Kial neefikaj alternativaj terapioj daŭre disvastiĝas?

En diversaj lokoj en la mondo, estas diversaj popularaj medikamentoj kaj terapioj por preskaŭ ĉiaj homaj malsanoj: ekde la substanco de la kornoj de rinocero, kies kapablo onidiroj asertas kuraci febron, kapdoloron eĉ kanceron, ĝis  la mirakla energio kiu eliras el la manplatoj, faritaj de kelkaj alternativaj terapiistoj, por kuraci la korpon kaj spiriton. Malgraŭ ege diversaj, tiuj terapioj havas komunan aferon inter si: ili certe ne estas efikaj.

Kial tiuj terapioj, spite de ties dubinda efikeco, daŭre persistas en la homaj komunumoj? Pri la rinocera korno, ĝia t.n. supernatura povo nutras kontraŭleĝan merkaton kiu kostas milionon da dolarojn jare, kaj aldone malatigas la populacion de tiu jam delonge endanĝerigita specio. Kial homoj ankoraŭ kredas en la efikeco de tiuj dubindaj medikamentoj?

Teamo da sciencistoj el Aŭstralio kaj Britio kreis matematikan modelon por analizi la kialon de tiu kredemo, kaj ili kredas ke ili estis sukcesaj. La modelo baziĝas sur la fundamenta fakto, ke diskonigo de tiuj informoj bezonas almenaŭ de du homoj: la elmontranto (tiu kiu estas malsana kaj aplikas al si la dubindan terapion) kaj la observanto (tiu kiu vidas la elmontranton uzi la novan terapion). La observanto akompanas la provojn de la elmontranto uzi la novan medikamenton/terapion. Se la observanto kredas ĝin efika, li iĝas elmontranto por aliaj potencialaj observantoj.

Kiam la medikamento estas efika (ni parolas pri medicinaj medikamentoj) la longdaŭro de la terapio estas malgranda, kaj la ebleco remalsaniĝi malaltiĝas. Tamen, kiam la medikamento ne havas efikecon, la elmontranto persistas plilonge ĝis observi ajnan pozitivan rezulton aŭ fine konvinkiĝi ke ĝi estas fuŝaĵo kaj forlasi la terapion. Aŭ la medikamento povas efiki nur supraĵe, kaj la malsanulo havas dummomentan senton ke li estas kuracita, ĝis remalsaniĝi kaj repreni la terapion. En tiuj du scenoj, la tempo de ekspoziciado al la dubinda medikamento estas multe pli longa ol tiu de vere funkcianta terapio.

La sciencistoj asertas, ke la persisto de tiuj ideoj estas ligita al la tempo de ekspoziciado de la observanto al la agoj de la elmontranto. La plejmulto el la observantoj ne akompanas la elmontranton kiam li fine trovas la terapion neefikan. Kaj la tempo dum li uzis la dubindan terapion estas sufiĉe granda por impresi multajn observantojn.

Aldone, la sciencistoj ne flankenlasas diversajn aliajn aferojn kiuj povas efiki en la persisto de dubindaj teorioj. Ekzemple, la altaj kostoj de la medikamentoj kompare kun kelkaj alternativaj, la centjaraj tradicioj de la homaj popoloj, la disvastigebleco de la buŝo-al-buŝo propagando, la simpleco (kelkaj alternativaj medikamentoj estas nur teo) kompare kun la komplekseco (kemiaj kaj biologiaj bazoj de la procezo), inter aliaj.

Fonto: Tanaka, M. Kenda, J kaj K. Laland. 2009. From traditional medicine to witchcraft: why medical treatments are not always efficacious. PLoOs One 4(4): e5192. DOI: 10.1371/journal.pone.0005192

Kial vi kredas (aŭ ne) je paranormalaj fenomenoj? Studo provas klarigi la diferencon inter kredemuloj kaj skeptikuloj

kredemaj

Ĉu vi kredas je telepatio, levitacio, menslegado? Se jes, ĉu vi jam provis konvinki amikon pri la vereco de tiaj fenomenoj? Aŭ male, vi ne kredas je tiuj aferoj, sed amiko jam provis konvinki vin? Sciencistoj el Usono ellaboris grandskalan serion da eksperimentoj por malkovri kial homoj kredas aŭ ne en paranormalaj fenomenoj.

Por klarigi la aferon, la teamo elektis, inter volontularoj, tiuj kiuj plej bone respondis al la unuaj demandaroj, planitaj por klasifiki homojn je diversgradaj klasoj relative al ilia kredemo aŭ skeptikemo. Poste, sekviĝis aliaj formularoj kaj taskoj, ĉefe sendependaj inter si por eviti tendencojn. Tiuj farendaj taskoj estis elpensitaj por pruvi kelkajn teoriojn rilate al la kialoj, tial homoj estas kredemaj kaj skeptikaj.

Inter tiuj, estis demandaro kiu mezuras la kredemon al paranormalaj aferoj. La respondoj donas al la sciencisto la informojn necesajn skale rangigi la kredemon de la respondinto. Alia eksperimento mezuris la memoran akuratecon kaj distordon rilate al pasintaj eventoj. Eble la kredo je eventoj supozeble paranormalaj estas konsekvenco de malbona kapablo akurate rememori aŭ estas rezulto de rekonstruo de novaj memoroj surbaze de veraj okazintaĵoj kunfandiĝintaj al nerealaj bildoj produktitaj de la menso.

La teamo ankaŭ provis konstati ĉu la individuajn diferencojn pri kredo en tiuj paranormalaj fenomenoj havas ajnan rilaton kun la maniero per kiu tiuj homoj procezas informojn pri la ĉirkaŭanta mondo. Surbaze de tiu hipotezo, la sciencistoj ellaboris serion da taskoj kiu helpis bildigi kiel la volontuloj racias akorde kun la informoj disponeblaj kaj kiel ili konstruas logikan pensadon kombininte tiujn informojn.

Aldone, demandaro mezuris la nivelon je kredemo de homoj pri konspir-teoriojn, alia mezuris la konfidon de la volontuloj en elprovitaj sciencaj scioj, kiel teorio de evoluado de Darvino. Fine, lasta demandaro mezuris la kontentecon de la volontuloj koncerne al sia kredo kaj vivo.

Estis la unua fojo ke tia eksperimento uzis grandskalan (centojn) da volontuloj por esplori pri kredemo kaj skeptikemo. La rezultoj estis klaraj: ne estas diferenco rilate al memorkapablo inter kredemuloj kaj skeptikuloj. Kredemo ankaŭ ne dependas de scienca scio. Tamen, la sciencistoj eltrovis konsiderindan diferencon inter la maniero per kiu kredemuloj racias kompare kun skeptikuloj. Malgraŭ ambaŭ grupoj ricevas la samajn informojn, ili malsimilas pri la maniero interpreti kaj ordigi informerojn. La studo ankaŭ helpis kompreni la socian faktoron de tiu kredo. Preskaŭ 70% de la volontuloj klarigis, ke sia kredo similas al tiuj de geamikoj kaj familianoj. Ankaŭ ĉiuj kredemuloj havas tre pozitivan perspektivon pri vivo, kio sugestas ke kredi je paranormalaj aferoj oferas psikan bonfarton al kelkaj individuoj.

 

Fonto: Stephen J. Gray and David. A. Gallo. 2016. Paranoraml psychic believers and skeptics: a large-scale test of the cognitive difference hypothesis. Mem. Cogn. 44: 242-261