La ozono-truo ekfermiĝas, sciencistoj asertas

En la komenco de la jaroj 1970 oni diskonigis ke la ozona tavolo de nia planedo ekperdiĝas. Dekomence neniu bone komprenis kion tio signifas. Pro la liberigado de la substanco fluorklorkarbonhidrogenaĵoj (FKKH) en la atmosfero, okazis kemian reagon kiu malmultigis la kvanton de la natura ozono en nia stratosfero. La ozona tavolo troviĝas en la stratosfero kaj fortenas la plejmulton el la ultraviola sunlumo, kiu estas danĝera al vivestaĵoj. Konsekvence, la konstanta emisio de FKKH rezultis en granda truo en la ozontavolo sur arkto kaj antarkto.

La problemo estis notita de la sciencistoj, ĉefe pro la ago de usona atmosfera kemiisto, Susan Solomon (legu pli pri ŝi – en Esperanto – ĉi tie). Ŝi atentigis pri la problemo kaj ties potencialaj konsekvencoj, kiel altigo de la temperaturo kaj problemoj al homa sano, por ekspozicio al senfiltra sunradiado. La internacia komunumo decidis forigi la uzadon de tiaj substancoj kiuj nuligas la ozonon de la atmosfero. Tial, diversaj landoj subskribis dokumenton nomatan Montreala Protokolo, en la jaro 2000, kiu oficialigas la klopodojn de la landoj halti la uzadon de FKKH kaj aliaj similaj substancoj. Post 17 jaroj, la rezulto estas pozitiva.

Teamo da sciencistoj el Usono kaj Britio publikigis la rezulton de novaj esploroj por mezuri la ozontavolon, ĉefe en Arktiko, kie la ozontruo estis ege larĝa. La propra Susan Solomon ĉefaŭtoris la esploron. Ili uzis diversajn metereologiajn balonojn lanĉitaj de siaj sciencaj oficejoj en Arktiko kaj kolektis datumaron de la kvanto da ozonoj kaj aliaj gasoj kiuj troviĝis ĉirkaŭe. La koncentriĝo de halogenaj gasoj – respondecaj por la detruo de la ozona tavolo – haltis la kreskadon ĉirkaŭe la jaroj 1990 kaj iom post iom malkreskas.

La teamo starigis matematikajn modelojn kun la datumaron kaj simulis kune kun aliaj eblaj fontoj de variado, kiel atmosferaj fenomeno kaj vulkanismo. Tiuj modeloj estis komparitaj kun la pasintaj jaroj por malkovri ajnan diverĝantan informon. Diversaj modeloj estis konstruitaj akorde kun al substancoj kolektitaj de la balonoj (ordinaraj gasoj, ozono kaj aliaj) kaj la fontoj de variado. Tiu prizorgo estis por kontroli ĉu ŝanĝoj de temperaturo iel ligiĝas al la dinamikoj de la truo.

Ili ankaŭ mezuris la grandecon de la truo, kaj konstantis ke ĝi fariĝas iom post iom malpli granda. Kurioze, kiam la ozontrua grandeco estis komparitaj kun la vulkanismo dum specifa jaro, oni konstatis rilaton. La sciencisto teoriis ke la kvanto da kemiaj substancon ĵetitaj en la atmosfero per la vulkanoj en tiu jaro iel influis la fermiĝon de la truo.

Fonto: Susan Solomon, Diane J. Ivy, Doug Kinnison et al. 2017. Emergence of healing in the Antarctic ozone layer. Science, 353 (6296): 269-274

La mistero de l’karbono 14a de la jaro 994 estas solvita!

Estas mistera evento okazinta antaŭ 1000 jaroj, malkovrita de la sciencoj fizikaj kaj komprenita de la sciencoj homaj. En 2013 japana teamo malkovris ke la certaj kreskoringoj de japanaj cedroj enhavas pli da 14a-karbono (14ko) ol la aliaj. Tiuj kreskoringoj korespondas al la jaroj 993-994 de nia erao. 14ko estas radioaktiva karbono produktata de la kosmoradioj en la altatmofero. Tiuj tre energiaj radioj estas protonoj, elektronoj kaj atomoj kiuj kolizias sur la atomoj de nia atmosfero liberante neutronojn kiuj siavice reagas kun la atomoj de azoto (la plej abunda gaso de l’atmosfero). Al fino de tiu ĉenreakcio, l’azoto 14a aliformiĝas en karbono 14a kiu fine estas ensorbata de la kreskaĵoj.

La detekto de tiu malnormalaĵo en la arbaj kreskoringoj-sed ankaŭ en la specimenadoj  de glacio kie oni malkovris ankaŭ Berilio 10a kaj kloro 36a, du aliaj radioizotopoj kosmodevenaj- montras ke nur iomete antaŭ la jaro 994, unu au pliaj gravaj fluoj da kosmaj radioj atingis la Teron dum mallongdaŭra periodo. Nu estas nur du ebloj por ekspliki tiun rezulton, ĉu la kosmaj radioj alvenis de galakcio au de pli fora ĉu ĝi devenas el la suno. Se nia stelo elmetis tiom da radioj, tiam ĝi havis aliajn konsekvencojn sur la Tero : Arktaj aŭroroj mirindegaj.

Tial ili petis helpon de historiistoj por serĉi, en la mezepokaj analoj antaŭaj al la jaro mil, spurojn de tiuepokaj atestantoj. Dank’al iliaj sciioj arigita per iliaj antaŭaj spertoj, la historiistoj serĉis en la analoj ĝermanaj kaj irlandaj kaj koreaj. Post detaleta legado de la tekstoj, ili malkovris ok referencojn kongruantajn kun tri proskimaj eventoj, unu en aŭtomno 992 kaj du en la vintroj 992 kaj 993.

“La ĉielo sange ruĝis”

La unua estis en la 21an de oktobro 992. Du analoj saksaj indikas ke tiun nokton, la tuta ĉielo ruĝis dum tri tagoj”. La dua eventoj, du monatojn poste, la tago de la sankta Etieno (la posta tago de kristnaskotago), la 26 de decembro.

Tiufoje, la fenomeno estas priskribita en la ĝermanaj tekstoj kaj la irlandaj. La aŭtoro de unu el la analo parolis pri “minrindega miraklo” : “ Subite, ĉirkaŭ la unua kanto de l’koko, venante el nordo, la lumo ekbrilis tiel, kiel multaj kredis ke la suno ĵus ekvekiĝis. Tio dauris dum unu horo. Poste, la ĉielo iomete ruĝita retrovis sian normalan koloron.”. Manskribaĵo irlanda, malpli parolema, simple diras ke “dum la nokto, la pordo de l’ĉielo ekmalfermis”. Tio povas ŝajni poeta kaj mistera sed la studo de aliaj tekstoj montras ke la asianoj iafoje uzis tiun skribmanieron por paroli pri arkta aŭroro.

La latitudo de Koreo estas sufiĉe malalta, 37° norde por la tiuepoka kapitalo Kaesong (aktuale ne nordkoreo), la japana studo taksas ke la magneta fulmotondro kiu kauzis tiun arktan aŭroron devis esti pli grava ol ĉiuj aliaj eventoj de tiu tipo registrita post 1957, sed malpli ampleksa ol al sunerupcio de 1859 kies efektoj estis videblaj ĝis la karaiboj.

Por konklui, tiuj tri rimarkeblaj arktaj aŭroroj sinsekvaj sugestas intensan sunaktivecon en la fino de la jaro 992 kaj probable eksplikas la mistero de la karbono 14a en la miljaraj cedroj japanaj.

fonto :http://passeurdesciences.blog.lemonde.fr/2016/12/11/le-mystere-du-carbone-14-de-lan-994/

Homaro ŝanĝas ankaŭ la rotacion de sia planedo…etskale!

rotaciotero

La Tero rotacias en iomete malpli ol 24 horoj. Ĉiuj tion scias. Tamen, mito sugestas ke homo kapablus modifii tiun valoron, agante sur la rapideco de la planeda rotacio. Vera aŭ malvera? 23 horojn kaj 56 minutojn bezonas nia planedo por realigi plenan rotacion. Laŭ fakulo, ĝia rotacia rapideco estas je 465 metroj sekunde aŭ 1670 kilometroj hore ĉe ekvatoro.

Tiu rapideco estas influiita de multaj faktoroj sed ĉu homo estas unu el ili? Mito asertas ke l’homo kapablas modifii la rapidecon de la tera rotacio. Vere! Oni jam tion faris! Dank’al konstruaĵo startigita en 2000: La baraĵo de la tri Foldoj sur Yangzi Jiang, la pli granda riverego el Azio.

Konstuita en la provinco de Hubei en ĉinio, la baraĵo de la tri Foldoj estas la plej granda baraĵo akvroelektrika el mondo

Startigita en 2009 kaj finita en 2012, ĝi havas potencon je 22500 megavatoj kaj jaran produkton je 98.8 miliardoj da kilovathoroj. Por tion fari, ĝi estu giganta. 1.335 metroj longa la baraĵo detenas akvostokon je 154500 hektaroj. Tial, ĝi detenas 45.3 miliardojn da metroj kubaj da akvo ĉu 42 miliardojn da tunoj lokigita je 175 pli alta ol la marnivelo. Tiu akvokvanto modifiis la inician momanton de nia planedo rotaciante.

Alidirite, la homo modifiis la dispartigon de la tera maso ĉirkaŭ ĝia rotacia akso. tio kauzas malrapidigon de ĝia rotacio!

Glitanto faras pirueton multe pli rapide se li metas siajn brakojn laukorpe ol se li metas ilin horizontale. Por la tero, la fenomeno samas. Pli la maso estas granda kaj fora el ĝia rotacia akso (do pli proksima de la ekvatoro ol polusoj) pli ĝi malrapidegos la rotacion de la Tero. Sed, ne paniku pro tio! la rotacio de la tero ne haltos pro la ĉina baraĵo! Fake, eĉ se la akvomaso ŝajnas al ni giganta, ĝi havas tre malfortan efikon. Laŭ NASA, ĝia ĉeesto plilongdaurigas la rotacion de la Tero je 0.06 mikrosekundo kaj farigi la Teron iomete pli rondan ĉirkau ĝia ekvatoro kaj iomete pli platan ĉirkaŭ polusoj. Konsiderante la rotacian akson, la akvomaso de la baraĵo ĉina translokas la polusojn je 2 centimetroj.

Aliaj fenomenoj modifiis la rotacion de la Teron. Ekzemple, la seismo ekiĝinte en 2004 en Sumatra plilongaurigis la Terorotacion je 2.68 mikrosekundoj.

http://www.maxisciences.com/terre/l-039-homme-peut-il-modifier-la-vitesse-de-rotation-de-la-terre_art38805.html

Copyright © Gentside Découverte

la homaro modifias la rotacion de la Tero!

rotacioteroLa Tero rotacias en iomete malpli ol 24 horoj. Ĉiuj tion scias. Tamen, mito sugestas ke homo kapablus modifii tiun valoron, agante sur la rapideco de la planeda rotacio. Vera au malvera? 23 horojn kaj 56 minutojn bezonas nia planedo por realigi plenan rotacion. Laŭ fakulo, ĝia rotacia rapideco estas je 465 metroj sekunde aŭ 1670 kilometroj hore ĉe ekvatoro.

Tiu rapideco estas influiita de multaj faktoroj sed ĉu homo estas unu el ili? Mito asertas ke l’homo kapablas modifii la rapidecon de la tera rotacio. Vere! Oni jam tion faris!. Dank’al konstruaĵo startigita en 2000: La baraĵo de la tri Foldoj sur Yangzi Jiang, la pli granda riverego el Azio.

Konstuita en la provinco de Hubei ne ĉinio, la baraĵo de la tri Foldoj estas la plej granda baraĵo akvroelektrika el mondo

Startigita en 2009 kaj finita en 2012, ĝi havas potencon je 22500 megavatoj kaj jaran produkton je 98.8 miliardoj da kilovathoroj. Por tion fari, ĝi estu giganta. 1.335 metroj longa la baraĵo detenas akvostokon je 154500 hektaroj. Tial, ĝi detenas 45.3 miliardojn da metroj kubaj da akvo ĉu 42 miliardojn da tunoj lokigita je 175 pli alta ol la marnivelo. Tiu akvokvanto modifis la inicia momanto de nia planedo rotaciante.

Alidirite, la homo modifiis la dispartigon de la tera maso ĉirkaŭ gixa rotacia akso. tio kauzas malrapidigon de ĝia rotacio!

Glitanto faras pirueton multe pli rapide se li metas siajn brakojn laukorpe ol se li metas ilin horizontale. Por la tero, la fenomeno samas. Pli la maso estas granda kaj fora el ĝia rotacia akso (do pli proksima de la ekvatoro ol polusoj) pli ĝi malrapidegos la rotacion de la Tero. Sed, ne paniku pro tio! la rotacio de la tero ne haltos pro la ĉina baraĵo! Fake, eĉ se la akvomaso ŝajnas al ni giganta, ĝi havas tre malfortan efikon. Lau NASA, ĝia ĉeesto plilongdaurigas la rotacion de la Tero je 0.06 mikrosekundo kaj farigi la Teron iomete pli rondan ĉirkau ĝia ekvatoro kaj iomete pli plata ĉirkaŭ polusoj. Konsiderante la rotacian akson, la akvomaso de la baraĵo ĉina translokas la polusojn je 2 centimetroj.

Aliaj fenomenoj modifiis la rotacion de la Teron. Ekzemple, la seismo ekiĝinte ne 2004 en Sumatra plilongaurigis la Terorotacion je 2.68 mikrosekundoj.

http://www.maxisciences.com/terre/l-039-homme-peut-il-modifier-la-vitesse-de-rotation-de-la-terre_art38805.html

Copyright © Gentside Découverte