En Italujo, sesjaraĝa infano estis mortinta pro morbilo.

 

“En Italujo, sesjaraĝa infano trafita de leŭkemio mortis pro morbilo. Nek li, nek ties gefratoj estis vakcinitaj kontraŭ tiu malsano.

Meze de internacia debato pri devigaj vakcinadoj por la infanoj, ekaperas tragika akcidento rememoriganta nin ke vakcino necesas. Aparte, la utileco de la vakcino MMR (Morbilo, Mumpso kaj Rubeolo): en Monza, Italujo, sesjaraĝa infano suferinta pro leŭkemio mortis pro morbilo. Ties gepatroj estis elektintaj vakcini neniun el ties infanoj. En majo 2017, la Italuja registraro estis adoptinta leĝon devigantan vakcinadojn kontraŭ morbilo por ke la infanoj estu akcepteblaj en lernejojn.

Estis 85 % da ŝancoj por sanigo de la leŭkemio, sen konsideri la nevakcinitecon de la infano kaj de ties gefratoj, eksplikas Giulio Gallera, respondulo pri sano en la regiona konsilio de Lombardio en Italujo. Alidirite, la imuneco de la grupo kiu normale haltigas la disvolvadon de la malsano en la gento dank’al vakcinado de la plej multaj personoj ne estis atingita en tiu familio.

Post atingo de pli ol 90%, la proporcio de infanoj dujaraĝaj vakcinitaj kontraŭ la morbilo en Italujo, malkreskas ĝis 85,3% en 2015, dum OMS [Organizo pri Monda Sano] rekomendas proporcion je 95% por malhelpi la disvastigon de virusoj transdoneblaj. Plie estas grandaj geografiaj malsimilecoj. “Tre malmultaj lokoj geografiaj atingas la celon je 95%” skribas Wired.

La Supera Instituto pri Sano el Italujo asertas ke la lando nune alfrontas fortan puŝon de morbilo kun almenaŭ 3074 kazoj depost la komenco de 2017, kies 40% estas enmalsanulejigendaj. Fine de junio, la OMS notis ke 43% da novaj kazoj eŭropaj ekaperis en Italujo.

 

https://www.sciencesetavenir.fr/sante/non-vaccine-un-enfant-est-mort-de-la-rougeole-en-italie_114128