En Italujo, sesjaraĝa infano estis mortinta pro morbilo.

 

“En Italujo, sesjaraĝa infano trafita de leŭkemio mortis pro morbilo. Nek li, nek ties gefratoj estis vakcinitaj kontraŭ tiu malsano.

Meze de internacia debato pri devigaj vakcinadoj por la infanoj, ekaperas tragika akcidento rememoriganta nin ke vakcino necesas. Aparte, la utileco de la vakcino MMR (Morbilo, Mumpso kaj Rubeolo): en Monza, Italujo, sesjaraĝa infano suferinta pro leŭkemio mortis pro morbilo. Ties gepatroj estis elektintaj vakcini neniun el ties infanoj. En majo 2017, la Italuja registraro estis adoptinta leĝon devigantan vakcinadojn kontraŭ morbilo por ke la infanoj estu akcepteblaj en lernejojn.

Estis 85 % da ŝancoj por sanigo de la leŭkemio, sen konsideri la nevakcinitecon de la infano kaj de ties gefratoj, eksplikas Giulio Gallera, respondulo pri sano en la regiona konsilio de Lombardio en Italujo. Alidirite, la imuneco de la grupo kiu normale haltigas la disvolvadon de la malsano en la gento dank’al vakcinado de la plej multaj personoj ne estis atingita en tiu familio.

Post atingo de pli ol 90%, la proporcio de infanoj dujaraĝaj vakcinitaj kontraŭ la morbilo en Italujo, malkreskas ĝis 85,3% en 2015, dum OMS [Organizo pri Monda Sano] rekomendas proporcion je 95% por malhelpi la disvastigon de virusoj transdoneblaj. Plie estas grandaj geografiaj malsimilecoj. “Tre malmultaj lokoj geografiaj atingas la celon je 95%” skribas Wired.

La Supera Instituto pri Sano el Italujo asertas ke la lando nune alfrontas fortan puŝon de morbilo kun almenaŭ 3074 kazoj depost la komenco de 2017, kies 40% estas enmalsanulejigendaj. Fine de junio, la OMS notis ke 43% da novaj kazoj eŭropaj ekaperis en Italujo.

 

https://www.sciencesetavenir.fr/sante/non-vaccine-un-enfant-est-mort-de-la-rougeole-en-italie_114128

Manĝado de salaj porkaĵoj ligita al astmo

La manĝado de salaj porkaĵoj (kolbasoj, ŝinkoj, sangkolbaso, salomo KTP) -freŝdate ordigi en la kanceriga nutraĵgrupo de l’OMS- jam estis asociita al rikso de bronkopneŭmoniomalsanoj kronikaj ŝtopigaj (BPKŜ) sed ĝia asocio kun astmo neniam estis pruvata. Certaj indikaĵoj, tiaj, kiaj modifioj en la nutra kutimo aŭ la disvoliĝo de obezeco kiuj estas partoprenantaj en la disvolviĝo de astmo, instigis la serĉantojn (Unité Inserm 1168, Vieillissement et maladies chroniques : approches épidémiologiques et de santé publique) al esploro de tiu vojo. Ili mastrumis analizon dank’al datumoj de la studo EGEA[1] sur preskaŭ 1000 partoprenantoj sekvataj dum 7 jaroj. La mezaĝo estis 43 jarojn. Dum la studo, 20% raportis pri pligraviĝo de ilia astmo. Por kompreni la kialojn, serĉantoj interesiĝas al ilia dieto.

Unue, ili forigis la parametron obezeco kiu povus biasigi la rezultojn. L’KMI[2] estanta jam identifitan riskfaktoron en la ekapero de astmo, ĝi povis esti kaŭza peranto inter la efektoj de la dieto kiujn la serĉantoj studis (aparte la manĝado da porkaĵoj) kaj astmo. La sciencistoj kalkulis kun tiu parametro por alĝustigi iliajn rezultojn uzante la freŝdata epidemiologia metodo “MMS”( Marĝenaj Modeloj Strukturaj).

 

Dieto kaj Obezeco ligitaj kun astmo

 

La rezultoj de tiu studo montras ke la manĝado de salaj porkaĵoj (almenaŭ 4 fojoj semajne) estas rekte asociata al gravigo de astmaj simptomoj. Nur 14% el la asocio inter manĝado de porkaĵoj kaj astmo estis ligataj obezecon.

“Tiuj novaj rezultoj plilarĝigas la rektaj efektoj de dieto sur astmo ĉe plenkreskuloj. Por antaŭsavi la spiran sanon de la populacio , oni rapide eldonus publikajn mesaĝojn kiuj celus limigi la manĝadon da porkaĵoj” asertas la ĉefa aŭtoro de tiu artikolo aperinta en Thorax.

Fonto
http://thorax.bmj.com/content/early/2016/11/25/thoraxjnl-2016-208375

Li, Zhen, Marta Rava, Annabelle Bédard, Orianne Dumas, Judith Garcia-Aymerich, Bénédicte Leynaert, Christophe Pison, et al. “Cured Meat Intake Is Associated with Worsening Asthma Symptoms.” Thorax, November 25, 2016, thoraxjnl – 2016–208375. doi:10.1136/thoraxjnl-2016-208375.

[1] EGEA (Etude épidémiologique des facteurs génétiques et environnementaux de l’asthme, l’hyperréactivité bronchique et l’atopie) / Epidemiologia Studo de la Genetikaj kaj Mediaj faktoroj de l’Astmo (ESGMA)

[2]KorpoMasa Indico  = Korpomaso (kg)( / Alto² (m²) (BMI = body mass index)

Fumado lasas longdaŭrajn spurojn en via DNA

smoking-397599_960_720

La tabakismo ŝanĝas la strukturon de genomo, pro la metilado de l’DNA. Ĉirkaŭ 7 mil genoj estis ŝanĝitaj en fumantoj, t.e, unu triono el homa genomo, kaj certaj metiladoj ankoraŭ daŭras ĉe eksfumantoj, post ĉeso de fumado.

Eĉ post ĉeso de la fumado, la eksfumantoj ankoraŭ havas riskojn por disvolviĝo de malsanoj tiaj kiaj kanceroj, Kronika obstrukca pneŭmonopatio au cerbovaskula akcidento. Kiel tion ekspliki?

La metilado de DNA estas mekanismo epigenetika kiu regas l’esprimon de la genoj kaj kiu povas modifii la kielon per kiu la genoj estas aktivigitaj. Analizinte sangajn specimenojn el 15.970 pacientoj el 16 grupoj (inter kiuj la fama Framingham Heart Study), scientistoj montris ke 7000 genoj en la fumantoj kaj eksfumantoj estas ne normale metilitaj. la plej difekteblaj lokoj de metilado estas ligitaj al genoj asociitaj al malsanoj tiaj, kiaj kardiovaskulaj malsanoj kaj kanceroj.

Ĉe la eksfumantoj, la plejparto de la metilitaj lokoj revenas al ilia normala formo, kvazaŭ ili estus neniamaj fumantoj. Tamen kelkaj lokoj restas metilitaj 30 jarojn post la ĉeso de la cigaredo. Tial la ĉefa autoro de l’artikolo asertas ke “nia studo trovis pruvojn konvinkigajn ke tabakismo havas dauripovan influon sur nia molekula sistemo”

Ĉu la dependeco al tabako estas skribita en nia DNA? la tabakismo estas la unua mortkaŭzo tutmonda. Krom la dependeco, fumadi kreskigas la riskon de kanceroj aŭ de kardiovaskulaj malsanoj.
http://www.futura-sciences.com/sante/actualites/medecine-fumer-laisse-traces-votre-adn-meme-30-ans-apres-avoir-arrete-64458/

Kial vi kredas (aŭ ne) je paranormalaj fenomenoj? Studo provas klarigi la diferencon inter kredemuloj kaj skeptikuloj

kredemaj

Ĉu vi kredas je telepatio, levitacio, menslegado? Se jes, ĉu vi jam provis konvinki amikon pri la vereco de tiaj fenomenoj? Aŭ male, vi ne kredas je tiuj aferoj, sed amiko jam provis konvinki vin? Sciencistoj el Usono ellaboris grandskalan serion da eksperimentoj por malkovri kial homoj kredas aŭ ne en paranormalaj fenomenoj.

Por klarigi la aferon, la teamo elektis, inter volontularoj, tiuj kiuj plej bone respondis al la unuaj demandaroj, planitaj por klasifiki homojn je diversgradaj klasoj relative al ilia kredemo aŭ skeptikemo. Poste, sekviĝis aliaj formularoj kaj taskoj, ĉefe sendependaj inter si por eviti tendencojn. Tiuj farendaj taskoj estis elpensitaj por pruvi kelkajn teoriojn rilate al la kialoj, tial homoj estas kredemaj kaj skeptikaj.

Inter tiuj, estis demandaro kiu mezuras la kredemon al paranormalaj aferoj. La respondoj donas al la sciencisto la informojn necesajn skale rangigi la kredemon de la respondinto. Alia eksperimento mezuris la memoran akuratecon kaj distordon rilate al pasintaj eventoj. Eble la kredo je eventoj supozeble paranormalaj estas konsekvenco de malbona kapablo akurate rememori aŭ estas rezulto de rekonstruo de novaj memoroj surbaze de veraj okazintaĵoj kunfandiĝintaj al nerealaj bildoj produktitaj de la menso.

La teamo ankaŭ provis konstati ĉu la individuajn diferencojn pri kredo en tiuj paranormalaj fenomenoj havas ajnan rilaton kun la maniero per kiu tiuj homoj procezas informojn pri la ĉirkaŭanta mondo. Surbaze de tiu hipotezo, la sciencistoj ellaboris serion da taskoj kiu helpis bildigi kiel la volontuloj racias akorde kun la informoj disponeblaj kaj kiel ili konstruas logikan pensadon kombininte tiujn informojn.

Aldone, demandaro mezuris la nivelon je kredemo de homoj pri konspir-teoriojn, alia mezuris la konfidon de la volontuloj en elprovitaj sciencaj scioj, kiel teorio de evoluado de Darvino. Fine, lasta demandaro mezuris la kontentecon de la volontuloj koncerne al sia kredo kaj vivo.

Estis la unua fojo ke tia eksperimento uzis grandskalan (centojn) da volontuloj por esplori pri kredemo kaj skeptikemo. La rezultoj estis klaraj: ne estas diferenco rilate al memorkapablo inter kredemuloj kaj skeptikuloj. Kredemo ankaŭ ne dependas de scienca scio. Tamen, la sciencistoj eltrovis konsiderindan diferencon inter la maniero per kiu kredemuloj racias kompare kun skeptikuloj. Malgraŭ ambaŭ grupoj ricevas la samajn informojn, ili malsimilas pri la maniero interpreti kaj ordigi informerojn. La studo ankaŭ helpis kompreni la socian faktoron de tiu kredo. Preskaŭ 70% de la volontuloj klarigis, ke sia kredo similas al tiuj de geamikoj kaj familianoj. Ankaŭ ĉiuj kredemuloj havas tre pozitivan perspektivon pri vivo, kio sugestas ke kredi je paranormalaj aferoj oferas psikan bonfarton al kelkaj individuoj.

 

Fonto: Stephen J. Gray and David. A. Gallo. 2016. Paranoraml psychic believers and skeptics: a large-scale test of the cognitive difference hypothesis. Mem. Cogn. 44: 242-261

Brazila registaro fajfas pri scienco kaj aprobas kontraŭkanceran medikamenton kiu ne funkcias

medikamento
Brazila registaro fajfas pri scienco kaj aprobas kontraŭkanceran medikamenton kiu ne funkcias. Dum la lasta jaro, Brazilo alfrontis seriozan ekonomikan krizon, kiu draste reduktis la industrian kreskadon kaj aĉetkapablon de la popolo. Poste, la ekonomika krizo fariĝis politika, kaj la brazila socio konvulsias, parte favore al renverso de la prezidento, parte akuzante la politikistaron pri kaŝaj manovroj cele akiri al si la regadon de la lando. Fine, la krizo ankaŭ atingas sciencon.

Ĉi-semajne, la brazila prezidento permesis la leĝan vendadon de la substanco fosfoetalonamino, kiu onidire kuracas preskaŭ ĉiun kanceron. Tiu substanco estis disdonita malgrandskale en USP (San-Paŭla Universitato) supozeble pro eksperimentaj kialoj. Onidiroj kreskis ĉirkaŭ ĝi, kaj atestoj vidiĝis ĉie pri ĝia supozata efiko, ĉefe en sociaj retoj. Tiu movado grandiĝis kaj akuzis USP ke ĝi posedas la kuracilon de kancero, sed pro konspiraj kialoj, ne disdonis ĝin al la suferanta popolo. Diversaj sciencaj institutoj kaj universitatoj eltrovis, ke neniu serioza grandskala eksperimento fariĝis rilate al ĝi, kaj neniu el la necesaj devigaj paŝoj por disvendado estis faritaj. Tio implicas, ke ĝi ne estas vera medikamento, kaj devas ne fariĝi varo. Ili opiniis, ke oni prudente atendu la rezulton de aldonaj kaj rigoraj eksperimentoj.

Sed la mito disŝprucis. Famaj televidaj-programoj “denuncis” la malhastemon de la Registaro donaci al la popolo la kuracon de kancero. Videoj pri plorantaj infanoj kun kancero petegante la kuracilon tuŝis forte la emocion de la spektantaro, kiu premis la aŭtoritatulojn permesi ĝian vendadon. Politikistoj uzis tiun miraklan substancon kiel propagandon por estonta reelektiĝo. Kaj la landaj sciencaj asocioj vane rekomendis prudenton agi tiele. Inter tiuj menciindas la Brazila Akademio de Scienco, SBPC (Brazila Socio por Progresigo de Scienco), kune kun la landa asocio kiu reguligas medikamentojn (ANVISA). Ĉiuj, kune kun la masa opinio de la internacia scienca komunumo, kiu asertas ke la medikamento, laŭ la nuntempaj studoj, ne kuracas kanceron, atingis la surdajn orelojn de la brazila registaro.

Politikistoj kreis projekton por “laŭleĝigi” la substancon, antaŭ la aklamo de la popolo. Ĉi momente la politika krizo en Brazilo iom helpis tion. Gravaj politikistoj estis denuncitaj pro grandskala korupto, kaj kelkaj estis enprizonigitaj. Malfido kontraŭ senatanoj kaj deputitoj ĝeneraliĝis en la popola opinio. Serĉante apogon, ili ruze uzis la fosfoetalonami-krizon por iel realproksimiĝi al siaj potencialaj elektontoj.

Komisiono de la ministerio pri scienco kaj teknologio debatis la problemon kaj aprobis ĝian vendadon, kontraŭ ĉiu opinio de sciencistoj, medicinaj institutoj kaj la propra ANVISA. La ministro pri scienco kaj teknologio apogis tion. Li simple kredas, ke anstataŭ malpermesi la komercadon de tiu dubinda medikamento, estas multe pli facile germesi ĝian vendadon – ne kiel medikamento, sed kiel nutra suplemento – dum aldonaj pli rigoraj studoj disvolviĝas en la scienca komunumo. La vendado de tiu substanco estas kondiĉa al subskribo de dokumento, kiu asertas ke la aĉetanto uzas ĝin laŭ la propra respondeco.

Evidentiĝis tiam la scienca nealfabeteco de la popolo. Emociaj krioj simple forpelas la fakan sciencan opionion. Tio fakte montras, ke popularig-scienca laboro estas pli grava ol ni antaŭe supozis. Klarigi al la popolo pri scienca metodo kaj ĝia graveco por plibonigi sian vivkvaliton estas prioritato. Male, ni vere riskas enfali en sciencan Mezepokan Eraon.

“Ni vivas en socio ege dependa de scienco kaj teknologio, sed ties homoj scias nenion pri scienco kaj teknologio. Tio estas preskribo por katastrofo.” Carl Sagan

Verkis Wendel T. Pontes (libera traduko)