Oni refaris la faman Milgran Eksperimenton… 50 jaroj post la originalo

Kion vi kapablus fari antaŭ specifaj ordonoj? Ĉu vi konsentus vundi kaj suferigi iu ajn se tio estas rekta ordono de aŭtoritatulo? Tiun demandon faris al si la psikologo Stanley Milgran en la jaroj 1963 kaj 1965. Kun la helpo de volontuloj, Milgran malkovris ke, kiam homoj troviĝas sub premo de aŭtoritatulo, la plejmulto tendencas cedi kaj obei ordonojn eĉ kiam ĝi povas esti suferiga kaj eĉ mortiga por aliulo. En la eksperimento, la volontulo estis devigita apliki ŝokon je malsimilaj intensniveloj al alia homo kiu akceptis partopreni la eksperimenton (la “viktimo” kompreneble estis aktoro dungita de la sciencisto por ŝajnigi doloran malkonfortecon akorde kun la altigo de inteseco de la ŝokoj). Milgran sciigis al la volontulo, ke li rajtas haltigi la eksperimenton dum iu ajn momento laŭvole, kaj informis ke kelkaj el la “viktimoj” suferas je kormalsano.

La volontulo kredis ke li helpas la scienciston en eksperimento pri memoro kaj lernado. La “viktimo” ricevas liston kun paroj da vortoj kaj devas parkeri ĝin. Post, li sidiĝas antaŭ la volontulo kaj ricevas surkorpe elektronikan aparaton por la ŝokoj. La sciencisto instruas la volontulon demandi al la viktimo ĉiu vorto de alia listo. La celo estas, ke la viktimo estu kapabla memori la parkeritan paron de la vorto kaj korekte citi ĝin. Se li trafas, la sciencisto ordonas al la volontulo legi la venontan vorton. Kiam la viktimo eraras, la sciencisto ordonas al la volontulo apliki la ŝokon kaj daŭrigi la eksperimenton. Kiam la viktimo mistrafas denove, la volontulo ricevas la ordon de la sciencisto por apliki denove la ŝokon, sed ĉi-foje pli intense. La eksperimento daŭras, kaj ĉiam kiam la viktimo eraras, la intenseco de la ŝoko altiĝas.

La sciencisto rolis kiel aŭtoritato, kaj estas nur post la ordono ke la volontulo devas aŭ ne apliki la ŝokon. Kun la daŭro de la eksperimento, la viktimo komencas simuli grandan doloron, ploreton kaj fortan deziron ne plu partopreni. Tamen la sciencisto insistas al la volontulo ke li nepre devas obei kiam necesa kaj ne halti apliki la ŝokon, kiam akordite. Milgran pensis ke la plejmulto el la homoj simple rezignus pri la eksperimento antaŭ obei rektan ordonon kiu igas iu ajn suferi. Sed li surprizite observis la malon: pli ol duono el la volontuloj simple obeis la ordonojn kaj daŭre aplikis la ŝokojn, eĉ kiam la viktimo ploregis kaj petegis la finon.

Kun tiuj rezultoj, Milgran pruvis ke homoj ofte tendencas obei ordonon de aŭtoritatoj, eĉ kiam la ordono estas absurda aŭ klare kontraŭas la individuan bonfarton de aliaj homoj. Ĉirkaŭ 50 jaroj post, sciencistoj el Polando decidis refari la eksperimenton kaj observi se nuntempe la homoj kondutas simile. Sed ili aldonis alia variaĵon kiu ne estis en la originala eksperimento: la viktimoj estis dividitaj inter viroj kaj virinoj. Eble la sekso povas influi la tendencon de la volontuloj suferigi la viktimon.

La sciencistoj elektis 80 volontulojn en Pollando por partopreni. La cirkonstancoj estas similaj, sed ne egalaj. Ekzemple: ne estis uzitaj la ĝustan vortoliston de Milgran, sed paroj da silaboj por ke la viktimoj parkeru. Krom tio, la bazaj principoj de la klasika eksperimento estis reproduktitaj. La rezulto de la eksperimento montras, ke hodiaŭe la homoj daŭre tendencas obei ordonon de aŭtoritatoj. Ĉirkaŭ 90% el la volontuloj atingis la plej fortan intensnivelon de la ŝoko.

Pri la sekso, la sciencistoj konstatis ke, kiam la viktimo estas virino, la volontuloj rezignis daŭrigi la eksperimenton trioble pli ol kiam la viktimo estas viro. Tamen tiu diferenco ne estas statistike signifa pro la malgrando de la studo.

La sciencistoj konkludas, ke la obeemo persistas simila inter homoj malgraŭ la tempodaŭro de 50 jaroj inter ambaŭ eksperimentoj. Eble tiuj rezultoj povas klarigi kial kelkaj homoj forte subtenas ideojn, sendepende kiom strangaj ili estas, kondiĉe ke ilin parolas fortaj, aŭtoritatecaj homoj.

Fonto: Dariusz Dolinski, Tomasz Grzyb, Michal Folwarczny, et al. 2017. Would you deliver na electric shock in 2015? Obedience in the experimental paradigma developed by Stanley Milgram in the 50 years following the original studies. Social Psychological and Personality Science DOI: 10.1177/1948550617693060

Korvoj scias strategie agadi tiom bone kiom ĉimpanzoj

Vi certe jam spektis filmon de ruzaj birdoj kiuj sukcesas malfermi botelon kaj aliajn malfacilajn aranĝojn por ekhavi al si manĝaĵon. Malgraŭ tiuj videoj estas ofte amuzaj, ĝi kaŝas gravajn sciencajn supozojn pri animala inteligenteco, kaj konsekvence pri la nia.

Inteligenteco estas malfacila por mezuri inter homoj, kaj ne pli facila por agnoski en animaloj. Kelkaj kondutoj povas ŝajnigi sufiĉe inteligentaj kaj eĉ surprizigaj, sed post analiza observado ĝi fariĝas malpli kompleksa ol la supraĵa unua rigardo. Tial, sciencistoj ade provas distingi  veran inteligentecan kapablon de tiuj nur intuiciaj aŭ instinktaj.  Multaj el tiuj eksperimentoj oni faras kun ĉimpanzoj, bonoboj kaj goriloj, kiuj ofte estas konsiderataj la plej similaj al la homa specio. Pro tio, diversaj sciencistoj kredas, ke la inteligenteco simila al tiuj de homoj certe troviĝas nur en tiuj bestoj filogenetike proksimaj, kiel la ceteraj primatoj.

Ŝajne tio ne plu estas tiom evidenta.

Sciencistoj el Svedio montris, per kelkaj eksperimentoj, ke korvoj (Corvus corax) kapablas elmontri kompleksan inteligentecon, nur komparebla al tiuj de ĉimpanzoj kaj aliaj proksimaj primatoj. Ili celis kalkuli, ĉu korvoj elmontras kapablon observi cirkonstancon kun perspektivo de estontaj rezultoj, kaj plani ĝustan agon por atingi tiun celon. La rezulton ili publikigis en la prestiĝa scienca revuo Science.

Dekomence, la sciencistoj montris al korvoj ke, metante specifan objekton interne de skatolo per truo, eblas ekhavi al si bongustan nutraĵon. Iom da tempo post tiu sperto, la sciencistoj oferis al la korvoj pleton kun diversaj objektoj, inter tiuj la specifa por malfermi la skatolon. La plejmulto el ili elektis al si la specifan ilon. En variaĵoj de tiu eksperimento, la sciencistoj oferis pleton kun aliaj objektoj kaj la korvoj elektis iun hazarde. Sed kiam alia pleto estis oferitaj kun aliaj malsimilaj objektoj – inklude la specifa ilo – la korvoj anstataŭis la unuan per la specifa ilo.

En la dua parto de la eksperimento, sciencistoj oferis pleton kun diversaj iloj – inklude la specifan por malfermi la skatolon – kaj nutraĵon, malpli bongustan ol tiu interne de la skatolo. La korvoj elektis la ilon. Tiu rezulto montras, ke korvoj povas ne agi impete rekte al la manĝaĵo, sed fari elekton por ekhavi al si pli bonan nutraĵon en potenciala estonteco.

La sciencistoj miris antaŭ tiu kapablo plani estontecon, en simpla eksperimento kiu estas sufiĉe malfacila por esti ne solvebla de malgrandaj simioj, supozeble pli inteligentaj. Tio montras, ke tiu nivelo de inteligenteco evoluis sendepende de filogenetikaj rilatoj kun homoj, kaj tio certe malfermas gravajn perspektivojn por estontaj esploroj kun aliaj animaloj.

Fonto: Can Kabadayi kaj Mathias Osvath. 2017. Ravens parallel great apes in flexible planning for tool-use and bartering. Science, 357(6347):202-204

Multlingvismo altigas nian toleremon

Sciencistoj el Londono decidis esplori ĉu nia kapablo paroli pli ol unu lingvo plibonigas niajn sociajn rilatojn kaj igas nin pli toleremaj al diverĝaj vidpunktoj kaj malsimilaj kulturoj.

Dekomence, la sciencistoj serĉi bonan metodologion por taksi nian kapablon akcepti diferencojn. Ili uzis indekson pri “toleremo al ambigueco”(*) por kalkuli kiom toleremaj estas la multlingvuloj. La plej trafa difino por toleremo al ambigueco estas “tendenco percepti ambiguan situacion kiel dezirindan”. Por la esprimo ambigua oni konsideras la situacion kiun ne eblas al ni percepti pri ties akceptemo surbaze de la disponeblaj spuroj. Inkludiĝas en tiu ĉi difino la novaĵeco de la cirkonstancoj (kiam ni alfrontiĝas al tute nova situacio, kun malmulte da antaŭaj taŭgaj spertoj kiuj helpus nin pritrakti ĝin komforte), komplekseco de la cirkonstancoj (estas tiom da konsiderindaj faktoroj, ke nia tuta kompreno kaj konsekvence nia koncerna reago nebuliĝas), kaj nesolveco (kiam la cirkonstancoj plenas je malkongruaj spuroj, kaj ni ne sukcesas kontentige strukturigi ĝustan reagon). Tiuj kiuj havas pli altan toleremon al ambigueco estas homoj kiuj estas pli malfermmensaj, ofte pretaj konsideri malsimilajn aferojn kiel interesajn. Tiuj kiuj havas malaltajn nivelojn de la indekso estas homoj tipe dogmatismaj kaj sentas sin malkomfortaj antaŭ novaĵoj.

Inter la ĉefaj celoj de la studo estas scii ĉu ju pli da lingvoj oni scias, des pli toleremaj oni estas; se lerni lingvon ekde infanaĝo influas nian toleremon kiam plenkreskuloj; se sperto eksterlanden altigas nian toleremon.

La sciencistoj starigis publikan retan demandaron kaj ekhavis al si konsiderindan kvanton da respondoj (entute 2158), kio altigas la rigorecon de la eltrovoj. Tamen ili atentigas pri la universo de sia esploro: estas plejmulte virinoj, ĉiuj havas altan studnivelon kaj la scio pri lingvoj varias inter monolingvuloj al tiuj kiuj asertas flue paroli eĉ 12 idiomojn. La aĝo variadas ankaŭ, inter adoleskantoj al kvardekjaruloj. Tiuj kiuj partoprenis la studon respondis al du demandaroj: unu por ĝeneralaj sociaj informoj de la partoprenantoj (aĝo, ĝenro, kiom da lingvoj scias) kaj alia por kalkuli la toleremon.

Post statistike analizi ĉiujn respondojn, kaj konverĝi la informojn, la sciencistoj eltrovis ke unulingvuloj havas malpli altan indekson de toleremo al ambigueco ol dulingvuloj. Siavice, tiuj kiuj scias pli ol du lingvoj estas pli toleremaj ol unu kaj dulingvuloj. Tamen, la scipovo de pli ol tri lingvoj ne signifas ke vi estas pli tolera. Kvazaŭ se lernado de tri lingvoj igas vin altigi la maksimumon de toleremo al ambigueco akirebla per multlingvismo.

Sperti ekstarlande ankaŭ altigas la toleremon. La aŭtoroj sugestas ke tio estas ĉar la enmergiĝo en alia kulturo igas vin alfronti konstante novaĵojn kaj diversajn spertojn, kaj stimulas la elmergiĝon de la socialaj kapabloj intertrakti kun aliuloj. Ili ankaŭ trovis, ke lerni multajn lingvojn ekde infanaĝo ne altigas la indekson.

Malgraŭ la rezultoj, la sciencistoj estas prudentaj rilate al la fakto ke la inverso ankaŭ estas ebla, ke homoj kiuj havas altan toleremon al ambigueco povas fariĝi pli tendencaj al lernado de aliaj lingvoj kaj konsekvence interesiĝemaj pri diverĝantaj kulturoj kaj stereotipoj.

La studo reliefigas, ke lerni fremdan lingvon helpas firmigi kaj disvolvigi aliajn kompetentecojn fundamentaj por harmonia socia kunvivado kaj altigas la senton de integriĝo al diversaj kulturoj.

(*) libera traduko de la angla esprimo tolerance of ambiguity

Fonto: Jean-Marc Dewaele and Li Wei. 2013. Is multilingualism linked to a higher tolerance of ambiguity? Bilingualism: Language and Cognition 16 (1): 231-240

Lernado de kritika pensado reduktas kredemon al pseŭdosciencoj

Astrologio, alkemio kaj NIFOj estas unu el la plej popularaj scioj kiuj inkludiĝas en la kategorio de pseŭdosciencoj, kies difino estas instruaro aŭ praktikado sen scienca bazo aŭ sen scienca rigoro. Malgraŭ tio, nuntempe diversaj pseŭdosciencoj forte disvastiĝas kaj ties kredemuloj multnombriĝas. Estas ĝenerala kompreno ke, instruante kiel uzi ilojn por analizi la sciencan kvaliton de supozeble sciencaj asertoj permesas homojn pli bone juĝi pri la vereco de tiuj asertoj. Tamen, tiu aserto estas pli teoria ol efektive science pruvita. En scienco, ne gravas kiom logika estas la teorio, ĝi bezonas eksperimentan pruvon.

Du sciencistoj el Usono decidis kalkuli ĉu eblas instrui kritikan pensadon al lernantoj, kaj kiel tiu lernado povas pretigi la gejunulojn rekoni nesciencajn asertojn. Por pruvi la teorion, la sciencistoj decidis kontroli la kritikan pensadon de lernantoj kiuj kursas Historion kaj trapasis kurson pri kiel pensi kritike dum semestro. Oni elektis Historion ĉar tiu ĉi fako havas kelkajn dubindajn popularajn asertojn, kiel la ideo ke pratempaj eksterteraj astronaŭtoj respondeciĝas pro supozeble “miraklaj” antikvaj konstruaĵoj.

La sciencistoj aplikis demandaron al lernantoj de la kurso de Historio kun specifa fokuso pri kiel rekoni pseŭdosciencajn asertojn kaj komparis kun la respondoj de lernantoj de Historio (sen kursi la specifan kurson) kaj Psikologio.

La kurso, nomata “Fraŭdoj kaj Misteroj en Historio”, uzis kiel bazan libron la volumojn “Fraŭdoj, mitoj kaj misteroj: scienco kaj pseŭdoscienco en arĥeologio” (Feder, 2010) kaj “El Stonehege al Las Vegas: arĥeologio kiel populara kulturo” (Holtorf 2005). La kursanoj devis diskuti la aŭtorojn, analizi la informojn, kaj aldone uzis la meĥanismojn pri kritika pensado de la fama astronomo Carl Sagan, el sia libro The demon-haunted world: science as a candle in the dark (1996). Post semestro, la sciencistoj reaplikis la demandaron, kaj konstatis ĉu la kredemo-indekso ekhavita post apliki unuafoje la demandaron ŝanĝis post la kurso.

La rezulto estis, ke lernantoj de la kurso pri pseŭdosciencoj perdis kredemon al dubindaj informoj, multe pli ol tiuj kiuj kursis Psikologion aŭ eĉ la propra Historio-kurson sen tiu specifa kurso. Fakte, la rezulto klare elmontras, per praktika eksperimento, ke instrui la meĥanismojn per kiu oni povas rekoni pseŭdosciencajn asertojn kaj distingi la rigore sciencajn asertojn estas valora kaj fruktodona maniero stimuli kritikan pensadon. La sciencistoj elmontris, ke kritika pensado povas esti kontentige instruita kaj ĝi malgrandigas la kredemon al pseŭdosciencaj informoj. Aldone, ili rekomendas ke kursoj kiel Historio kaj Psikologio aldonu kiel parton de ĝi lecionojn pri meĥanismoj de kritka pensado, kaj kiel uzi ĝin por distingi sciencajn informojn de tiuj pseŭdosciencaj.

Fonto: Anne Collins McLaughlin & Alicia Ebbitt McGill. Explicity teaching critical thinking skills in a History Course. Sci & Educ (2017). doi:10.1007/s11191-017-9878-2

Abeloj kapablas solvi problemojn, lerni rigardante la solvon kaj instrui aliajn pri ĝi

abeloj-transdonas-informojn-kulture

Delonge oni scias, ke homoj ne estas la nursolaj animaloj kiu lernas kaj instruas kulturon, per sociaj interagoj. Orkoj pli efike lernas ĉasi post observi la konduton de spertaj individuoj. Primatoj ankaŭ ekregas la arton fiŝkapti per observado kaj longdaŭraj provoj, kaj kelkaj birdoj bone ripetas la metodon malfermi botelojn, kiam ili troviĝas apud plej malnovaj kaj malfermemaj samspeciuloj. Ĉi tiuj ekzemploj ilustras kiom ampleksa estas la transdonado de informoj per kulturo – se ni konsideras ke kulturo okazas kiam individuo “startas” novan konduton, kiu ĝeneraliĝas en la populacio simple per observado kaj ripetado fare de aliuloj. La ĝenerala scienca scio pri tio konsideras ke tiu transdonado de informoj okazas per kompleksaj lernmekanismoj, kiu evidente troviĝas en vertebruloj. Tamen, kelkaj sociaj insektoj montras iom da socia inform-akirado, kiel ekzemple la abeloj, kiu sukcese instruas aliajn individuojn pri kie ili devas serĉi nutrigan manĝofonton.

Surbaze de tiuj konsideroj, teamo da sciencistoj el Norvegio, Britio kaj Usono decidis pruvi kiom rafinitaj estas la abeloj kaj ties kapablo solvi malgrandan problemon, lerni per simpla observado de spertaj individuoj, kaj kiel tiu nova kono diskoniĝas en la abelaro.

Unue ili volis scii, ĉu eblas “trejni” abelojn pri nova sperto (Fig. 1). Oni oferis sukrozon en malgranda ronda plastikaĵo (kiu simulis floron) al abeloj, kiu simple englutis ĝian enhavon. Post ili aldonis malgrandan “tablon” kiu kovris la duonon de la disko. Ĉar la sukrozo troviĝis en la mezo, la abeloj trovis neniun problemon engluti ĝin. Kiam oni oferis denove la sukrozon, sed puŝis la diskon iom pli sub la tablo, je la maniero ke la abelo ne sukcesas simple trinki ĝin, la afero fariĝis pli malfacila. Tamen, la disko estis ligita al malgranda ŝnuro. Se la abelo tiras al si la ŝnuron, la disko alvenas el sub la tablo, kaj sukrozo troviĝas denove disponebla.

abeloj-transdonas-informojn-kulture-artikolo-jpg

Figuro 1. La skemo de la trejnado (fonto: el la scienca artikolo)

La sciencistoj observis, ke nur malgranda kvanto da abeloj lernis la taskon kontentige. Alia demando estas, se la abeloj instinkte sukcesus tiri la ŝnuron por ekhavi al si sukrozon, sen ajna trejnado. El diversaj pruvoj dum multe da tagoj observinte centojn da abeloj, nur kelkaj tre raraj kaj “esploremaj” individuoj sukcesis plenumi la taskon.

Tiam la sciencistoj provis respondi alian demandon: ĉu naivaj abeloj sukcesas lerni tiri al si la ŝnuron nur observante la agon de spertaj individuoj, kiu estis instruita per trejnado engluti sukrozon tielmaniere? Jen ilia eksperimento: naivaj abeloj estis enkaĝitaj en transvidebla kaĝo flanke de la disko kun sukrozo kaj la tablo. La spertaj abeloj estis instigitaj tiri la ŝnuron kaj konsumi la manĝaĵon, apud la naiva abelo. Poste, la naiva abelo estis liberigita antaŭ la tablo kaj la disko. Malgraŭ ili observis la tutan metodon fare de la spertulo, la provoj tiri la ŝnuron ne estis evidenta, nek estis unu el la unuaj provoj por manĝi. La rezulto elmontris, ke la abeloj lernas la “mekanismon” por solvi la problemon ne nur per simpla observado, sed kunigas diversajn bazajn provojn kun lernado per simpla elprovo-kaj-eraro, por fine sukcesi tiri la ŝnuron.

Ĉu eblas, ke tiuj simplaj taskoj kaj baza lernado povas ĝeneraliĝi en la abelaro kaj fariĝi nova kultura scio? Por respondi tion, sciencistoj trejnis individuojn el abelujo, kies abeloj neniam kontaktis trejnitajn individuojn antaŭe. La rezulto estis pozitiva. La abeloj kiu interagis kun la trejnita individuo kaj observis la taskon ankaŭ solvis la problemon kontentige. Aldone, kiam la trejnita individuo mortis, la aliaj abeloj spite tion daŭre agis akorde por engluti sukrozon, kaj aliaj pli junaj abeloj ankaŭ sciis kiel solvi la problemon. Tio klare elmontris, ke kiam individuoj lernas specifan taskon, ĝi sukcesas instrui la novan konon al la abelaro, kaj tiu nova kono konserviĝas en la kolektiva memoro de la abelaro.

Tiu eksperimento evidente montras, ke nevertebruloj ankaŭ povas krei socian kulturan lernadon surbaze de la sukcesaj pruvoj de kelkaj raraj individuoj, kiu siavice povas influi la konduton de la ĉirkaŭantaj individuoj. Tio atentigas pri la fakto de kulturo ne estas tiom kompleksa akiro kaj konservado de konduto je socia nivelo ekskluziva nur de animaloj kiaj vertebruloj. La simplaj agoj kaj konoj devenintaj de observado kaj elprovo-kaj-eraro ankaŭ povas fariĝi kultura en simplaj organismoj, kiel insektoj.

 

Fonto: Alem S, Perry CJ, Zhu X, Loukola OJ, Ingraham T, Søvik E, et al. (2016) Associative Mechanisms Allow for Social Learning and Cultural Transmission of String Pulling in an Insect. PLoS Biol 14(10): e1002564. doi:10.1371/journal.pbio.1002564