Nova Vikinga Citadelo malkovrita

 

Nova Vikinga Citadelo malkovrita

Arkeologoj ĵus pruvis ke la cirkla supro en danlanda kampo estas supro de fortreso konstruita de la vikinga tribestro Harald Bludenta

Tuj post lia aliro en Britujo, Vilhelmo la Konkerinto konstruis kastelon el ligno. La Normandanoj regis la anglan teritorion per strategia reto da 500 kastelaj teramasoj. En la 10-a jarcento, Harald bludenta (910-986), la danlanda aliancano de Rikardo la Unua, unua duko de Normandujo kaj praavo de Vilhelmo la Konkerinto faris same por konkeri Danlandon kaj Skandinavion. Sed anstataŭ kastelajn teramasojn, li konstruis kuriozajn cirklajn citadelojn kiujn li instalis apud gravaj rivervojoj aŭ tervojoj el la riĉaj regionoj de lia teritorio. Mirinde, oni neniam trovis fortreson en la sudo de Insulo Zelando [dane Sjælland [sjelen/sjelan], dum ĝi estis unu el plej riĉaj regionoj el Skandinavio. Nun tio estas farita: Teamo angla-danlanda el Universistato de Aahrus, en Danlando, identigis cirklan strukturon apud la vilaĝo Køge kelkdek kilometrojn sude de Kopenhago.

La nomo de la kampo kie troviĝas la spuroj de la fortreso igas la malkovon logika: Borging signifas laŭlitere “kastelo cirkla”! Fakte, estas cirkla spuro ekvidita el aviadilo kiu ekigis  unuajn serĉafosadojn en la jaroj 1970-1971, sed la malkovro de ceramikaĵo el la feraĝo romia, (0-400 de nia erao) pensigis la sciencistojn ke tiu strukturo neniom rilatas al la vikinga aĝo (793-1066). La intereso pri Borging reviviĝis post kiam en 2007 estis farita mapo de Danlando per telemetrio Lidar, kiu rivelis perfektan cirklon sur la loko.

La teamo de Søren Sindbæka entreprenis reesploron de la loko. Kun magnetomezurilo, ili konfirmis ke la strukturo estas preskaŭ perfekte cirkla. ĉu suficas por pruvi ke la sturkturo estas vikingdevena? Por sin konvinki, la sciencistoj sin apogis sur la plano de tiaj fortresoj perfekte konataj pro la citadelo de Trelleborg en Zelando, kiu estas aparte bone konservita. Cirklaj remparoj el tero kaj gazono, plifortigitaj sur la ena flanko el horizontaj kaj vertikalaj traboj; ekstera borderaĵo el dikaj bastonoj; foskavo en Cirkla V; Stratoj pavimitaj el ligno liganta per ortaj anguloj portalojn norde, sude, okcidente, kaj oriente kaj kvar kvadratoj enhavantaj kvar domojn kiuj limigas la korton.

La sciencistoj konstatis ke la remparoj de la loko de Borgring estis konstruitaj dank’al teramasoj aŭ amasoj de argilo kaj gazono. Laŭradiaj linioj ie kaj ie videblaj sugestas suprojn da malnovaj trabaroj de plifortigaĵoj sub la remparoj. Dekmetrojn larĝajs, tiuj lastaj faras perfektan centkvardekkvarmetran cirklon: La restaĵo de la borderaĵo. En pliaj lokoj, ili montris ke la dikaj bastonoj estis enmetitaj en malprofunda fosaĵo.

Por certiĝi ke estas vere vikinga fortreso, la serĉistoj devis ankaŭ identiigi almenaŭ du portalojn en la ĉefaj kompasdirektoj. Sekvinte la bordaĵon laŭ la nordokcidento, ili sukcesis trovi lokon kie la bordaĵo plonĝas enen: la serĉfosado rivelis restaĵojn de bruligitaj fostoj, bruligita portalo kvinmetrojn larĝan kaj tabulojn surteren metitajn. Tiam ili serĉis per serĉborado alian portalon de la unua orta angulo. Tiel ili trovis la orientan portalon, ankaŭ bruligitan en la atendita loko.

Mankas nun la dato de tiu fortreso. Tial la fragmentoj de la lignaĵoj trovitaj ne sufiĉas por dati per dendrokronologio, la serĉistoj datis per radiokarbona metodo du specimenojn de la lignaĵoj : la rezulto datis la konstuiaĵon inter 893 kaj 1017 (kun intervalo de probableco je 95%). Tiu intervalo kongruas kun la mallongdaŭra periodo de la konstuado de cirklaj citadeloj, ĉirkaŭ la jaroj de 975 ĝis 980.

Plie, La lastaj duboj estis tute flankigitaj kiam, en 2016, amatoraj arkeologoj malkovris en la grundo sur la loko de la norda portalo ilokeston vikingan, la unua iam malkovrita.

La serĉistoj opinias ke ĝi estas posta al milita uzo de la fortreso : Ĉarpentisto skandinava povus sin instali ŝirme de la duonbruligita portalo antaŭ ke ĝi tute faldetruiĝis. Konklude, la strategia reto da cirklaj fortresoj de Harado bludenta estas ekde nun riĉigita de tiu nova malkovraĵo.

 

SCIENCA NEVERA VERO numero 5 : SCIENCA LINGVO MANKAS JE FANTAZIO

Ĉu vi scias, kiel oni diras “mi ne scias” en unu el la aŭstraliaj aborigenaj lingvoj? La respondo estas: kangaroo, t.e. la vorto uzata por nomi la kanguruon. Tio estas, ĉar kiam la britaj navigistoj atingis Aŭstralion, ili demandis kiel oni nomas tiun strangan beston kaj la aborigenoj (kiuj certe ne konis la lingvon de Shakespeare), kompreneble respondis… kangaroo – el kiu la nomo de la besto. Nu, se la aborigenoj estus elŝipiĝintaj en Anglio, la ĉevaloj eble estus havintaj la nomon Idon’tunderstand.

Ĉi tiu rakonteto eble ne estas vera, ĉar ekzistas diversaj versioj de ĝi, kaj la sciencistoj donis al kanguruoj nomojn pli taŭgajn, kiel la Macropus robustus, kiu en la aborigena lingvo fakte havas nomon similan al “kanguruo”.

Estis ankaŭ ŝercema zoologo, kiu donis la nomon de sia bopatrino, Carolina, al malagrabla eta krustaco kiu vivas kiel parazito en la brankoj de fiŝoj. Krome, li poste baptis aliajn similajn bestetojn pere de anagramo de Carolina, kiel Lonicra aŭ Anilocra.

Ankaŭ la fama sveda naturisto Karolo Lineo havis tian ne multe afablan emon, nomante Siegesbeckia specon de trudherbo, por humiligi la kontraŭulon Siegesbeck.

En la XIX jarcento angla naturisto baptis egan amazonian nimfeon Victoria regia honore al la reĝino de Britio, ankaŭ ŝi tre korpulenta.

Pli romantika estis angla paleontologo enamiĝinta de kolegino, nomata Ella, kiu nomis Ellachisme trilobiton ĵus de li malkovritan: tiu nomo, angle prononcata en la kongresoj, sonis kiel Ella kiss me (Ella kisu min!). Kaj alia fosilio, la “praavino de virinoj” malkovrita en Etiopio en 1974, nomiĝas Lucy simple ĉar tiam radioj elsendis la kanton Lucy in the sky with diamonds.

Krome, la ĉielo plenplenas je nomoj de virinoj; fine de la deknaŭa jarcento, la barono Rothschild aĉetis kontraŭ 50 pundoj de la angla astronomo Palisa la rajton bapti la asteroidon “250” ĵus malkovritan de la sciencisto: la aristokrato ĝin nomis Bettina, kiel lia amatino.

Sur la planedo Venuso, dediĉita al la romia diino de beleco kaj amo, la Internacia Astronomia Unio decidis, ke la geologiaj formacioj devu ricevi nur nomojn de famaj virinoj. Inter ili troviĝas Kleopatra, Coco Chanel, Maria Callas kaj ankaŭ Christine Norden, la unua angla aktorino kiu aperis surscene nudsine!

Ankaŭ aliaj sciencistoj ŝatas doni fantaziajn nomojn: la terminon Big Bang inventis la fizikisto Fred Hoyle nur por moki la teorion eltrovitan en 1948 de la kolego George Gamow; en 1985 la kemiistoj R. Smalley kaj H. Kroto donis la nomon fulereno al la molekulo C60 ĉar ili multe admiris la verkojn de la arkitekto Buckmister Fuller, kies konstruaĵoj havas la saman formon de tiu molekulo.

Finfine, la plej kurioza afero estas certe tiu de la vorto quark, uzata por indiki la elementajn partiklojn de materio, kiuj renkontiĝas triope. Tiu nomo venas de Three More Quarks for Mister Mark, kanto menciita de James Joyce en sia Finnegans Wake, netradukebla romano, ĉar ĝi estas ununura eksterordinara granda vortludo. En la germana lingvo Quark estas tipo de “blanka fromaĝo”, sed Joyce ŝajnas atribui al tiu vorto la sencon de “rubaĵo”.

 

El la originala artikolo de Jean-François Bouvet, en la libro “Gli spinaci sono ricchi di ferro – I luoghi comuni della scienza” de la sama aŭtoro.

La internacia tago por la virinoj: konatiĝu kun kvin talentaj sciencistinoj!

Scienco estas sendependa je politiko, religio, socio kaj sekso. Tamen malmultaj virinoj estas konataj per siaj valoraj kontribuoj al la ĝenerala kompreno de la naturo. Kiam oni demandas al ni pri sciencistinoj, nur la plej famaj nomoj alvenas fulme al la menso, ekzemple la kemiisto Marie Curie (1867-1934), la unua virino kiu gajnis la Nobel-premion (Pri fiziko en 1903 kaj pri Kemio en 1911). ISAE komemoras tiun daton – la 8-an de marto – prezentante al vi aliajn ne tiom popularajn virinojn kiuj ege kontribuis al disvolviĝo de scienco per sia notinda laboro aŭ agado.

Rachel Carson (1907-1964) – Ŝi estis la biologo kiu unuafoje sukcese atentigis grandskale la ĝeneralan publikon pri la potencialaj danĝeroj de troiga uzado de pesticidoj kaj insekticidoj. La libro Silent Spring (Silenta Printempo, 1962) klarigas ke la trouzado de tiuj substancoj povas damaĝi la naturmedion, la manĝaĵojn devenintajn de kultivado, la animalojn kaj bestaron kiuj sinnutras de tiuj plantoj, kaj konsekvence la propran homon. Per la volumo, Rachel Carson starigis novan eraon por la movado fare de aktivuloj kaj sciencistoj por mastrumi la naturan medion per daŭripovaj teknikoj. Danke al ŝia atentigo, oni konsciiĝis pri la neceso de sanmedia produktado de plantoj por konsumado.

Lynn Margulis (1938-2011) – Ŝi kreis la teorion ke kelkaj organetoj kiuj posedas sian propran DNA sekvencon, sendependa de la DNA en la ĉela nukleo – mitokondrio kaj kloroplasto, ekzemple – alvenis de simbiozo. Mikroskopaj bakterioj survivas per engluto de aliaj malgrandaj organismoj. Ŝi teoriis, ke en iu specifa momento en la historio de la vivo, la bakterio englutis alian malgrandan unuĉelan organismon. Ĝi tamen ne estis digestita, sed daŭre vivis kaj produktis energion, kiu siavice nutris la bakterion. Okazis pozitiva ambaŭflanka interrilato kiu evoluis al la organetoj kiun ni konas hodiaŭ. Tiu teorio nomiĝas “Endosimbiozo-Teorio”(*), kaj estas vaste akceptata de la internacia scienca komunumo. Ŝi edziĝis kun la fama astronomo kaj scienco-populariganto Carl Sagan.

Dian Fossey (1932-1985) – Ŝi studis gorilojn en Afriko. Ŝi estis unu el la plej gravaj sciencistoj pri primatoj de sia epoko, kunlaborinto kun la fama sciencistino Jane Goodall. Ŝia laboro permesis ekkompreni la intimecon kaj kompleksan socian vivon de la goriloj. Ŝi restis kun tiuj animaloj dum longaj monatoj, ĝis esti akceptita de ili kiel membro de la grupo. Ŝia agado atentigis la ĝeneralan publikon pri la graveco protekti tiun specion kontraŭ la senĉesa detruado de la arbaroj kaj la ĉasado kontraŭ tiuj primatoj. Ŝia intensa reklamado kaj denuncoj rilate al kontraŭleĝa ĉasado en la arbaroj de Afriko starigis la koleron de diversaj animalo-komercistoj. Dian Fossey estis murdita (probable per gorilo-ĉasantoj) en sia kabano, ĉe la arbaro kie ŝi studis la gorilojn. Post ŝia morto, la opinio de la internacia komunumo premis la estrarojn de diversaj afrikaj landoj protekti la gorilojn kaj ties arbarojn. Ŝia vivo fariĝis kinofilmo (Gorillas in the Mist, Universal and Warner Brothers, 1988), stelumita de la usona aktorino Sigourney Weaver.

Lise Meitner (1878-1968) – Fizikisto, ŝi suferis pro la persekutado de nazioj, malgraŭ ŝi ne estis juda. En Germanio, kune kun la fizikisto Otto Hahn, esploris radioaktivecon. Kvankam ambaŭ laboris kune pri la teorioj kaj principoj de nuklea fendado, estis ŝi kiu publikigis la fizikan klarigon pri la fenomeno. Pro tiu notinda malkovro, la komisiono de Nobel-premio pri fiziko decidis doni la premion nur al Otto Hahn, kaj tute ignoris ŝian rolon por tiu fundamenta laboro. Ĉiuj komprenis la eraron de tiu miskonduto, kaj poste ŝi ricevis la premion Fermi (kune kun Otto Hahn) por siaj esploroj.

Susan Solomon (1956 – ) – Elstara atmosfera kemiisto, estis unu el la unuaj sciencistoj kiuj atentigis la internacian sciencan komunumon ke la substanco fluorklorkarbonhidrogenaĵoj (mallonge FKKH) estis la respondeculo por detrui la ozonon de la planedo. Diversaj fridujoj en tiu epoko ade produktis tiun substancon, kaj la gasoj koncentriĝis en la atmosfero. Iom post iom, la ozona tavolo ekperdiĝis, kaj la konsekvencoj de la suna radiado sur la Tera surfaco akcelis la planedan varmigon, kies konsekvencoj estas, inter aliaj, la malglaciigon de la polusoj. Alia konsekvenco estas, ke la sunradioj fariĝis danĝeraj al homa sano, antaŭ longa senprotekta ekspoziciado. La uzado de FKKH estis internacie malpermesita en 2000.

(fotoj el la angla versio de Vikipedio)

(*) La esprimo “endosimbiozo” ne estas PIV-vorto. Estas libera esperantigo de la angla vorto endosymbiosis.

Eseo pri ekstertera vivo, de Churchill, estas ĵus malkovrita

Miliĉefo, influanta potenculo, bonega preleganto, oni konas la talentojn de Winston Churchill, sed lia pasio por sciencoj oni malpli bone konas. Dume, li havis antaŭvidan komprenon pri scienco, tion rivelas lia ĵus elterigita eseo pri eksterteruloj.

“Estis granda surprizo, la pasintan jaron, kiam, dum vi vizitis la National Churcill Museum de Fulton, ĝia direktoro, Timothy Rilay, donis al mi eseon tajpitan de Churchill. Titolita “are We alone in the universe (ĉu ni solas en universo?), l’eseo, kiun li verkis inter la fino de 1930 kaj la fino de 1950, neniam estis publikigata kaj dediĉas 11 paĝojn al demando, ankoraŭ polemika, pri la ebleco ekzisti eksterteran vivon.

Mirinde estas lia penslinio. Li aliras la problemon kiel sciencisto, eksplikas Mario Livio al AFP (Agence France Press (Agentejo Francujo-Gazetaro)), Churchill uzas argumentojn ankoraŭ validajn nun. Lia startpunkto estas ke pro la grandeco de l’universo, estas tre malprobable ke vivo ne ekzistus aliloke. La politikisto donas sian difinon de vivo, t.e, “la ebleco de multobliĝi kaj reproduktiĝi”.

Poste, li klarigas tion kion nuntempe ni nomas “ loĝeblan zonon”, la zono kie planedo, ĉirkaŭ stelo, havas temperaturon akordigeblan kun ĉeesto de likvida akvo, nemalhavebla por la vivo. Li precizas ke la vivo povas ĉeesti nur en regionoj kie temperaturoj varias pli-malpli  “inter la froza punkto kaj la bola punkto de l’akvo”

Churchill aldonas ke multnumbraj ektersunsistemaj planedoj nepre havas “la adekvatan grandecon por havi likvan akvon sur sia surfaco kaj atmosferon aŭ ion similan” kaj ke certe estas “je bona distanco de sia suno por daure teni adekvatan temperaturon”.

Li pripensis siajn teoriojn pli ol dek jaroj antaŭ ke oni povus estimi tion, dank’al la Kepler-misio, kiu montras ke la Lakta Vojo enhavas probable miliardojn da eksterplanedoj en vivtenebla distanco de sia stelo.

“Mi estas sufiĉe impresita de la sukcesoj de nia civilizo por pensi ke la Tero estas la nura loko kiu enhavas vivon, inteligentajn estaĵojn en tiu grandega universo, aŭ ke ni estas la nuraj plej mense kaj fizike sukcesaj estaĵoj”, skribis Churchill. Laŭ Mario Livio, la eseo de Churchill montras kiom li grave taksis sciencon kaj teknologion por la disvolviĝo de la socio. “Nuntempe, certaj politikistoj forĵetas sciencon, mi opinias ke estas elokventa paroli pri gvidisto kiu tiom profunde engaĝiĝis” konkludas la astrofizikisto.

Fontoj:

http://www.journaldemontreal.com/2017/02/15/quand-churchill-sinterrogeait-sur-lexistence-de-la-vie-extraterrestre

http://www.nature.com/news/winston-churchill-s-essay-on-alien-life-found-1.21467

5 malveraj asertoj pri Vilhelmo la Konkerinto

2016 estis la 950a datreveno de la fama batalo apud Hastings per kiu Vilehmo la peknaskito konkeris anglujon. Oni multe skribis pri Vilhelmo la peknaskito pli fama kiel “Vilehlmo la Konkerinto”, grava historia ulo. inter la multaj biografioj, la leganto ne fidu al la plej imagemaj, kiuj plibeligas lian vivon aŭ la plej urĝemaj, kiuj kontraŭe mallongigis la faktojn.

Vihelmo arigas Anglujon kaj Normandujon.

La aserto ŝajnas natura. Konkerante Anglujon en 1066, Vilhelmo la Konkerinto aneksas tiun reĝlandon al sia duklando de Normandujo. Ne!

La nova reĝo ne provas unuigi la du teritoriojn disigatajn de la Maniko. Li konsideras sin kiel la princo de du malsamaj teritorioj.  Atestas lia sigelo kies averso montras ĝin kiel reĝlando de Anglujo kaj reverso montras lin kiel duklando de Normandujo. Anglujo gardas ilian instituciojn (ekzemple, la skabenoj). Vihelmo ne imponas en Anglujon la normandian adminstran sistemon.

Sigelo de Vilhelmo la Konkerinto. Averso montras lin tronante kiel angla reĝo kaj sur la reverso li estas montrata kiel ĉevalrajdanton kaj priskribata kiel “Estro de la Normandoj” (Internet Archive Book Images)

Vihelmo la Konkerinto rapide subigis Anglujon.

Kiom rapida sinsekvis la eventoj: Elŝipiĝinta sur la suda marbordo de Anglujo, la 18an de septembro 1066, Vihelmo, Normanda duko, gajnas la batalon apud Hastings la 14a de oktobro kaj poste fariĝas reĝlando angluja en Londono la 25a de decembro. necesis nur 4 monatoj por la falo de angla reĝlando.

Fake, kiam Vilhelmo ceremonio surtroniĝas, la normanda superregado ne iras pli fora ol Tamizo. La nordaj grafoj (Earls) nur kontraŭvole sinsubigis. Inter 1067 kaj 1072, sinsekvaj ribeloj taŭzas Anglujon. Popolo kaj aristokratoj unuiĝas. En 1069 kaj 1070 la danaj prirabuloj akordiĝas kun ili.

Vilhelmo la Konkerinto batis sian edzinon

Matilda de Flandrio, edzino de Vilhelmo la Konkerinto. Imaga vidaĵo el romantika jarcento

Ekde la XIIIa jarcento, skribaĵo rakontas ke la malfeliĉaĵoj de Matilda (Mathilde de Flandre), la edzino de Vilhelmo la Konkerinto. La plej fama rakonto asertas ke kiam ŝi eksciis ke ŝi edziĝos al duko de Normadujo, ŝi deklaras malakcepti edziĝon kun iu peknaskito. Ofendita, Vilhelmo ŝtele eniras en ŝia dormĉambro kaj tretas ŝin ĝis ŝi fine akceptas edziĝi lin. En la XIXa jarcento la Kaenanoj eksplikis ke la stato malvarma sin nomas tiel pro la tiea kialo: iun tagon Vilhelmo koleriĝis pro lia edzino. Li ligis la haron de lia edzino al vosto de lia ĉevalo kaj trotis kun ŝi laŭ la strato antaŭ la pasantoj kiuj malvarme rigardas la scenon…Irlanda sagao, la Heimskringla, ankaŭ raportas la perfortaĵojn de la duko de Normandujo kontraŭ lia edzino. Antaŭ lia aliro al Anglujo, li persprone ĝismorte batadis la malfeliĉan Matildon.

Tamen la historiisto, Michel de Bouard, konsideras tiujn diversajn rakontojn kiel fabelojn. Kial oni kredus ke Matildo estis ĝismorte batita antaŭ la aliro de ŝia edzo al Anglujo en 1066, kiam supoze ŝi mortis en 1083? La celo de tiuj historioj estas satire. Oni ilin kredas ankaŭ pro la famaj koleroj de Vilhelmo. Mirinda fakto estas ke la historiistoj ne konas iun ajn koramikinon de Vilhelmo. Ŝajnas ke li estis fidela edzo.

Vilhelmo la Konkerinto estis filo de lavistino

Les chroniques des ducs de normandie (La kronikoj de la dukoj de Normandujo), skribitaj en la XII jarcento, tempon al tempo transformiĝas en malbona romantika novelo. Ĝia autoro, Benoit de Saint-Maure, aparte rakontas kiel Robert le magnifique [Roberto la belega], patro de Vilhelmo la Konkerinto, ekvidas tra la fenestro de sia kastelo de Falaise, belan virinon lavanta tolaĵon en la rivereto de l’Ante. Li aprenas ke ŝia nomo estas Arlette kaj petas ke ŝi estu apud li. La sekvantan nokton, ili tranoktas kune. Kelkaj monatoj poste, naskiĝas Vilhelmo, la konkeronto.

Fontoj malpli romancigitaj instruas nin pri la socia deveno de Arlette. La analverkanto Orderic Vital atribuas al lia patro du funkciojn ; duka intendanto kaj “polintor”, kiun oni tradukas kiel enbalzamigisto de kadavroj. Tiuj du metioj estas senhonorigaj en mezepoka socio. Dank’al poemisto el XII jarcento, l’historiisto  Vincent Carpentier deduktas ke la patro de Arlette estis probable vendisto de liksaj vestaĵoj el haŭtoj, peltaĵoj kaj ŝtofoj. Li estis riĉa burĝo de Falaise. Koncize, se Arlette ne estis aristrokrato, ŝi ne estis servistino.

Vilhelmo la Konkerinto fondi Kaenon

Ĉirkaŭ 1050, la juna Vilhemo cerbumas pri elstaro de strategia ĉefloko en baza normandujo por plifortigo de sia duka povo en tiu regiono kiun li malbone regas. Li povus elekti Bajozon (Bayeux), ĉefurbo de la Bessin, sed li malfidas tiun urbon. Ĝi apartenis al ribela landestro. Tial li elektis konstrui urbon apud rivero (l’orme) kiu permesas iri al maro, dekkilometro fora. Por favori la urban disvolviĝon, li instalis grandan kastelon kaj du abatejon, la abitejo-por-homoj kaj por-damoj(les abbayes-au-hommes et au-dames).

Fake, Kaeno estis loĝata ekde antikveco. La arkeologoj trovis tie metiistajn instalejojn. Tie, akto de la duko Rikardo la 3a (Richard III, 1026-1027), la onklo de Vilhelmo la Konkerinto, citas nomon de vilaĝo, Cathim. Estas eĉ urbeto ĉar la dokumento listigas preĝejon, bazaron, havenon, kaj muelejon. La nomo Cathim ŝanĝas dum la mezepoko en Caham, Cam kaj fine Caen (Kaeno). Konsekvence, Vilhelmo la Konkerinto ne kreis Kaenon sed elstarante du monaĥejojn, kaj elstrante la lokon kiel povocentron, li malkontraŭeble kontribuas al aliformado en urbo.

Fonto.

http://www.histoire-normandie.fr/5-affirmations-fausses-sur-guillaume-le-conquerant

La mistero de l’karbono 14a de la jaro 994 estas solvita!

Estas mistera evento okazinta antaŭ 1000 jaroj, malkovrita de la sciencoj fizikaj kaj komprenita de la sciencoj homaj. En 2013 japana teamo malkovris ke la certaj kreskoringoj de japanaj cedroj enhavas pli da 14a-karbono (14ko) ol la aliaj. Tiuj kreskoringoj korespondas al la jaroj 993-994 de nia erao. 14ko estas radioaktiva karbono produktata de la kosmoradioj en la altatmofero. Tiuj tre energiaj radioj estas protonoj, elektronoj kaj atomoj kiuj kolizias sur la atomoj de nia atmosfero liberante neutronojn kiuj siavice reagas kun la atomoj de azoto (la plej abunda gaso de l’atmosfero). Al fino de tiu ĉenreakcio, l’azoto 14a aliformiĝas en karbono 14a kiu fine estas ensorbata de la kreskaĵoj.

La detekto de tiu malnormalaĵo en la arbaj kreskoringoj-sed ankaŭ en la specimenadoj  de glacio kie oni malkovris ankaŭ Berilio 10a kaj kloro 36a, du aliaj radioizotopoj kosmodevenaj- montras ke nur iomete antaŭ la jaro 994, unu au pliaj gravaj fluoj da kosmaj radioj atingis la Teron dum mallongdaŭra periodo. Nu estas nur du ebloj por ekspliki tiun rezulton, ĉu la kosmaj radioj alvenis de galakcio au de pli fora ĉu ĝi devenas el la suno. Se nia stelo elmetis tiom da radioj, tiam ĝi havis aliajn konsekvencojn sur la Tero : Arktaj aŭroroj mirindegaj.

Tial ili petis helpon de historiistoj por serĉi, en la mezepokaj analoj antaŭaj al la jaro mil, spurojn de tiuepokaj atestantoj. Dank’al iliaj sciioj arigita per iliaj antaŭaj spertoj, la historiistoj serĉis en la analoj ĝermanaj kaj irlandaj kaj koreaj. Post detaleta legado de la tekstoj, ili malkovris ok referencojn kongruantajn kun tri proskimaj eventoj, unu en aŭtomno 992 kaj du en la vintroj 992 kaj 993.

“La ĉielo sange ruĝis”

La unua estis en la 21an de oktobro 992. Du analoj saksaj indikas ke tiun nokton, la tuta ĉielo ruĝis dum tri tagoj”. La dua eventoj, du monatojn poste, la tago de la sankta Etieno (la posta tago de kristnaskotago), la 26 de decembro.

Tiufoje, la fenomeno estas priskribita en la ĝermanaj tekstoj kaj la irlandaj. La aŭtoro de unu el la analo parolis pri “minrindega miraklo” : “ Subite, ĉirkaŭ la unua kanto de l’koko, venante el nordo, la lumo ekbrilis tiel, kiel multaj kredis ke la suno ĵus ekvekiĝis. Tio dauris dum unu horo. Poste, la ĉielo iomete ruĝita retrovis sian normalan koloron.”. Manskribaĵo irlanda, malpli parolema, simple diras ke “dum la nokto, la pordo de l’ĉielo ekmalfermis”. Tio povas ŝajni poeta kaj mistera sed la studo de aliaj tekstoj montras ke la asianoj iafoje uzis tiun skribmanieron por paroli pri arkta aŭroro.

La latitudo de Koreo estas sufiĉe malalta, 37° norde por la tiuepoka kapitalo Kaesong (aktuale ne nordkoreo), la japana studo taksas ke la magneta fulmotondro kiu kauzis tiun arktan aŭroron devis esti pli grava ol ĉiuj aliaj eventoj de tiu tipo registrita post 1957, sed malpli ampleksa ol al sunerupcio de 1859 kies efektoj estis videblaj ĝis la karaiboj.

Por konklui, tiuj tri rimarkeblaj arktaj aŭroroj sinsekvaj sugestas intensan sunaktivecon en la fino de la jaro 992 kaj probable eksplikas la mistero de la karbono 14a en la miljaraj cedroj japanaj.

fonto :http://passeurdesciences.blog.lemonde.fr/2016/12/11/le-mystere-du-carbone-14-de-lan-994/