Kredi je konspiraj teorioj donas senton de unikeco, sciencistoj asertas

Ĉu vi kredas, ke la piramidoj de Egiptio estis kreitaj de eksterteranoj? Aŭ eble vi aŭdis pri la ideo, ke la kraŝo de la aviadiloj kontraŭ la du turegoj World Trade Center estis planitaj de la propra usona sekreta agentejo, CIA? Tiuj du asertoj troviĝas en la kategorio de konspiraj teorioj. Tiuj teorioj baziĝas sur la ideo ke ne pruvitaj faktoj certe estas pravaj, kaj la potencialaj pruvoj ne estas disponeblaj, ĉar ili estas intence forviŝitaj/kaŝitaj de la ĝenerala publiko per malgranda grupo da gravuloj.

Konspir-teorioj ekzistas delonge, sed populariĝis kun la facileco akiri informojn kiuj evoluis dum la lastaj jardekoj. Iom post iom, la fonto da novaj konspir-teorioj multobliĝis laŭlonge la jaroj kaj akiris novajn kredantojn ĉirkaŭmonde. Sed kio stimulas la homojn kredi kaj daŭre popularigi tiajn informojn kaj teoriojn?

Paro da germanaj sciencistoj kredis, ke ili trovis novan kialon por klarigi la tendencon de kelkaj homoj entuziasme disvastigi kaj kredi je konspir-teorioj: la kredantoj de tiaj teorioj faras tion por senti sin unikaj inter la popolamaso.

La unua ago de la sciencistoj estas mezuri inter volontuloj (pli ol ducent) kiuj el ili havas “konspiran penslinion”, kaj je kia grado ĝi troviĝas. Por malkovri tion, la volontuloj estis invititaj legi frazaron, kiel “gravuloj povas fari ĉion kion ili volas” kaj “la plejmulto el la homoj ne scias kiom siaj vivoj estas kontrolitaj de kaŝitaj komplotoj”. Al ĉiu frazo la volontuloj devas opinii akorde kun gradoj da konsento, kiu varias de “tute konsentas” ĝis “tute malkonsentas”.

Poste, la volontuloj estis direktitaj al alia frazaro, por mezuri sian neceson de unikeco. Ili estis prezentitaj al frazoj kiel “distingiĝi de la aliaj gravas por mi” kaj devis opinii pri la frazoj per kvin gradoj da konsento, de la kategorio 1 (“tute ne gravas”) ĝis la kategorio 5 (“estas gravega!”).

Sekve, la volontuloj estis prezentitaj al preskaŭ 100 konspir-teorioj (inter tiuj estas “Barack Obama estas islamano” kaj “CIA faligis la aviadilon de Malaysia Airlaines flugo 17”) kaj estis devigitaj respondi, ĉu ili “tute konsentas” (kategorio 1) ĝis “tute malkonsentas” (kategorio 7). Aldone, ili estis demanditaj ĉu ili scias pri tiuj teorioj.

La rezultoj de tiu unua fazo montris, ke homoj kiuj kredas en tiuj teorioj ankaŭ havas altan neceson de unikeco. La analizoj ankaŭ donis novan informon: homoj kun pli altan neceson de unikeco tendencas kredi je teorioj malpli popularaj. Tamen, estas kelkaj teorioj kiuj estas tro absurdaj, kaj iom nebuligis la rezultojn. Pro tio, la sciencistoj decidis fari novan fazon.

La volontuloj respondis la demandaron pri konspira penslinio kaj neceso de unikeco. Poste, ili estis alfrontitaj al la kvin plej popularaj kaj la kvin malplej popularaj konspir-teorioj (elektitaj de la antaŭa listo). La rezultoj montris, ke la granda plejmulto (pli ol 70%) tute ne kredas je la plej malprestiĝaj teorioj, kiuj estas vere “nerealecaj”.

En la tria kaj lasta fazo, la sciencistoj kreis tute novan konspir-teorion kaj montris al la volontuloj. Ili kreis fikcian raportaĵon supozeble publikigitan en populara gazeto, kiu asertas ke la fumo-detektiloj emisias ne aŭskulteblan sonoron kiu malbone efikas sur la sanstato de homoj. Ili riĉigis la historion per komentoj de falsa emerita sciencisto kiu avertas pri la danĝero, kontraŭ la opinio de la granda industrio kiu fabrikas la maŝinon. Fine, la raportaĵo asertas pri la opinio de la publiko koncerne al la oficiala opinio de la industrio.

Duono el la volontuloj ricevis la raportaĵon kiu finas per la aserto, ke la “plejmulto” el la publiko ne fidas je la oficiala opinio de la industrio. Alia duono ricevas la saman raportaĵon, sed kies fino klare montras, ke “la malplejmulto el la publiko ne fidas je la oficiala opinio de la industrio”.

Kurioze, la volontuloj kiuj alte skalis rilate al neceso de unikeco multe pli fidis al la raportaĵo kiam asertis, ke nur malgranda parto de la publiko kredis. En la fino de la eksperimento, la sciencistoj klarigis ke la raportaĵo estis absolute falsa, tute fikcia. Tamen, malgraŭ tio kelkaj el la volontuloj ankoraŭ daŭre konsentis kun la historio!

La sciencistoj interpretis tiun rezulton kiel favoraj al la teorio ke la kredo al konspir-teorioj estas ligitaj al la sento je unikeco. Ili aldonas, ke la neceso esti unika, aŭ fari parton de privilegiita grupo da homoj kiuj posedas ekskluzivan scion, donas senton je komforteco pli fortaj al tiuj kiuj necesas apartiĝi de la maso.

Fonto: Roland Imhoff kaj Pia Karoline Lamberty. 2017. Too special to be duped: need for uniqueness motivates conspiracy beliefs. European Journal of Social Psychology DOI: 10.1002/ejsp.2265

SCIENCA NEVERA VERO numero 5 : SCIENCA LINGVO MANKAS JE FANTAZIO

Ĉu vi scias, kiel oni diras “mi ne scias” en unu el la aŭstraliaj aborigenaj lingvoj? La respondo estas: kangaroo, t.e. la vorto uzata por nomi la kanguruon. Tio estas, ĉar kiam la britaj navigistoj atingis Aŭstralion, ili demandis kiel oni nomas tiun strangan beston kaj la aborigenoj (kiuj certe ne konis la lingvon de Shakespeare), kompreneble respondis… kangaroo – el kiu la nomo de la besto. Nu, se la aborigenoj estus elŝipiĝintaj en Anglio, la ĉevaloj eble estus havintaj la nomon Idon’tunderstand.

Ĉi tiu rakonteto eble ne estas vera, ĉar ekzistas diversaj versioj de ĝi, kaj la sciencistoj donis al kanguruoj nomojn pli taŭgajn, kiel la Macropus robustus, kiu en la aborigena lingvo fakte havas nomon similan al “kanguruo”.

Estis ankaŭ ŝercema zoologo, kiu donis la nomon de sia bopatrino, Carolina, al malagrabla eta krustaco kiu vivas kiel parazito en la brankoj de fiŝoj. Krome, li poste baptis aliajn similajn bestetojn pere de anagramo de Carolina, kiel Lonicra aŭ Anilocra.

Ankaŭ la fama sveda naturisto Karolo Lineo havis tian ne multe afablan emon, nomante Siegesbeckia specon de trudherbo, por humiligi la kontraŭulon Siegesbeck.

En la XIX jarcento angla naturisto baptis egan amazonian nimfeon Victoria regia honore al la reĝino de Britio, ankaŭ ŝi tre korpulenta.

Pli romantika estis angla paleontologo enamiĝinta de kolegino, nomata Ella, kiu nomis Ellachisme trilobiton ĵus de li malkovritan: tiu nomo, angle prononcata en la kongresoj, sonis kiel Ella kiss me (Ella kisu min!). Kaj alia fosilio, la “praavino de virinoj” malkovrita en Etiopio en 1974, nomiĝas Lucy simple ĉar tiam radioj elsendis la kanton Lucy in the sky with diamonds.

Krome, la ĉielo plenplenas je nomoj de virinoj; fine de la deknaŭa jarcento, la barono Rothschild aĉetis kontraŭ 50 pundoj de la angla astronomo Palisa la rajton bapti la asteroidon “250” ĵus malkovritan de la sciencisto: la aristokrato ĝin nomis Bettina, kiel lia amatino.

Sur la planedo Venuso, dediĉita al la romia diino de beleco kaj amo, la Internacia Astronomia Unio decidis, ke la geologiaj formacioj devu ricevi nur nomojn de famaj virinoj. Inter ili troviĝas Kleopatra, Coco Chanel, Maria Callas kaj ankaŭ Christine Norden, la unua angla aktorino kiu aperis surscene nudsine!

Ankaŭ aliaj sciencistoj ŝatas doni fantaziajn nomojn: la terminon Big Bang inventis la fizikisto Fred Hoyle nur por moki la teorion eltrovitan en 1948 de la kolego George Gamow; en 1985 la kemiistoj R. Smalley kaj H. Kroto donis la nomon fulereno al la molekulo C60 ĉar ili multe admiris la verkojn de la arkitekto Buckmister Fuller, kies konstruaĵoj havas la saman formon de tiu molekulo.

Finfine, la plej kurioza afero estas certe tiu de la vorto quark, uzata por indiki la elementajn partiklojn de materio, kiuj renkontiĝas triope. Tiu nomo venas de Three More Quarks for Mister Mark, kanto menciita de James Joyce en sia Finnegans Wake, netradukebla romano, ĉar ĝi estas ununura eksterordinara granda vortludo. En la germana lingvo Quark estas tipo de “blanka fromaĝo”, sed Joyce ŝajnas atribui al tiu vorto la sencon de “rubaĵo”.

 

El la originala artikolo de Jean-François Bouvet, en la libro “Gli spinaci sono ricchi di ferro – I luoghi comuni della scienza” de la sama aŭtoro.

La sciencisto kaj la kantisto: ĉu leciono por lerni?

Antaŭ nelonge mi spektis kuriozan videon, kie la scienco-populariganto Neil DeGrasse Tyson prezentis programon, nomata StarTalk, kaj li intervjuis la faman kantistinon Kate Perry.

La esenco de la programero estas ĝuste paroli kun homoj kiuj ne havas rektan ligon kun scienco, kaj ankaŭ estas iel popularaj en la socio. Tiu ĉi programero igis min pensi, pri kiel oni povas diskonigi sciencon sen la bezono esti enuigaj kaj ŝajnigi arogantecon.

Evidente, Kate Perry ne estas sciencisto. Ŝia kompreno pri scienco estas nur supraĵa – eble eĉ miskomprena, sed tio ne gravas ĉi-momente – kaj ŝi elmontras tion kun siaj demandoj. Kelkaj estas eĉ naivaj.

La intervjuo estas longa (pli lon 50 minutoj) kaj fofoje laciga. Kate Perry apenaŭ scias kelkajn aferojn pri scienco, kaj multfoje ĝi inkludas religiajn kaj filozofiajn interpretojn, kiuj ofte komfuziĝas kun popularaj scioj, evidente ne sciencaj.

La konversaciado daŭras, kaj notindas la provoj de DeGrasse Tyson ĉerpi el la komentoj de sia gasto kelkajn spurojn kiuj helpos lin inkludi ioman sciencon dum la konversaciado. Kurioze, li sukcesas multfoje, kiam li lerte mastrumas la direkton de la demandoj kaj rimarkoj  al kelkaj sciencaj aspektoj de ŝiaj asertoj kaj komentoj.

Kate Perry reprezentas preskaŭ ĉiu kiu ne havas scion pri scienco, hodiaŭe. Tiuj kiuj komprenas la mondon kun miksitaj ideoj pri kio estas scienco kaj kio ne estas. Tamen, DeGrasse Tyson rolas pacience, ĉiam provante reliefigi la sciencan flankon en la ĉiutagaĵoj konversaciitaj dum la intervjuo.  Klare vidiĝas, ke estas iom da ŝoko inter la konversaciantoj, ĉefe pri dubindaj asertoj koncernaj al scienco, sed la senkonforteco nur elstarigas  kiom malfacila estas la tasko paroli pri tiu temo.

Mi admiras la laboron de la astrofizikisto por popularigi sciencon, kaj mi vere ŝatas liajn klarigojn koncerne al kelkaj temoj kies enhavo estas vere kompleksa kaj malfacile klarigebla. Sed la simpla lerteco facile klarigi pri tiaj temoj estas sufiĉa por instigi la simpation al sciencoj parte de homoj kiuj ofte ne interesiĝus pri ĝi? Mi ne scias respondi.

Vi povas spekti la kompletan intervjuon (en la angla) en https://www.youtube.com/watch?v=3ujWVbjKBCo

(fonto de la bildo: http://fisicadespretensiosa.blogspot.com.br/2017/06/neil-degrasse-tyson-da-uma-licao-todos.html)

Scienco: Ĉu mankas al ni pridiskuti la temon?

Instrui sciencon al infanoj multfoje estas laciga laboro, kaj la rezultoj estas apenaŭ videblaj. Instruistoj malfacile provas stimuli la intereson de siaj gelernantoj al bazaj nocioj pri sciencaj principoj, sed malmulte observas pozitivan reagon. Resume: ofte infanoj ne ŝatas sciencon.

Kiuj estas la kaŭzoj de tiu ĝenerala seninteresiĝo? Kiam mi konatiĝis kun la verkaĵoj pri tiu temo, oni tendencas kulpi la didaktikon kaj metodon por instrui sciencon. Ili ne estas sufiĉe poluritaj, kaj nur altiras supraĵan kaj momentan atenton de la gelernanoj, kiuj tuj forgesas iom post la fino de la ĉi-taga leciono.

Paroli pri geografio, kemio, biologio, historio kaj matematiko estas instiga por la instruisto, sed elreviĝa kiam la gelernantaro apenaŭ aŭdas, kaj senpacience atendas la finon de la leciono. Tedas kiam la zombiaj vizaĝoj de la knaboj rigardas la instruiston kvazaŭ li ne ekzistus.

Pedagogiaj strategioj por plibonigi la instruadon de sciencoj al infanoj diversas en didaktita literaturo. Tamen ĉiuj rekomendas ke la instruisto tenu al si la respondecon stimuli la inklinon inter la infanaro. Mi ĉi tie proponas ke la problemo ne estas de instruistoj. Mi kredas, ke la ĉefa problemo troviĝas inter ni.

Kiomfoje infanoj aŭdas kaj spertas siajn gepatrojn pridiskutante sciencaĵojn? Niaj hejmaj konversacioj fakte estas banalaĵoj multfoje, kaj kiam ni havas la eblecon alfronti kaj starigi diskutadon pri scienceca temo, ni nature evitas la tiklan temon, ĉar evidente la infanoj nenion komprenos. Mi pensas ke la manko de emergiĝo en la scienca medio ege kontribuas por la ĝenerala seninteresiĝo pri la temo.

Kiom da fojoj oni aŭdas muzikon, aŭ spektas filmon? Kiom da fojoj ni interesiĝas pri matematiko? La astrofizikisto Neil DeGrasse Tyson atentigis pri tio. Se infanoj sindediĉus al la solvo de matematikaj problemoj samofte al la aŭskultado de muziko, certe ili fariĝos pli interesataj pri ambaŭ. Evidente, tio estas nur teorio, sed meritas pli profundan meditadon.

Fakte, la ĝenerala manko de intereso pri scienco eble troviĝas sur niaj ŝultroj. Ni ankaŭ apenaŭ opinias kaj konversacias pri la temo. Mi memoras, ke antaŭ nelonge mi havis la oportunecon babili kun geamikoj, kiuj klare neglektis la sciencan metodon, kvazaŭ ĝi estus fantoma imperiestra estaĵo, kies celo estas kontroli la opinion de ĉiuj. Mi argumentis, kun notinda malfacileco, pri kiel funkcias la metodon. Ili pacience aŭdis miajn klarigojn (multe pli pro afableco ol intereso pri mia parolo, mi supozas). Evidente ili ne ŝanĝis siajn opiniojn koncerne sciencon, sed almenaŭ la temo havis siajn sekundojn je gloro ĉe la multhora babilado.

Ĉu mia babilado estas efika? Estas ebleco (tamen malgranda). Mi ne hipotezas pri tio. Tamen, se mi nenion estus dirinta, certe eĉ tiu ebleco ne ekzistus.

Paroli pri scienco ne devas esti teda nek malfacila. Eble ni sukcesas, dum specialaj okazoj, aldoni sciencan klarigon en kafejoj kaj babilejoj. Ni ankaŭ ne fariĝu fanatikuloj pri la temo, nek imponu nian perspektivon al iu ajn. Same kiel scienco, paroli pri ĝi estas egale longa vojo.

Wendel Pontes

Lernado de kritika pensado reduktas kredemon al pseŭdosciencoj

Astrologio, alkemio kaj NIFOj estas unu el la plej popularaj scioj kiuj inkludiĝas en la kategorio de pseŭdosciencoj, kies difino estas instruaro aŭ praktikado sen scienca bazo aŭ sen scienca rigoro. Malgraŭ tio, nuntempe diversaj pseŭdosciencoj forte disvastiĝas kaj ties kredemuloj multnombriĝas. Estas ĝenerala kompreno ke, instruante kiel uzi ilojn por analizi la sciencan kvaliton de supozeble sciencaj asertoj permesas homojn pli bone juĝi pri la vereco de tiuj asertoj. Tamen, tiu aserto estas pli teoria ol efektive science pruvita. En scienco, ne gravas kiom logika estas la teorio, ĝi bezonas eksperimentan pruvon.

Du sciencistoj el Usono decidis kalkuli ĉu eblas instrui kritikan pensadon al lernantoj, kaj kiel tiu lernado povas pretigi la gejunulojn rekoni nesciencajn asertojn. Por pruvi la teorion, la sciencistoj decidis kontroli la kritikan pensadon de lernantoj kiuj kursas Historion kaj trapasis kurson pri kiel pensi kritike dum semestro. Oni elektis Historion ĉar tiu ĉi fako havas kelkajn dubindajn popularajn asertojn, kiel la ideo ke pratempaj eksterteraj astronaŭtoj respondeciĝas pro supozeble “miraklaj” antikvaj konstruaĵoj.

La sciencistoj aplikis demandaron al lernantoj de la kurso de Historio kun specifa fokuso pri kiel rekoni pseŭdosciencajn asertojn kaj komparis kun la respondoj de lernantoj de Historio (sen kursi la specifan kurson) kaj Psikologio.

La kurso, nomata “Fraŭdoj kaj Misteroj en Historio”, uzis kiel bazan libron la volumojn “Fraŭdoj, mitoj kaj misteroj: scienco kaj pseŭdoscienco en arĥeologio” (Feder, 2010) kaj “El Stonehege al Las Vegas: arĥeologio kiel populara kulturo” (Holtorf 2005). La kursanoj devis diskuti la aŭtorojn, analizi la informojn, kaj aldone uzis la meĥanismojn pri kritika pensado de la fama astronomo Carl Sagan, el sia libro The demon-haunted world: science as a candle in the dark (1996). Post semestro, la sciencistoj reaplikis la demandaron, kaj konstatis ĉu la kredemo-indekso ekhavita post apliki unuafoje la demandaron ŝanĝis post la kurso.

La rezulto estis, ke lernantoj de la kurso pri pseŭdosciencoj perdis kredemon al dubindaj informoj, multe pli ol tiuj kiuj kursis Psikologion aŭ eĉ la propra Historio-kurson sen tiu specifa kurso. Fakte, la rezulto klare elmontras, per praktika eksperimento, ke instrui la meĥanismojn per kiu oni povas rekoni pseŭdosciencajn asertojn kaj distingi la rigore sciencajn asertojn estas valora kaj fruktodona maniero stimuli kritikan pensadon. La sciencistoj elmontris, ke kritika pensado povas esti kontentige instruita kaj ĝi malgrandigas la kredemon al pseŭdosciencaj informoj. Aldone, ili rekomendas ke kursoj kiel Historio kaj Psikologio aldonu kiel parton de ĝi lecionojn pri meĥanismoj de kritka pensado, kaj kiel uzi ĝin por distingi sciencajn informojn de tiuj pseŭdosciencaj.

Fonto: Anne Collins McLaughlin & Alicia Ebbitt McGill. Explicity teaching critical thinking skills in a History Course. Sci & Educ (2017). doi:10.1007/s11191-017-9878-2

La Marŝo por Scienco – la 22-an aprilo de 2017

Ne dubindas, ke scienco estas la ĉefa motoro de la moderna homa vivokvalito kaj disvolviĝo. Tamen, spite de tio, la ĝenerala publika konscio pri la graveco de scienco stumblas. La opinio de scienca komunumo ofte eĥas en surdaj oreloj, kiam estas debatoj pri tiklaj temoj. La scienca komunumo, siavice, ankaŭ estas modesta, kaj apenaŭ vidiĝas publike por opinii pri tiuj delikataj temoj.

Tial, teamo da sciencamantoj kaj sciencistoj proponas, ke oni marŝu surstrate por videbligi al la ĝenerala publiko la gravecon subteni sciencan esploron kaj disvolviĝon, kaj klerigi kial scienca eltrovoj kaj pruvoj devas esti ege konsiderataj de la registaroj.

Tiu estas la propono de la Marŝo por Scienco, planita por okazi en la 22-an de aprilo 2017, en diversaj urboj ĉirkaŭmonde. La marŝo celas esprimi la deziron de la sciencistoj, ke homoj interesiĝu pri scienco kaj postulu de siaj estraranoj direkti siajn planojn surbaze de sciencaj pruvoj. Scienco troviĝas ĉie kaj atingas ĉiujn.

La organizantoj proponas, ke ne plu eblas silenti antaŭ tiom da misinformoj kaj nevalorigo de science surbazitaj informoj. La marŝo okazos en pli ol 100 urboj en ĉiuj kontinentoj. Se vi taksas la ideon bona, nepre partoprenu la eventon kaj fotu vin en la marŝo. ISAE publikigos vian foton kaj montros, kiel esperantistoj ankaŭ konscias pri la graveco de scienco.

Sube, la ligilo por la oficiala retpaĝo (en la angla):

https://www.marchforscience.com/

La internacia tago por la virinoj: konatiĝu kun kvin talentaj sciencistinoj!

Scienco estas sendependa je politiko, religio, socio kaj sekso. Tamen malmultaj virinoj estas konataj per siaj valoraj kontribuoj al la ĝenerala kompreno de la naturo. Kiam oni demandas al ni pri sciencistinoj, nur la plej famaj nomoj alvenas fulme al la menso, ekzemple la kemiisto Marie Curie (1867-1934), la unua virino kiu gajnis la Nobel-premion (Pri fiziko en 1903 kaj pri Kemio en 1911). ISAE komemoras tiun daton – la 8-an de marto – prezentante al vi aliajn ne tiom popularajn virinojn kiuj ege kontribuis al disvolviĝo de scienco per sia notinda laboro aŭ agado.

Rachel Carson (1907-1964) – Ŝi estis la biologo kiu unuafoje sukcese atentigis grandskale la ĝeneralan publikon pri la potencialaj danĝeroj de troiga uzado de pesticidoj kaj insekticidoj. La libro Silent Spring (Silenta Printempo, 1962) klarigas ke la trouzado de tiuj substancoj povas damaĝi la naturmedion, la manĝaĵojn devenintajn de kultivado, la animalojn kaj bestaron kiuj sinnutras de tiuj plantoj, kaj konsekvence la propran homon. Per la volumo, Rachel Carson starigis novan eraon por la movado fare de aktivuloj kaj sciencistoj por mastrumi la naturan medion per daŭripovaj teknikoj. Danke al ŝia atentigo, oni konsciiĝis pri la neceso de sanmedia produktado de plantoj por konsumado.

Lynn Margulis (1938-2011) – Ŝi kreis la teorion ke kelkaj organetoj kiuj posedas sian propran DNA sekvencon, sendependa de la DNA en la ĉela nukleo – mitokondrio kaj kloroplasto, ekzemple – alvenis de simbiozo. Mikroskopaj bakterioj survivas per engluto de aliaj malgrandaj organismoj. Ŝi teoriis, ke en iu specifa momento en la historio de la vivo, la bakterio englutis alian malgrandan unuĉelan organismon. Ĝi tamen ne estis digestita, sed daŭre vivis kaj produktis energion, kiu siavice nutris la bakterion. Okazis pozitiva ambaŭflanka interrilato kiu evoluis al la organetoj kiun ni konas hodiaŭ. Tiu teorio nomiĝas “Endosimbiozo-Teorio”(*), kaj estas vaste akceptata de la internacia scienca komunumo. Ŝi edziĝis kun la fama astronomo kaj scienco-populariganto Carl Sagan.

Dian Fossey (1932-1985) – Ŝi studis gorilojn en Afriko. Ŝi estis unu el la plej gravaj sciencistoj pri primatoj de sia epoko, kunlaborinto kun la fama sciencistino Jane Goodall. Ŝia laboro permesis ekkompreni la intimecon kaj kompleksan socian vivon de la goriloj. Ŝi restis kun tiuj animaloj dum longaj monatoj, ĝis esti akceptita de ili kiel membro de la grupo. Ŝia agado atentigis la ĝeneralan publikon pri la graveco protekti tiun specion kontraŭ la senĉesa detruado de la arbaroj kaj la ĉasado kontraŭ tiuj primatoj. Ŝia intensa reklamado kaj denuncoj rilate al kontraŭleĝa ĉasado en la arbaroj de Afriko starigis la koleron de diversaj animalo-komercistoj. Dian Fossey estis murdita (probable per gorilo-ĉasantoj) en sia kabano, ĉe la arbaro kie ŝi studis la gorilojn. Post ŝia morto, la opinio de la internacia komunumo premis la estrarojn de diversaj afrikaj landoj protekti la gorilojn kaj ties arbarojn. Ŝia vivo fariĝis kinofilmo (Gorillas in the Mist, Universal and Warner Brothers, 1988), stelumita de la usona aktorino Sigourney Weaver.

Lise Meitner (1878-1968) – Fizikisto, ŝi suferis pro la persekutado de nazioj, malgraŭ ŝi ne estis juda. En Germanio, kune kun la fizikisto Otto Hahn, esploris radioaktivecon. Kvankam ambaŭ laboris kune pri la teorioj kaj principoj de nuklea fendado, estis ŝi kiu publikigis la fizikan klarigon pri la fenomeno. Pro tiu notinda malkovro, la komisiono de Nobel-premio pri fiziko decidis doni la premion nur al Otto Hahn, kaj tute ignoris ŝian rolon por tiu fundamenta laboro. Ĉiuj komprenis la eraron de tiu miskonduto, kaj poste ŝi ricevis la premion Fermi (kune kun Otto Hahn) por siaj esploroj.

Susan Solomon (1956 – ) – Elstara atmosfera kemiisto, estis unu el la unuaj sciencistoj kiuj atentigis la internacian sciencan komunumon ke la substanco fluorklorkarbonhidrogenaĵoj (mallonge FKKH) estis la respondeculo por detrui la ozonon de la planedo. Diversaj fridujoj en tiu epoko ade produktis tiun substancon, kaj la gasoj koncentriĝis en la atmosfero. Iom post iom, la ozona tavolo ekperdiĝis, kaj la konsekvencoj de la suna radiado sur la Tera surfaco akcelis la planedan varmigon, kies konsekvencoj estas, inter aliaj, la malglaciigon de la polusoj. Alia konsekvenco estas, ke la sunradioj fariĝis danĝeraj al homa sano, antaŭ longa senprotekta ekspoziciado. La uzado de FKKH estis internacie malpermesita en 2000.

(fotoj el la angla versio de Vikipedio)

(*) La esprimo “endosimbiozo” ne estas PIV-vorto. Estas libera esperantigo de la angla vorto endosymbiosis.