Lingvo ankoraŭ estas serioza barilo por demokratiigi sciencon

La scienca lingvo estas la angla, ĉu ne? Praktike neniu sciencisto dubas pri tio. Preskaŭ ĉiuj sciencaj revuoj postulas publikigon en angla, kaj se la sciencisto iom hezitas pri sia propra lerteco en la idiomo, li certe petos helpon de partneroj kiuj povas kontroli pri gramatika kaj ĝusta lingvaĵo. Se tio ne sufiĉos, li uzos pagan aliulan servon por korekti la manuskripton antaŭ sendi al la revuo. Surprizige, kelkaj sciencaj revuoj postulas de la aŭtoroj ke la manuskripto estu reviziita de “denaska angloparolanto”, kio klare sugestas, ke scipovon pri la subtilecoj de la lingvo nur atingas la naskitoj en anglalingvaj landoj. Do, por esti sciencisto, vi nepre scipovu la anglan? Laŭŝajne… ne!

La sciencistoj Tatsuya Amano, Juan González-Varo kaj William Sutherland, el Britio, provis studi kiom ampleksa estas la anglingvaj originalaj sciencaj kontribuoj, esplorante centojn da publikaĵoj en diversaj lingvoj, kaj atingis surprizigan konkludon: la angla ne estas absoluta scienca lingvo!

La teamo elektis datumbazon pri biodiverseco, traserĉante la sciencajn dokumentojn, artikolojn kaj ĝeneralajn publikaĵojn en 16 lingvoj per retserĉilo Google Scholar, dum la jaro 2014. Ili uzis la ŝlosil-vortojn “biodiverseco” kaj “konservado”. Pli ol 75.000 publikaĵojn estis trovitaj. La angla estis la plej ofta lingvo (64,4%), tamen tiu procento ne tre distancas de aliaj lingvoj, kiel la hispana (12,6%), la portugala (10,3%), la simpligita ĉina (6%), la franca (3%) kaj ceteraj 11 idiomoj. Entute, pli ol 35% el la sciencaj publikaĵoj koncerne biodiversecon ne estas disponeblaj en la angla!

La aŭtoroj atentigas pri la signifo de la rezulto. Simple ignori ne anglalingvajn sciencajn publikaĵojn certe estas multe pli serioza ol ni supozas. Se pli ol 35% el la publikaĵoj koncerne specifan areon ne estas en la angla, tio povas krei tendencan ĝeneralan scion pri tiu areo uzante nur anglalingvajn artikolojn. Bone ekzemplas tion la lokaj sciencaj studoj pri specifaj ekosistemoj kiuj troviĝas en landoj kies oficiala lingvo ne estas la angla. Kiam sciencistoj serĉas pri informoj en la angla, ili certe malkovros nur parton de la ĝenerala informo disponebla, kio povas subtaksi la esploron.

Supozu ke sciencisto faras gravan esploron pri konservado de ekosistemo kiu troviĝas en ne anglalingva lando. Li provas publikigi en la angla por altigi sian videblecon antaŭ la internacia scienca komunumo, kaj tiel ebligi al si ekhavi novajn partnerojn, postuli financan subtenon kaj daŭrigi la esploron. Tio signifas ke tiuj gravaj informoj – eĉ necesaj por konservi la koncernan medion – ne estas disponeblaj en la oficiala lingvo de la lando, kaj tiel la respondecaj instancoj ne scios kiel konduti por adekvate prizorgi ĝin.

La aŭtoroj proponas solvon: multlingvigi sciencon. Institutoj, universitatoj kaj sciencaj revuoj devas kuraĝigi la tradukadon de la publikaĵoj al aliaj lingvoj – almenaŭ la resumoj – por mildigi tiun tendencon, kaj pli juste diskonigi sciojn. Traduki la rezultojn en la nacia lingvo povas ne nur altigi la lokan gravecon de la esploro, sed ankaŭ povas atentigi potencialajn subtenantojn. La lingva barilo ankoraŭ gravas por egaleca diskonigado de scienco, kaj estas tempo ke sciencistoj konsciiĝu pri tio.

Fonto: Tatsuya Amano, Juan P. González-Varo & William J. Sutherland. 2016. Languages are still a major barrier to global science. PLoS Biol. 14(12): e2000933. doi:10.1371/journal.pbio.2000933