Multlingvismo altigas nian toleremon

Sciencistoj el Londono decidis esplori ĉu nia kapablo paroli pli ol unu lingvo plibonigas niajn sociajn rilatojn kaj igas nin pli toleremaj al diverĝaj vidpunktoj kaj malsimilaj kulturoj.

Dekomence, la sciencistoj serĉi bonan metodologion por taksi nian kapablon akcepti diferencojn. Ili uzis indekson pri “toleremo al ambigueco”(*) por kalkuli kiom toleremaj estas la multlingvuloj. La plej trafa difino por toleremo al ambigueco estas “tendenco percepti ambiguan situacion kiel dezirindan”. Por la esprimo ambigua oni konsideras la situacion kiun ne eblas al ni percepti pri ties akceptemo surbaze de la disponeblaj spuroj. Inkludiĝas en tiu ĉi difino la novaĵeco de la cirkonstancoj (kiam ni alfrontiĝas al tute nova situacio, kun malmulte da antaŭaj taŭgaj spertoj kiuj helpus nin pritrakti ĝin komforte), komplekseco de la cirkonstancoj (estas tiom da konsiderindaj faktoroj, ke nia tuta kompreno kaj konsekvence nia koncerna reago nebuliĝas), kaj nesolveco (kiam la cirkonstancoj plenas je malkongruaj spuroj, kaj ni ne sukcesas kontentige strukturigi ĝustan reagon). Tiuj kiuj havas pli altan toleremon al ambigueco estas homoj kiuj estas pli malfermmensaj, ofte pretaj konsideri malsimilajn aferojn kiel interesajn. Tiuj kiuj havas malaltajn nivelojn de la indekso estas homoj tipe dogmatismaj kaj sentas sin malkomfortaj antaŭ novaĵoj.

Inter la ĉefaj celoj de la studo estas scii ĉu ju pli da lingvoj oni scias, des pli toleremaj oni estas; se lerni lingvon ekde infanaĝo influas nian toleremon kiam plenkreskuloj; se sperto eksterlanden altigas nian toleremon.

La sciencistoj starigis publikan retan demandaron kaj ekhavis al si konsiderindan kvanton da respondoj (entute 2158), kio altigas la rigorecon de la eltrovoj. Tamen ili atentigas pri la universo de sia esploro: estas plejmulte virinoj, ĉiuj havas altan studnivelon kaj la scio pri lingvoj varias inter monolingvuloj al tiuj kiuj asertas flue paroli eĉ 12 idiomojn. La aĝo variadas ankaŭ, inter adoleskantoj al kvardekjaruloj. Tiuj kiuj partoprenis la studon respondis al du demandaroj: unu por ĝeneralaj sociaj informoj de la partoprenantoj (aĝo, ĝenro, kiom da lingvoj scias) kaj alia por kalkuli la toleremon.

Post statistike analizi ĉiujn respondojn, kaj konverĝi la informojn, la sciencistoj eltrovis ke unulingvuloj havas malpli altan indekson de toleremo al ambigueco ol dulingvuloj. Siavice, tiuj kiuj scias pli ol du lingvoj estas pli toleremaj ol unu kaj dulingvuloj. Tamen, la scipovo de pli ol tri lingvoj ne signifas ke vi estas pli tolera. Kvazaŭ se lernado de tri lingvoj igas vin altigi la maksimumon de toleremo al ambigueco akirebla per multlingvismo.

Sperti ekstarlande ankaŭ altigas la toleremon. La aŭtoroj sugestas ke tio estas ĉar la enmergiĝo en alia kulturo igas vin alfronti konstante novaĵojn kaj diversajn spertojn, kaj stimulas la elmergiĝon de la socialaj kapabloj intertrakti kun aliuloj. Ili ankaŭ trovis, ke lerni multajn lingvojn ekde infanaĝo ne altigas la indekson.

Malgraŭ la rezultoj, la sciencistoj estas prudentaj rilate al la fakto ke la inverso ankaŭ estas ebla, ke homoj kiuj havas altan toleremon al ambigueco povas fariĝi pli tendencaj al lernado de aliaj lingvoj kaj konsekvence interesiĝemaj pri diverĝantaj kulturoj kaj stereotipoj.

La studo reliefigas, ke lerni fremdan lingvon helpas firmigi kaj disvolvigi aliajn kompetentecojn fundamentaj por harmonia socia kunvivado kaj altigas la senton de integriĝo al diversaj kulturoj.

(*) libera traduko de la angla esprimo tolerance of ambiguity

Fonto: Jean-Marc Dewaele and Li Wei. 2013. Is multilingualism linked to a higher tolerance of ambiguity? Bilingualism: Language and Cognition 16 (1): 231-240