La sciencisto kaj la kantisto: ĉu leciono por lerni?

Antaŭ nelonge mi spektis kuriozan videon, kie la scienco-populariganto Neil DeGrasse Tyson prezentis programon, nomata StarTalk, kaj li intervjuis la faman kantistinon Kate Perry.

La esenco de la programero estas ĝuste paroli kun homoj kiuj ne havas rektan ligon kun scienco, kaj ankaŭ estas iel popularaj en la socio. Tiu ĉi programero igis min pensi, pri kiel oni povas diskonigi sciencon sen la bezono esti enuigaj kaj ŝajnigi arogantecon.

Evidente, Kate Perry ne estas sciencisto. Ŝia kompreno pri scienco estas nur supraĵa – eble eĉ miskomprena, sed tio ne gravas ĉi-momente – kaj ŝi elmontras tion kun siaj demandoj. Kelkaj estas eĉ naivaj.

La intervjuo estas longa (pli lon 50 minutoj) kaj fofoje laciga. Kate Perry apenaŭ scias kelkajn aferojn pri scienco, kaj multfoje ĝi inkludas religiajn kaj filozofiajn interpretojn, kiuj ofte komfuziĝas kun popularaj scioj, evidente ne sciencaj.

La konversaciado daŭras, kaj notindas la provoj de DeGrasse Tyson ĉerpi el la komentoj de sia gasto kelkajn spurojn kiuj helpos lin inkludi ioman sciencon dum la konversaciado. Kurioze, li sukcesas multfoje, kiam li lerte mastrumas la direkton de la demandoj kaj rimarkoj  al kelkaj sciencaj aspektoj de ŝiaj asertoj kaj komentoj.

Kate Perry reprezentas preskaŭ ĉiu kiu ne havas scion pri scienco, hodiaŭe. Tiuj kiuj komprenas la mondon kun miksitaj ideoj pri kio estas scienco kaj kio ne estas. Tamen, DeGrasse Tyson rolas pacience, ĉiam provante reliefigi la sciencan flankon en la ĉiutagaĵoj konversaciitaj dum la intervjuo.  Klare vidiĝas, ke estas iom da ŝoko inter la konversaciantoj, ĉefe pri dubindaj asertoj koncernaj al scienco, sed la senkonforteco nur elstarigas  kiom malfacila estas la tasko paroli pri tiu temo.

Mi admiras la laboron de la astrofizikisto por popularigi sciencon, kaj mi vere ŝatas liajn klarigojn koncerne al kelkaj temoj kies enhavo estas vere kompleksa kaj malfacile klarigebla. Sed la simpla lerteco facile klarigi pri tiaj temoj estas sufiĉa por instigi la simpation al sciencoj parte de homoj kiuj ofte ne interesiĝus pri ĝi? Mi ne scias respondi.

Vi povas spekti la kompletan intervjuon (en la angla) en https://www.youtube.com/watch?v=3ujWVbjKBCo

(fonto de la bildo: http://fisicadespretensiosa.blogspot.com.br/2017/06/neil-degrasse-tyson-da-uma-licao-todos.html)

La Marŝo por Scienco – la 22-an aprilo de 2017

Ne dubindas, ke scienco estas la ĉefa motoro de la moderna homa vivokvalito kaj disvolviĝo. Tamen, spite de tio, la ĝenerala publika konscio pri la graveco de scienco stumblas. La opinio de scienca komunumo ofte eĥas en surdaj oreloj, kiam estas debatoj pri tiklaj temoj. La scienca komunumo, siavice, ankaŭ estas modesta, kaj apenaŭ vidiĝas publike por opinii pri tiuj delikataj temoj.

Tial, teamo da sciencamantoj kaj sciencistoj proponas, ke oni marŝu surstrate por videbligi al la ĝenerala publiko la gravecon subteni sciencan esploron kaj disvolviĝon, kaj klerigi kial scienca eltrovoj kaj pruvoj devas esti ege konsiderataj de la registaroj.

Tiu estas la propono de la Marŝo por Scienco, planita por okazi en la 22-an de aprilo 2017, en diversaj urboj ĉirkaŭmonde. La marŝo celas esprimi la deziron de la sciencistoj, ke homoj interesiĝu pri scienco kaj postulu de siaj estraranoj direkti siajn planojn surbaze de sciencaj pruvoj. Scienco troviĝas ĉie kaj atingas ĉiujn.

La organizantoj proponas, ke ne plu eblas silenti antaŭ tiom da misinformoj kaj nevalorigo de science surbazitaj informoj. La marŝo okazos en pli ol 100 urboj en ĉiuj kontinentoj. Se vi taksas la ideon bona, nepre partoprenu la eventon kaj fotu vin en la marŝo. ISAE publikigos vian foton kaj montros, kiel esperantistoj ankaŭ konscias pri la graveco de scienco.

Sube, la ligilo por la oficiala retpaĝo (en la angla):

https://www.marchforscience.com/

Lingvo ankoraŭ estas serioza barilo por demokratiigi sciencon

La scienca lingvo estas la angla, ĉu ne? Praktike neniu sciencisto dubas pri tio. Preskaŭ ĉiuj sciencaj revuoj postulas publikigon en angla, kaj se la sciencisto iom hezitas pri sia propra lerteco en la idiomo, li certe petos helpon de partneroj kiuj povas kontroli pri gramatika kaj ĝusta lingvaĵo. Se tio ne sufiĉos, li uzos pagan aliulan servon por korekti la manuskripton antaŭ sendi al la revuo. Surprizige, kelkaj sciencaj revuoj postulas de la aŭtoroj ke la manuskripto estu reviziita de “denaska angloparolanto”, kio klare sugestas, ke scipovon pri la subtilecoj de la lingvo nur atingas la naskitoj en anglalingvaj landoj. Do, por esti sciencisto, vi nepre scipovu la anglan? Laŭŝajne… ne!

La sciencistoj Tatsuya Amano, Juan González-Varo kaj William Sutherland, el Britio, provis studi kiom ampleksa estas la anglingvaj originalaj sciencaj kontribuoj, esplorante centojn da publikaĵoj en diversaj lingvoj, kaj atingis surprizigan konkludon: la angla ne estas absoluta scienca lingvo!

La teamo elektis datumbazon pri biodiverseco, traserĉante la sciencajn dokumentojn, artikolojn kaj ĝeneralajn publikaĵojn en 16 lingvoj per retserĉilo Google Scholar, dum la jaro 2014. Ili uzis la ŝlosil-vortojn “biodiverseco” kaj “konservado”. Pli ol 75.000 publikaĵojn estis trovitaj. La angla estis la plej ofta lingvo (64,4%), tamen tiu procento ne tre distancas de aliaj lingvoj, kiel la hispana (12,6%), la portugala (10,3%), la simpligita ĉina (6%), la franca (3%) kaj ceteraj 11 idiomoj. Entute, pli ol 35% el la sciencaj publikaĵoj koncerne biodiversecon ne estas disponeblaj en la angla!

La aŭtoroj atentigas pri la signifo de la rezulto. Simple ignori ne anglalingvajn sciencajn publikaĵojn certe estas multe pli serioza ol ni supozas. Se pli ol 35% el la publikaĵoj koncerne specifan areon ne estas en la angla, tio povas krei tendencan ĝeneralan scion pri tiu areo uzante nur anglalingvajn artikolojn. Bone ekzemplas tion la lokaj sciencaj studoj pri specifaj ekosistemoj kiuj troviĝas en landoj kies oficiala lingvo ne estas la angla. Kiam sciencistoj serĉas pri informoj en la angla, ili certe malkovros nur parton de la ĝenerala informo disponebla, kio povas subtaksi la esploron.

Supozu ke sciencisto faras gravan esploron pri konservado de ekosistemo kiu troviĝas en ne anglalingva lando. Li provas publikigi en la angla por altigi sian videblecon antaŭ la internacia scienca komunumo, kaj tiel ebligi al si ekhavi novajn partnerojn, postuli financan subtenon kaj daŭrigi la esploron. Tio signifas ke tiuj gravaj informoj – eĉ necesaj por konservi la koncernan medion – ne estas disponeblaj en la oficiala lingvo de la lando, kaj tiel la respondecaj instancoj ne scios kiel konduti por adekvate prizorgi ĝin.

La aŭtoroj proponas solvon: multlingvigi sciencon. Institutoj, universitatoj kaj sciencaj revuoj devas kuraĝigi la tradukadon de la publikaĵoj al aliaj lingvoj – almenaŭ la resumoj – por mildigi tiun tendencon, kaj pli juste diskonigi sciojn. Traduki la rezultojn en la nacia lingvo povas ne nur altigi la lokan gravecon de la esploro, sed ankaŭ povas atentigi potencialajn subtenantojn. La lingva barilo ankoraŭ gravas por egaleca diskonigado de scienco, kaj estas tempo ke sciencistoj konsciiĝu pri tio.

Fonto: Tatsuya Amano, Juan P. González-Varo & William J. Sutherland. 2016. Languages are still a major barrier to global science. PLoS Biol. 14(12): e2000933. doi:10.1371/journal.pbio.2000933