povis okazi, ke la ĝirafoj senprobleme paŝtis dum la antilopoj mortis. La kialo estas, ke la plantoj lernis sin defendi.
La akacio, furioza vintra viktimo de antilopoj kaj ĝirafoj, informas siajn samspecajn arbojn pri la ĉeesto de predisto, eligante gason nomatan “etileno”. La arboj kuŝantaj subvente, avertitaj pri la danĝero, en ĉirkaŭ dek minutoj komencas produkti grandajn kvantojn de tanino, kiu en malmultaj horoj detruas la hepaton de la antilopoj. Kontraŭe, la ĝirafoj lernis ne fidi je tiuj arboj: ilia dieto estas pli diversigita kaj, precipe, ili komprenis, ke necesas sin nutri kontraŭvente, evitante tiamaniere manĝi foliojn tro riĉaj je tanino.
Kion inventos en la estonteco la akacioj por kontraŭstari la agadon de la ruzaj ĝirafoj?

Ne nur la arboj interparolas per kemiaj signaloj, sed ankaŭ la fruktoj eligas dolĉan murmuradon.
Pomo iomete tro matura sufiĉas por fuŝi la aliajn en la sama korbo. Ankaŭ ĉiokaze la heroldo estas etileno: ĉi tiu gaso, kiu disvastiĝas el frukto al alia, stimulas sian propran produktadon.
Por eviti tro rapidan maturiĝon de fruktoj kaj legomoj, kelkaj sciencistoj kreis ilin senparolaj. Iliaj unua kobajoj estis tomatoj: blokante du genoj respondecaj pri la produktadon de etileno, ili obtenis fruktojn, kiuj ĝis la centa tago estis ankoraŭ verdaj, dum la aliaj (sovaĝaj) maturiĝis jam je la sesdeka tago. Bonŝance, la tomatoj iĝis senparolaj sed ne surdaj: post ses tagoj en ujo, kie la aero entenis etilenon, ili ruĝiĝis kaj maturiĝis.

Tradukis kaj proponis Francesco Fagnani

Fonto :

El la originala artikolo de François Féron, en la libro “Gli spinaci sono ricchi di ferro – I luoghi comuni della scienza” de Jean-François Bouvet