Bufoj kopulacias surtere por eviti rivalojn

La ĝenerala scio pri kial animaloj migris al tero estas ke ili celis forskapi de la predantoj, kiuj abundis subakve. Ekzemple, la sedenfendaj ovoj, riĉaj je proteinoj kaj nutraĵoj, estas ege allogaj al ĉiuj karnovoruloj, kaj unu el la manieroj protekti ilin estas daŭrigi la maturiĝon for de la kaptebleco de la predantaro. Ĉu la ideo ke animaloj iris surteren por protekti sin kontraŭ danĝero estas vere tiom ĝenerala kiom ni supozas? Teamo da sciencistoj el Usono kaj Brazilo kredas ke ne, kaj hipotezis ke la vera motivo kial kelkaj specioj eliris akvon ne estas por redukti la predadon de sian idaron, sed estas por eviti seksajn rivalojn

Teamo da sciencistoj el Usono kaj Brazilo decidis studi la bufojn por pruvi la hipotezon. La reproduktado de la bufoj ege varias, ekde tute subakva ĝis tute surtera. Reproduktado ankaŭ estas sedenfenda konduto. Kiam maskloj kaj femaloj troviĝas en kopulacio, ili fariĝas facile kapteblaj de predantoj. Do, la sciencistoj studis la motivojn kiu igis la bufojn reproduktiĝi surtere.

Dekomence la teamo kompilis la ekzistantan publikaĵon rilate al diversaj specioj da bufoj kaj koncentriĝis en la informeroj pri reproduktado. Poste, ili uzis genetikajn spurojn por malkovri rilatojn inter tiuj bufoj, koncerne al la plej antikvaj kaj plej aktualaj specioj kaj ties reproduktmetodo, emfazante reproduktiĝon en kaj ekster akvo. Ili ankaŭ konsideris poliandrion – kiam femalo kopulacias kun multaj maskloj – por analizi la kontribuon de seksa selektado en tiuj parametroj. Aldone, ili ankaŭ komparis tiun datumaron kontranstante speciojn el tropikaj kun tiuj el mezvarmaj klimatoj.

La rezultoj sugestas, ke kelkaj bufoj el tropikaj regionoj grandparte evoluis teran reproduktivan konduton ne por eviti predadon, sed por eviti seksajn rivalojn. La genetikaj analizoj elmontris, ke la bufoj kiuj reproduktiĝas ekskluzive surtere estas multe pli novaj ol tiuj kiuj daŭre reproduktiĝas enakve, kio implicas ke kopulacii surtere estas nova konduto. La konflikto inter la maskloj en specioj kiuj reproduktiĝas subakve estas ege intensa, kaj konsiderinde mildiĝas en specioj kiu adoptis la surteran medion.

Tiu rezulto, publikigita en la scienca revuo The American Naturalist, riĉigas nian komprenon pri la ĝusta rolo de seksa konflikto kaj naturselekto muldi biologian diversecon kaj malsimilajn reproduktajn strategiojn laŭlonge evoluado de organismoj.

Fonto: Kelly R. Zamudio, Rayna Bell, Renato Nali, Célio Haddad kaj Cynthia Prado. 2016. Polyandry, predation and the evolution of frog reproductive modes. The American Naturalist 188: S1: S41-S61.

Ju pli granda lia seksorgano, des pli granda ŝia cerbo

Seksa selektado estis malkovrita de Charles Darwin iom post la propono de natura selektado kiel mekanismo de la origino de la specioj. Darwin havis la ideon post observi la reproduktan konduton de la pavoj. La masklo havas buntan kaj longan voston, estas kolore alloga, dum la femalo estas modesta kaj nenotinda. Li supozis ke tiu vostego de la maskloj tute ne helpas survivadon, tamen havas gravan rolon: allogi femalojn por kopulacii kaj reproduktiĝi.

Tiu konstato malfermis la pordon al diversaj sciencistoj studi la rolon de ĉiuj individuoj – maskloj kaj femaloj – dum alproksmiĝo, kopulacio kaj reproduktado. Post la unua konstato, oni observadis ke diversaj specioj da animaloj havas specifajn strategiojn allogi la respektivan paron. Korpa grandeco, grandaj mandibloj, bunta kaj hirta felaĵo ofte troviĝas inter la ĉefaj allogaj masklaj strategioj. Femaloj siavice disvolvas feromonojn, altigas fekundon, inter aliaj. Kelkaj pli ferocaj animaloj provas altrudi kopulacion, kaj ties femaloj evoluas sindefendaj strategiojn. Kiam oni konstatas tiujn neharmoniajn kondutojn, ĝi ricevas la nomon “seksa konflikto”. Oni konstante malkovras novajn kaj neordinarajn reproduktajn strategiojn kiu surprizigas la sciencistaron.

Ĉi-kaze, teamo da sciencistoj el Aŭstralio kaj Svislando kreskigas tiun liston. Ili malkovris kuriozan rilaton inter maskloj kaj femaloj en la fiŝo Gambusia holbrooki: en populacio kie estas natura premo por maskloj havi longan penison, la cerbo de la femaloj kreskas.

La reprodukta sukceso – la kapablo kopulacii kaj garantii patrecon de la idaro – de maskloj en tiu specio dependas de kelkaj trajtoj. La normalpenisaj fiŝoj provas konkeri la femalon per flirtoj kaj persisto. La longpenisaj maskloj ne bezonas flirti. Ili povas altrudi sin al femaloj, malgraŭ ŝia konsento. Danke al la longa peniso, maskloj ne havas konsiderindan problemon kopulacii.

Dum la eksperimento, sciencistoj bredis la fiŝojn en akvujoj dum generacioj, por selekti populacion kies maskloj havas longan penison. En la sama akvujo ili akompanis kaj mezuris la penisojn kaj cerbojn de ambaŭ seksoj, laŭlonge la generacioj. En alia akvujo ili bredis fiŝojn sen interveni en ajna specifa karaktero. La rezulto estas, ke en la akvujoj kie troviĝas longpenisajn masklojn, la cerbo de la respektivaj femaloj kreskis pli ol la cerbo de la femaloj en populacio kies maskloj havas normalan penison.

Sed kial tiu rilato evoluis? La sciencistoj supozas ke grandcerbaj femaloj estas pli ruzaj ol la normalaj. Ruzaj femaloj eble povas observi la ĉirkaŭon kaj konstati la alvenon de longpenisaj maskloj multe pli rapide ol la normalaj. Ankaŭ eblas, ke ili povas efike forfuĝi kaj trompi la longpenisajn masklojn dum la persekutadoj, kaj tiel eviti nedezirindan kopulacion. Kurioze, la cerbo de la maskloj ne kreskas samkiel tiuj de la femaloj.

(la foto kiu ilustras ĉi tiun artikolon estas el vikipedio)

Fonto: Séverine D. Buechel, Isobel Booksmythe, Alexander Kotrschal, Michael D. Jennions & Niclas Kolm. 2016. Artificial selection on male genitalia lenght alters female brain size. Proc. R. Soc. B. 283:20161796 http://dx.doi.org/10.1098/rspb.2016.1796

Marleonoj persekutas pingvenojn por seksa kontentigo

pingveno

Kvin sciencistoj el Suda Afriko observis strangan konduton inter du malsimilaj specioj en la sub-Arktika Marion insulo: marleonoj de la specio Arctocephalus gazella altrudas sekson al la reĝa pingveno Aptenodytes patagonicus.

Ne estas la unua fojo ke sciencistoj registras perfortan kopulacion inter du specioj. Ĉi-kaze, oni observis kvar marleonojn kiuj havis tiun konduton kaj kiel detale ili agis.

La marleonoj persekutas la “viktimon” kvazaŭ ili estus ĉasinta ĝin por manĝi. Sed kiam ili kaptas la pingvenon, anstataŭ mortigi ĝin li simple kondutas sekse, kovras la pingvenon per sia korpo kaj startas kopulacion.

La marleono ne sukcesas kopulacii je la unua provo. Li provas diversfoje sensukcese, ĝis laciĝo. Tiam li ripozas dum kelkaj minutoj, sed li daŭre tenas la pingvenon sub sin aŭ ĉirkaŭbrakita per la naĝilo. Post iom da tempo li denove provas. La provoj kaj ripozoj daŭras ĝis kiam li atingas la celon. La marleono penetras sian penison inter la piedoj de la pingveno kaj moviĝas kopulacie. Ne klaras, sed la sciencistoj kredas ke la peniso de la marleono penetras la kloakon de la pingveno.

En unu el tiuj nekonsentitaj seksaj rilatoj, oni konstatis sangon inter la piedoj de la pingveno tuj post penetrado. Kiam la kopulacio finiĝas, tri el la marleonoj simple forlasis la pingvenon. Unu el tiuj mortigis ĝin kaj manĝetis.

pingveno-sekso

Bildo 1. Marleono kopulacias kun pingveno (el la scienca artikolo)

Sciencistoj ne komprenas la kialon de tiu konduto, kaj apenaŭ teorias ĉi-rilate. Unu el la hipotezoj postulas ke, kiam la populacia denseco de marleonoj altiĝas, la seksa konflikto inter spertaj masklaj marleonoj kontraŭ ĵus adoltiĝintaj marleonoj malpermesas tiujn lastajn ekhavi seksan sperton kun la femaloj. Do, ili serĉas seksan kontentigon en aliaj sendefendaj organismoj, ĉi kaze, la pingvenoj.

 

Fonto: William A. Haddad, Ryan R. Reisinger, Tristan Scott, Marthán N. Bester, P. J. Nico de Bruyn. Multiple occurrences of king penguin (Aptenodytes patagonicus) sexual harassment by Antarctic fur seals (Arctocephalus gazella). Polar Biology, November 2014. DOI 10.1007/s00300-014-1618-3